La cxefaj eventoj de la periodo: apero de la Unua Libro
(1887), de unua adresaro de esperantistoj (1889, Zamenhof). de
unua frazaro (1890, A.Grabovski), de unuaj rondetoj, kluboj,
societoj (ekz. "Espero" - Peterburgo,
1892), eldonajxoj (1905, Jalta), unua kaj dua tutrusiaj
E-kongresoj (Peterburgo, 1910, Kievo, 1913). Karaktere, ke la
humanisma ideo
pri amikeco kaj interkomprenigxo inter popoloj, sur kiu bazigxas
la movado (tiel nomata "interna ideo"),
kaptis unuavice vastajn tavolojn de intelektularo de Rusio kaj,
surmetinte sin sur ties batalo kontraux despotismo kaj
obskurantismo de la regximo, rapide disvastigxis tra la teritorio
de la lando. Rusiaj esperantistoj dum la periodo faris multe ne
nur por evoluo de la lingvo mem, kaj ankaux por evoluigo kaj
konfirmado de la "intema ideo". Gxuste
tio estis la kialo ne nur por la grandaj sukcesoj de la juna
E-movado sed ankaux por la malsukcesoj
kaj fiaskoj. Gxuste la alta socia idealismo de unuaj
esperantisioj kauxzis ilian firman kunligon kun la movado de
adeptoj de Leo Tolstoj. Do, E-movado dum la periodo estis cxefe
la movado de intelektuloj (kuracistoj, instruistoj, verkistoj),
kiuj aspiris trovi en la lingvo - laux klarigo de Drezen - "certan
ripozon de la nube griza socia vivado en la cara despotio".
La dua periodo de la
E-movado komencigxis post Granda Oktobra Socialista revolucio
(1917) kaj evoluis en la juna soveta respubliko dum unuaj jaroj
de soveta potenco, dum jaroj de rekonstruo de
popolmastrumo/ekonomio, dum jaroj de unuaj kvinjarplanoj - gxis
fino de la 30-aj jaroj. Sendube, la cxefa "evento"
de la periodo estis fondo kaj agado de Sovetrespublikara
Esperanto-Unio (SEU, 1921-1938). Dum la
periodo, sub kondicxoj de konstruado de juna soveta socio,
E-movado kreskis kaj rapide evoluis. Gxi estis tre centrigita kaj
igxis unua vere organizita E-movado en la lando kaj ludis gravan
rolon en socia vivo de la lando, en evoluo de ties kulturo,
klerigado, scienco kaj tekniko, aligado de vastaj popolamasoj en
procezojn de ekonomia, kultura kaj lingva konstruado.
En vicoj de SEU estis cxefe "socie proksimaj"
personoj (kamparanoj, laboristoj, rugxarmeanoj). Tiel nomataj "socie
fremdaj" personoj ("eksuloj"
= eksburgxoj, oficistoj ktp) estis tute
"forpurigitaj" for de vicoj de l'Unio. Sendube, la
periodo estis la plej grava kaj la plej eventricxa ne nur por
enlanda, sed ankaux por internacia organizita E-movado. En 20-aj
kaj 30-aj jaroj sub gvidado de Ernest DREZEN
(1892-1937) SEU estis grava faktoro en evoluo de
E-movado en tutmonda skalo. Tamen iom post iom sub influo de
interna politika kaj internacia situacio la organizita E-movado
en Sovetio igxis cxiam pli ideologioza, pli politika, pli
militista. Treege akrigxis batalo kontraux idistoj, neuxtralismo,
sennaciismo, unuopuloj en vicoj de sovetia E-movado. Fine de
20-aj kaj komence de 30-aj jaroj gvidantaro de SEU
okupis cxiam pli dogmajn, sektecajn poziciojn kaj fakte helpis ("sur
sia tereno") al Stalin konstrui kaj plifortigi la
masxinon de perforto kaj amasteroro, kies viktimoj ili mem poste
farigxis.
Grandegaj estis skaloj de reprezalioj kontraux
sovetia esperantistaro: preskaux cxiuj estis arestitaj, multaj el
SEU-estraranoj estis mortpafitaj kiel spionoj, sabotistoj,
teroristoj, aliaj estis jxetitaj en koncentrejojn kaj
malliberejojn. Nur ege malmultaj travivis. Kaj dum preskaux 20
jaroj E-movado en la lando fakte ne ekzistis. (Pli detale pri tio
oni povas tralegi el libro de U. Lins
"La dangera lingvo", Bleicher,
Gerlingen, 1988 / Moskvo, Progreso, 1990, kaj ankaux en "Sennaciulo",
1990, n-roj 2 kaj 9).
Dum postmilita (la tria) periodo pro
rekonstruo de detruita per la milito ekonomio, pro polemiko (kun
"partopreno" de I. V. Stalin mem) pri problemoj de
lingva konstruo, kaj pro komenco de malvarma milito (vetarmado
de nukleaj armiloj, fondo de NATO en aprilo de 1949 ktp) -
kondicxoj por renaskigxo de E-movado en la lando estis tre
malfavoraj. Nur post morto de Stalin (en marto de 1953)
komencigxis procezo de iom-post-ioma "degelo"
de
la "glacimonto" - la procezo de
renaskigxo de intereso pri Esperanto en Sovetunio kaj en
socialismaj landoj.
Cxefaj eventoj de la periodo: fondo de MEM
en novembro de 1953 kaj demonstrado de la praktika uzebleco de
Esperanto por celoj de pacbatalo; aligxo de USSR al UNESKO
(aprilo de 1954) kaj ties eliro el periodo de longa izoliteco/
izoleco: oficiala partopreno en laboro de la 8-a (Montevideo,
Urugvajo, decembre de 1954) Generala Konferenco de UNESKO,
en laboro de UK-oj ktp. Kreskas intereso pri sciencaj
problemoj de interlingvistiko kaj de esperantologio (fondo de
sekcio pri interlingvistiko sub gvido de Euxgeno BOKAREV [1904-1971]
- fakulo pri kauxkazaj lingvoj kaj esperantologio), pri praktika
uzado de Esperanto en scienco kaj teknologio.
Tre malrapide renaskigxis la organizita E-movado: nur
en komenco de 1955 aperis unuaj anoncoj de E-sovetianoj en revuoj
"Paco" kaj "Pacdefendanto"; en marto de 1955 aperis anonco de TASS (sxtata informagentejo de
Sovetunio) pri fondo en USSR de unuaj E-rondoj, kaj estis
organizita unua "iniciativa grupo" (Litovio,
majo de 1956) por kunordigo de
E-movado en skalo de la tuta lando. Tamen certe la plej granda
evento estis VI-a tutmonda festivalo de junularo kaj studentoj en
Moskvo en auxgusto de 1957, kiu estis turnopunkto en evoluo de la
postmilita E-movado en Sovetunio.
Responde al petoj de eksterlandaj esperantistoj sovetia
registaro decidis "prepari" propran "E-tacxmenton".
Por la celo oni ecx "importis" el Estonio unu
maljunulon por instrui Esperanton al studentoj-volontuloj. Post
la festivalo burokratoj "dankis" junularon kaj
ordonis al ili reveni al siaj hejmoj kaj lauxeble plej rapide "forgesi"
pri Esperanto. Tamen, jam
ensorcxitaj per la zamenhofa "interna ideo",
la novbakitaj esperantistoj ribelis kaj rifuzis sekvi la
ordonojn. Poste la grupo igxis kerno de organizita E-movado en la
lando.
Rapide naskigxis E-kluboj en diversaj urboj kaj
regionoj de la lando (ekzemple- Moskva Internacia
E-klubo cxe centra Domo de Medicinistoj, 1959), kiuj rapide
unuigxis en SEJM-on (Soveta Esperantista Junulara
Movado). La lasta organizis multflankan laboron: cxiujaraj
E-tendaroj, E-kluboj kaj E-rondetoj, aperigo de informbultenoj,
tradukoj kaj originalaj verkajxoj ktp. Oni aperigis plenajn "Rusa-Esperantan"
(1966) kaj "Esperanto-Rusan"
(1974, 1982) vortarojn. En 1962 cxe SSOD (Unio de
Sovetaj Asocioj de Amikeco kaj
Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj) estis organizita Komisiono
pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj.
Kaj en marto de 1979 estis fondita ASE
(Asocio de Sovetaj Esperantistoj). Dum 10 jaroj de sia ekzisto
ASE ne sukcesis plenumi cxiujn siajn taskojn pro burokratismo,
konservatismo kaj pasiveco de ties multaj estraranoj. Verdire,
oni suspektis, ke gxi estis "organizita" ne
por evoluigo de la movado sed tute male - por bridi kaj bremsi
gin. Do, kvankam poiomete kreskante, la E-movado en la lando
gxenerale vegetis kaj stagnadis, guste kiel la vivo
mem.
Dum nuna periodo de "perestrojko
kaj glasnosto" en la movado ekkreskis ribelfortoj -
fine de 1988 el ASE foriris naciaj E-Asocioj de cxebaltaj
respublikoj (Estonio, Litovio, Latvio), kiuj renaskigis agadon
de propraj (antauxmilitaj) E-Asocioj. Ankorauxfoje mi volus
rememorigi pri granda simileco de vivo en la lando kaj de loka
E-movado. Irante en la socio,
perestrojko tute respeguligxas ankaux en vivo de Esperantujo.
Tamen, ofte la E-perestrojko malfruas kaj akceptas karikaturajn
formojn. Kiam en januaro de 1989 la E-popolo "ribelis"
kontraux "ASE-burokrataro", elekstere tio
montrigxis same "progresiva" kiel siatempe la
Granda Oktobra Socialista revolucio, kiu eksplodis en la lando la
7-8-an de novembro (novstile) de 1917. Tamen, atentemaj okuloj
jam tiutempe vidis, ke en la "ribelo"
partoprenis la samaj personoj, kiuj estris ASE-on. La
samaj eks-junuloj, kiuj siatempe (1956-1957) entuziasme fondis SEJM-on,
kiuj pli true propagandis pacon kaj amikecon, toleremon kaj
interkomprenigxon inter (diversaj) popoloj, transformigxis en
ekstremistoj, gxisostaj
fanatikuloj, kiuj praktikas maltoleremon kaj ecx malamon kontraux
"malamikoj", kiujn oni tuj trovis inter siaj
eks-kunlaborantoj. Estis tre interese rigardi ilin elekstere,
kiam la grupeto de E-"ajatollahoj" jxetis sin
por dividi postenojn, "portfelojn" ktp.
Blindigitaj pro la entuziasmo
kaj pro la malamo, ili tute forgesis pri siaj celoj, kiel
esperantistoj, tute misaplikis la "internan
ideon" de esperantismo kaj zorgis nur pri siaj
ambicioj kaj personaj "profitoj", pri
memkonfirmo, pri plifortigo de sia propra kulto.
Kaj kiel ofte okazas en vivo, neadon de unu ekstremismo oni
sxangxis je mala ekstremismo; tamen, kiel oni nun tre bone scias,
nature de totalismo ne sxangxigxas kune kun sxangxo de ties
signo. Kaj nun oni povas vidi, kiel eks-tendaranoj, kun granda
peco de anarkiismo, transformigxas mem en ecx pli acxan
E-burokrataron (!), poresperantajn "fundamentalistojn"
(fanatikulojn), kaj kvazauxplurismo igxas je fanatika maltoleremo
al alipensado kaj al
alikonduto. Viva E-agado transformigxis je sencxesa baraktado en
t.n. "organizaj problemoj", plejparte
memfaritaj. Intrigoj, klacxoj, kvereloj, malamo kontraux "burokratoj"
de eksa ASE (ecx du jarojn post ties disfaligo), kontraux
aliuloj, kontraux "fremduloj" - jen kion oni
havis kiel idean bazon por varbi amikojn. Kaj cxiujn cxi
kontrauxproduktajn "valorajxojn" oni penis
inokuli al novbakita esperantistaro.
Gxuste kiel en la "ordinara"
(eksteresperantista) vivo, tuj ekkreskis t.n. "centrofugxaj"
tendencoj. En E-kampo ili estis ecx pli fortaj kaj ecx akceptis
pli karikaturajn formojn. Tuj ekaperis memstaraj lokaj
mikro-asocioj: en Baltio, en Belorusio, en asocioj: UREU
- surbaze de KARE-klubo, kaj UkrEA
- suibaze de klubo "Ora Pordego", i.a.
kun propraj informbultenoj), en Uralo, en Siberio kaj
Malproksimoriento. En Kauxkazo (inter Armenio kaj Azerbajgxano)
iras vera milito, kaj cxiu flanko varbadas aliancanojn de sia "justa
afero". Fakte en la situacio disfalo de la unueca
movado estis tute natura. Lokaj organizajxoj en diversaj regionoj
tuj komprenis, ke ili havos neniun utilon de novnaskita SEU (kiel
oni nomis
sian novan organizajxon anstataux disrompita ASE), kaj cxesis
fordoni siajn financajn rimedojn, kiel oni diras, "por
nutri propran E-burokrataron", pagi por ties
eksterlandaj vojagxoj ktp. Ili koncentris sian agadon lokanivele,
des pli, ke por tio jam aperis realaj eblecoj. Kaj gxuste kiel
nun disfaliganta komunista partio, perdanta sian financan
subtenon, komencis konsumigxi kaj sufokigxi ankaux la organizita
E-movado. Rezulte de la kurado
de l'eventoj, de la sektaneca konduto de "gvidantoj"
ktp. de la movado defalas ne nur novbakitaj sed ankaux malnovaj
esperantistoj. Al cxio cxi aldonigxas ankaux ankoraux unu grava
(kaj malbona por la plua evoluo de E-movado en la lando) faktoro:
post komenco de periodo de "perestrojko kaj
glasnosto" (kiel ajn ili estu malsinsekvaj kaj
kontrauxdiraj) antaux 'malluma kaj rigidigxinta de malklereco kaj
timo' logxantaro, subite aperis vasta elekto de agadkampoj, de
sferoj por kreado, eblecoj por vojagxi, labori ie ajn, legi,
spekti ion ajn
ktp. Kaj en tiaj kondicxoj lernado de Esperanto (kiu antaux la
periodo estis natura rifugxejo por intelektuloj kaj alipensuloj)
cxiam pli multe igxas "ekzotika" okupo, ol iam
pli antauxe.
Kaj tiuj estas tute objektivaj procezoj, kiuj
malutilas al disvastigo de Esperanto (cxar preskaux 95% el tiuj,
kiuj volus veturi ekzemple eksterlanden por labori, nun lernas
anglan lingvon), kaj se oni ne komprenos tion gxustatempe,
E-movado en la lando (kaj ne nur en organizita formo) povas tute
perdi sian perspektivon. Kaj senpasia statistiko klare montras
tion: se en eksa ASE estis pli ol 200 E-kluboj, do nun en SEU oni
povas kalkuli 60-70
klubojn kaj ne cxiuj volonte kaj gxustatempe pagas kotizojn, Pro
tio dum du pasintaj jaroj (1989-1990) oni povis aperigi nur tri
numerojn de siaj informbultenoj (pliparte ruslingve), por kiuj
oni ne sukcesis gxis nun (meze de marto 1991) pagi, kaj kvankam
nun oni povas tute simple kaj oficiale registrigxi kiel tutunia
organizo, oni ne povas fari tion, cxar por la
registrado oni postulas grandan imposton - 5000 rublojn, kio
estas katastrofa por SEU-kaso. Por savi la financan sanon de SEU
oni lancxis specialan fonduson "REGISTRIGXO"...
Kaj SSOD ja havis monrimedojn (ankaux en t.n. "harda"
valuto), dedicxita speciale por ASE-financado, kaj "pli
malvarmaj kapoj" dum "historia"
kunsido en januaro de 1989 (kiam oni disfaligis ASE-on) sobre
penis memorigi al "ebriigitaj pro libero"
gesamideanoj ne konduti sin tiom infanece, sed vane... Nun oni
rikoltas rezultojn de tiu cxi senrespondeca
konduto.
Fine de 1990 (la 21an gxis 23an de decembro) en Moskvo okazis la
9-a landa kongreso de SEU. Esris reprezentitaj 56 el 70
kluboj-membroj de SEU. Multe da kunsidoj, multe da
babilado kaj t.n. "organizaj aferoj". Tamen,
kvankam laboro de SEU-prezidio estis agnoskita
kontentiga (laux mi, tute vane), tamen laboro de SEU-Estraro -
tute ne kontentiga. Estis elektitaj novaj estraranoj, el kiuj nur
kelkaj el malnovaj gvidantoj trafis novan Estraron. La
novelektita prezidanto de SEU, Viktoro Arolovicx
(naskigxis la 9an de marto 1946, doktoro-kandidato de
fizikaj-matematikaj sciencoj; esperantigxis en 1966; individua
membro de UEA ekde 1976; en 1970-74, 1976-79 -
vicprezidanto, en 1976-79-prezidanto de SEJM; en
1979-1989-estrarano de ASE; en 1989-1990-vicprezidanto de SEU),
kvankam "eterna" estrarano de cxiuj
E-gvidorganoj, ne apartenas al ilia ekstremisma alo. Lin
distingas kaj
prudento kaj alta skrupulemo, kaj ankaux - adepteco al la "interna
ideo" kaj gxenerale al ideoj de "verda
movado". I.a., li en malnova prezidio respondecis pri
varbado de individuaj membroj kaj la agadon oni pritaksis tute
sukcesa, cxar nun en SEU estas entute pli ol 400 individuaj
membroj. En sia inauxgura raporto li i.a. diris, ke ...
"Mia kredo estas, ke SEU estas bezonata kiel organizajxo de sovetiaj esperantistoj, kiuj agnoskas, ke en la movado krom personaj, lokaj, fakaj, respublikaj interesoj ekzistas ankaux la tutlandaj, kaj identigas min kun tiuj interesoj. ...Certe la plej grava tasko de SEU por proksima tempo estas - registrigxi en Ministerio de justico kaj ricevi la rajton de jura persono. La oficiala bazo donos al ni multajn novajn eblojn por la agado kaj ecx per si mem stimulos levi ties nivelon.... Mi opinias tre grava sekvi la principon de politika neuxtraleco, nun fiksita ankaux en nia Statute. SEU estas organizajxo malfermita por cxiuj esperantistoj, sendepende de iliaj politikaj orientigxoj kaj ideologiaj konceptoj. Tial SEU, kiel tia, ne prenos starpunktojn pri problemoj ekster nia kompetenteco, kvankam cxiu el ni kiel civitano kompreneble rajtas havi opiniojn pri ajnaj problemoj".
"SEU respektas memstarecon de respublikaj E-asocioj kaj pretas al partnera kunlaboro kun ili. Ni volonte sercxos kaj trovos komunajn interesojn kiel bazon de kunagado kun cxiuj organizajxoj, kiuj montros reciprokan pretecon kunlabori kun SEU ... Kun morala kaj financa subteno de niaj individuaj kaj kolektivaj membroj, kun kontribuoj de kunlaborantaj organizajxoj ni atingu novajn horizontojn."