АЛЕКСЕЕВ С.А.
Директору Московского Института
"Эсперанто"
Сергея Александровича Алексеева
Заявление
Прошу подвергнуть меня
испытанию в Комиссии Института
для
получения свидетельства в знании
специального курса языка Эспе-
ранто.
Квитанцию [No. 168] о взносе 10 руб.
в пользу Института прилагаю.
19 X 18
Москва
С.Алексеев
Резолюция: Экзамен назначить
на 20 октября 1918 на 12 ч. дня.
________________________________________________________________
Auxtobiografio de Sergeo Aleksandrovicx
Alekseev
Mi naskigxis en urbo Moskvo la 10-an
(aux 19-an) de septembro de la jaro 1902. Tie mi
logxis preskaux tute ne elveturante nur por somero nia
familio ordinare estis forlasanta la polvozan kaj sufokan urbon
kaj pasigis someron en diversaj partoj
de Ruslando: en apud-Moskva kamparo; en la gubernio de Tulo,
en bieneto de filino de Leo Tolstoj; en la apudmara urbeto
Arensburgo, sur la insulo de Balta maro, esel; en
bieno de gubernio de Rjazanj; denove dum du someroj en la
cxirkauxajxo de Moskvo, kaj poste
en la bieno Pirogovo de nevino de Leo Tolstoj.
Dum ni logxis ekster [la] urbo, komencante de tiu somero en kiu
ni logxis en Arensburgo mi cxiam havis kelkajn bedojn, sur kiuj
mi kreskigis legomojn, dum mi logxis en Pirogovo mi ankaux
min okupis per abelkulturado. Kaj tiu okupo tre placxis al mi,
kaj mi cxiam revis, ke mi nepre logxos en kamparo kaj min
okupos per kulturado de legomoj, fruktoj kaj abeloj. Sed nun mi
devis labori nur super libroj. Miaj gepatroj:
Aleksandro
Petrovicx kaj
Vero Ipolitovna
jam de tre longa tempo; pli, ol dudek jaroj laboris en la
librovendejo
"Posrednik"
fondita de
Leo Tolstoj.
Kaj mia patro volis, ke mi ankaux estu libristo. Tial
jam de la plej frua infaneco mi tie laboris. En la agxo de ok
jaroj mi jam devis cxiutage labori en la kontoro de
"Posrednik",
kaj en la aliaj tagoj mi lernis kun la patrino. Dum la infaneco
lernejon mi tute ne vizitis kaj nur jam poste mi lernis komence
cxe vesperaj kursoj kaj poste cxe Vespera
Gimnazio por Plenagxuloj de la societo de Instruistoj,
kie mi komencis lerni, en la dua semestro, de marto de la
jaro 1918. El cxiuj miaj ses fratoj kaj unu fratino mi estas la
plej agxa.
Ni cxiuj estas vegetaranoj de la naskigxo. Niaj gepatroj
jam preskaux 30 jaroj ne mangxas viandan nutrajxon. En la
jaro 1909 en Moskvo estis fondita de ili kaj kelkaj aliaj
vegetaranoj la
"Unua Moskva Societo -
Vegetarana" kaj estis malfermita la unua en Moskvo
vegetara mangxejo (komence cxe str. Nikitskij bulvar, kaj nun
str. Gazetnij 12), en kiu la
patrino multe laboris. En la fino de 1912 pere de s-ino
Anna
Nikolajevna Sxarapova mi konatigxis kun
Esperanto kaj dum la 1913-a sxi instruis min kaj mian fraton
pri Esperanto. Sed post forveturo de tiu s-ino
eksterlandON [substrekita], Esperanto estis forgesita. Kaj
nur jam en la jaro 1916 mi denove ekstudis Esper[anton]. En la
majo de la jaro 1917 de la patro estas malfermita librejo en
kiu mi komencis labori cxiutage kaj laboras tie gxis nun.
Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).