АРХАНГЕЛЬСКИЙ А.Н.
Заведующему Московским Институтом
Эсперанто
Анатолия Николаевича
Архангельского
Заявление
Прошу сделать Ваше
распоряжение о допущении меня к
экзамену для получения диплома в
знании специального курса языка
Эсперанто, при чем на основании
положения об Институте прилагаю
квитанцию Института [No. 175] о взносе
десяти (10) рублей.
Мая 11 дня
1919 А.Архангельский
Адрес: Москва, Мал. Ордынка,
д.5, кв.18.
Резолюция: Экзамен
назначить на 11/V-19 в 11 ч. утра.
А.Сахаров
Автобиография и экзаменационное сочинение
Mia
auxtobiografio
Mi estas filo de oficisto de regna banko. Mi naskigxis
la 15-an (27) de Marto la jaro 1885-a en la gubernia urbo Orel.
En la jaro 1895-a mi komencis lernadon en la reala lernejo,
sed post du jaroj, mi forlasis la lernejon,
dank'al multaj familiaj kauxzoj, kaj dauxrigis lernadon
hejmen. En la jaro
1905-a mi ree farigxis lernanto, sed jam de speciala
muelteknika lernejo en urbo Odessa, kaj finis sukcese la
lernejan kurson en la jaro 1908-a.
La 13-an de Januaro 1919-a, mi komencis
studi lingvon Esperanto, vizitante la kursojn en "Domo
de Esperanto" en Moskvo.
Nun mi havas la oficon de teknikisto
en moskva mehxanikfabriko de "Dobrov kaj
Nabhole".
Anatolio
Nikolajevicx Arhxangelskij
Moskvo, la 11-an Majo 1919-a.
T.Fridrihxsen. / A.Jodko / NEG / B.Breslaux /
A.Sahxarov.
Kial la proletariaro bezonas
Esperanton?
Nuna nacia kaj internacia vivo postulas de
cxefuloj de cxiuj landoj, por ke ili sciis [korektita:
"ke
ili sciu"], lauxeble pli mult[ajn]
alinaciajn lingvojn, cxar politikaj,
komercaj kaj aliaj interrilatoj pli kaj pli farigxas internaciaj.
La revolucio en Rusujo kaj Euxropo starigas la
proletariaron en rolo [de] regnestroj kaj tial
gxi devas
"partopreni"
[substrekita] en internacia movado
"cxefan
rolon" [substrekita].
La proletariaro ofte ne havas tempon kaj monrimedon por,
pli detale, studi sian propran nacian lingvon, kompreneble gxi
ankaux ne povas studi fremdajn lingvojn.
Ni scias kian grandegan laboron oni devas fari
por tio. Kvankam la proletariaro havas la cxefulojn, kiuj posedas
kelkajn fremdajn lingvojn, sed tiuj cxi personoj estas, pli
ofte,
inteligentoj, kiuj havas aliajn interesojn, tial la
proletariaro ne povas tute fidi al ili. La proletariaro devas
mem interrilati kun alilandaj kolegoj. Mi jam skribis, ke vivo
nacia farigxas pli internacia, kaj kompreneble la
proletariaro bezonas je tia ilo, per kiu gxi povos plenumi sian
rolon en la mondo. Tia ilo estos internacia lingvo Esperanto,
cxar gxi estas tre facila por studi gxin. Suficxas kelke da
monatoj por tio. Tial la proletariaro
"nome"
[substrekita] tre bezonas je lingvo Esperanto, kaj ilo por
internaciaj rilatoj.
La 11-an de Majo 1919.
An. Arhxangelskij.
T.Fridrihxsen / A.Sahxarov / A.Jodko
Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).