Москва, 7/IV н.ст. 1918 г.
Резолюция: Экзамен
назначен на 7 апреля 1918 в 12 час. дня.
________________________________________________________________
7/IV n.st. 1918
Mi naskiĝis la 21-an de februaro 1892.
Mia familnomo montras al vi, ke mi, povas esti, estas polo.
Ne, mi estas ruso, sed tre tre malproksima mia praavo estis
p[ola] militisto, kiu venis en Rusujon kaj lasis en ĝi sian
familnomon. Mi estas pura (?) moskvano, ĉar mi
naskiĝis ĉi tie kaj tutan mian vivon loĝis ĉi tie. Mia
patro havis en Moskvo "la" [forstrekita]
magazenon de pretaj vestoj kaj ankaŭ tajloran laborejon.
Mi ne tre klare memoras miajn unuajn infanajan
jarojn, sed tio, kion mi memoras, lasis en mia infana
animo tragedian postesignon: "la" patro lasis
familion, la magazeno kaj laborejo estis likvidita kaj por
mia patrino kun tri filoj komenciĝis malfacila periodo de la
vivo.
Mia patrino devis multe labori por doni al ni bonan
kler[ig]on. Baldaŭ mi estis enskribita en "Sinoda[n]
lernejo[n]", kie mi ricevis muzikan
kler[ig]on kaj mi ĉiam kun danko
rememoras tion, kion donis al mi la lernejo, ĉar ĝi semis
en mian animon amon al muziko kaj ĝian komprenadon.
Mi ne finis la lernejon, kiu havis 9 klas[ojn], sed mi
finis nur 5 klasojn, ĉar mi decidis ekzameniiĝi por ricevi
gimnazian ateston. Tiam mi estis 16 [jar]aĝa knabo. Ĉi tio
estis tre malfacila periodo de mia vivo, ĉar mi multe
laboris, neunufoje tenis sensukcese ekzamenon sed obstine iris
al la celo - universitato, kaj fine la 23-an de septembro
1913 j. mi havis la ateston en miaj manoj.
Post unu jaro mi estis jam studento de medicina
fakultato kaj tiam mi konatiĝis kun Esperanto. Mi fariĝis adepto
de Esperanta movado, ĉar ĝi mirigis min per sia interna
spirito, kiu nepre havos gravan rolon por paciĝo de eterne
batalantaj popoloj.
Rufo Bakuŝinskij
Bone Korzlinskij
A.Saĥarov
T.Fridriĥsen
________________________________________________________________
Aktuala tasko de la ruslanda esperantistaro por
progresigi Esperanton
Sinjoroj, ĉu ne vere estas ke Rusujo
estis lulilo de Esperanto? Jes, mi tion scias, mi scias
ankaŭ, ke en Rusujo Esperanto faris unuajn
malfortajn paŝojn. Kaj - mia patrujo
povas estis fiera, ĉar ĝi donis al la
tutmonda estonta civitanaro ĝian lingvon. Ni estas
fieraj kaj samtempe estas honte al ni, ke nia patrujo iris "envoste",
post aliaj naciaj
nacioj en Esperanta movado. Kial?
Multe estis da malfacilaĵoj kaj, laŭ mia
opinio, jen ĉefaj el ili: la indifirenteco, mi dirus
ennaskita, de nia inteligentularo, malklero de la popolo,
cara reĝimo, kiu estis
bona nutristino de du suprediritaj malsanoj de la rusa popolo,
kaj kiu en ĉiu internacia movado vidis antaŭsignon de la terura
revolucio. Sekve kion povis fari malmultnombraj rusoj
es[perant]istoj en tia "neŝovebla"
[substrekita] grundo.
Sed jen revolucio! Rusujo ekspiris libere, ankaŭ
ekspiris esperantistoj. Ni senkateniĝis. Antaŭ ni grandega
vasta kampo kaj ni devas utiligi ĝin por nia movado. Kiel
tion fari? Al mi ŝajnas, ke ni devas iri tiun vojon,
kiun iris niaj liberaj eksterlandaj samideanoj, kaj
kiuj jam atingis grandegajn sukcesojn. Ni devas
trapenetradi en ĉuijn tavolojn de nia socia,
ĉar grundo jam estas preparita per ventego de revolucio kaj
nia inteligentularo nuntempe tute alie rigardas la internacian
movadon.
Ni devas propagandi nian lingvon tie, kie ni estas
anoj. Ni devas ĉie kaj ĉiam aranĝi ekspoziciojn, ĉar mi
konvinkiĝis mem el mia propra sperto, kiam grandan signifon
havas ekspozicio por tiuj, kiuj iam sciis nian lingvon kaj sen
subteno malentuziasmiĝis. Dank'al [la] ekspozicioj ili denove
ekflamiĝas kaj kun novaj fortoj sin ĵetas en nian sensangan
batalon.
Post [la] revolucio vastaj rondoj de nia popolo sin
tiris al klero, kiel papilioj al lumo; ni vidis: kiel
fungoj post pluvo kreskas diversaj rondoj, rondetoj,
asocioj, lernejoj por
klerigado kaj ni devas utiligi ĉi tion cirkonstancon. Ni
devas aranĝadi senĉesajn kursojn kaj proponi nian scion tie,
kie oni bezonas ĝin kaj ankaŭ prponadi fari eksperimenton
en lernejoj ĉiam montrante la sukcesojn de alilandaj
eksperimentoj.. Dank'al tio ni preparigos multnombran
esperantistaron, kiu povos subteni nian movadon, daŭrigi
ĝin, nutri nian literaturon, gazetaron, "preni
mem kaj doni mem". Ni devas kunligi,
kunfandigi ĉiujn dissemitajn en nia patrujo esperantistoj per
federacio, sekve ni devas subteni ĵus organizitan O.K.T.E.F.'on,
ĉar [la] federacio ĉiam havas grandan forton kaj ni kune fortikvice
iros al nia fina celo - al celo de frateco de popoloj, al
la tutmonda civitaneco. Ni iru!
7/IV n.st.1918
j. Rufo
Bakuŝinskij
T.Fridriĥsen / Bone Korzlinskij
/ A.Saĥarov