Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

Niaj samideanoj

Nikolaj ZUBKOV

NIKOLAJ INCERTOV — RESPONDECA SEKRETARIO DE SEU

Pasis 60 jaroj post la tago, kiam NKVD mortigis Nikolaon Incertov...

Rakontas Nikolaj Zubkov, vic-prezidanto de ASE (Asocio de sovetiaj esperantistoj) en la jaroj 1979-1989.


       Al mi bonfartis koni lin. Aŭtune 1933 nia familio ekloĝis en Moskvo. Tiutempe mi jam povis legi en esperanto, lerninte la lingvon pere de memlernilo, havis membrokarton de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio) kaj, certe, baldaŭ post la alveno trovis la straton Spiridonovka kaj tiustrate - duonsubteran ejon en la domo numero 15, kie situis la oficistaro de SEU: respondeca sekretario de Centra Komitato de SEU Nikolao Incertov, kasisto (samtempe librotenisto) Aleksandro Samojlenko, teknika sekretario Julia Ŝvedova kaj ekspedisto Petro Gavrilov.

      Mi estis tiam 15-jara, ĉiuj oficistoj, unuavice Incertov kaj Samojlenko, estis multe pli aĝaj ol mi, pro tio pli ol dum jaro nia konateco konsistis el tio, ke mi dufoje monate venadis al la oficejo en Spiridonovka por ekzerci la parolan lingvon kaj aĉeti novajn eldonaĵojn. Tamen decembre 1934 oni enskribis min en la Korespondan esperanto-kurson (la adreso de la kurso estis la sama), kaj ĝis decembro 1937 mi venadis tien ĉiusemajne.

     Certe, Nikolao Incertov estis plensignifa respondeca sekretario de la Esperantista Unio. Ernest Drezen - la ĝenerala sekretario - estis por ni "ĉielano", en Spiridonovka li aperadis malofte, sed Incertov plenumadis la tutan organizan laboron, redaktadis la gazeton "Sur posteno", korespondis kun nemoskvanoj, - koncize, estis vere la ĉefa persono. Mi ne povas diri ke mi havis intimajn rilatojn kun li - li ja estis 21 jarojn pli aĝa, tamen sufiĉe ofte li parolis kun mi, ĉefe kiam mi ekzercadis la konversacian lingvon. Nealta, maldika, ĉiam bonkora - tia mi lin memoras...

      Antaŭnelonge mi ekkonis kelkajn detaloj el la biografio de Nikolaj Jakovleviĉ Incertov. Li naskiĝis la 24-an de decembro 1896 (novstile - la 5-a de januaro 1897) en vilaĝo Ŝatalovka de Voroneĵa gubernio en familio de ekleziano. Esperantistiĝis en 1911, bonege posedis la lingvon, publikiĝis sub la pseŭdonimo J. Ninov. Laŭ la "Enciklopedio de Esperanto" Incertov

"estis membro de CK SEU de post 1922. Tre aktiva aganto de la Sovetia E-movado. Kunredaktoro de la periodaĵoj de SEU. Membro de Lingva Komisiono kaj IPELK. Prezidanto de Centra oficejo de kontraŭreligiuloj-E-istoj. Aŭtoro de l'instrua ruslingva broŝuro "Kiel devas labori SEU-ĉelo kaj de Sendiuloj kaj internacia E-korespondado", 1930. Tradukinto kaj redaktinto de multaj E-eldonaĵoj ateistaj".

      Li estis arestita aprile 1937, tamen pri lia aresto oni neniam diris al mi en la oficejo, kaj pri la ekzekuto la 27-an de oktobro samjare, verŝajne, oni eĉ ne sciis, do la oficistaro laboris kaj la kursoj funkciis ĝis la komenco de februaro 1938, kiam estis arestitaj ĉiuj, kiuj troviĝis tiumomente en la oficejo. Certe, la sorton de Nikolao Incertov kaj de liaj kunlaborintoj estis eble diveni, tamen ĝuste pri li persone sciigis la "Pafmortigaj listoj" en la ĵurnalo "Veĉernjaja Moskva" (Vespera Moskvo) jam en la jaroj 1990-aj (rehabilitita li estis en 1957).

      Ĉio ĉi estas la karakterizaj trajtoj en la funkciado de la sovetia "ministerio de la vero". Krom tio la akuziton oni standarte kulpigis pri "partopreno en la kontraŭrevolucia trockiisma terorisma oiganizaĵo", la enketistoj atribuis al li ankaŭ "aktivan agadon en SAT", malgraŭ ke ĉiuj esperantistoj tiutempe
sciis, ke SEU ne nur ne membris en SAT, sed iniciatis kreon de la rekta kontraŭo al SAT - IPE (Internacio de proletaj esperantistoj), respegulanta la "filiajn" organizaĵojn de Komintern - Profintern, Krestintern, Sportintern, do la organizaĵoj estintaj sub plena kontrolo de Centra Komitato de Tutsovetia komunista partio (de bolŝevikoj), kies membroj estis Ernest Drezen, Nikolao Incertov kaj multaj aliaj gvidantoj de SEU.

     En la akuzraporto de la enketistoj al la Armea [Milita - NSt.] Kolegio de la Supera Juĝejo la 4-an de oktobro 1937 estis notite, N.Incertov "ne agnoskis sin kulpa", sed en la kunsid-protokolo de tiu kolegio la 27-an de oktobro estas skribite, ke la juĝato "havas neniujn petojn" kaj "agnoskis sin kulpa"...

       Kaj ankoraŭ unu detalo. Nikolaj Jakovleviĉ Incertov estis rehabilitita la 8-an de junio 1957, tamen laŭ la ordono de la vic-estro de la sama kolegio generalo V.Berezovskij en la atesto pri lia morto estis indikita falsa dato - la 5-a de marto 1939. En la mort-atesto mankas la kaŭzo kaj eĉ loko de la morto.

       Oni eĉ tiam ankoraŭ timis diri la veron!

SCIENCO kaj KULTURO, sept.-okt. 1997, No. 5(13), 2 - 4

*********



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).