Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

ФРИДРИХСЕН Т.Г.

Господину Заведующему Московским Институтом Эсперанто
Студента Рижского Политехнического Института, коммерческого
отделения, Таливальда Густавовича Фридрихсен

З а я в л е н и е

Честь имею просить подвергнуть меня испытанию в комиссии Института для получения свидетельства о знании мною специального курса языка Эсперанто.
При сем прила[га]ю квитанцию о взносе мною десяти (Р.10-) рублей в пользу Института Эсперанто.

Москва 19 - 30/VIII - 17. Т.Г.ФРИДРИХСЕН

Резолюция: День экзамена назначен на 10 августа на 12 час. дня
А.Сах[аров]


(Maŝintajpita)

Mia aŭtobiografio

Mi naskiĝis la 2/14-an de septembro 1894 en la popola lernejo Live (germane Dunhof) de Baŭska distrikto, Kurlanda gubernio. Mia patro estis instruisto en tiu lernejo. En la somero de la 1900-a jaro ni transloĝiĝis kaj envivis je 33 verstoj de Rigo, ĉefurbo de Latvio. Dank'al tio miaj rememoraĵoj pri la malnova lernejo estas tre malmultaj. Plej bone mi memoras la grandan fruktoĝardenon, kiu ĉirkaŭis nian domon. En la 1902-a jaro mi eklernis muzikarton, legadon kaj aritmetikon. En ĉio mi sufiĉe bone prosperis, nur la divido de aritmetiko komence min iom embarasis. Post 2 jaroj (19 - VIII-04) mi fariĝis lernanto de Kekaŭ'a paroĥa lernejo, kiun mi finis en printempo de 1907. Plej bonajn rememoraĵojn mi havas pri tiu-ĉi lernejo. Ĉi tie mi ricevis la unuajn, sufiĉe bonajn lecionojn pri mia gepatra latva lingvo. La instruistoj estis grandparte junuloj, flamemuloj kaj [kiuj?] fuĝis el Rusujo en 1905-a jaro. En la lernejo mi ankaŭ lernis la rusan, germanan kaj francan lingvojn. Fininte ĝin mi jam havis eblon fariĝi lernanto de reallernejo en Vindavo, havenurbo en Kurlando. Vindavo estas negranda urbo, kies haveno tamen ludas sufiĉe gravan rolon en eksportado de rusaj produktaĵoj (ĉefe - siberia butero, grenoj, ligno, traboj). Printempe en la jaro 1913-a mi finis la lernadon en la reallernejo, plenumis ekzamenojn de la 7-a klaso kaj aŭtune jam ekvizitadis la lekciojn en komerca fakultato de Riga Politeknika Instituto. Dum la unua jaro mi havis sufiĉe multe da libera tempo, sed baldaŭ komenciĝis la milito. Miaj gepatroj alveturis Rigon kaj restis tie ĝis aŭtuno de la sekvanta jaro, kiam ni forlasis Rigon. Dum du aŭtunaj monatoj ni ĉiuj loĝis en distrikta urbeto de Pskova gubernio - Velikije Luki. Tie mi la unuan fojon konatiĝis kun rusa kampara vivo. Kompare kun la latva kamparano, lia rusa kolego estas malpli riĉa kaj necesas havigi al li pli da klero kaj sperto pri bona terkulturado. El Velikije Luki ni alveturis Moskvon, la koro de la lando de nelimigitaj ebloj.

Kompare kun Rigo, Moskvo estas efektive "granda vilaĝo". Memkompreneble pri iaj oportunaĵoj oni eĉ ne pensu. Dum la milito ĉiu paciencu kaj imagu al si la belan postmilitan vivon. Pro kareco en Moskvo mi estis devigita serĉi oficon, kaj nuntempe mi eĉ ne havas sufiĉe da tempo por plenumi miajn ekzamenojn. Ankaŭ nia kara lingvo iom malplilongigas mian liberan tempon. Tamen mi esperas, ke senfine tiel ne estos. [La] milito ĉesos, kaj komenciĝos laboro, laboro efektive nur por tio, por kio ĝi estas farinda.

Moskvo Talivaldo Fridriĥsen
la 10/23-an de
septembro 1917.


Kial mi estas fervora adepto de Esperanto?

Mi fariĝis esperantisto la 18/1-an de majo 1914. La unua lernolibro laŭ kiu mi lernis Esperanton estas la rusa eldono de Zamenhofa lernolibro, kun du vortaroj. Somere, havante pli da libera tempo, mi eklernis la lingvon pli serioze laŭ la lernolibro "Esperanto en 10 lecionoj. De Cart kaj Pagnier". Aŭtune reveninte Rigon mi provis interparoli kun mia kamarado-studento, kiu jam antaŭe studis Esperanton. Komence ni interparolis ne tute flue. Iom post iom aperis la rapido kaj kapablo paroli ne serĉante vortojn kaj parolturnojn. Tiutempe mi ankoraŭ ne multe sciis pri historio de Esperanto, nek pri la interna ideo de nia
movado. Poste, laborante ĉe s-ro V.Ŝmurlo kiel sekretario, mi eksciis multajn gravajn faktojn kaj tiam mi klare eksentis, ke Esperanto estas grava socia demando, kies efektiviĝon oni devas ĉiamaniere akceli. Sed por tio necesas certaj konoj. Do, mia tasko estis - lerni kaj lerni por ke, sciante la faktojn, mi povu refuti kontraŭdirojn de mia kontraŭulo, klarigi al nesciantoj la demandon pri L.I. kaj ĝia efektivigo per Esperanto, kaj bezonokaze eĉ instrui la dezirantojn, kiuj volas lerni nian lingvon. Granda estas la laboro. Ĝi sufiĉas por la tuta vivo de l'homo. Tamen, miaopinie, sukcesa propagando estas efektivigebla ne nur per lingvaj konoj, sed ankaŭ per energio kaj entreprenemo.

Ekzistas ja multaj homoj, kiuj aliĝas al nia movado post tre mallonga interparolo. Ilin allogas la interna ideo. Ili multe ne demandas pri diversaj detaloj, praktikaj elpaŝoj k.t.p. Aliaj ne estas tiel facile konverteblaj, sed se ili jam fariĝis esperantistoj, oni povas esti certa, ke tiuj homoj estos ĉiamaj laborantoj por Esperanto. La unuaj adeptoj aliĝis al Esperanto pro ĝia interna ideo, la nunaj - plejparte pro aliaj kaŭzoj. Jam aperas esperantisto[-]kolektanto, esperantisto-vojaĝanto (turisto) k.t.p. Mi ekinteresiĝis pri Esperanto de pure lingva vidpunkto. Nun ĝi estas por mi ne nur lingvo, sed ankaŭ io pli grava - io kion nenia nacia lingvo povas anstataŭi, ĉar la naciaj lingvoj ja ne havas la internan ideon.

Krome, mi esperas, ke Esperanto elpuŝos la devigajn lecionojn de fremdaj lingvoj. Kiom da senfrukte perditaj horoj kaj kia plorinda rezultato! Poste, kiam devige instruata estos nur Esperanto, la lernantoj povos dediĉi sian libertempon al studado de propra - gepatra lingvo.

La malgrandaj popoloj povos pli facile informi aliajn pri sia vivo, kulturo k.t.p. Mi, latvo, ano de malgranda popolo, kiu konsistas el nur du milionoj, mem spertis, kiel malbone informitaj estas pri ni la aliaj popoloj de Rusujo, tute jam ne parolante pri alilandanoj. Ĉu pro tio, ke ni estas malkleraj? Miaopinie, ne! Laŭ grado de klereco ni okupas en Rusujo la duan lokon. Sekve, la vera kialo estas la multlingveco. Oni ekscias pri ni nur pere de alilandaj aŭ alilingvaj gazetoj kaj libroj. Poste, mi esperas, la nuna stato de l'aferoj ŝanĝiĝos, kaj ĉiuj nacioj estos pli egalrajtigitaj partopreni la internacian vivon.

Ĉiu, kiu deziras, ke la nacioj ne estu malamikoj, ke efektiviĝu la egaleco kaj frateco de l'popoloj, devas disvastigi Esperanton. Jen kial mi estas adepto de nia kara lingvo.

19 - 10/23/IX - 17 Talivaldo Fridriĥsen

Bone A.Saharov


INDRA, Talivaldo, latvo, cand. rer. merc., diplomita instruisto E-a. Nask. 14 sept. 1894 en Live apud Riga. Finis ekonomian fakultaton de Latva Univ. en Riga. Doganeksperto, nun instruisto en komerclernejoj. Vegetarano, abstinenculo. E-isto de 1914. Estrarano de Moskva ES 1915-1920, instruisto ĉe Moskva Instituto de E. Organizis en 1921 la movadon en Riga. Estrarano de Latva ES 1921-24, 1928-1932, okfoje ĝia prez. UEA-del en Riga de 1922, ĉefdel de UEA de 1925. Prez. de la 1-a Baltlanda E Kongreso, Riga 1930. Latva sekr. de Int. Cseh-Instituto de 1930. Trad. latven ĉefeĉŝlosilon, 1928. Kompilis la unuan pli ampleksan latvan E vortaron "Ileva", Riga 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.


"Enciklopedio de Esperanto", Budapesto, HEA, 1986, pp.239-240


Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).