ÊËÅÌ À.À.
Ãîñïîäèíó Çàâåäóþùåìó Ìîñêîâñêèì
Èíñòèòóòîì Ýñïåðàíòî
ñòóäåíòà þðèäè÷åñêîãî ôàêóëüòåòà
Ìîñêîâñêàãî Óíèâåðñèòåòà
Àðòóðà Àâãóñòîâè÷à Êëåìà
Ïðîøåíèå
Èìåþ ÷åñòü ïðîñèòü Âàñ,
Ìèëîñòèâûé Ãîñóäàðü, ñäåëàòü
ðàñïîðÿæåíèå î äîïóùåíèè ìåíÿ ê
ýêçàìåíó íà ïîëó÷åíèå
ñâèäåòåëüñòâà î çíàíèè
ñïåöèàëüíîãî êóðñà ÿçûêà Ýñïåðàíòî
ïî ïðîãðàììå Èíñòèòóòà.
Ïðè ñåì ïðèëàãàþ êâèòàíöèþ, çà
No. 195.
ôåâðàëÿ 10 äíÿ 1915 ã. Àðòóð
Àâãóñòîâè÷ Êëåì
Ìîñêâà
_________________________________________________________________
Aŭtobiografio
Mi naskiĝis en februaro de 1893 jaro. Mia
patro estas terkulturisto, kaj mia infaneco pasis en vilaĝo.
La impresoj de infaneco vivas en mi ĝis nun kaj la rememoroj pri
ili estas por mi agrablaj momentoj. Freŝa aero, blua
ĉielo, murmurado de arbaro, vilaĝaj kantoj, viglaj
terkampaj laboroj, simplaj moroj jen estas impresoj, kiujn
suĉis mia infana animo.
La unuaj lingvoj, kiujn mi lernis samtempe kaj uzis
paralele aŭ kombinite [estas] [substrekita] germana dialekto
(ne germana literatura lingvo) kaj litova lingvo. [La]
Germanan dialekton parolis miaj gepatroj, litove parolas
la loka loĝantaro, kiu konsistas el litovoj.
La rusan lingvon mi lernis en lernejo, kien min
veturigis la patro, kiam mi havis 8 jarojn.
La lernejo troviĝis en urbeto K., kiu estis 10 mejlojn de mia vilaĝo. Mi sentis min
malproksime de [la] patrino tre nekuraĝe. Tre malfacila estis
mia situacio en la lernejo. [La] rusan lingvon mi tute ne
komprenis, kaj en la lernejo, tiutempe, oni ne rajtis uzi
aliajn lingvojn por klarigi al infanoj nekonatajn vortoj. La
instruisto estis severa kaj ofte punis min aŭ per liniilo
aŭ simple per rimeno, kies vera destino estis zorgi,
ke ne defalu lia pantalono. Tiu sistemo tiel efikis, ke post tri
monatoj mi ne nur komprenis, sed jam parolis ruse.
En la urbeto K. mi ankaŭ konatiĝis kun la pola
lingvo, ĉar en K. loĝas tre multaj poloj. La lernejon mi
vizitis kvar jarojn. Poste pro familiaj cirkonstancoj kaj pro
revolucia tempo mi 2 jarojn loĝis hejme en la vilaĝo.
En gimnazion mi trafis rekte en la kvaran klason.
Dum la ekzamena tempo mi promenis sur la strato de urbeto M.,
kie estas [la] gimnazio, kaj haltinte ĉe la vitrino de librejo,
ekvidis la lernolibron de Esperanto, verkitan de d-ro
Zamenhof. Post sufiĉe longa hezito mi eniris
magazenon kaj aĉetis la libreton. Mia hezito estis tute
leĝa: en mia monujo estis nur kelkaj kopekoj, kaj krom tio,
en la urbeto estis multaj objektoj, kiuj allogis [la]
vilaĝan knabon pli forte ol ia libreto. Sed la scivolo kaj ia
nedefinita simpatio al la vortoj "internacia
lingvo" estis pli fortaj, ol aliaj tentoj, kaj
mi aĉetis [la] libreton. Mi ĝin tralegis. Baldaŭ ĝi ie
perdiĝis. En la sesa klaso mi jam serioze studis
Esperanton kaj propagandis ĝin inter gimnazianoj. La
instruistoj kaj direktoro de [la] gimnazio rilatis al
Esperanto kaj al mi bone kaj eĉ neniu malpermesis
porti steleton. Dum disdono de atestatoj [forstrekita
"at"] pri matureco la pedagogoj, kiam venis mia
vico, rememoris E[speranton] kaj konsilis ke mi, estante
studento, ankaŭ por ĝi laboru.
En Moskvo mi vidis multajn Esp-istojn kaj
havis multajn okazojn paroli. Mia adeptiĝo al Esperanto estas
bazita nur sur simpatio kaj sento. Sed poste, iom post iom,
aperis sur scen[ej]o ankaŭ la racio.
Kaj ĝuste nun, ŝajnas al mi, la racio komencas regi
super ĉio alia.
Artur Klem
Bone K[orzlinskij]
Tre bone A.Saĥarov N.Ĵitkova
________________________________________________________________
La ekonomio, gajnota de la homaro pro akcepto de
unu komuna helpa lingvo internacia
"La tempo estas mono", diras
[la] fama angla proverbo. Ŝpari la tempon estas urĝa neceso de
niaj tagoj. Nuntempe ĉiu homo estas tiel ŝarrĝita
per laboro kaj okupoj, tiom
multaj estas interesoj kaj celadoj, ke de la ĝusta distribuo
de tempo dependas ne nur la bona [orientiĝo] [substrekita] de
homo en la aktualaĵoj, sed eĉ la bonstato kaj sukceso en la
vivo.
La lernejo preparas homon por la vivo. Ĝi devas doni
necesajn informojn, necesan scion, sen kio tre malfacile
oni povaspartopreni la vivobatalon.
Niaj lernejoj tamen nesufiĉe kontentige
plenumas sian taskon. Homo, fininta mezgradan lernejon,
ofte estas tre malbone preparita por la vivo. Kaj tion ni
komprenos, se ni ekzamenos la kurson de mezgrada lernejo. Pli
ol duonon da tempo la lernantoj perdas por studi diversajn
fremdajn lingvojn: latinan, francan, germanan, anglan,
grekan. Kiom da gramatikoj, koim da reguloj, neregulaĵoj kaj
esceptoj devas ensorbi la cerbo. Ne sufiĉe da
tempo restas por studi matematikon, geografion,
naturon, historion, politikan ekonomion, juron. En la klasikaj
gimnazioj, regas la latina lingvo.
Se la homaro decidi[ĝus] [substrekita]
akcepti unu internacian lingvon, kaj anstataŭ
multaj lingvoj, nun instruataj, oni devigus lerni nur
solan universalan, la rezultoj
estus tre gravaj. La lernantoj havus tempon por studi objektojn
pli urĝajn, pli klarigajn, ili venus sur arenon de vivo
pli kapablaj vivi, labori, ili progresigus la mondon pli
sukcese. Nuntempe la kapo de lernantoj estas tiom ŝarĝata
per diversaj gramatikaj reguloj, ke ĝi preskaŭ ne povas
digesti ceteraĵon. Tio rilatas [la] lernejon.
Ni prenu ekzemplojn el la vivo mem. Nuntempe
ĉiu grava komerca kontoro nepre devas havi korespondantojn
anglan, francan, germanan ktp., sed precipe grava por la
komerco estas la angla lingvo. Ni vidas tendencon
ĉiujn lingvojn en la komerco anstataŭi per la angla.
Prenu ni la sciencon. Ĉiu sciencisto nepre devas posedi la
germanan lingvon, tio estas minimumo. Sed sciencaj verkoj
estas skribataj en ĉiuj aliaj lingvoj ankaŭ. Japanaj
sciencistoj, dezirante, ke iliajn verkojn legu eŭropaj
sciencistoj, estas devigitaj aperigi ilin en lingvoj
angla, germana, franca. Se oni deziras konatiĝi kun diplomatiaj
rilatoj
kaj fundamente studi internacian juron oni devas lerni la francan
lingvon. Se oni amas dancojn kaj ŝatas balojn kaj la "mondon",
oni ankaŭ devas kompreni almenaŭ kelkajn francajn frazojn.
Do, la franca, angla kaj germana lingvo[j] estas minimumo,
sen kiu klera modena homo preskaŭ vivi ne povas, certe se lin
interesas tuta terglobo kaj diversaj sferoj de homaj rilatoj.
La homo estas, kiel diras [la] greka
proverbo, "besto sociala". Multajn
problemojn la homoj penas solvi per komunaj fortoj. Okazas
kongresoj. Kaj en tiuj kongresoj multe da forto estas
perdata por venki la embarason de multlingveco. Kaj tamen,
finfine, ne ĉiuj kongresanoj povas ĉin kompreni kaj
partopreni en la diskutoj.
Imagu vojaĝiston, kiu posedas nur sian gepatran
lingvon. Kiom da malhelpoj li devas venki, renkontante en
diversaj landoj homojn, kiuj lin ne komprenas kaj kiujn li ne
povas kompreni. En tiuj okazoj oni vole-nevole devas
apliki la olej univrsalan
lingvon: lingvon de gestoj.
La utilo de unu internacia lingvo ŝajnas
nedisputebla. La comerco, scienco, internaciaj movadoj multon
gajnos, se la mondo akceptos universalan lingvon.
La akcepto de internacia lingvo estas granda paŝo
sur la ŝtuparo de progreso.
Artur Klem
15/II 1915.
Tre bone A.Saĥarov
N.Korzlinskij
Historio.ru — èñòîðèÿ îòå÷åñòâåííîãî äâèæåíèÿ ýñïåðàíòèñòîâ (Ðîññèéñêàÿ èìïåðèÿ, ÑÑÑÐ, ÐÔ).