La 17-an de aprilo 1937 estis arestita kaj la
27-an de oktobro kondamnita al mortpafo "pro fondo kaj gvido de
kontraŭsovetia trockiista terorista organizaĵo de esperantistoj, pro plenumo
de sabotad-terorista agado en ties kadroj, kaj pro spionado favore al Germanio"
la homo kiu idee inspiris kaj dum la antaŭaj 16 jaroj (praktike dum ties tuta
ekzisto) seninterrompe gvidis la Sovetlandan (de 1926 Sovetrespublikaran)
Esperantistan Union (SEU): Ernest Drezen.
Kiu estis tiu ĉi homo, ĉirkaŭita de aŭreolo
el respekto kaj ravo, sed, aliparte, de malamikeco kaj eĉ de malamo? Pri lia
kontrastplena figuro ankoraŭ necesos entrepreni grandskalajn kaj profundajn
esplorojn.
Por rememori lian naskiĝon antaŭ cent jaroj, la
14-an de novembro (novstile*) 1892, jen nur kelkaj alineoj pri lia mallonga sed
eventriĉa, aktiva vivo kaj lia tragika sorto.
Naskiĝinte kiel Ernests-Vilhelms Drezinjŝ en la
urbo Liepaja (ruse: Libava, nun en Latvio), en familio de simpla maristo, la
latva junulo jam dum siaj lernojaroj konatiĝis kun la ideo de Lingvo Internacia,
kaj iĝis
en juna aĝo ĝia aktivega propagandisto. Post sia studado ĉe Peterburga/Petrograda
Teknologia Instituto (1911-1916) li servis ĝis la fino de la civila milito
(1917-1921) kiel komisaro de la Ruĝa Armeo.
Dume li daŭre okupiĝis pri esperantologiaj kaj
interlingvistikaj problemoj, kaj memlerne iĝis eminenta fakulo en tiuj sciencoj.
Li verkis dum la periodo 1921-1936, jam sub la nomo Drezen, almenaŭ 19
monografiojn
(kaj multe da artikoloj) pri internaciaj artefaritaj lingvoj kaj pri scienca
terminologio, el kiuj sendube elstaras "Historio de la
mondolingvo" (1928-30, 1931).
Samtempe li estis granda specalisto de sia tempo
pri scienca labor-organizado (aŭ organiz-scienco). Sufiĉas diri ke inter 1924
kaj 1933 li aperigis pri tio minimume 13 librojn kaj grandnombre artikolojn,
recenzojn ks. Li praktike partoprenis en la organizado de la soveta
ŝtat-aparato kiel vic-afergvidanto unue ĉe la Tutruslanda Centra Ekzekutiva
Komitato (1921-1923), poste ĉe la Popolkomisarejo (= ministerio) de
ekstera komerco.
Ekde 1924 li laboris en la scienca kampo, kiel
konsilisto ĉe la Laborist-kamparana Inspekto (ĝis 1926), direktoro de la
Instituto pri Komunikado (1926-1930), docento kaj profesoro ĉe la Moskva Ŝtata
Universitato kaj aliaj altlernejoj. En 1932 li enposteniĝis ĉe la influhava
Tutunia Komitato pri Normigado, kaj atingis la plej altan nivelon pri sia fako
kiel membro de la Komisiono por Teknika Terminologio ĉe la sovetia Akademio de
Sciencoj.
Tamen, sendube, la plej grandan spuron de sia
agado Drezen restigis kreante, organizante kaj regante la sovetian
Esperanto-movadon. Ekde la fondiĝo (junio 1921, Petrogrado), li kun siaj
samideanoj ideologie engaĝis SEU por la konstruado de senklasa
komunisma socio. Kun siaj kunuloj, li transformis SEU ĉiam pli
al regimento de bone organizitaj, disciplinitaj samideanoj, kunligitaj de unueca
ideologia bazo, per organizo kies influon oni sentis ne nur enlande, sed ankaŭ
mondskale.
Dum tiu ĉi tempo la Centra Komitato (CK) de SEU
kaj aparte la eldonejo EKRELO (Eldon-Kooperativo por
Revolucia Esperanto-Literaturo, 1930-1936, Lepsiko-Amsterdamo-Moskvo)
aperigis dekojn, eĉ centojn da libroj, broŝuroj, propagandaj faldfolioj ktp.
en grandaj eldonkvantoj. Regule aperadis la revuoj "Meĵdunarodnij
Jazik" (Internacia Lingvo), la informcela "Izvestija/Bulteno
de CK SEU" (post julio 1933 "Sur Posteno"), "Nova
Epoko", "Nova Etapo" k.a. Oni organizis bonan
instru-metodikan kaj propagandan laboron, starigis internacian proletan korespondadon.
Tamen samtempe la rigora ideologia pozicio, la
preskaŭ diktatoreca regmaniero, la maltoleremo al aliaj branĉoj de la tiama
internacia E-movado (neŭtralistoj, sennaciistoj k.a.) kondukis al tio ke SEU
fariĝis batalema subpremilo de ĉiuj ali-pensuloj en la sovetia kaj ankau
internacia (proleta) E-movado de la epoko.
La ĉefa interna malvirto de la tiama sovetia
E-movado estis ke ĝi baziĝis fakte sur du utopiaj ideoj: la "interna ideo"
de Zamenhof kaj la ideo pri "Tutmonda Oktobro" (tutmonda
socialisma revolucio), kaj sur du totalismaj postuloj: ekstreme komunisma (bolŝevisma)
idearo kaj la principo de "demokratia centralizismo". Bedaŭrinde, en
la kondiĉoj de totalisma ŝtato travivi povis nur same totalismaj organizaĵoj,
kaj rezulte fine venkis ideologiozaj kaj centralizismaj principoj. Amara realo:
sub la gvido de Drezen kaj liaj "samideanoj" la sovetia esperantistaro
fakte helpis al Stalin, sur sia propra kampo, konstrui kaj plifortigi la
maŝinon de teroro
kaj perforto, kies viktimoj poste iĝis ili mem.
La persona tragedio de Ernest Drezen
konsistis en tio ke, estante arda, memdona esperantisto, honesta fakulo kaj
esploristo, li samtempe devis plenumi la rolon de ŝtata fi-oficisto ("aparatano"/
ruse: "apparatĉik")
kaj tiun de "ŝtata ministro pri la E-movado". Provante (nun ni scias:
vane) savi sian "infanon", SEU, li ofte devis agi
nekonsekvence, kontraŭdire, kaj fakte sufoki ĝin per siaj propraj manoj (ekz.
malpermesi propagandon por Esperanto, fondon de E-rondetoj ktp). La totalisma
sistemo fine venkis. Drezen finis sian vivon, same kiel preskaŭ ĉiuj gvidantoj
kaj multaj ordinaraj membroj de SEU, inter la muelŝtonoj de la
stalina teroro.
Nikolaj Stepanov (Rusio)
* laŭ la kalendaro kutima por Eŭropo (Gregoria), validanta en Rusio
ekde nur 1918