Esperanto en Rusio Èñòîðèÿ ýñïåðàíòî â Ðîññèè è Ñîâåòñêîì Ñîþçå. Áèîãðàôèè ðåïðåññèðîâàííûõ ýñïåðàíòèñòîâ, àðõèâíûå ìàòåðèàëû.

Kelkaj gravaj datoj

el la historio de Esperanto-movado en Rusio kaj Sovetio

1887 - La Unua Libro de Esperanto.

1888 - La neĝa blovado de Puŝkin tradukita de A. Grabowski fariĝis la unua aparta beletra libro en Esperanto.

1889 - el 1000 unuaj esperantistoj, kies adresoj estis publikigitaj en “Adresaro”, 911 estis loĝantoj de Rusia Imperio.

Fondo de la unuaj esperantistaj societoj en Moskvo kaj Odeso.

1890 - fondo de Esperanto-societo en Ivanovo-Voznesensk.

1892 - fondo de la unua oficiale registrita E-societo: “Espero” en Peterburgo.

1895 - ĉesigo de disvastigo de “Esperantisto” en Rusio.

1896 - la unua teatra prezento en Esperanto: “La unua brandfaristo” de Lev Tolstoj, far smolenskaj esperantistoj.

1904 - la unua rusia E-gazeto “Espero” (3 numeroj).

1905-1908 - eldonado de “Ruslanda Esperantisto” (31 numeroj).

1908 - eldonado de “Espero”, suplemento al la ruslingva “Vestnik znanija”.

Fondo de la librejo “Esperanto” en Moskvo far A. Saĥarov.

Fondo de Rusia Esperantista Ligo.

1909-1917 - eldonado de “La Ondo de Esperanto”.

1910 - 20-25.04 en Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, kiun partoprenis Zamenhof.

Fondo de Instituto de Esperanto en Moskvo.

Fondo de Universala Ligo.

1911 - proceso kontraŭ A. Postnikov; kondamno pro spionado al 8 jaroj de bagno. Fermo de Universala Ligo kaj de Rusia Esperantista Ligo.

1913 - 2-a Rusia Esperantista Kongreso, Kievo.

1917 - aktiva partopreno de esperantistoj en revoluciaj eventoj.

1918-20 - ofte okazanta instruado de Esperanto en Ruĝa Armeo.

1921 - 3-a Rusia Esperantista Kongreso en Petrogrado, fondo de Sovjetlanda Esperantista Unuiĝo.

1923 - la unua radioelsendo en Esperanto de Radio Kominterna.

1925 - la unua sovetia E-a poŝtmarko.

1926 - 6-a SAT-kongreso en Leningrado.

1926-35 - stimulado de internacia esperantista laborista korespondado, aktiva agado de Esperantaj korespondentoj, abunda publikigo de peresperantaj informoj en gazetaro.

1920-aj-komenco de 1930-aj - vasta instruado de Esperanto en lernejoj.

1930 - lasta (antaŭ longa paŭzo) partopreno de sovetiaj esperantistoj en SAT-kongreso; ĉesigo de oficialaj rilatoj kun SAT.

Fondo de eldonkooperativo EKRELO.

1933 - ĉesigo de esperantlingvaj radioelsendoj.

Mezo de 1930-aj - kreskanta ŝtata premo al SEU.

1937 - arestoj de pluraj esperantistaj aktivuloj.

1938 - fermo de la stabejo de SEU, amasaj arestoj de esperantistoj; pluraj esperantistoj mortkondamnitaj kaj ekzekutitaj.

Mezo de 1950-aj - reapero de unuaj esperantistaj grupoj.

1956 - provo (malsukcesa) restarigi SEU.

1957 - renkontiĝo de eksterlandaj kaj sovetiaj esperantistoj en kadroj de Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj.

La broŝuro de N. Andrejev “Meĵdunarodnij vspomogatelnij jazik esperanto”.

1959 - unuaj esperantistaj tendaroj. Lanĉo de Baltiaj Esperantaj Tendaroj.

1961 - la libro de I. Sergejev “Osnovi esperanto”.

1962 - kreo de Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj ĉe SSOD.

1963 - oficiala partopreno de granda grupo de sovetiaj esperantistoj en UK en Sofio.

1965 - Adresaro, kiel praformo de SEJM.

1966 - fondo de SEJM.

Rusa-Esperanta vortaro de E. Bokarev (2-a eldono - 1989).

1967 - lanĉo de SEJT-oj.

1969 - en Leningrado okazis Postkongreso de UK-54, kun multnombra partopreno de eksterlandanoj kaj sovetianoj.

1974 - Esperanto-rusa vortaro de E. Bokarev (2-a eldono - 1982).

Apero de Problema grupo pri interlingvistiko en Instituto pri lingvoscienco de Akademio de la sciencoj de USSR.

            Apero de la lernolibro de B. Kolker en formo de “Metodikaj rekomendoj” (poste multfoje reproduktita).

1979 - fondo de ASE surbaze de la E-Komisiono ĉe SSOD.

            Ĉesigo de la agado de SEJM.

1982 - 2-a Konferenco de ASE. “Balota ribelo” de esperantistoj-delegitoj.

            Kurso de B. Kolker en “Ĥimija i ĵiznj”.

1984 - la lernolibro de Z. Semjonova kaj M. Isaev.

1986 - Internacia MEM-renkontiĝo en Volgogrado.

1988 - aliĝo de multaj sovetiaj esperantistoj al SAT pro falo de la 58-jara malpermeso.

Fondo de SEJM-2.

1988-90 - apero de esperantistaj lingvoinstruaj kooperativoj (“Kopso” en Moskvo, “Espero” en Leningrado), turismaj entreprenoj, eldonejoj (Esperanto-redakcio de “Progreso”, transformiĝinta poste je la memstara “Impeto”, “Sezonoj”).

            Memstariĝo de pluraj respublikaj Esperanto-asocioj.

1989 - 3-a Konferenco de ASE - 8-a Kongreso de la restarigita SEU.

Lanĉo de EoLA-j.

Aliĝo de SEU al UEA.

1990 - Aliĝo de SEJM al TEJO.

Unuafoja partopreno de sovetianoj en SAT-kongreso (Linz, Aŭstrio) post 60-jara paŭzo.

1991 - 10-a Kongreso de SEU, kreo de REU pro la disfalo de USSR.

1992 - apero de REA.

            Eldono de la lernolibro de B. Kolker en “Nauka”.

1994 - unuiĝo de REU kaj REA dum REK en Niĵnij Novgorod.

1995 - IJK en Serovo apud Peterburgo.

Lanĉo de StRIGoj.

1996 - SAT-kongreso en Peterburgo.

2000 - transformo de SEJM al REJM dum REK en Ĉeboksari.

            SAT-kongreso en Moskvo.

            Ekeldono de REGo (Rusia Esperanto-Gazeto)


JARLIBRO de REU - 2001/2002 | Moskvo, 2001, p. 5-7



Historio.ru — èñòîðèÿ îòå÷åñòâåííîãî äâèæåíèÿ ýñïåðàíòèñòîâ (Ðîññèéñêàÿ èìïåðèÿ, ÑÑÑÐ, ÐÔ).