Господину Заведывающему
Институтом Эсперанто
Григория Прокопьевича
Демидюкъ
З а я в л е н и е
Имею честь просить Вас о
допущении меня к экзамену в знании
специального курса языка Эсперанто
по программе Института.
Г.Демидюкъ
Москва, 10 февраля 1915 г.
Резолюция А.Сахарова:
Экзамен назначен на
воскресенье, 15 февраля
А.Сахаров
________________________________________________________________
Moskva Instituto de Esperanto
Kvitanco 194
De s-ro GRIG. DEMIDJUK estas
ricevite por ekzameno pri scio de la supera kurso 10 rub.
La 10-an de Februaro 1915.
________________________________________________________________
[Четким, красивым,
устоявшимся почерком. Практически
без единой помарки]
A u t o b i o g r a f i o
Mi naskiĝis en Moskvo, la 28an de Januaro 1895a
[la 9-an februaro - respektive: malnov/novstile -
NSt.]. Mia patro, vilaĝano de Grodna gubernio, estis
fervoj-oficisto. Nia familio loĝis ĉe gepatroj de mia
patrino, vera Moskvanino laŭ sia deveno. La patro pro
bezonoj de sia ofico konstante forestis el hejmo kaj miaj
infanjaroj pasis sub zorgoj de la geavoj kaj la patrino.
Kiam mortis la geavoj, nia familio transloĝiĝis en
Moskvan apudurbon Ĉerkizovo, sed mi pasigis tie nur 4-5
somerajn monatojn kaj poste estis prenita "por
edukado" al frato de mia boptopatrino. En tiu tempo mi
estis 5-jara kaj de tiam mi loĝis
ĉiam for de mia familio.
Ankoraŭ ĉe miaj gepatroj mi lernis legi
per infana prialfabeta ludo kaj tio multe helpis,
ke oni enlasis min en magistratan popollernejon, kvankam mi
estis nur 7 1/2 jara. Post
3 jaroj, sukcese fininte la komencan lernejon, mi estis akceptita
en mezgradan Komercan Lernejon "Nabilkovskoje".
Dank'al bonaj instruistoj mi sufiĉe bone ellernis tie
germanan kaj francan lingvojn, kaj preskaŭ paralele kun ili
ankaŭ Esperanton [aliloke li donas la daton - 1909 -
NSt.]. Mi multe interesiĝis pri naturscienco kaj precipe pri
aplika kemio. La lasta ĉefe direktigis min en Ĥemian
Fakultaton de Moskva Imperiestra Teknika Lernejo, kien mi estis
akceptita en la jaro 1912a. Esperanta steleto konatigis min
kun unu instruisto-esperantisto en laboratorioj de la
Teknika Lernejo. Dank'al li mi vizitis en Januaro de 1913a
jaro unua-foje la Moskvan Societon Esperantistan kaj iom post iom
aliĝis aktivan esperantistan laboron.
G.Demidjuk
Tre bone. N.Ĵitkova
________________________________________________________________
Signifo de Universalaj kaj naciaj
Kongresoj por propagando de Esperanto
La unua esperantista kongreso okazis en la
jaro 1904a (korektita - 1905) en Bulonjo-sur-Maro, malgranda
franca urbeto. Antaŭ tio okazis iafoje kunveturoj de
esperantistoj, loĝantaj en najbaraj urboj, sed ili pli similis
privatajn kunvenojn kaj ne
estis videblaj por neesperantista publiko. La nomita
kongreso havas nomon "Unua Universala
Kongreso de Esperanto", sed pli ĝuste estas
nomi [ĝin] "Internacia", ĉar
karakteron de unuversaleco ĝi ne havis. Ankaŭ
laŭ ĝi juĝi propagandan signifon de la Universalaj kongresoj
oni ne povas, ĉar en oreloj de esperantisto la nomo "Bulonjo-sur-Maro"
sonas nur kiel historia kaj ne estas kunligita kun nuntempa
esperantista Movado.
Komencante de la Dua, Ĝeneva, la esperantistaj
kongresoj ricevis karakteron de Universaleco pro
ĉiam multiĝantaj kunsidoj kaj eĉ kongresetoj de
specialistoj. Nome tian tipon de esperantistaj kongresoj ni
esploru de la vidpunkto pri ilia propaganda signifo.
Propagando de Esperanto neniam estis la ĉefa celo
de la Universalaj Kongresoj, ilia ĉefa tasko estis kaj estos
priparoli demandojn de la movado kaj samtempe ĉiujare festi
unuiĝon de la homaro. Sed tio tamen ne malhelpas
al ili fari grandan propagandon por nia lingvo. La
solenaj malfermoj estis ĉiam publikaj kaj multe vizitataj.
Kelkfoje brilaj manifestacioj, kiel ekzemple dum la Naŭa
Kongreso en Bern, altiris multajn milojn da
rigardantoj. Kaj nome tio havas propagandan signifon. En
nuna tempo oni preskaŭ ne povas renkonti intelegentulojn,
kiuj ne aŭdis pri Esperanto. Multaj scias la
bonojn, kiujn ne nur promesas, sed eĉ donas tiu ĉi
lingvo al la homaro, sed la ĉiutaga vivo ne
permesas al ili eklerni ĝin kaj jen la Kongresoj
efikas kiel puŝiloj tiurilate; aliaj skeptike rilatas al la
lingvo - la manifestacioj eble ne konvikigus ilin, sed al ili
multon diros la fakaj kunsidoj kaj kongresetoj, montrantaj la
praktikan valoron de la lingvo. Fine al personoj "neŭtralaj",
t.e. kiuj aŭ neniam aŭdis pri Esperanto aŭ rilatis ĝin
tute indiferente, la kongresoj konigas nian aferon, ekinteresigas
ilin, venigas kelkajn en la vicojn de la "pacaj
batalantoj".
La efektiveco pruvas, ke tiuj konsideroj estas
veraj. En ĉiuj kongresurboj la movado ekkreskas tuj post la
kongreso, la kongresurboj fariĝas centroj de enlanda
esperantista movado. Sufiĉas rememori ke Ĝenevo,
Dresdeno, Barcelono, Antverpeno fariĝis esperantistaj
centroj de la koncernaj landoj.
La Universalaj Kongresoj konigas Esperanton ne
nur al loĝantoj de la koncernaj urboj, ne nur al
personoj, vidintaj ilin, sed al la tuta mondo. En nia tempo
gazetoj diverslingvaj kaj diverslandaj rapidas komuniki al siaj
legantoj ĉiujn pli mal-pli gravajn okazintaĵojn de la mondo.
Kaj se esperantistoj ofte ne sukcesas presigi en gazetoj
priesperantajn artikolojn, la Kongresoj ilin helpas en tiu
rilato. En tago de solena malfermo de
kongreso, telegramoj flugas al miloj da gazetoj
tutmondaj, milionoj da legantoj ilin legas - sekve aŭdas pri
Esperanto kaj nome unu el ĉefaj taskoj de la
propagandistoj estas konstante montri al publiko, ke la movado
vivas. Mi ne parolos pri granda propaganda signifo de detalaj
raportoj, aperantaj en gazetoj de la koncernaj kongreslandoj.
Tro evidenta ĝi estas.
Ravitaj revenas la kongresanoj hejmen, ili ricevis
novajn fortojn, novajn rimedojn por propagandi la lingvon kaj
tiamaniere, per vojo nerekta, la Universalaj Kongresoj influas
diverslandan propagandon de la lingvo, plifortigante ĝin.
Naciaj esperantistaj kongresoj komenciĝis <nur
unu jaron pli malfrue> (substrekita): en 1905 jaro
okazis la unuaj germana kaj skota esperantistaj kongresoj.
Ili verŝajne ne havis tiam karakteron de kongresoj, ĉar
esperantista historio scias pri ili nur ĉar la okazintaj en la
jaro 1914a germana kaj skota kongresoj estis nomataj
"Naŭa".
La lastaj naciaj kongresoj multe similas pro sia
grandeco la Universalajn. Oni ne povas diri, ĉu ili havas
pli aŭ malpli grandan signifon propagandan, ol la
Universalaj, ĉar ili havas tute alian, eble iom pli
nacian, karakteron. Precipe valoraj estas ili por la
landoj, kie pro iaj kaŭzoj ne povas okazi universala Kongreso;
en tiuj landoj ili anstataŭas la Universalajn. Krom tio
Universalaj kongresoj de Esperanto okazas malofte en sama
lando; pro tio ankaŭ tie la naciaj anstataŭas ilin.
Demandoj pridiskutataj en la naciaj kongresoj ofte
koncernas aliajn naciajn demandojn; pri tiuj gazetoj pli volonte
kaj detale raportas. Nepra sekvo de esperantistaj
kongresoj, naciaj aŭ Universalaj, ĉiam estis serioza
rilato al nia movado en la koncernaj kongresurboj
kaj tio estas nepra kondiĉo por disvastiĝado de
nia lingvo.
Rusujo apartenas al la landoj, kie Universalaj
kongresoj de Esperanto ne povas nuntempe okazi, parte pro
pasporta sistemo, parte pro aliaj cirkonstancoj. Tial en Rusujo
estas pli ol ie necesaj la naciaj kongresoj kaj rusaj
esperantistoj devas per ĉiuj fortoj peni okazigi en sia lando
ĉiujare esperantistajn kongresojn tutruslandajn, ĉar ili estas
plej efika propagando en nia lando.
Спиридович, Демидюк. Движение за международный язык в СССР (1926).