ERNEST DREZEN - HISTORIISTO DE ESPERANTO
En novembro de 1992 okazas 100-jara datreveno de la
naskigxo de la fondinto kaj sensxangxa gvidanto de SEU
(Sovetrespublikara Esperantista Unio), elstara interlingvisto Ernest-Vilhelm
Karlovicx DREZEN. Talentoj de tiu cxi
naturdotita persono reliefigxis en multaj kampoj - en
sfero de organizado kaj scienca administrado, esperantologio kaj
interlingvistiko. Suficxas nur diri, ke dum 1924-1930 li aperigis
18 librojn pri demandoj de scienca organizado de laboro kaj dum
1921-1936 --- 26 librojn pri problemoj de lingvistiko kaj
scienc-teknika terminologio, ankaux kelkajn pri tekniko, krome -
dekojn kaj dekojn da artikoloj. En li felicxe kunfandigxis
scioj pri teorio kaj praktiko de administrado, pri treoriaj kaj
aplikaj demandoj de lingvoplanado, praktika vivkoncerna sperto.
Lia oficiala posteno de fakestro de Tutunia Komitato pri Nova
Alfabeto de Konsilio de Naciecoj cxe CIK (Centra
ekzekutiva komitato de sovetoj, la plej alta sovetia
registarorgano) kaj liaj sciencaj interesoj trafe kunigxis,
reciproke
pliricxigante kaj suplementante unu la alian.
Tamen la cxefan intereson de sia vivo E.Drezen
traportis tra tuta sia vivodauxro. Temas pri intereso al historio
de internacia lingvo, al historio de Esperanto-movado. Gxuste
kiel astronomoj konstante provas atingi almenaux relativan ordon
en (de vidpunkto de simplaj laikoj) "kaoso" de
astroj: steloj, planedoj, asteroidoj, "nigraj
truoj", galaksioj, nebulozoj kaj aliaj kosmaj objektoj,
Ernest Drezen ekde lerneja agxo provas
inventari, kiel tuton la historion de homaj sercxadoj en kampo de
kreo de la mondolingvo ekde la antikvo gxis samtempa al li
periodo. Kaj lian evoluon kiel esploristo en tiu kampo (de naiva
junulo en 1911 gxis matura gvidanto, spertulo pri "aparataj
ludoj", antaux kies okuloj ne nur preteriris, sed
ankaux farigxis la historio, kaj kiu mem aktive partoprenis en la
procedo) oni bone povas observi je ekzemplo de liaj cxefaj
verkoj, el kiuj elstaras lia "Historio de la
Mondolingvo: Tri jarcentoj da sercxado" (jxus
represita en Moskvo kun antauxparolo kaj komentoj de d-ro
S.Kuznecov).
Tute aparte staras kreivo de
E.Drezen
en kampo de historio de la ruslanda kaj - precipe - de la sovetia
Esperanto-movado (kvankam historio de lingvo-planado kaj tiu de
la Esperanto-movado - tutcerte interplektigxas, ankaux en verkoj
de
Drezen). Se en verkoj pri historio
de la internacia lingvo li montrigxis kiel objektiva esploristo,
fakulo pri diversaj
direktoj, skoloj kaj tendencoj, do en verkoj pri la historio de
la Esperanto-movado jam respeguligxas tre komplika persono, en
kiu samtempe videblis parti-sxtata funkciulo (kiu devis bone
kompreni kaj lerte uzi frazeologion, terminologion kaj specifajn
konceptojn de vera stalinisto), sperta gvidanto de
SEU (manovranta
inter kritika
Scila de tutmonda samideanaro kaj
senindulga
Karibda de sxtatinstancoj, komparti-sxtata
aparato kune kun sia potencega
kaj cxieestanta sekreta polico) kaj multsuferanta homo kun
tragika sorto. Oni ne povas ne rimarki la tragedion de tiu homo.
Kiel
"pura" esploristo li pentras grandegan
eposan bildon de glora pasinto, pli-malpli bona nuntempo kaj
cxielarka estonto, antauxskizas planojn kaj kunmetas programojn
por atingo de la estonto. Tamen kiam li atingas kampon de la
sovetia
Esperanto-movado, tuj malaperas lia esplorista objekliveco, cxar
liaj verkoj estas determinataj jam ne de strebado al scienca
objektiveco, sed de lia kuranta celo, cxiufoje multgrade
kolorigita per lia bolsxevisma engagxiteco, per klasa starpunkto,
per simpatioj kaj antipatioj.
Kompreneble, ankaux li estis influita per modaj teorioj pri la
klasa karaktero de la lingvo, kiel ideologia superstrukturo de la
produktado. Kaj se al la lingvo mem li ankoraux singarde aplikis
la tezon, do gravecon de sociaj faktoroj por la Esperanto-movado
li akceptis senkonteste.
Cxi tie li aperis kiel komandanto de unu el regimentoj de la
proleta movado (armeo) kaj - por plu kalkuli je subteno de la
sxtato li devis rigore alkonformigi sian taktikon kun la politiko
de la partio kaj registaro. Tamen ankaux en tiu cxi kampo cxiam
pli multe limigita igxis teritorio - libereco manovri. Cxiam pli
ofte la celoj, taskoj kaj idealoj de la Esperanto-movado koliziis
kun sloganoj kaj celoj, deklaritaj de la komparti-sxtata
nomenklaturo. Suficxas nur rememori almenaux pri tio, ke fine de
la 1920-aj - komence de la 1930-aj jaroj oni fakte forjxetis
ideon pri la
Tutmonda Oktobro (= Tutmonda
socialisma revolucio). Sed tio ja estis ideologia bazo de la tuta
agado de tiutempa sovetia esperantistaro! Anstataux gxin oni
deklaris tezon pri eblo de venko de socialismo en unu lando, kio
fakte signifis akcepton de kurso je izolado de Sovetio en
internacia areno, kaj por sovetiaj esperantistoj -- mizeran
sorton de servisto, kiun oni forpelas el hejmo:
"Dankon!
Ni ne plu bezonas viajn servojn!"
Kiel
"praktika laboristo",
proksima al centro de potenco, funkciulo
E.Drezen
klare vidis, kiel mallargxigxas ne nur la manovrokampo, sed
ankaux la bazo socia, materia kaj ideologia por ekzisto de la
Esperanto-movado en la lando. Kaj li kune kun sia tacxmento febre
provis savi almenaux ion de sia Esperanto-entrepreno, kiun oni
jam deklaris
"bankroto" kaj plene cxesigis
financadon (ie en la plej alta instanco kaj li jam scias pri
tio!). Nur imagu: dum provoj savi almenaux restajxojn de la
movado tiu arda esperantisto per la propraj manoj devas sufoki
sian propran
"infanon": jen en la 1930-aj
jaroj oni tute malpermesas fari por-Esperantan propagandon, oni
permesis propagandi nur per-Esperante, glorigante venkojn de la
socialismo, atingojn de la unua en la mondo proleta sxtato; jen
li mem starigas tre strangan sloganon:
"Plifortigi
evoluon de la Esperanto-movado, disvastigi kaj pliprofundigi
gxin, sed ne rapidigi" (1932).
Kaj se oni analizas verkojn de E.Drezen pri historio kaj precipe
pri taskoj de evoluo de la sovetia Esperanto-movado, oni tuj
vidas, ke gxi trairas tutan vicon da stadioj, precize
korelativigitaj kun periodigo de la politiko de I.Stalin kaj liaj
kunuloj. Kaj tio ne estas persona oportunismo, sed provoj savi la
Esperanto-movadon sub kondicxoj de cxiam pli totalismigxanta
sistemo, kaj almenaux iel malfortigi
"sur sia kolo"
masxon de totalisma sxtato, trovi eblecon enspiri almenaux unu
gluton da oksigeno.
Nome la dramo de la esploristo, homo kaj esperantisto kaj
samtempe bone informita funkciulo trovis sian respegulon en lia
kreivo: post 1932
E.Drezen ne plu
skribas pri problemoj, teorio kaj historio de la internacia
lingvo, de la Esperanto-movado, plene transsxaltinte sin al
problemoj de scienc-teknika terminologio.
Cxio cxi bone videblas en tiu cxi kolekto de la drezenaj verkoj.
En sia verko
"Analiza historio de
Esperanto-movado", kiu aperis en Leipzig cxe
EKRELO en 1931,
E.Drezen
evidentigxas kiel akademia fakulo. Li prove rimarkas, ke
"cxe
la provo prezenti la historion de la Esperanto-movado kun certa
sociala enhavo tute ne necesas detala priskribo de diversaj
gravaj kaj malgravaj esperantaj agit- kaj propagand-okazajxoj...
Multe pli gravas eltrovo de tiuj fortoj, kiuj influis la
Esperanto-movadon, kiuj gxin subtenis kaj kreskigis. Necesas
registroj de konstantaj sxangxoj, okazintaj en tiuj movfortoj.
Necesas klarigoj pri malapero de unuj el tiuj fortoj kaj pri
apero de pluaj fortoj novaj...
Tiu "Historio" celas prezenti kvazaux certan
komentarion de la faktoj de la Esperanto-historio - komentarion,
kiu donus lauxpove socialan analizon por tiuj ideoj kaj fortoj,
kiuj dum certaj periodoj regis kaj antauxenpusxis la
Esperanto-movadon, kiuj markis certajn periodojn de tiu
movado".
Kaj, laux li, la historiado ne estas memcelo:
"Cxe prezento de simila analiza historio farigxas
ebla certa antauxvido de la vojoj de plua evoluo kaj progreso,
farigxas ebla certa historia prognozo por la estonto. Tial,
analizante la movfortojn de la Esperanto-movado en pasinto, ni
devas cxiam pleje strecxi la atenton por lauxpove trovi la
movfortojn de la estonta evoluo de la mondlingvo".
Kaj de la Esperanto-movado, ni povus aldoni.
La saman, fakan aliron
E.Drezen uzas en
la dua verko, priskribanta
L.Zamenhof
kiel personecon kaj kiel iniciatinton kaj teoriiston de la lingvo
internacia. Tamen cxi tie li jam analizas personecajn
movfortojn, kiuj determinis la mondkoncepton kaj lingvajn
konceptojn de
Zamenhof. Tre interesa
kaj originala estas la strukturo de la verko: sur la scenejo
staras konkreta persono, kiun Ia auxtoro science kaj detale
priskribas, kvazaux iun masxinon, kompleksan studobjekton: ties
strukturon, enhavon, funkciadon, intencojn, kapablojn kaj
mankojn, kontrauxdirojn. Sed kvazaux sur fono samtempe iras
potencega analizado de tiamaj sociaj movfortoj - tiama situacio
en la socio, lingvoplanado, edukado, modaj movadoj kaj aliaj
influoj al la zamenhofa personeco kaj al direkto de liaj esploroj
ktp. Kaj antaux la okuloj de leganto disvolvigxas bildo ne nur de
talenta auxtodidakta lingvisto, sed de vera iniciatinto de Lingvo
Internacia, kiu povis ne nur kiel tre sentebla anteno enkapti
cxiujn postulojn, necesojn kaj bezonojn pri la internacia lingvo,
sed ankaux direkti en gxustajn lokojn de sia intelekto kaj
transformi ilin en la pretan produkton - lingvon Esperanto,
samkiel radio-ricevilo kvazaux "elsucxas" belegan
muzikon el cxirkauxa etero.
Tute alion oni povas diri pri la tria verko de
E.Drezen
"En batalo por SEU". Cxi tie li konscie
simpligas la bildon, preterlasas aux prisilentas kelkajn gravajn
taktojn, detalojn, eventojn, malpliigante gravecon kaj rolon de
unuj kaj troigante de aliaj homoj, faktoj, eventoj, organizoj. Li
konscie distancigxas de la antauxrevolucia kaj (tuj)postrevolucia
Esperanto-movado, kiun oni poste baptis burgxa kaj al kiu li mem
apartenis kaj en kies kadroj li mem aktive agadis. Ja ecx komence
de la 1930-aj jaroj tio estis ne maldangxera. Fakte en tiu cxi
verko (kaj en multaj aliaj) videblas provo aliverki historion de
la sovetia Esperanto-movado konsiderante la
"lastajn
cirkonstancojn". Dirante tion, oni neniom povas jxeti
ombron sur
E.Drezen, iel nigrigi Iin.
La nuna scio pri la sovetia historio, pri postaj eventoj kaj
cirkonsiancoj helpas bone kompreni lian tragedion kaj tiun
kuragxegan senesperan batalon kontraux la eksteraj cirkonstancoj,
por savi organizitan Esperanto-movadon en la lando. Oni povus
multe paroli pri la valoro de la studo de E.Drezen, tamen jam
post kelkaj monatoj
Nikolaj Nekrasov
sur pagxoj de tiu sama revuo en kiu aperis
"En batalo
por SEU" mole, sed decide korektis kelkajn liajn
asertojn (vd.
"Mejxdunarodnyj jazyk",
1932. No. 11-12, p. 347-350).
Kiu kaj kia estis
Ernest Drezen? Li
naskigxis la 14-an de novembro 1892 en Libava (nun Liepaja) sur
teritorio de nuna Latvio en familio de maristo. En Kronsxtadt
kien la familio translokigxis en 1908, li finis en 1911 realan
Iernejon, kie li konatigxis kun Esperanto kaj komencis aktivan
propagandan agadon en tiu kampo. Lerninte en Peterburga (poste -
Petrograda) teknologia instituto (1911-1916)
E.Drezen
aktive partoprenis en tiama Esperanto-movado. En 1916, tuj post
la instituto, li finis 3-monatan lernejon de ingxenieraj
sub-oficiroj. Kiam en 1917 en Ruslando eksplodis unue Februara
kaj poste - Oktobra revolucioj, juna sub-oficiro
E.Drezen
tuj aktive profundigxis en ondojn de la revolucia torento.
Post la revolucio li militservis kiel komisaro de petrograda
filio de provizadadministrejo de Rugxa Armeo; ekde auxgusto de
1921 gxis oktobro de 1923 li laboris kiel vic-afergvidanto en
VCIK, en ministerio pri eksteraj aferoj, poste en
Laborist-kamparana inspektejo (
NRKI, la plej alta
kontrol-instanco en la sxtataparato), estris politeknikumon kaj
instituton pri komunikiloj, estis docento kaj profesoro de la 1-a
Moskva sxtata universitato kaj auxtomekanika inslituto, laboris
en Tutsovetia komitato pri normigado. Multfoje
E.Drezen
vizitis eksterlandon ankaux pere de
VOKS (Tutsovetia
societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando), kies konsiliano
li estis.
Dum tiuj cxi jaroj li multe kaj fruktodone laboris en kampo de
interlingvistiko, historio de la internacia lingvo, de la
Esperanto-movado. Multe da fortoj kaj tempo fordonis
E.Drezen
al
SEU. Dum 17 jaroj de sia ekzisto
SEU sub la
gvido de
E.Drezen transformigxis en
potencan tacxmenton de bone organizitaj, unuigitaj sur unueca
(komunisma) idea bazo, disciplinitaj samideanoj, kies influon oni
bone sentis ne nur enlande, sed ankaux mondskale.
Tamen rigora ideologia pozicio, preskaux diktatorecaj manieroj de
regado, netoleremo al aliaj brancxoj de tiama internacia
Esperanto-movado (socialistoj, sennaciistoj, neuxtralistoj k.a.)
kaj ankaux al idistoj transformis
SEU en militeman
subpremilon de cxiuj aliuloj kaj disidentoj
ankaux en tiama internacia (unuavice proleta) Esperanto-movado.
Amara realeco: sovetia esperantistaro, sub la gvido de
E.Drezen
kaj de liaj kunuloj, fakte helpis al
I.Stalin
konstrui kaj plifortigi (sur sia kampo) mekanismon de teroro kaj
perforto, kies viktimoj ili poste mem igxis.
La 17-an de aprilo 1937
Ernest Drezen
kune kun grupo de siaj proksimaj kunlaborantoj en CK SEU estis
arestita kaj - surbaze de tute falsaj akuzoj pri spionado,
sabotado, terorista kaj kontrauxrevolucia agado - estis
kondamnita al mortpuno kaj pafekzekutita la 27-an de oktobro
1937. Estis arestitaj kaj reprezaliitaj ankaux multaj gvidantoj
kaj ordinaraj membroj de SEU kaj dum longa tempo la
Esperanto-movado en Sovetunio ne ekzistis. Kaj kvankam post 20
jaroj (la 11-an de majo 1957) li estis plene -
"pro
absoluta manko de krimkonsisto" - rehonorigita
postmorte, la lando, popolo kaj la Esperanto-movado perdis
elstaran aganton, seriozan esploriston, ardan esperantiston,
patrioton kaj - samtempe - internaciiston. Sur kelkaj pagxoj
oni ne povas rakonti multe pri la kurta tamen eventoricxa vivo,
aktiva praktika kaj esplora agado kaj tragika sorto de
Ernest
Drezen. Tamen kun ni restis liaj multnombraj
verkoj, ideoj, pensoj, kiuj certe meritas zorgan pristudon. Kaj
por diskonigo de verkoj de
E. Drezen kontribuas
per tiu cxi volumo nova ruslanda esperantista eldonejo
"Sezonoj".
Necesas diri, ke antaux la publikigo la eldonejo faris certan
redaktan laboron, nepre necesan pro evidenta manko de redaktado
en la eldonoj originalaj. La editoroj zorge kontrolis kaj
regxustigis eldirojn de
L.Zamenhof,
E.Privat
k.a., kiujn
E.Drezen ofte
miscitis aux kripligis. Estis koreklitaj multaj faktaj eraroj
(datoj, nomoj, titoloj...), unuecigitaj la ortografio kaj
interpunkcio. Oni forigis ankaux la plej krudajn erarojn kaj
spurojn de la preskoboldo, kiuj cxiupagxe makulis la Iejpzigajn
eldonojn de la
"Analiza historio" kaj
"Zamenhof".
Kaj nun la esperantistoj denove ricevis en sian disponon valorajn
atestojn pri la evoluo de Esperanto -
"Historiajn
studojn" de
Ernest Drezen.
Majo
1992
Nikolaj STEPANOV
************
Ernest DREZEN HISTORIAJ STUDOJ.
- Jekaterinburg,
SEZONOJ, 1992. - pp. 5 - 9
Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).