Jes, efektive. Kaj pri tio ne diras mi, sed oficialaj dokumentoj. Se vi ne kredas al mi, do bonvolu kontroli vi mem. Jen ekzemple, en dosiero de k-do E.K. Drezen (senŝanĝa SEU-gvidanto de 1921-1937) oni povas legi:
"...Ĉe Internacia Organizaĵo de Esperantistoj en Parizo L.Trockij fondis "C.K. de frakcio de boljŝevikoj-leninistoj" ( "Bolen FROSAT" ), kiun gvidis Lanti, Johanson kaj Otesen". (N.B.: traduko el la rusa, memkompreneble ke "Bolen" signifas "boljŝevikoj-leninistoj" kaj FROSAT , miaoponie signifas "pro-SAT", tamen estis transformita pro misaŭdo de enketadesplorisloj....).
Do, oni kulpigis Drezen jene:
"Uzado de SAT - la Internacia Esperantista Centro - por
kaŝa kontraŭsovetia kontraŭrevolucia laboro en USSR" .
Adreso de la Centro: Francio, u. Asperemon (Departamento Ĉemaraj
Alpoj), placo Lendri, Astrodan (mi denove petas pardonon; tio estas laŭlitera traduko
el la rusa, ĉar mi ne volis perdi "freŝecon" de la
dokumenta lingvaĵo kaj krome mi strebas konservi precizecon de la dokumentoj).
Certe, mi tute komprenas, ke vi ne povas kredi al mi. Tamen, mi iom poste klarigos, de kie mi prenis la informojn. Sed, unue mi volus, almenaŭ skize, konatigi vin kun historio de sovetia E-movado en tiu periodo - kvazaŭ aldoni kelkajn detalojn al la bonega libro de s-ro U. Lins "Danĝera Lingvo" (Gerlingen, Bleiĉer , 1988).
Meze de 30-aj jaroj en la sovetia lando kaj en socio oni sentis fortan streĉiĝon: jam estis disbatitaj "Prompartio" kaj "Laborkampara partio", "Unuiĝinta trockiista-zinovjeva centro" ( Zinovjev, Kamenev k.a.). Estis preparitaj ankaŭ aliaj procesoj. Praktike ĉiusemajne oni senmaskigis sabotistojn, teroristojn kaj spionojn ĉiuspecajn. Oni forĵetis ideon pri Tutmonda revolucio, antaŭenmarŝis kaj venkis la ideo pri ebleco de venko de socialismo en unu lando. La lando mem ĉiam pli similis al erinaciĝinta pro bajonetoj milittendaro. Cion oni ĵetis al militpreparado. Ĉiuj sociaj organizaĵoj kaj institucioj: Komintern, Profintern, Sportintern k.a. iĝis ĉiam pli politikemaj. Ankaŭ la sorto ne preteriris esperantistojn. Same SEU, agordiĝante al ĝenerala politika linio, iĝis pli kaj pli ideologiema kaj politikema, daŭris skismo en internacia E-movado, ĉiam pli oftaj okazis provoj ektrovi malamikojn kaj perfidulojn interne de sovetia E-movado mem.
En la cirkonstancoj, la ŝlosila evento estis eksigo (fine de septembro 1936) de sia posteno de la estro de NKVD , Jagoda , kiu "nesufiĉe energie" kondukis/plenumis politikon de amasteroro, kaj anstataŭigo lia per Nikolaj Jeĵov . La lasta, fininte la de Jagoda komencitan neniigon de maldekstra-trockiista bloko, "organizis" propran proceson kontraŭ t.n. "paralela kontraŭsovetia trockiista centro", la ĉefa kerno de kiu estis plua "purigado" de la lando de ĉiuj, eĉ potencialaj trockiistoj.
En la novan "reton" (kun ege pli malgrandaj ĉeloj) trafis jam ĉiuj, kiuj eĉ potenciale (hipoteze) iel povis kontakti kun ark-rivalo de Stalin - Trockij : ĉu persone, ĉu koresponde, ĉu per gazetaro. Fakte, en tion eniris ĉiuj, kiuj iamaniere havis kontaktojn kun eksterlando, kaj - sekve - unuavice esperantistoj kaj ankaŭ filatelistoj kaj aliaj kolektantoj. Nun, kiam oni povas kompari la cirkonstancojn kaj datojn de arestoj, jam tre facile oni povas diveni la "skemon", pere de kiu la "organoj" atingis SEU-estraron.
En 1935 estis arestita Dmitrij Sneĵko (nask. en 1903 en u. Orŝa) - aktivisto de Belorusia komitato de SEU, membro de C.K. de SEU, kiu poste estis liberigita (nur en 1955) kaj mortis en 1959 en urala urbo Permj. Tamen, li estis "ne tia figuro", eble li eĉ ne vizitis eksterlandon.
En novembro 1936 estis arestita Herbert Muravkin . Tio estis jam "taŭga figuro" por "organizi" E-komploton en USSR. Ja Muravkin estis IPE- respondeculo kaj longe loĝis eksterlande (en Leipzig, Amsterdam kaj poste en Leningrad). Li eĉ estis membro de germana kompartio ĝis 1933 kiam li estis forpelita de Germanio post faŝista puĉo. Krome li eĉ naskiĝis en Berlino (14.12.1905) kaj finis tie berlinan universitaton, ricevante doktoran gradon pri fiziko. Kiel inĝeniero-esploristo li laboris en Tutunia elektromekanika instituto en Leningrad.
Li estis arestita la 26-an de februaro 1936 kaj konfesis siajn "kulpojn" dum enketado kaj dum tribunalkunsidoj. Lin juĝis la "trojka" : A.D. Gorjaĉev - prezidanto, Preobraĵencev kaj Ĵdan - membroj de l'tribunalo, laŭ la paragrafoj 58-6, 58-7, 58-10, 58-11 de la kriminala kodo el 1926 (spionado, subfoso de ekonomio, kontraŭsovetia propagando kaj agitado, organiza agado). Li estis monpafita la 11.12.1937. Fakte tio estis ne nur "fadeno" sed eĉ "snurego" kiun oni tenis de Muravkin al ĉiuj esperantistoj. Lia familia nomo aperis en dosieroj de preskaŭ ĉiuj E-viktimoj. Ekde tiu momento konfirmiĝis la konjekto de s-ro U.Lins pri tio: ke "la autoritatoj faris, kredeble antaŭ la aresto de Drezen, principan decidon pri SEU" ...(vidu p.389). Nun komenciĝis disvolviĝi la infera maŝino" kontraŭ SEU .
Jam la 17.04,1937 estis arestita Ernst Drezen (nask. en 1892 en u. Libava), senŝanĝa gvidanto de SEU dum 16 jaroj. Jam tiam treege sovaĝe sonis la akuzo laŭ kiu oni kulpigis lin. Kiel okazis, E. Drezen, tiu ĝismorta malamiko de E.Lanti , spionis utile al SAT, kiu siavice estis "rezidejo de germana sekreta servo" (de tie la akuzo, krom "organizado kaj gvidado de kontraŭsoveta trockiista spiona organizaĵo de esperantistoj" (art. 58-11), ankaŭ akuzo pri perfido (art. 58-1a), terorismo kaj kontraŭsovetia propagando (art. 58-8 kaj 58-10) kaj spionado utile al Germanio). Pro ĉio ĉi li estis kondamnita (La trojka : V.V.Uljriĥ - prezidanto, Rutman kaj Steljmaĥoviĉ - membroj) al mortpafo. La ekzekuto okazis la 27.10.1937.
Post unu monato (27.05.1937) estis arestita lia edzino - Sazonova Jelena Konstantinovna (nask. en 1899 en u. Vilno), kiun oni akuzis pri partopreno en kontraŭrevolucia agado de ŝia edzo. Ŝi sindone defendis lin, neniel pensante pri si mem, kaj tio sendube influis ŝian sor-ton. La "trojka" : Golikov - prezidanto, Zyrjanov kaj Steljmaĥoviĉ - membroj, kondamnis ŝin al mortpafo. Tio okazis nur unu semajnon post tiu de la edzo, t.e. la 03.11.1937. Al ŝi eĉ ne helpis (kaj eĉ malhelpis) la cirkonstanco, ke ŝi estis kunligita kun la "organoj". Ŝi ja ne nur ne denuncis sian edzon, sed konfesis dum enketado, ke ŝi ankoraŭ tiam, en 1932, rakontis al li pri ĉio ĉi kaj eĉ "deĉifris" al li la familian nomon kaj la rangon de la NKVD -ano, kiu "laboris" kun ŝi. Ĉi tie videblas venĝo pro "duobla perfido" .
Poste la "sanga ĉaro" de teroro jam senhalte plue veturadis. Post Drezen jam komenciĝis amasaj arestoj de gvidantoj kaj de ordinaraj membroj de SEU .
Dua "kulmino" de arestoj okazis komence de 1938, kiam estis arestitaj SEU-gvidantoj de "dua rango". Ekzemple, la 08.02.1938 estis arestita V. Varankin , kaj post kelkaj tagoj (11.02.1938) N.V. Nekrasov . Vladimir Varankin - autoro de la fama E-romano "Metropoliteno" (nask. en 1902 en u. Niĵnij Novgorod, nun u.Gorkij) estis direktoro de la 2-a Moskva Ŝtata Pedagogia Instituto pri fremdaj lingvoj kaj samtempe - docento kaj estro de katedro pri ĝenerala historio ce Moskva Ŝtata Histori-Arkiva Instituto. Enkadre de SEU li estis vicprezidanto de SEU , Generala sekretario de Tutrusia Komitato de SEU, sekretario de C.K. de SEU (respondeca pri agitacia-propaganda laboro) kaj estro de ties organiza fako, ktp.
Nikolaj Nekrasov (nask. en 1900, en Moskvo) estis fama E-poeto, tradukisto kaj fakulo pri literaturo, laboris kiel re-daktoro en eldonejo "Moskovskij raboĉij" (Moskva laboristo). Ili ambaŭ estis akuzitaj kiel "organizantoj kaj gvidantoj de faŝista, spiona kaj terorista organizaĵo de esperantistoj" - akuzitaj laŭ paragrafoj 58-6, 58-8, 58-11 fare de milittribunaloj. La juĝistoj de Varankin estis: Nikitĉenko - prezidanto, Detistov kaj Ĵagrov - membroj, kaj tiuj de Nekrasov: V.V.Uljriĥ - prezidanto, Detistov kaj Dmitrijev - membroj. Ili estis mortpafitaj la 3-an kaj la 4-an de oktobro 1938. La personajn arkivojn, bibliotekojn kaj posedaĵojn oni detruis "pro ties ideologie malutila enhavo, kaj sen iu ajn operativa nek historia valoro" . Ĉiuj estis ekzekutitaj en Moskvo, kaj, kiel oni diras en oficialaj respondoj, "la loko de entombigo ne estas indikita en la dosiero"...
Estas interese, ke la arestoj kaj likvido de tuta SEU-estraro estis plenumitaj senbrue, preskaŭ nerimarkeble, ĉar ĝuste samtempe oni preparis tre bruan / faman proceson kontraŭ agantoj de t.n. "dekstra-trockiista deflankiĝo" (inkluzive de k-doj Buĥarin kaj Rykov ). Ili ambaŭ estis arestitaj en Kremlo dum la Plenkunsido de la C.K. de VKB(b), kiu komenciĝis la 25.02.1937 kaj daŭris pli ol semajnon, gis 05.03.1937. La juĝproceso kontraŭ la "dekstra-trockiista bloko" komenciĝis la 02.03.1938 kaj finiĝis frumatene la 13.03.1938. Preskaŭ ĉiujn juĝatojn oni kondamnis al mortpafo, kaj ili estis ekzekutitaj dumnokte la 15.03.1938. (Laŭ speciala ukazo de CIK USSR kaj SNK USSR de 01.12.1934, tuj post la murdo de S.M. Kirov en Leningrado, oni devis plenumi la verdiktojn tuj - en 24 horoj - sen iuj apelacioj aŭ amnestioj. Same okazis pri la supre menciitaj esperantistoj, ĉar ilin ĉiujn akuzis la Milittribunalo de la Supera Juĝistaro de USSR).
Sur la fono, kiel tute prave verkis Aleksandr Solĵenicyn en sia verko "Arĥipelago GULAG" , esperantistoj, simile al "modestaj, persistaj riveretoj" preskaŭ perdiĝis "sub la superbordiĝantaj torentoj" de homamasoj, fluantaj en la stalinajn koncentrejojn.
Post 20 jaroj, "pro tute novaj cirkonstancoj" (t.e. pro la falseco de l'akuzoj) kaj pro "absoluta manko de konsisto de krimo" praktike ĉiuj supre menciitaj esperantistoj estis plene rehonorigitaj: E. Drezen kaj V. Varankin la 11.05.1957, H. Muravkin la 21.11.1957, N. Nekrasov la 26.11.1957. La rehonorigon de J.K.Sazonova oni atendas dum februaro-marto 1990, ĉar jam en novembro 1989 la Prokurejo de USSR "enlistigis proteston" ĉe Supera Juĝistaro de USSR pri la akuzo kontrau ŝi. Kaj se Varankin estis restarigita en vicoj de KPSU ankoraŭ en 1957 (por li klopodis lia filino), E.K. Drezen nur la 10.10.1989, sekve de mia skribpeto al Komisiono pri rehonorigo de viktimoj de amasreprezalioj ĉe Politburoo de CK KPSU. Ja post Drezen ne restis posteuloj. La malfacila laboro pri rehonorigo de esperantistoj daŭras.
Nun certe vi povas dubi, ĉu la informoj estas aŭtentikaj? Jes, ili estas. Mi tion povas pruvi. Preskau profesie, mi okupigas pri la historio de nia (sovetia) E-movado jam de kelkaj jaroj. Tamen, pro tute kompreneblaj kauzoj, la sukceso de la laboro estis preskaŭ nula, ĝis eble antaŭ unu jaro kaj duono. Nun, jam post kvin jaroj de "perestrojka" kaj "glasnostj" , iom post iom komenciĝis malfermo de antaŭe tute fermitaj pordoj de "specĥranoj" (specialaj stokejoj) en bibliotekoj kaj arkivejoj. Kiam oni fondis ĉe Politburoo de CK KPSU specialan komisionon pri rehonorigo de viktimoj de amasreprezalioj el 30-a ĝis 50-aj jaroj, mi tuj skribis grandan leteron al ili. En gi mi informis pri Esperanto, pri historio de nia E-movado kaj ties ĉefrolantoj, kaj mi ankaŭ proponis mian helpon en studado kaj interpretado de arkivoj kaj dokumentoj. Kiel mi poste eksciis, tiu letero havis grandan popularecon, car preskaŭ ĉie kien mi poste adresiĝis (prokurorejoj, partiaj komisionoj) troviĝis ĝiaj kopioj.
Nu, mi preteriros la malfacilaĵojn, ĉar memkompreneble la dentradoj de la juĝsistemo turniĝas ege malrapide. Kiam mi traserĉis ĉiujn bibliotekojn, arkivejojn kaj ricevis diversajn informojn, mi komprenis ke la ĉefa stokejo de informoj pri nia E-movado troviĝas en strato Lubjanka , kie troviĝas la sidejo de KGB (la posteulo de la fifama NKVD ). En ĉiuj instancoj la spertuloj puŝis min al tiu "Ĉefarkivejo". Do, mi ekiris al Lubjanka.
En sufice komforta akceptejo oni demandis min (la deĵorantaj suboficiroj), ĉu mi venas ĉe ili la unuan fojon? Post jesa respondo, ili petis min atendi. Dum 45 minutoj, traleginte ĉiujn tie trovitajn gazetojn, mi atendis. Tiam mi estis invitita kaj oni diris al mi ke mi skribu al ili leteron. Pro mia riĉa sperto en verkado de tiaj leteroj, mi tion faris tuj. Precize post unu monato oni telefonis al mi: Ĉu vi estas NikSt? Jes mi respondis. Do pri kio vi interesiĝas? Mi rakontis al la junulo kiu vokis, pri la E-movado kaj interesiĝis pri konkretaj homoj: E. Drezen, V. Varankin, N. Nekrasov kaj H.Muravkin , pri kiuj mi jam sciis el aliaj fontoj. Mi bone sciis, ke la dosieroj estas sekretaj, ke la arkivisto devas ricevi ilin el la stokejo, foliumi ilin, fari citaĵojn ktp. Pro tio mi ne miris kiam li diris ke li retelefonos al mi post unu monato.
Post kelka tempo, ni renkontiĝis en la akceptejo kaj dum 3 horoj parolis pri interesaj temoj. Juna, afabla kaj bone edukita viro, rakontis al mi kion li sukcesis trovi en dosieroj de la supre menciitaj personoj. Jes, antaŭ ĉio mi avertis lin, ke mi estas historiisto kaj planas publikigi ĉion kion mi sukcesos trovi. Li tion komprenis kaj faris al mi du proponojn:
1-e) ke mi ne strebu rigardi la dosierojn mem ĉar tie krom "koto"-n mi trovos nenion, kaj
2-e) ke mi iom atendu, du-kvar monatojn, post kiam oni akceptos novan ukazon pri arkivoj.
Poste li rakontis al mi tion, kion mi jam diris al vi. Li, kiel fakulo pri arkivoj, bone konis numerojn kaj esencon de ukazoj, laŭ kiuj oni eliminis milionojn da tute senkulpaj homoj, kaj liaj komentarioj estis vere interesaj kaj valoraj. Tamen, kiam mi demandis pri la vera esenco de la akuzoj kontraŭ esperantistoj, li, kvazaŭ senkulpigante sian institucion, komencis bombardi min per tiuj ĉi sensaciaj informoj, kiujn vi antaŭe legis.
Mi rakontis al li, kiel terure Drezen kaj Lanti sin reciproke malamis. Li, kvazaŭ defendante, respondis, ke "...la suspektoj rilate al spiona agado de sovetiaj esperantistoj aperis pro tio, ke dum la periodo (1935-1938) sur "Lazura bordo" en Francio sub masko de IEC (ĉu vi memoras, ke estas SAT, kiun oni nomis la Internacia E-Centro?), aktive funkciis rezidejo de la germana sekreta servo", ke, kvazaŭ en unu de moskvaj arkivejoj (ankorau fermitaj) ekzistas informoj pri enpenetro de l'Germana SS en intemaciajn organizaĵojn de esperantistoj, aŭ pri kunlaborado de la organizaĵoj kun germana sekreta servo dum periodo de 1932-1940..(ĉu vi vidas ke la periodo sveliĝas?). Li diris ke Lanti vizitis nian landon en 1923 kaj renkontis multajn, kaj krome, lia nomo ja estis en la sliparo de la kontraŭspiona servo de Francio...
Kaj kvazaŭ elĉerpita, li eĉ indikis la adreson de UEA en 1939-1940: Ĝenevo, strato de la Burs 10, Palaco de Ŭilson" (tamen sen komentarioj). Videblis, ke la konversacio fariĝas ĉiam pli malprofesia kaj ni forlasis la "nekonvenan temon". Certe, oni devas nepre havi kaj detale analizi la respektivajn dokumentojn. Tamen, jam nun videblas, ke la suspektoj estis tute sufiĉaj por kaŭzi "eksplodon" en la "pulvodeponejo" sub tiamaj cirkonstancoj de totala suspektemo kaj teroro, regintaj en la lando dum tiu periodo...
La esploroj daŭras.
NikSt
"Sennaciulo" , 1990, No.2 (1016), 18 - 19, 23