Господину Заведующему Московским
Институтом Эсперанто
Анны Ипполитовны Филатовой
Прошение
Имею честь просить Вас,
Милостивый Государь, сделать
распоряжение о допущении меня к
испытанию о знании специального
курса языка эсперанто.
При сем прилагаю квитанцию за N 108
о взносе мною десяти (10 р.) за
означенное испытание.
А.Филатова
<вдова
дворянина Симбирской губернии>
Москва, 29 января 1912 г.
Резолюция: Время
экзамена назначено на 31 января 1912 г. на
10 ч. дня.
А.Сахаров
Mi naskiĝis en la jaro 1839 en vliaĝo Romodanovo de
Penza gubernio. Mi restis kvinjara post la morto de mia
patro, kiu estis kirasira oficiro. Post lia morto mia patrino,
kun siaj kvin malgrandaj filinoj transveturis al siaj gepatroj.
Kvankam ŝi havis malgrandan propran bienon,
ŝi ĉiam loĝis ĉe ili.
Mia avo estis riĉa bienulo kaj, kiel ĉiuj
bienuloj de tiutempo loĝis ĉiam en vilaĝo, vintre en
Romodanovo de Penza gubernio kaj somere, kun tuta familio,
kaj amaso da servistoj transveturadis en Teplij Stanon
de Simbirska gubernio. Inter tiuj-ĉi vilaĝoj estas sepdek
verstoj de distanco. Mia avo havis multe da infanoj, kiuj
loĝis aparte, en bienoj kun siaj familioj, sed la avo
postuladis, ke ili pli ofte vizitu lin, tiel ke ni,
infanoj-gekuzoj estis ĉiam kune kaj vivis gaje.
Mia avo tre ŝatis kantantajn birdojn: kanariojn,
najtingalojn, silviojn kaj ceterajn ĉiuj-ĉi birdoj
ĉiujare vojaĝadis kune kun li.
Ĉiufoje ĉararo haltadis dum la duono de vojo por
ripozo kaj nutrado de ĉevaloj. La servistaro sternadis
tapiŝojn, la avo eliradis el la kaleŝo, post li tuta
familio kun infanoj,
genepoj, guvernistinoj k.t.p. kaj sin dislokadis sur tapiŝoj por
tagmanĝi.
Foje dum la halto unu el birdetoj, iamaniere, elflugis
el la kaĝo kaj malaperis. La avo ekkoleris kaj kriis, ke li ne
ekmoviĝos de loko, ĝis kiam oni kaptos la birdeton.
Ĉiuj servistoj kaj ni, infanoj, komencis kuri, krii,
svingi la manojn por lacigi la birdeton. Sed ĝi, estante
ĉiam en la kaĝo, dekutimis flugi bone kaj estis kaptita.
La avo trankviliĝis, ordonis jungi ĉevalojn kaj la
ĉararo ekmoviĝis.
Ni, infanoj, pie amis nian mildan avinon kaj tre
timis la avon; kvankam li neniam atentis nin. Se
ni vidis lin en la ĝardeno, ni tuj forkuradis de liaj
okuloj, kvankam li eble nur dirus: "Ne piedpremu
florojn". Sed eĉ tiuj-ĉi vortoj estis timigaj
al ni.
Foje alvenis al ni mia onklo, gvardia
oficiro. Ĉiuj parencoj estis tiel ĝojaj, ke tute forgesis
pri ni. La domo estis granda, sed oni malpermesadis al
ni ludi apud la ĉambro,
kie ĉiam sidis la avo, por ne maltrankviligi lin.
Longe parolante kun sia alveninta filo, la avo
ekdeziris ripozi. Ĉiuj foriris kaj supreniris en la duan duan
etaĝon.
Profitante tion, ni komencis ludi en la granda
salono apud la ĉambro de la avo. Mi forkuris kaj eltiris el la
valizo de la onklo lian unuiformon, ĉapon, survestis ilin kaj
ekaperis antaŭ la infanoj.
Ni tute forgesis pri la avo, ridegis, kuris, kriis.
Pro tia bruo la avo ekvekiĝis kaj eniris al ni. Ĉiuj
infanoj momemnte diskuris en aliajn flankojn kiel musoj
kaj kaŝiĝis. Mi sola
staris antaŭ li en unuiformo kaj ĉapo pala de timo; sed la
avo ekridetis kaj diris nur: "Malsaĝulineto"
kaj foriris en sian ĉambron.
Oni rakontis pri la avo sekvantan: Li servis en ia
gvardia regimento. Post la morto de la imperiestrino Ekaterino
II, multaj oficiroj de tiu-ĉi regimento ne volis servi ĉe
Paŭlo kaj eksiĝis. Paŭlo ekkoleris kaj ordonis skribi
sur iliaj atestoj, anstataŭ: kun uniformoj - kun halatoj kaj
ĉapoj (kolpaki).
Ĉiuj oficiroj ne atentis tion, sed la avo estis homo
fiera, obstina kaj mokema.
Li diris, ke por li estas tre oportune porti
halaton, kaj efektive portis ĝin tutan sian vivon.
Li mortis naŭdekkvin jara.
Kiam mi estis dekjara la patrino lokumis min en
Moskvan Marian instituton. Mi bone lernis kaj pli multe
petolis.
Post la fino de kurso la patrino prenis
min kaj ni forveturis en ŝian vilaĝon. kie mi loĝis ĝis
mia edziniĝo.
Komenciĝis Rusa-turka militio. Mi nepre volis
esti flegistino. La edzo, vidinte ke mia intenco estas serioza
kaj neŝanĝebla forpermesis min. Mi estis en Bulgarujo sep
monatojn kaj konsideris min la plej feliĉa virino en la tuta
mondo, ĉar mi povis flegi la malfeliĉajn vunditajn soldatojn.
Nun mi povis priskribi la duan parton de mia vivo,
sed por tio bezonus pli multe da tempo ol du horoj kaj mi
silentas.
Anna
Hippolitovna Filatova
Rezolucioj:
Sukcesis A.Saharov
M.Buloĉkin
Lazaro Ludoviko Zamenhof
naskiĝis en la jaro 1859 en la urbo Belostoko de Grodna
gubernio. Li estis filo de kuracisto el Varsovio. Li komencis
lerni tre frue. Kvarjara li sciis legi kaj skribi. Estante en
loĝejo li pensis pri la frateco de l'popoloj. Li vidis, ke la
loĝantaro de lia urbo, konsistante el Rusoj, Poloj,
Germanoj, Hebreoj, nur pro reciproka
nekompreniĝo, konsideris sin kiel malamikoj.
Zamenhof revis pri la ebleco trovi rimedon kontraŭ
tiu-ĉi malbono. Li komencis klopodi pri nova internacia
lingvo. Jam en la lernejo li laboris je tia lingvo. Li
estis tre amata de siaj
kolegoj, sed la ĉefo de la lernejo plendis al la patro
de la knabo, ke li pensas pli pri diversaj objektoj ol pri la
lernado.
Post la fino de kurso Zamenhof
forveturis Moskvan universitaton studi la medicinon. Post
kelka tempo li transiris en la Varsovian. Fine li fariĝis
kuracisto kaj edziĝis, sed la sorto ne dorlotis lin. Li luis
loĝejon en la plej malriĉa parto de la urbo. La riĉaj homoj
ne volis inviti la kuraciston el tia parto de la urbo kaj la
malriĉuloj ne povis pagi bone.
La stato de Zamenhof fariĝis pli kaj pli malbona. La
bopatro devis helpi al li, tiom pli, ke la edzino de Zamenhof
naskis infanon; sed tiu-ĉi helpo estis tre malagrabla al
la doktoro.
Fine li decidis transveturi en Belostokon, lian naskiĝan
urbon. Sed tie li ne estis pli feliĉa. Li daŭris sin okupi per
la nova lingvo kaj la loĝantaro ne volis inviti la
kuraciston, kiu sin
okupis ne sole per sia specialeco.
La financa stato de Zamenhof estis tiel malbona,
ke li ne povis eĉ tagmanĝi ĉiutage. Kiam la edzino
naskis la duan infanon ili decidis denove reveni
Varsovion kaj tie li daŭris sian laboron je la lingvo.
Fine Esperanto estis preta kaj aperis al la homaro,
sed ne donis riĉecon al sia genia kreinto.
A.Filatova
Sukcesis: A.Saĥarov
M.Buloĉkin