Nikolao Stepanov
Dum lasta tempo oni jam multe eksciis pri la tragika historio de la sovetia Esperanto-movado, kaj pri la tragika sorto de multaj ĝiaj agantoj [1, 2]. En periodo, kiam poiomete oni malfermas antaŭe fermitajn arkivejojn kaj specĥranojn (specialaj deponejoj de libroj kaj dokumentoj), aperas ĉiam pli da novaj atestoj pri la sorto de apartaj sovetiaj esperantistoj, inter ili NATAN FUTERFAS.
Pri la homo, aktiva esperantisto ekde 1917 ĝis 1925, oni scias
tre malmulte:
"Natan Futerfas: Pri lia vivo ne multo estas konata.
Li kredeble estis proksimume samaĝa kiel Nekrasov, kun kiu li
kunlaboris en la klopodo starigi Tutruslandan Esperantistan
Federacion. Lanti kaj aliaj aparte notis pri li grandan oratoran
talenton". [ 3 ]
Ankaŭ E.Borsboom [ 4 ] mencias, ke
E.Lanti en aŭgusto de 1992 renkontis Futerfas,
Demidjuk, Nekrasov kaj Polakov
ĉe la redaktejo de la revuo "Nova Epoko",
pri kiu renkontiĝo atestas historia foto ("Vivo de
Lanti", vidu la ilustraĵon). Borsboom
daŭrigas jene:
"Dum la periodo 1917-1920 nur en Moskvo estis
arestitaj 432 malkaŝaj kaj 211 subplankaj anarkiistoj. Ankaŭ
SAT-anoj ne estis sekuraj, tion pruvas la ekzilo de Futerfas en
la unua duono de 1923. La anarkiisto, kiu antaŭ nelonge estis
ŝercinta kun Lanti pri sia erara arestiĝo, estis definitive
deportita al Siberio, kie li en la tridekaj jaroj mortis pro
malsato". [ 4,p.51-52].
El la sama fonto ni lernas pri lia batalo kontraŭ E.Drezen,
kiu kvazaŭ "kulpis" pro lia "malapero"
(kaj ankaŭ tiuj de aliaj esperantistoj). Estas, tamen, malfacile
konstati la veron pri tio, kio okazis al Futerfas.
Tiu ĉi artikolo baziĝas plejparte sur tute fidindaj dokumentoj,
kiuj prilumas la sorton de tiu sendube neordinara, tamen siaspece
"neĝustatempa" persono.
Futerfas parolas al ni
En septembro de 1917, Futerfas faris
specialan ekzamenon ĉe la Moskva Instituto de Esperanto por
gajni diplomon, kiu rajtigus lin instrui Esperanton. La
petskribon li skribis ruse:
Al s-ro Direktoro de Moskva Instituto de Esperanto
(de) Natan Jakovlevic Futerfas loĝ.
Str. Novoslobodskaja, Pyhov projezd, d.6, loĝ. 4
Petskribo
Mi humile petas vin ekzameni min en la komisiono de la Instituto,
por ke mi ricevu ateston pri scio de la speciala kurso de
Esperanto.
Al tiu ĉi petskribo mi aldonas kvitancon (No.60 de la 28a de
aŭgusto 1917) pri kotizo mia de 10 rubloj favore al la Instituto
de Esperanto.
Moskvo 10/9-1917;
N.Futerfas
Laŭ la rezolucio de A. Saĥarov, la
ekzameno okazis la 10-an de septembro [ 5 ].
La kandidato devis interalie verki en Esperanto sian
aŭtobiografion kaj eseon pri unu el la proponitaj temoj. Jen
kion skribis aŭtobiografie la juna kandidato:
(Skribita per akra rapida skribmaniero sur 4 folioj de
lineita papero el lernejkajero).
Aŭtobiografio de Natano Futerfas
Mi naskiĝis la 28 de Julio 1896 j. en la urbo Lodz, kie mi
konstante loĝis ĝis komenco de la milito. Sesjaraĝa mi perdis
la patron: li mortis dum negoca vojago en suda urbo Melitopolj
(Krimeo). La patro estis juna homo, tridekkvinjara. Nian familion
konsistigis: patrino kaj tri infanoj. Mi estis la plej aĝa kaj
la malpli aĝaj estis miaj du fratinoj, el kiuj unu estis
ankoraŭ suĉinfano. Ni restis post morto de la patro en tre
kriza materiala situacio. Nur dank'al zorgoj de mia onklo, frato
de la patrino, ni havis rimedojn por travivi la unuan tempon post
la senrevena perdo. La onklo daŭrigis la negocajn aferojn de la
patro kaj iom post iom ni revenis al antaŭa stato materiala.
Ĝuste en tiu jaro mi komencis viziti elementan lernejon.
Trapasinte ĝin en tri jaroj mi plenumis ekzamenojn ĉe gimnazio
kaj estis akceptita. La unuajn jarojn en la gimnazio mi lernis
sufiĉe sukcese, sed en la superaj klasoj mi ĉesis interesiĝi
pri instruobjektoj. La programo de la gimnazio tute min ne
kontentigis. Multajn objektojn (superskribita per krajono "sciencojn"),
precipe la latinon, mi tute ne povis "digesti".
Min interests praktikaj, vivoplenaj sciencoj, konoj. Mi komencas
pli okupiĝi je (forstrekita kaj superskribita per krajono "per")
aliaj sciencoj kaj en tiu tempo tre multe legis sciencan kaj
filozofian literaturon. Mi konstatas, ke la akiritaj de mi konoj
ne estas eĉ parte instruataj en la gimnazio. Tiam mi vizitis la
sesan klason. En unu tago mi deklaras hejme, ke mi ne plu vizitos
la gimnazion, ĉar ĝi min ne kontentigas. Anstataŭ evoluigi
min, doni al mi interesajn konojn, ĝi min malkapabligas,
kripligas. Multe mi batalas hejme pri tiu demando kaj fine mi
forlasas la murojn de la mezgrada "alma mater"
kun la plej malagrablaj rememoroj. Tiel mi finis mian sisteman,
programan studadon. Sed mi daŭrigas lerni hejme praktikajn
konojn, kiel librotenadon, politikan ekonomion, universalan
historion. Post du jaroj mi akceptas oficon en kontoro de granda
Lodza firmo, kie mi servis ĝis komenco de la milito...
Pri esperanto mi sciiĝis de mia gimnazia kamarado J.Ŝapiro.
Li multe agitis inter gimnazianoj. Komence mi skeptike eĉ
kritike rilatis al E-to. Li legis al mi tradukojn el rusa lingvo
kaj rakontadis pri historio kaj kurantaj novaĵoj de la lingvo.
Fine mi decidis firme lerni ĝin. Ĝi estis en fino de 1911 j. Mi
rememoras, ke dum krakova kongreso (1912 - NikSt) mi sufiĉe bone
jam komprenis kaj legis esperantajn ĵurnalojn.
Precipe fiksiĝis en mia memoro jubilea numero de "Pola
E-to" dediĉita al VIII Krakova kongreso. En tiu
tempo mi disiĝas pro malpaciĝo kun (forstrekita kaj
superskribita per krajono "de") Ŝapiro por
longa tempo. En la 1913, en februaro, se mi ne eraras, en Lodz
estas fondata dua E-ta S-to. La ĉefa iniciatulo s-no Ŝulc
kun malgranda grupo da homoj, inter ili estis S-roj Cimerman,
redaktoro de germana Lodza gazeto, dum la Kieva kongreso li estis
delegito de Lodza S-to; Goldberg, k.a.
En Lodz ekzistis longe E-ta Societo, sed ĝi tre malfavore
agitis. Ne povante ŝanĝi la ordon en tiu Societo, la nomitaj
personoj decidis malfermi duan Societon.
Post kelkaj monatoj de ĝia malfermo mi aniĝis kaj fordonis
tutan libertempon al E-to. En la 1914 jaro, multaj samideanoj
prepariĝas por vojago al la X, Parizon. Mi rememoras, kie D-ro Helman
unu semajnon antaŭ sia forveturo komisias al mi
traduki el pola lingvo sian raporton
al Lodza Kuracista S-to pri aneŭrismo de la gorĝo. Mi tre
energie laboris kaj preparis la tradukon ĝustatempe. Reportante
la tradukon al S-ro Helman, mi sentis
ian nepriskribeblan ĝojon kaj kontentigon. Estis vespero. Ni
interparolis pri la X, pri la esperoj, ligitaj kun tiu kongreso.
Interalie li demandis min, ĉu mi legis la gazetojn. Tiujn tagojn
la politika horizonto kovriĝis per nigraj nubegoj. La mortigo de
Franc-Ferdinando, ultimatumaj postuloj de Aŭstrio-Hungario
rilate (al) Serbio(n) (korektita per krajono). Tiuj-ĉi
okazintaĵoj multajn pripensigis. Sed mi persone estis ĝis la
lasta momento certa, ke Ruslando ne enmiksiĝos pro sia
malpreteco milita, tial mi opiniis ke la konflikto estos
(korektita: "estas") pace likvidota.
D-ro Helman konsiliĝis kun mi ĉu
atendi kelkajn tagojn ĝis kiam klariĝos la politika situacio
kaj sekve malfruiĝi al la Kongreso, aŭ saman tagon veturi por
veni la X-an ĝustatempe kun Krakova karavano.
Mi insistis, ke li ne atendu, ke nenio okazos, ke samaj
konfliktoj ofte okazadis, kaj ke li nepre veturu hodiaŭ por ne
malfruiĝi al (la) karavano. Kaj li konsentis... Pasis du tagoj.
Germanujo deklaras militon al Rusujo. Mi iras al D-ro
Helman sciiĝi, ĉu li forveturis kaj ricevas
respondon, ke li kun sia edzino forveturis Krakovon. Mi tre
bedaŭris, antaŭsentante la
malagrablaĵojn renkontitajn de li. Sed estis malfrue...
Post dek (!) tagoj mi mem forveturas el Lodz al mia patrino,
Vilnan gubernion.
Mi tute forgesis noti mian ekskurson kun multaj Lodzaj samideanoj
al Kaliŝ. Estis somera tago, kiam ni(a) grupo de ekskursanoj,
ŝajnas (superskribita: "ĉirkaŭ") 15
personoj, kunvenis en stacidomo por forveturi. Tio okazis en
komenco de Junio, ses semajnoj(n) antaŭ la buĉado. Telegrafe
interkonsentite kun la kaliŝanoj (!) pri nia ekskurso, ni estis
renkontitaj
ĉe stacidomo de kaliŝanoj, kiuj nin tre gasteme akceptis. Ni
pasigis en Kaliŝ tutan tagon kaj revenis malfrue nokte, preskaŭ
ĉe matenruĝo. En Kaliŝ ni promenis, boatveturis, vizitis la
plej belajn lokojn de tiu-ĉi mirinde pura, bela kaj modesta
urbeto.
Kaliŝ estas negranda urbo, loĝata de 75000 homoj, dronanta en
verdaĵo, kun belaj pontoj tra rivero, sur kiuj kursaj
(korektita: "kursas") vaporboatoj. Unu bordo
de la rivero estas monteca. Sur tiu-ĉi noma bordo estas
konstruita la urbo, kiu(n) oni preskaŭ tutan vidas de alia
bordo.
Ni faris dum (la) ekskurso multajn fotografaĵojn. Bedaŭrinde mi
nenion sukcesis ricevi, ĉar la milito ĉion malordigis. Longe mi
memoros tiun-ĉi ekskurson, kiu faris la plej bonajn impresojn.
Sed la buĉado, la malbenita buĉado, kies finon atendas
senpacience ĉiuj lacigitaj kaj ruinigitaj popoloj, ĉion
ruinigis, malkonstruis niajn fortikaĵoj(n) esperantistajn, super
kiuj ni multjare laboradis, disigis la popolojn. Estu ĝi
malbenita por eternaj tempoj. Sed mi ne perdas la esperon. E
pur si muove. E-to Vivas.
N. Futerfas
Vivu nia kara Esperanto!
-FINO-
Rezolucio: Tre bone
A. Saĥarov [ 6 ].
Kiel duan ekzamenan temon, Futerfas
elektis la jenan :
Kial mi estas adepto de Esperanto
Por mi Esperanto estas ne nura interkomprenigilo, teknika rimedo,
por mi ĝi estas ero el ĉenoj de miaj ideoj, ĝi larĝigas kaj
plenigas mian mondrigardon.
Mi vidas en Esperanto ne fantazian provon, ne senbazan
(firmamentan) (forstrekita per krajono) proponon, sed vivantan
lingvon, kiu devas ludi gravan rolon en la kulturo de moderna
homaro. Esperanton venigis la multjara sperto de antaŭaj
generacioj kaj la vivpostuloj. Esperanto estas faktoro de
evoluado de spirita kulturo. Ankoraŭ Tolstoj
rimarkis, kaj tre prave, ke la homaro progresis nur rilate al
materiala kulturo, sed en spirita kulturo ni
multe devas ankoraŭ fari.
Tiu cix fakto pripensigo(as) nin pri la kaŭzo de tia aferstato.
Miaopinie ĝi estas manko de internacia lingvo, kiu penetris
ĉiujn branĉojn kaj regionojn de nia moderna kultura vivo. Al
tia decide venigus(is) nin la vivo mem.
La kaŭzo de nacia, intergenta malamo estas sekvo de multaj tre
komplikaj sociaj aperoj (substrekita per krajono). La ĉefa
kaŭzo de malamo intergenta estas la mastruma ordo.
Kaj nur ĝia aliformigo sole povas forigi la intergentan
malpacon, precipe militon.
Mi ne kredas, ke lingvo internacia ŝanĝos la ekzistantan staton
de aferoj, sed mi estas firme konvinkita ke Esperanto certe povas
malakrigi la malamon, forigi multajn konfliktojn sur lingva bazo,
ekz. Esperanto povus esti enkondukita kiel lingvo oficiala en
multnaciaj landoj, kiel Aŭstrio, Ruslando, des pli en kondiĉoj
de kulturnacia aŭtonomio. Krom tio, Esperanto helpos la
tutmondan disvastigon de l'ideoj, kiuj nome traktas la forigon de
difektoj de ekzistanta soci-politika ordo. Jen estas la ĉefaj
kaŭzoj, kiu(j) faris min fervora adepto de Internacia Lingvo
Esperanto, kaj mi decidis ĉiam, ĉie, ĉiel propagandi kaj
enkonduki ĝin, vastigante per ĝi ankaŭ aliajn ideojn. Vivu
E-to!
10/9-1917 N.
Futerfas
Rezolucio de A. Saĥarov
: la ĉeno estas disvolvita tre unuflanke, tamen kontentige [
7 ].
Aktiva Esperantisto
Baldaŭ post la ekzameniĝo, Futerfas
estis invitita iĝi instruisto de la Instituto. Jam la 10-an de
marto 1918 li partoprenas kunsidon de la pedagogia konsilantaro
de la Instituto. Li laboris ĉe la Instituto dum ĉ. tri jaroj.
En 1920, la Instituto trapasis tre malfacilan periodon, precipe
dum la vintraj monatoj. Manko de hejtaĵoj kaj nutraĵoj devigis
preskaŭ ĉiujn kunlaborantojn forveturi provizore el Moskvo kaj
serĉi okupojn, kiuj al ili permesus almenaŭ duonmalsatan
ekzistadon. Ankaŭ Futerfas "estis
deflankigita de laboro en Instituto en aliaj organizaĵoj.
Funkcioj de Instituto restariĝis nur en majo."
Tamen li sukcesis instrui Esperanton en moskva kiraslernejo en
junio-julio 1920.
En 1921 la Instituto jam agoniis, kaj baldaŭ ĝia agado tute
finiĝis. Kiel atestas la Protokolo pri la kunsido de la
pedagogia konsilantaro de 16.01.1921, dum kiu oni diskutis la
pluan sorton de la Instituto, N.Futerfas
raportis pri la plej lastaj novaĵoj de la Esperanto-movado
en Rusio kaj en eksterlando. Ankoraŭ dum 1921, kiel instruisto
de la Instituto, li gvidis kursojn ĉe la Tutruslanda E-Federacio
kaj ĉe la Moskva E-Societo.
Kiam la 10-an de junio de 1918, dum kunsido de la Moskva
Esperantista Societo, estis fondita la Organiza Komitato
de la Tutruslanda Esperantista Federacio (OKTEF),
N. Futerfas iĝis unu el la plej
aktivaj membroj. Kune kun la aliaj kunfondintoj de OKTEF:
N. Ĵeltov, A. Ajspurit, A. Skaljskij, A. Prager, T.
Fridriĥsen, V. Bykov, R. Bakuŝinskij, B. Breslaŭ,
k.a., li partoprenis interalie la preparadon de agitfolioj, la
eldonadon de "Oficiala Bulteno de OKTEF",
la preparon de la III-a Tutruslanda Kongreso de Esperantistoj,
kiu okazis en junio de 1921 en Petrogrado. Tiam Futerfas
estis membro de la Prezidio de la kongreso (en kies
kunsidoj partoprenis 163 delegitoj el 73 urboj), kune kun k-doj M.
Valentinov, V. Devjatnin
(prezidanto de la kongresa organiza komitato), E.
Drezen kaj Karatajev
(Sekretariaro: Rozanov, Ŝaber kaj Ŝĉavinskij).
Kun raportoj kaj kun deklaracioj pri la taskoj de la
Esperanto-movado en Rusio nome de la komunista frakcio elpaŝis
k-do Ovsjannikov, kaj nome de la
federalistoj - Futerfas.
Oni skribis en la protokolo de la kunsido:
"Fina decido de kongreso pri la demando restis
malklara ĝis fino de laboro de mandatkomisiono. Nur en tria
tago, post longaj frakcikunsidoj kaj post skismo en frakcio de
federalistoj (parto da ili aliĝis al la rezolucio de komunista
frakcio kaj kelkaj personoj - entute 12 - sub gvido de Futerfas
demonstre foriris la kunsidon) la kongreso per grandega plimulto
akceptis rezolucion, kiun proponis komunista frakcio".
[ 8 ]
Tiele venkis en la kongreso la vidpunkto de E.Drezen
kaj liaj kunbatalantoj, kaj sur tiu fundamento estis bazita la
agado de la ĵus-fondita (dum la kongreso) Sovetlanda
(post 1927: Sovetrespublikara) Esperantista
Unio (SEU).
N. Futerfas ankaŭ aktive partoprenis
la fondadon de "Esperanto-Kooperacija",
eldon-propaganda kooperativo de rusaj esperantistoj, kun la
kuniniciatoroj A.A. Saĥarov, S. Obruĉev,
B.Breslaŭ, A. Jodko, N. Ĵeltov, T. Golev, N. Nekrasov, N.
Hoĥlov, R.Bakuŝinskij, k.a.
Ĉiam "kontrau"
Dum la postrevoluciaj jaroj Futerfas laboris kiel kontisto,
kontrolisto kaj kasisto (ruse: prijomŝĉik) en asekuraj kasoj,
okupante malaltajn, malaltpagintajn postenojn, kaj ofte
ŝanĝante siajn laborlokojn. Dum ĉiuj ĉi jaroj li daŭre
batalis kontraŭ la "diktatoreco" de E.
Drezen, elpaŝante en diversaj kunvenoj kaj
senĉese "senmaskigante" jen la prokomunistan
orientiĝon de Drezen, jen lian "troan
burĝecon". Sendube la ĉefa akso de lia mondkoncepto
estis anarkiismo, kiu ja difinis lian konduton, lian malakcepton
de aŭtoritatoj, de organizaĵoj, de disciplino, ktp.
Estante bona oratoro kaj polemikisto, li ĵetis sin en iun ajn
kverelon, en iun ajn disputon, kaj ofte disputis pri la disputo
mem. Kaj li ĉiam elpaŝis "kontraŭ", ofte
kontraŭante eĉ al si.
R. Guihe'neuf, en letero al sia amiko Lanti,
skribis :
"Futerfas, vera anarkiisto (kiel tiuj de Parizo),
temperamento de polemikisto, de batalemulo; estas pli
rekomendinde lukti kun li ol provi lin konvinki. Li povas sin
kontraŭdiri plurajn fojojn en unu sama konversacio pro nura amo
de la batalo, la lukto. Estas perfekta polemikisto, kiu facile
utiligas la sofismojn, kiu ne povas vidi tion, kio estas. Al li
absolute mankas simpleco en la ideoj; al ĉiuj siaj ideoj li
donas filozofian bazon...."
[ 4 ].
Al tiu tempo apartenas kaj la "skismiga" agado
de la "novepokanoj", la recenzo de Futerfas
pri ruslingva broŝuro de E. Drezen "La
problemo de lingvo internacia. Provo de materiisma surbazigo de
la problemo", kaj la skismo inter Moskva E-Klubo
kaj SEU [ 3, 4 ].
La nuboj densiĝas
Liaj anarkiistaj konceptoj, aparteno al la anarkiistoj,
malkompromisemo kaj maltoleremo alkondukis al tio, ke komence de
1924 Futerfas estis arestita. Laŭ mi,
estas maljuste kulpigi pri tio E. Drezen,
kiel faras Borsboom. Male, oni rajtas
eĉ konjekti, ke Drezen, uzante siajn
rilatojn ene de la registaro kaj en GPU (sekreta
polico), "eltiris" lin, Demidjuk
kaj aliajn
anarkiistojn-esperantistojn kaj ĉiujn tiurilate suspektatojn, el
malliberigo (pri tio mi rakontos poste). Efektive, estis neniu
kialo por Drezen helpi al lia aresto,
ĉar la soveta potenco (bolŝevikoj), kaptinte la povon
fine de 1917, komence de 1918 (tuj post la dispelo de
"Uĉreditel'noje Sobranie" = multpartia
parlamento), komencis sisteman ekstermadon de aliaj "pretendantoj"
al la povo. Pleje suferis la eks-aliancanoj: eseroj
(ruse: socialistoj-revoluciuloj), kaj anarkiistoj, kies
persekutoj kulminis en la jaroj 1924-1925.
Post la aresto kaj sekvanta liberigo, Futerfas
ŝajne ne rajtis reveni Moskvon (kvankam tie loĝis lia patrino).
Li estis ekzilita al Samara (la nuna Kujbyŝev). Poste li
sukcesis translokiĝi en Leningradon. Ankaŭ tie li ne povis
deteni sin kaj li denove enmiksiĝis en politikan batalon.
Verdire, ankoraŭ ne venis la fino de la 30aj jaroj, tempo kiam
oni lin tuj
mortpafus. Tamen, de tago al tago la ĉiam pli fortiganta potenco
de la bolŝevikoj jam ne emis tiel simple pardoni siajn "malamikojn".
Ni donu la vorton al la dokumentoj.
En Centra Arkivejo de KGB USSR oni informis min, ke pri FUTERFAS
Natan Jakovleviĉ (naskiĝinta en 1896, en Lodzj)
oni havas dosieron en tri lokoj: en Leningrado (1927), en Tomska
regiono (1935) kaj en Arĥangelsko (1937). Mi tuj skribis al
ĉiuj tri adresoj. Jen la respondo el la Leningrada filio de KGB
USSR:
"Estimata...! Al via skribpeto de la 3a de augusto ĉ.j.
ni informas, ke en Leningrada filio... oni havas la jenajn
informojn pri interesaj por vi personoj:
FUTERFAS Natan Jakovleviĉ, nask.
1896 en Lodzj (Pollando), hebreo, senpartiano, kun meza klereco,
kasisto de asekurkaso de Petrograda regiono en Leningrado, loĝis
ĉe adreso: Petrogradskaja storona, Pavlovskaja, d.2/4, loĝ. 22,
estis arestita la 14an de junio 1927 pro
akuzo je krimoj, kiujn oni traktis laŭ art. 58-4 de UK RSFSR
(Krimkodo de Rusia Federativa Respubliko de 1926 jaro). Laŭ
decido de OSO (Osoboje Soveŝĉanije = Speciala Konsilantaro) ĉe
Kolegio de OGPU (sekreta polico) de la 16a de septembro 1927,
Futerfas N.Ja. estis kondamnita al 3 jaroj de mallibero laŭ art.
58-4 UK RSFSR ("por preparado
kaj disvastigado de kontraŭsovetiaj flugfolioj"). Laŭ
amnestio de la 6a de novembro 1927 oni mallongigis la punon je
1/4. Laŭ decido de OSO ĉe la Kolegio de OGPU de la 7a de junio
1929, Futerfas Natan Jakovleviĉ post plenumo de la puno estis
ekzilita en Siberion dum 3 jaroj. Informojn pri (lia) plua sorto
en (nia) filio oni ne havas.
Demandaro al la arestito de la 14a de junio 1927 mencias
la jenajn laborlokojn de Futerfas:
ĝis 1917 kontoristo de privata firmo
Rozental, Lodzj
1918-1919 kontoristo de Glavkoĵ" (Administrejo
pri ledo), Moskvo
1919-1922 kontisto de Glavsnabprodarm
1922-1925 kontrolisto de asekurkaso, Moskvo
1925-1926 kontisto de fabriko Kr. Vana (Ruĝa Vana),
Samara
1926-1927 kasisto de asekurkaso de Petrograda
regiono.
Geparencoj:
patrino - FUTERFAS Cicilija Il'iniĉna
- dommastrino, loĝ. Moskvo, Novoslobodskij projedz, d.6, loĝ.
4.
En la dosiero mankas iuj ajn informoj pri la vivo de Futerfas
kaj pri la agado de esperantistoj.
Kune kun Futerfas estis
arestitaj pro pretigado kaj disvastigado de flugfolioj:
1. SALJ Otto Ioganoviĉ,
nask. 1901, en Liflanda gubernio (nuna Latvio), oficisto de
asekurkaso de Petrograda regiono, senpartiano, malalta klereco,
loĝ. str. Ligovka 51-5.
2. D'JAKOV Dmitrij Veniaminoviĉ,
nask. 1892, en Leningrado, senpartiano, malalta klereco,
oficisto, loĝ. str. Petropavlovskaja 8-18.
Laŭ la decido de OSO ĉe la Kolegio de OGPU de la 16a de
septembro 1927, Salj O.I.
estis ekzilita dum 3 jaroj en Uralon, kaj D'jakov
D.V. dum 3 jaroj en Komioblastj
(Komigubernion).
Ilian proceson en juĝproceduro oni ne reviziis..."[ 9
].
La oficialaj informoj refutas la onidirojn, ke Futerfas
ne estis ekzilita, sed nur pro malsano bezonis "kuracadon"
ekster Moskvo. ("Pri Futerfas, alia leganto
reage je mia artikolo sendis al mi kopion de poŝtkarto de
Nekrasov al Salan, laŭ kiu Futerfas, kiel diris lia patrino al
N., ne estis ekzilita, sed "kuracas sin". La patrino ne
donis al N. la adreson de la filo, pri kiu N. cetere notas, ke li
estas psike malsana. La pk. havas la daton de 13-12-1927")
[ 10 ].
Norden senrevene
Tamen la malfeliĉoj de Futerfas ne
finiĝis. Jen kion "rakontas" ankoraŭ unu
oficiala dokumento [ 11 ] el Tomsk:
"Estimata! Je via skribopeto (ni) informas (vin), ke
laŭ dokumentaro de arkiv-krima dosiero Futerfas
Natan Jakovleviĉ, naskiĝinta la 10-an
de aŭgusto 1896 en Lodzj, Pollando, "Hebrea deveno",
el familio de oficisto, anarko-komunisto, en 1913 finis gimnazion
en Lodzj (posedas la germanan, polan kaj anglan lingvojn), laŭ
profesio librotenisto, en 1927 estis arestita en Leningrado kaj
de OSO kondamnita al 3 jaroj (de mallibero) kaj post plenumo de
la puno estis ekzilita en Narymskij okrug
(distrikto) kaj, loĝante en v(ilago) Bragino
kargosokskogo rajona (regiono) de Tomska
oblastj (gubernio) ĉe str. Centraljnaja 1, estis
denove arestita la 18an de marto 1935 kaj estis akuzita laŭ art.
58-10-II de UK RSFSR, t.e. "pro organizita batalo kontraŭ
Sovetaj potenco kaj partio kaj pro la organizado de membroj de
ekzilitaj anarkiistoj en kontraŭrevolucian grupon, efektiviganta
kritikon de la aranĝoj de la partio kaj de la registaro."
La 25an de julio 1935 per OSO ĉe Narkomo (ministro) de VD SSSR
(pri Internaj Aferoj de USSR) kondamnita al ekzilo en Nordan
Provincon (Sjevernyj kraj) dum 3 jaroj.
La familio de Futerfas N.Ja.
konsistas el : patrino - Futerfas Cecilija Il'iniĉna, 60-jara,
loĝanta en Moskvo, fratino - Futerfas Asja Jakovlevna, 32-jara,
loĝanta en Moskvo. La proceson pri la akuzo kontraŭ Futerfas
N.Ja. oni reviziis 27.07.89 ĉe Tomska provinca prokurejo.
Konforme al Ukazo de Prezidio de Supera Konsilio de 16.01.89
(eraro: evidente 1990!) Futerfas N.Ja. estis rehonorigita. Aliajn
informojn rilate la sociagadon de Futerfas
N.Ja., inkl. en la kampo de Esperanto, kaj ankaŭ pri intimaj
rilatoj kaj pri lia plua sorto oni ne havas".
"Sjeverny kraj" estas regiono eĉ pli
severa ol Siberio. Kie ĝi troviĝas, kaj kia estis la sorto de
nia heroo en la provinco, ni ekscias de la sekvanta dokumento [12
]:
"... Futerfas Natan
Jakovleviĉ, naskiĝinta en 1896, en
Lodzj, loĝis en Arĥangelsk, str. Proletkulta, domo 52, loĝ. 2.
La 18an de februaro 1937 (li) estis arestita pro falsaj atestoj
de unu membro de t.n. k.r. (kontraŭrevolucia) esera terorista
organizaĵo en Arĥangelsko. (Entute) estis arestitaj kaj
akuzitaj en la falsa proceso 11 personoj. En la dosiero oni havas
ateston, kiu indikas, ke Futerfas N.Ja.
estis ekzilita en Arĥangelskon kiel anarkiisto-sindikatisto. Li
tute rifuzis doni depoziciojn, ĉu pri si mem, ĉu pri la esenco
de la proceso. Li subskribis ne unu dokumenton. Ankaŭ mankas
protokolo de enketado. Oni akuzis lin je tio, ke (li) estis
"upolnomoĉennyj" (rajtigito) pri teroro de la
kontraŭlega esera terorista centro. Inter la loĝantaro de
Arĥangelsko (li) efektivigis kontraŭrevolucian agitadon (ĉu
li propagandis Esperanton? -NikSt). Havis rilatojn kun
eksterlanda anarko-centro. Iuj ajn dokumentoj pri tio en la
dosiero mankas, laŭ decido (ordono) de Trojka
ĉe UNKVD de Arĥangelska provinco (Arĥangelska filio de NKVD)
de la 23.10.37 (li) estis kondamnita al mortpafo. Pereis la 27an
de oktobro 1937. Loko de entombigo ne estas determinita. En ordo
de (prokuratora) kontrolado (li) estis rehonorigita de
Milittribunalo de Belomorska (Blankmara) militdistrikto la 29an
de aprilo 1956..."
Homo ekster sia tempo
Tiel finiĝis la vivo de tiu-ĉi siaspeca talenta, tamen tute "malĝustatempa"
homo, de tipa "malprosperulo", kiu agnoskis
nur unu manieron de memkonfirmado: li ĉiam elpaŝis "kontraŭ"
- 15jara li forlasis la gimnazion kaj okupiĝis pri memlernado;
liaj multnombraj elpaŝoj dum kongresoj, kunvenoj ktp., ĉiam
estis kontraŭ la opinio de la plimulto, kaj ankaŭ lia
aparteneco al la anarkiistoj klare atestas pri tio. Oni povas
diri, ke li "havis malfeliĉon"! - dum la tuta
vivo li provis memstare konstrui propran sorton, kaj ĝuste dum
la periodo, kiam memstarecon kaj sendependecon oni punis plej
forte. Kredeble, dum la "malnova"
(antaŭrevolucia) tempo li kreskus al nivelo de granda
financisto, bankiero aŭ komercisto, ĉar dum la tuta vivo li
okupiĝis memstare pri la studado de la ekonomiaj sciencoj, de
politiko, de juro, tamen jen "eraris" pri elekto de
partio, kaj suferis pro tio dum la tuta vivo. Li finis la vivon
kiel "rajtigito pri teroro de kontraŭleĝa esera
terorista centro" (kvankam li neniam membris en la
esera partio), kies loko de entombigo "ne estas
difinita". Tiaj estis la vivo kaj la sorto de N.Ja.
Futerfas - unu el anarkiistoj-esperantistoj, kies
persona sorto klare ilustras la sorton de multaj aliaj
esperantistoj en la lando, kaj la sorton de la tuta sovetia
Esperanto-movado dum la 20-30aj jaroj de nia jarcento, dum ties
kolizio kun unu el la plej totalitarismaj reĝimoj de la plej
nova historio. Estu la historio ankoraŭ unu ekzemplo - averto
por la tuta homaro!
Noto: Rilate la areston en Moskvo en 1924, mi ne povas
konfirmi tion per dokumentaj atestoj. Kelkfoje mi provis ricevi
informojn kaj de Centra Arkivejo, kaj de Moskva filio de KGB USSR
(tute apartaj institucioj, kun, eble, komuna arkivejo). Ĉiam la
respondo estis negativa : la dosiero mankas. Mi provis alian
aliron: se, ekzemple, Futerfas estis
arestita kune kun
G. Demidjuk, do, ĉu ekzistas la
dosiero de G.D.? Denove la sama respondo: la dosiero mankas.
Tamen sur la registra karteto estis la subskribo "Kolegio
de OGPU liberigis (lin) kontraŭ "podpiska" (skriba
promeso) ne forveturi el Moskvo". Kaj se la arestoj
vere okazis, eble, kune kun la liberigitoj malaperis ankaŭ la
dosieroj? Por fari tion, oni devus koni treege gravajn personojn
inter la estraranoj de la tiama OGPU. Ŝajnas (kvankam tio estas
nur hipotezo), ke E.Drezen tiatempe
havis "amikojn" en la instanco: ja Jakov
Peters, Jan Berzinj, M.Lacis estis latvoj kaj
estraranoj de OGPU. Eble, iu de ili povis "helpi"
al li liberigi la amikojn. Des pli, ke (tre karaktere) Futerfas
mem neniam poste menciis la areston de 1924. Kial do? Solvi la
enigmon eventuale helpos sekvantaj esploroj.
1. NikSt Ĉu SAT estis sidejo de
germana sekreta polico? - "Sennaciulo",
1990, No.2,
p. 18-19, 23.
2. NikSt Esperantistaj viktimoj de
stalinismo - "Sennaciulo", 1990, No. 9,
p. 76-78.
3. U.Lins
Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko - "Sennacieca
Revuo", 1987, No. 115, p. 39.
4. E.Borsboom "Vivo de
Lanti" - Parizo, SAT, 1976.
5. CGA RSFSR (Centra Ŝtata Arkivejo de RSFSR), 626-I-4,
p.125
6. CGA RSFSR, 626-1-4, p.137-137a-138-138a.
7. CGA RSFSR, 626-1-4, p.136
8. "Agitanto" (Kronŝtadto), No. 1/14,
de 15.07.1921, p. 2.
9. El letero No.10/32-S-3326 de 21.08.1990, u. Leningrado.
10. El letero de U.Lins de 28.02.1990.
11. Letero de Tomska filio de KGB USSR No.10/S-37 de la 10-a de
septembro 1990, urbo Tomsk.
12. El letero No. S-517 de la 06.09.1990 de Arhangelska filio de
KGB USSR, urbo Arĥangelsk.
********
"Sennacieca Revuo", 1993, No.121, pp. 6
- 10
Vd. biografion de Futerfas en la rusa.