ÁÐÅÑËÀÂ Õ.-Â.Ì.
BRESLAUX Boris M. - sovetiano,
hebreo, jxurnalisto-redaktoro. Nask. 1891. Esperantisto
depost 1909. En 1918 aperigis ruslingvan brosxuron "Lingvo
internacia kaj proletaro". De post 1923 membro de
CK SEU, en 1930 kaj en 1933 redaktoro de ruslingva SEU-revuo ["Mejxdunarodnyj
Jazyk"]. Auxtoro de diversaj artikoloj pri E kaj
felietonoj ("Amerikanino" k.a.).
En 1934 aperis ruslingva brosxuro de li: "E
- sensencajxo?" (ñì. ðåöåíçèþ â
æóðíàëå: "Ìåæäóíàðîäíûé ßçûê".
"Enciklopedio de Esperanto", 1934, p.66
Rim. 2. Rigardu la korespondajxojn el Rejxica en la
malnovaj jarkolektoj de "La Ondo". - B.Br.
_________________________________________________________________
Kial mi estas fervora adepto de
Esperanto?
Mi konatigxis kun Esperanto jam en mia knabeco.
Unu mia amiko kaj kunlernanto, kies hejmanoj estis
abonantoj de la rusa porjunula jxurnalo "Cxirkaux la
mondo" (Âîêðóã Ñâåòà),
alportis al mi suplementon de cxi-tiu jxurnalo la lernolibron de
Esperanto de Bastojenickij (substrekita per krajono
kaj margxene staras demando: "? de
Devjatnin"). Ni kun granda intereso, sed tre
rapide kaj suprajxe trarigardis la libreton, tamen tre
baldaux forgesis pri la afero. Mi vere esperantigxis en la jaro
1909 post lego de gazetartikolo de Skitalec (en
"Gazeto-kopeko"). De tiu tempo mi
farigxis fervora esperantisto. Mi abonis jxurnalojn, en kelkaj
esperantaj jxurnaloj aktive kunlaboradis, kolektis suficxe
grandan bibliotekon da eperantajxoj, sed antaux cxio
fervore cxiam kaj cxie propagandis Esperanton.
Mi altiras al Esperanto kaj fervorigas ne gxia jama
praktika utilo, cxar mi ne havas ankoraux profiton el gxi, sed
precipe la interna ideo de Esperanto, la profunda konvinko pri la
grandega utilo kaj pri la fina venko de Esperanto kaj la morala
kontentigxo kaj gxuado per la plena uzado kaj uzebleco de cxi-tiu
lastatempa kultura faktoro de l'homa progresado.
Dum mia juneco mi estis lernanta kelkajn alilandajn
lingvojn. Konatigxinte kun Esperanto mi komprenis, ke la
lernado de multaj lingvoj estas senutila kaj ecx malutila.
Cxar kiel prave
diris la fama filozofo Nietsche (Nicsxe),
la homa cerbo kaj liaj kapablecoj ne estas elastaj
(substrekita per krajono kaj antaux la vorto estas aldonita "senfine"),
sed limigitaj kaj ne povas enteni cxion, kion ni
volas ensorbigi al ili (korektita: "en ilin").
Do la lernado de multaj lingvoj nur elvekas malutilan
memestimon kaj lasas malpli da loko al pli utilaj konoj.
Tamen dum kelka, tre mallonga tempo, mi kredis, ke la kono de
lingvoj alinaciaj ne estas senutila, dum la mondo ankoraux ne
akceptis la lingvon internacian. Sed eksciinte pri la jam
vasta disvastigxo de Esperanto, mi ekkredis, ke la alilandaj
lingvoj jam estas forjxeteblaj el la lernejoj, oficejoj
k.t.p. kaj ans[ta]tauxeblaj per Esperanto. Oni ne povas
ankaux timi, ke eble en la estonteco la lernado de Esperanto
farigxos senutila, cxar la mondo akceptos alian nacian
lingvon, cxar Esperanto estas estas tiel genie verkita
de gxia auxtoro sur filozofe scienca bazo, ke estonta
internacia lingvo ne povas esti alia ol Esperanto aux
Esperanto
reformita.
Sed en la lasta okazo la reformoj farigxas iom
post iom, eble tra jarcentoj, per senrompa evolua vojo kaj sub
kontrolo de lingvokompetentuloj.
Do se mi estas lerninta Esperanton, mia
kono neniam perdigxos kaj mi eniras en la progreseman
mondon kun unu el la plej gravaj progresiloj, kun la komuna
interkomprenilo, la lingvo internacia.
La praktika utilo de Esperanto, [kiu]
(forstrekita per krajono) en estonteco povas esti grandega
kaj estas nerefutebla, kiel nerefutebla estas ekzemple la utilo
de telefono aux aviado.
Sed, kiel [dirite] (forstrekita kaj superskribita: "jam
diris") mi ne interesigxas pri praktika utilo. Sed mi
plene gxuas [per la profito] (substrekita per krajono kaj
korektita: "la profiton"),
kiun Esperanto donas al mia spirito, al mia legemo,
al mia intereso pri tutmonda vivo, arto, kulturo. Ekzemple
legante Hamleton en la traduko de Zamenhof,
mi pli gxuas cxi-tiun cxefverkon, ol legante gxin
en rusa aux alinacia traduko, cxar kiel diris unu konata rusa "Sxekspiristo"
ne ekzista[s] plibona nacilingva traduko de Hamleto
ol tiu de Zamenhof en Esperanto. Mi ne povas legi cxiujn
diverslandajn gazetojn por scii la tutmondan politikon kaj
novajxojn el le originala fonto, mi ne povas legi cxiujn
diverslingvajn verkojn pri ia min interesata scienco aux
afero; sed per esperanto, per la esperantaj jxurnaloj, per
esperanta interkorespondado mi havas la tutan mondon malfermita.
Fine, min fervorigas kaj kore amigas [al] (forstrekita)
Esperanto[n] (aldonita per krajono) gxia "interna
ideo", tiu idealo, kiu gvidis la tutan vivon kaj
laboradon de d-ro Zamenhof,
[kiu igis al li] (substrekita per krajono) oferi la tutan junecon
kaj multon suferi dum lia posta vivo kaj kiu eble lin
mortigis dum cxi-tiu "malesperantema"
milito. Cxi-tiu interna ideo ankaux min igas multon oferi por
Esperanto, la kunfratigo de l'homaro. Parolante kun
esperantisto, mi forgesas, ke li estas de malsama nacio,
klaso, ofico, rango; mi parolas kun "samideano",
kun kunfrato.
Cxi-tiu idealo gvidas min ankaux en la
propagando de Esperant[ist]o (forstrekita per krajono) kaj
konsolas, kiam mi renkontas malhelpojn kaj malfacilajxojn.
Do, vivu Esperanto kaj vivu gxia interna ideo.
B.Breslaux
(Õ.-Á.Ì.Áðåñëàâ)
la 10/23-an de septembro 1917.
[Skribita per bela, karaktera "ofica"
skribmaniero de 26-jara junulo]
Rezolucioj: Kontentige
DmRomanovicx
ASaharov.