Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

Georgij ILLARIONOV

“Ordinara” sorto de ordinara esperantisto

Okupiĝante pri historio de nia (la sovetia) Esperanto-movado, mi ofte surpriziĝis pri tio, ĝis kia grado interplektiĝas en ĝi pasinteco kaj estanteco, ĝojo kaj malĝojo. Tre malĝoje estas ekscii pri tragika sorto de tiu aŭ alia nia samideano, tamen samtempe aperas ĝojo pro tio, ke ankoraŭ unu noblan nomon oni sukcesis elŝiri el alkroĉiĝema ŝlimejo de forgeso, ĝojo pro ekscio pri ankoraŭ unu bona homo, ne gravas, ĉu li/ŝi estis granda funkciulo de SEU aŭ simpla, ordinara homo. Jen pri unu tia simpla homo, ordinara esperantisto - Georgij ILLARIONOV - mi rakontos nun.

INFANECO KAJ JUNECO

En Moskvo jam dum dua jaro funkciis “Instituto de Esperanto”, kiam en unu el printempaj tagoj (25.04.1914) ĝin vizitis junulo, ĉ. 25-jaraĝa, kaj prezentis petskribon kun peto ekzamenigi lin cele / por ricevi atestilon, rajtiganta lin instrui Esperanton. Bone! Kaj por la ekzameno al li – ILLARIONOV Georgij Nikolajeviĉ – estis fiksita dato – la 27an de aprilo, je 1 horo posttagmeze (Kvitanco No. 202 de 25.04.1914). Kiel kutime, oni proponis al li unue (antaŭ la ekzameno) verki aŭtobiografion kaj poste – jam dum la ekzameno – ekzamenan verkon. Kaj tion kaj la alion li faris bone kaj ricevis la atestilon [No.14]. Tamen kiu estis Georgij ILLARIONOV? Ni legu lian biografion.

MIA AŬTOBIOGRAFIO

     Mi naskiĝis la 3an (15) de aprilo de la jaro 1885 en tiel nomata Babutina Pustoŝ, kuŝanta proksime de st[acio] Aleksin de Sizrano-Vjazemskaja fervojo.

Miaj gepatroj estis tre malriĉaj homoj, kaj kiam mi havis 8-jaran aĝon, en loko, kie mi loĝis, okazis brulego, kiu ekstermis nian malgrandan dometon kaj la tutan havaĵon, - ni restis tute nudaj. Iaj kompatemaj homoj permesis al ni loĝi en ia konstruaĵo, por kiu oni ne havas eĉ nomon ne nur en Esperanto, sed en la lingvo rusa. Alproksimiĝis la aŭtuno malvarma, senĉese pluvegis. La norda tranĉa vento pelis nebulojn kaj penetradis en ĉiujn fendojn de nia loĝejo, kvazaŭ ĝia celo estis frostigi nin ĝis morte. Tiun ĉi mizeran tempon mi neniam forgesos.

Dank’al brulego mi ne povis vizitadi lernejon pli frue ol post 11 jaro de mia vivo. En jaro 1900 mi finis la distriktan lernejon kaj instaliĝis kiel telegraflernanto ĉe Sizrano-Vjazemskaja fervojo, kio daŭris la tutan jaron kaj poste oni instalis min kiel telegrafiston de la sama fervojo. En la jaro 1906 oni akceptis min por la militservo, fininte kiun en la jaro 1909, mi denove instaliĝis sur Sizrano-Vjazemskaja fervojo kiel telegrafa submuntisto, kiu devas prizorgadi sendifektecon de la telegrafaj aparatoj, telefonoj, telegrafkolonoj – kaj metalfadenoj. La 1an de marto de l’kuranta jaro mi eksiĝis por okupi la saman oficon ĉe Nordaj fervojoj, en stacio Jaroslavlj, kien mi baldaŭ forveturos.

Georgio Illarionov

La 27 de aprilo 1914.
Moskvo

La verko estis bone pritaksita de instruistaro de l’Instituto.

Bone – A.Saĥarov
Bone – K.Ŝidlovskij
Bone – N.Ĵitkova
Bone – Gustavo Klejst
Bone – A.Ajspurits

El protokolo pri kunveno de pedagogia konsilio de Moskva Esperanto-Instituto:

“Antaŭ ekzameno oni ekzamenis verkitan de s-ro Illarionov aŭtobiografion. Rekoninte ĝin tute kontentiga, la Komisiono transiris al buŝa ekzameno. Por tralego kaj rerakonto (en Esperanto) oni donis al li fragmenton el la “Unua Libro” – rakonto de Kabe “Ĉemizo”. Post flua rerakonto de s-ro Illarionov la rakonton, oni proponis al li gramatike prianalizi kelkajn frazojn. Respondante sen iu embaraso je diversaj demandoj pri gramatiko, s-ro Illarionov montris konvinkan scion kiel sintaksiajn, tiel ankaŭ etimologiajn regulojn de Esperanto kaj kapablecon klare ekspliki ilin antaŭ lernantoj. Poste oni ekzamenis lin je scio de historio kaj literaturo de Esperanto. Kaj en tiu kaj en alia kampoj s-ro Illlarionov ankaŭ montris konsiderindan erudicion.

Post buŝa ekzameno al s-ro Illarionov oni proponis verki skizon je la temo:

KIEL MI FARIĜIS ESPERANTISTO KAJ PROPAGANDAS ESPERANTON

Kun Esperanto mi konatiĝis en la jaro 1905, kiam, abonante la rusan ĵurnalon “VESTNIK ZNANIJA” (Heroldo de Scio), mi ricevis donitan al ĝi lernolibron de la lingvo Esperanto. Traleginte la antaŭparolon kaj ekzameninte gramatikon, mi miregis, ke tia maldika libreto enhavas la tutan lingvon. Mi komencis lerni Espernaton, sed ĝia alfabeto renkontis min tre malafable, ĉar mi, ne sciante aliajn lingvojn krom la rusa, ne povis venki la tiam neelparoleblajn al mi h, ĝ, ŭ, kaj la literoj supersignitaj iel ne plaĉis al mi – kaj mi finis. Mia dormado daŭris kvin jarojn, kiam en la jaro 1910, ĵus fininte la militservon, mi ekprovis reeduki min kaj fortikigi mian volforton. Ja mi legis, ke por atingi la duan, oni devas doni nepre abstraktan direkton al sia pensado. Mi rememoris pri Esperanto, opiniante, ke ĝi plenumos la montritan taskon.

“Jen estas okazo por mortigi du leporojn”, - mi diris kaj denove komencis lerni Esperanton, rigardante ĝin nur kiel lingvon sen interna ideo, kiel ponton al mia celo, nenion sciante pri tiu alta ideo, kiun ĝi enhavas en si mem.

Ĉu mi fortikigis la volforton – mi ne scias, sed ke mi fariĝis esperantisto – pri tio mi ne dubas, - kaj tiuj literoj kaj sonoj jam min ne malkontentigas kaj ne ĝenas.

Fariĝinte esperantisto, mi ankaŭ penas esperantigi la aliajn, uzante kredeble ĉie aplikatajn rimedojn: la ĉefeĉŝlosilojn, propagandajn foliojn kaj ĉion eblan por diskonigi la altan ideon de esperantismo, pentrante tiunbelan estontecon, kiam la homaro faros unu grandan rondon familian. Iafoje forigante ĉiujn – se oni povas tiel diri – kvazaŭ utopistajn revojn, mi parolas pri la lingvo de vidpukto de pura praktiko, ke, ekzemple, dank’al ĝi pere de Universala Esperanto-Asocio oni povas havigi al si ĉiuspecajn sciigojn, aŭ pere de la Ĉekbanko Esperantista oni povas sendi alilanden la plej malgrandajn monajn sumojn, nenion perdante el ĝiaj valoroj. Sed la plej efika propagandilo, kiel mi rimarkis, estas “paroli esperante”. Loĝante en la urbo Aleksin, mi tre ofte renkontiĝadis kun s-ro Ŝĉedrodarov, kiu bone posedas Esperanton. Ni ambaŭ ĉiam penadis ne preterlasi okazojn por vizitado de tiuj lokoj, kie ni povus turni sur nin la atenton per nia parolado.

Mi ne eraros, se mi diros, ke nur dank’al tia propagandmaniero en la urbo Aleksin estas kvin pli-malpli bone parolantaj geesperantistoj kaj tri komencintaj lerni nian lingvon.

Finante mian artikolon, mi ne povas deteni por ne diri, ke por venki la mondon por nia ideo ne sufiĉas nur paroli pri Esperanto, sed estas “necese” ankaŭ paroli en Esperanto.

Georgo Illarionov

La 27 de aprilo de 1914
Moskvo

Bone – A.Saĥarov
Bone – Gustavo Kleist
Bone – A.Ajspurits
Bone – K.Ŝidlovskij

(El la protokolo: “La skizo estis verkita per li tute korekte gramatike kaj kontentige de logika vidpunkto. Surbaze de la supremenciita ekzamena komisiono rekonis s-ron Illarionov meritita je ricevo de ateston de Instituto pri lia scio de speciala kurso de Esperanto por instruado ĝin al lernantoj”)

Do, ni disiĝis kun nia heroo komence de 1914. Kiel konate, meze de la jaro eksplodis la I-a mondmilito, en kiu li (ekkurante antaŭen) ankaŭ partoprenis. Poste mi kelkfoje renkontis lian familain nomon sur paĝoj de diversaj E-revuoj en senŝanĝa kunteksto: li gvidas E-kursojn, rondetojn ktp. Plu pri li oni sciis nenion. Videblas, ke G.Illarionov ne strebis fari karieron en E-movado. Fakte li ĉiam restis simpla, ordinara “soldato” de nia E-movado. Ŝajnas, ke li trankvile laboris en telegrafo en sia kara Tula gubernio (tiutempe i.a. stacio Aleksin estis en Moskva regiono), instruis Esperanton, korespondadis. Plu mi sciis pri li nenion…

AMARA SORTO

Kiam mi komencis interesiĝi pri sorto de niaj gesamideanoj dum stalina teroro, mi por ĉiu okazo sendis petskribon pri li al Centra Arkivejo de KGB USSR. Kaj jen de tie venis al mi respondo: Jes, ILLARIONOV G.N., naskita en 1885, estis dufoje akuzita kaj dosieroj pri li troviĝas en urbo Tula (la dato de akuzo ne estas indikita) kaj en urbo Ĥabarovsk (li estis ripete akuzita per regiona tribunalo de Hebrea aŭtonoma regiono la 17.10.1941). Mi tuj sendis tien skribpetojn kaj baldaŭ ricevis respondojn, kiuj prilumis lian postan sorton.

Jen en letero de Tula filio de KGB USSR (No.10/3-1/S-51 de la 18.09.1990) oni legas:

“Estimata …!

ILLARIONOV Georgij Nikolajeviĉ estis arestita la 15-an de septembro de 1937. Pro verdikto de “trojka” [“tiopo” – senleĝaj eksterjuĝistaraj organizoj, kiuj akuzis kaj verdiktis milionojn da tute senkulpaj homoj dum stalina periodo] ĉe NKVD USSR de Moskva regiono de 10.10.1937 por t.n. “aktiva k/r [kontraŭrevolucia] agado kaj eldiroj de teroristaj esprimoj kun abomena kalumnio kaj minacoj laŭ adreso de Sovetia potenco kaj membroj de registaro” – estis malliberigita dum 10 jaroj.

Nuntempe Georgij Nikolajeviĉ laŭ la verdikto estas rehonorigita.

[Alia dokumento: El oficiala dokumento pri rehonorigo el Tula regiona prokurejo No. 10/3-3832 de novembro de 1990: “Konforme de ukazo de Prezidio de Supera Konsilio USSR de la 16.01.89 “Pri aldonaj rimedoj de restarigo de justeco rilate de viktimoj kaj reprezalioj dum periodo de la [19]30-40-aj kaj komenco de la [19]50-aj jaroj” [eksterjuĝistara tribunalo] verdikto de la 10.10.1937 rilate de ILLARIONOV Georgij Nikolajeviĉ, nask. en 1885, en vil.[aĝo] Saĥarovka de Aleksina distrikto de Moskva regiono, laborinta antaŭ la aresto kiel helpanto de librotenisto ĉe panfabriko en kontoro de Aleksina Mostorgo estas nuligita kaj lin oni konsideru rehonorigita. Kompenson de malprofito okaze de la malleĝa verdikto… oni plenumas surbaze de valida leĝaro”. Fino de l’dokumento]

El liaj geparencoj en la dosiero estas indikitaj filinoj: Illarionova Margarita (nask. en 1923), Julija (nask. en 1927) – kaj filo Boris (1925). Laŭ informoj de adresburoo, ili ne loĝas sur teritorio de Tula regiono.

Sur enmetita folio en listo de laborlokoj de Illarionov G.N. estas indikita, ke li posedis internacian lingvon Esperanto. Dum traserĉo, plenumita ĉe li la 16-an de septembro 1937, estis konfiskitaj tri lernolibrojn de Esperanto, kiuj ne konserviĝis. Aliajn informojn, pri kiuj vi interesiĝas, en la dosiero mankas”.

La Ĥabarovska filio de KGB USSR afable informis min, ke ĝi transsendis mian petskribon al Informa Centro de Ĥabarovska filio de MVD USSR [MVD = Ministrejo pri Internaj Aferoj, polico] (No.S-62 de la 16.08.90). Kaj de tie baldaŭ venis kurta, tamen tre informriĉa respondo (No.13/82-S-45 de la 13.09.90):

[Kontraste de KGB, kie oni konservis ĉiujn dosierojn, en organoj de MVD oni neniigis ĉiujn dosierojn de l’akuzitaj en tiu tempo homoj – laŭdire, pro manko de spaco. Konserviĝis nur t.n. “uĉotnye kartoĉki zakljuĉonnyĥ” = “registradkartoj de akuzitoj” – NikSt.]

“Estimata …!

Laŭ informoj, kiujn ni havas, ILLARIONOV GEORGIJ NIKOLAJEVIĈ, nask. 1885 en vil. Pristanj, Aleksina distrikto, Tula regiono. En malnova [legu: la cara] armeo servis kiel malsupera suboficiro ekde 1906 ĝis 1909, ekde 1914 ĝis 1916 servis kiel oficiro “podporuĉik” [egalas leŭtenanto en nuna armeo – NSt.].

[Li] Estis verdiktita trifoje: 1. En 1935 laŭ art. 111 (neglekteco, nenionfarado de potenco) al 6 monatoj de punlaboroj; 2. En 1937 laŭ art. kontraŭrevolucia agitado – 10 jaroj de malliberejo; 3. 17.10.1941 per elveturanta sesio de regiontribunalo de HAR [Hebrea Aŭtonoma Regiono] de Ĥabarovska provinco, laŭ art. 58-10 p.2 (kontraŭsovetia agitado) – al mortpuno. La verdikto estis plenumita 26.12.41.

Lingvo Esperanto en materialoj de la dosiero ne figuras. Informoj pri geparencoj mankas. Ankaŭ mankas aliaj informoj en registrad-materialoj”.

[Mi ripetas: Kontraste de KGB, la instancoj de MVD ne konservas plenajn dosierojn; kiel regulo, la originalojn oni neniigis – NSt.]

DUA AKTO

Ĉu la historio finiĝis? Tute ne. Nun komencas la dua akto de la dramo. Mi volis trovi gefilojn de G.Illarionov pere de Centra adresburoo. Tamen unue mi kontrolis katalogojn de tiama GBL (Ŝtata Biblioteko je nomo de V.I.Lenin en Moskvo). Kaj jen – sukceso: tute hazarde mi trovis libron por edukistoj de infanĝardenoj “Lernu infanojn diveni enigmojn”, kiun verkis en 1976 (la 2-a eldono – en 1985) ILLARIONOVA Julija Georgijevna. De la eldonejo “Prosveŝĉenie” [Instruado] mi ricevis ŝian adreson (ŝi loĝis en Leningrado, nun – Sankt-Peterburgo), skribis al ŝi leteron kaj jen mi tenas en manoj ŝian leteron (de la 27.10.1990):

“Estimata…!

Jes, kiel okazis, vi ne eraris. Efektive vi trovis ambaŭ filinojn de G.N.Illarionov [Pli frue al mi telefonis ŝia fratino – Margarita, kiu nun loĝas en Moskvo kaj kiu ankaŭ konsentis rakonti al mi pri sia patro]. Letero via, ricevita de mi ĵus antaŭ mia nasktago, donis al mi kaj ĝojon, kaj malĝojon. Ĝojon – pro tio, ke ekzistas la homoj, kiel vi, kiuj ne forgesas nian pasintecon kaj dediĉis sin al malĝojaj sortoj de nekonataj, senkulpe suferintaj homoj. Kaj malĝojon – pro tio, ke pereigo de patro denove staris [antaŭ mi], kiel reala fakto: vi ja nomis ĝustan (la alian, kiun ni sciis) daton de pereo de nia patro, nia KARA PAĈJO [skribita en Esperanto], kiel ni lin nomis. Ankaŭ ni ne sciis pri tio, ke oni trian fojon “prijuĝis” lin en 1941. Ĝis tia tempo li skribadis al ni, fojfoje eĉ regule. Kaj en 1941 ĉio interrompiĝis… Ĉe ni restis tre malmulte da dokumentoj kaj materialoj, multaj pereis dum traserĉado, ankoraŭ pli multaj – baldaŭ post ĝi. Tamen restis memoro pri patro, ekmemoraĵoj pri rara, mirinda, neordinara homo, kiu li estis”…

Poste mi renkontis kun Margarita Georgijevna, kiu ne nur rakontis al mi, sed ankaŭ, laŭ mia peto, verkis skizon pri sia patro. Ankaŭ Julia Georgijevna skribis ankoraŭ unu leteron kun siaj ekmemoraĵoj pri li. Ili donis al mi kelkajn fotaĵojn kaj dokumentojn. Kaj el forgeseco komencis aperi viva, suferanta, ordinara kaj neordinara, tamen ege bona homo. Jen skize iliaj rakontoj.

KIEL MILITISTO

Jes, helpo al proksimulo estis lia natura bezono. Ekzemple, militservi patro iris anstataŭ sia pli aĝa frato, kiu havis familion. Dum 1906-1909 li militservis apud Moskvo kiel telegrafisto en telegrafroto de grenadista sapeista bataljono (unue kiel soldato, ekde 07.12.1908 – kiel ĉefsoldato, ekde 26.04.1909 – kiel malsupera suboficiro). Komence de la I-a mondmilito li estis ekmobilizita kaj dum 1914-1916 li servis en sud-okcidenta armeo – sur teritorio de Rumanio kaj Bulgario.

Patro estis brava homo, kaj tio ne estas subjektiva pritakso, – rakontas M.G. – Post lia aresto en 1937, kiam lia fratino forbrulis ĉiujn “kompromitigitajn” dokumentojn, kiujn oni ne trovis dum traserĉado, mi dum kelkaj minutoj vidis fotaĵojn de patro, senditaj de frontoj de l’imperiista milito. Sur lia brusto estis ordenoj – Georgiaj krucoj. Li estis suboficiro, estris roton, [estis] vundita en kapo per ŝrapnelo, li estis kaptita. Li fuĝis el malliberejo, oni kaptis lin kaj malliberigis lin en tifan barakon. De tie li fuĝis jam sukcese. Li penetris el Bulgario al Nigra maro, sukcesis alnavigi en Patrolandon, longe iradis tra lokoj, okupitaj per blankuloj, ne unufoje forkuris de mortpafo kaj finfine venis en Ruĝan Aremon. Ankaŭ tie li heroe servis kaj estis malmobilizita en decembro de 1921 de posteno de bataljonestro de la 16-a armeo. Entute li militservis dum 10 jaroj, kaj, jam estante en rezervo, li ĉiusomere instruadis rekrutojn en Tesnickie milittendaroj apud Tula. Patro bone komprenis, ke milito kun Germanio estas neevitebla kaj ĉiam diris, ke li tuj iros je fronto kiel volontulo.

KIEL ESPERANTISTO

Li havis akran senton pri lingvoj, oratorajn kapablecojn, inklinon al lingvolernado, ne nur Esperanto. Dum imperiista milito [la I-a mondmilito] patro estis kaptita en Bulgario. En koncentrejo li estis kune kun francoj kaj li rapide eklernis la ĉiutagan francan, ankaŭ la bulgaran. En nia hejmo ofte sonis Esperanto. Patro okupiĝis pri tradukado, eĉ provis traduki “Eŭgeno Onegin” [poemo de A.S.Puŝkin] en internacian lingvon. Ofte li legis al ni leterojn de liaj korespondantoj-esperantistoj. Mi memoras, ke unu letero de usonaj laboristoj estis publikita en loka ĵurnalo “Znamja Il’iĉa” [Standardo de Lenin] (El memoroj de M.G.)

En nia hejmo pendis portreto de d-ro Zamenhof. Mi memoras helverdajn kovrilojn de revuoj (“Sennaciulo”) kun verda steleto. En urbo Aleksin patro gvidis rondeton de esperantistoj kaj hejme li instruis lla lingvon al ni. Ankaŭ li prenis nin kun si je lecionoj de rondeto. Hejme ni paroladis esperante. Post [19]37-a jaro ni skribis leterojn al li en Esperanto… Sankta naiveco… (El memoroj de Ju.G.)

Mi memoras, ke en 1935/1936 jaroj signife malkreskiĝis korespondado kun eksterlando – fakte tute ĉesiĝis… En nokto de aresto ni ĉiuj dormis sur planko (ĉar la septembro estis tiajare tre varmega)… Oni faris longan traserĉadon. Ni sidis sur planko kaj ne moviĝis. Oni serĉis armilojn. Oni prenis korespondadon de patro kun patrino (ĉefe en rusa lingvo), poŝtkartojn, leterojn, librojn kaj ankaŭ – arĝentajn duonrublojn. Multon de tio, kion oni ne sukcesis preni, ni poste forbrulis en forno (M.G.).



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).