Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

Prof. Mahomet Isaev, membro de la Rusia Akademio de la natursciencoj, ĉefa scienca laboranto de la Instituto de lingvoscienco de la Rusia Akademio de la sciencoj, konsultanto de la Ŝtata Dumo pri lingvaj problemoj, iama prezidanto de ASE.

DE VILAĜO AL ĈEFURBO

Rememoroj de Mahomet Isaev

Mia patro estis lako, kiu jam antaŭ mia naskiĝo transloĝiĝis el Dagestano al Osetio. La patrino estis osetino, la ĉirkaŭaĵo estis oseta kaj tiel rezultis, ke la lakan lingvon mi ne scias (nur poste iom lernis ĝin en la universitato ĉe prof. S.Ĥajdakov), kaj la osetan ? tre bone, eĉ poemojn en ĝi verkas? Kaj de la frua infanaĝo, aŭskultante per radio sonojn de la rusa, mi enamiĝis al tiu lingvo.

Lernis mi en vilaĝa lernejo, mi estis la unua kandidato en la distrikto por ricevi oran medalon ? jam post la tria klaso mi ne sciis notojn malplialtajn ol ?5?. Tio estis speciale grava afero, ĉar mi ja loĝis en fremda ĉirkaŭaĵo ? dagestanano inter osetoj, kaj, por ke oni min agnosku, mi devis esti la plej bona (per forto mi ne povis tion atingi, estante sufiĉe febla knabo ? eĉ malgraŭ tio, ke en la lastaj klasoj de lernejo mi devis ankaŭ labori por nutri la familion: mi fosis alies legomĝardenojn ktp., ĉar du miaj fratoj pereis en la milito, la tria revenis invalido?).

La lernejon mi finis en 1945. Mi estis la unua pretendanto por la ora medalo en la distrikto. Tamen, ĉar mi ne estis pura oseto, oni rilatis al mi kun aparta rigoro. Al la lasta ekzameno pri historio eĉ alvenis speciala reprezentanto el Vladikavkaz (tiam ? Orĝonikidze), iu docento, kiu ĉiel volis min humiligi. Sed, malgraŭ ĉio, oni estis devigitaj starigi al mi la perfektan noton. Sed mi estis tiom elĉerpita, ke, elirinte post la ekzameno, falis, kaj malsanis dum monato. La medalon mem mi ne ricevis, nek eĉ specialan ateston ne ricevis, oni en la simplan blankfolion enskribis ĉiujn perfektajn notojn, kio elvokis poste suspektojn en la akcepta komisiono en la universitato? Mi revis studentiĝi en Leningrada universitato. Kaj fine, mi venis en Leningradon ? min kunprenis en la trajnon iu sportista teamo, kaj mi sukcesis veturi senpage. Mi faris ĉiujn ekzamenojn, sed pro la skriba ekzameno pri literaturo mi ricevis ?4?, kvankam al finintoj de nerusaj lernejoj oni devis doni notojn je unu poento pli alte. Sed mia familia nomo estas tia, ke laŭ ĝi estas tute ne videble, ke mi ne estas ruso.

Kaj mi ne estis akceptita. Mi ne povis reveni kun nenio ? tian honton antaŭ samvilaĝanoj mi ne eltenus, kaj estis preta ĵeti min en Nevon. Mi jam prepariĝis al tio, eĉ pankuponojn miajn donis al iu abituriento-uzbeko, kiu konstante malsatis, kaj dum du tagoj nenion manĝis, nur akvon trinkis. Sed tiam okazis, ke iu knabino, kiu ne estis akceptita en la universitaton, sin pendumis. Kaj la rektoro komencis konstantan, dum tutaj tagoj, akcepton de apelacioj pri la ekzamenoj por eviti ion similan. Mi sukcesis al li penetri kaj, mem minacante pri sinmortigo (pri kio mi ĝis nun hontas, sed mi jam atingis tiom teruran staton), pruvi, ke la noton ?4? oni al mi donis maljuste, kaj li rezoluciis pri mia studentigo. En la universitato mi studis tre bone, ricevis perfektan diplomon, kaj poste estis akceptita en aspiranturon. Kaj, kiam mia scienca gvidanto translokiĝis, mi, sekvante lin, transloĝiĝis el Leningrado en Moskvon.

De la komenco mi ekhavis egan intereson al la lingvo-etnaj problemoj. Kiel multaj junuloj, mi, krom la propra fako, pensis pri leĝoj de la homara evoluo kaj la estonteco de la homaro. Kaj mi konstante pensis pri la dilemo: de unu flanko ? integriĝo, unuiĝo de la popoloj, de la alia ? multlingveco, multkultureco. Post la fino de la universitato, kiam la granda sciencisto Abaev akceptis min en sian aspiranturon, en seminarioj mi aŭdis pri tio, ke, ?kiel nin instruas Stalin?, iam ekzistos multnacia komunisma socio. Kaj mi tuj enpensiĝis: do, kio tiam okazos al la lingvo? Kio estos: de unu flanko sennacia socio, de la alia flanko ? multnacia kun centoj kaj miloj da lingvoj? Kiel oni kunigu tion? En filozofiaj seminarioj mi pri tio rezonis. Kaj foje min profesoro Bokarev (li estis, cetere, plej granda kaŭkazisto, kaj mem devenis el Dagestano) rimarkis mian intereson al tiuj demandoj, vokis min flanken kaj demandis: ?Ĉu vi ne estas esperantisto?? Kaj mi respondis per demando: ?Kio ĝi estas?? Li diris: ?Ne gravas?, kaj foriris.

Kaj post kelka tempo (mi ne memoras, post kelkaj monatoj aŭ eĉ jaroj) mi eksciis, ke en la Instituto de lingvoscienco okazos prelego de prof. E.A.Bokarev pri iu socilingvistika temo. Mi iris tien. La kunsido estis fermita, oni min ne volis enlasi, sed E.A.Bokarev petis, ke oni min enlasu aŭskulti. Kaj subite mi ekaŭdis tion, al kio mem delonge iris! Same, kiel en arbaro, kiam oni iras malsata, kaj jen iu montras, ke tion ja eblas manĝi, ke apude multas manĝeblaĵoj. Estas kiel se, ekzemple, al kaŭkazano montri, ke ekzistas manĝeblaj fungoj (en Kaŭkazio oni fungojn tute ne manĝas). Bokarev estis petita prelegi pri Esperanto kiel lingvo de estonta komunisma socio. Sed li estis homo tre singarda ? preskaŭ sola el grandaj lingvistoj, kiu ne estis reprezaliita sub Stalin, kaj ĝenerale estis homo tre delikata, kaj en la scienco, kaj ĝenerale. Kaj li komencis paroli tre neprecize. Kaj finfine akademiano Vinogradov al li diris:

— Vi ja ne timu! Ni ne provokas vin, al ni estas simpe interese!
— Sed kial vi ekhavis tian intereson?

Kaj la afero estis jena. Ĥruŝĉov estis en Polio. Cirankeviĉ (ĉefministro de Polio ?— Red.) petis lin ne malpermesi Esperanto-movadon, asertante eĉ: ?„Oni diras, ke vi esperantistojn tute ne havas!?“ „?Ĉu aspirantistojn? Ja kiel da nebuĉitaj hundoj! En ĉiu universitato!“? Li tute ne aŭdis, kio ĝi estas! „?Do, ni havos konferencon, eble, iu ankaŭ de vi venos??“ „?Certe, kiom necesos, tiom ni sendos!“

Kiam li revenis, oni al li memorigis pri la promeso. Li al la Prezidio de la Akademio telefonis kaj diris: ?„Nu, vi donu al mi aspirantistojn!“?. Do, ili komencis serĉi, kaj trovis Bokarev-on. Oni al Bokarev ĉion ĉi klarigis, kaj li komencis paroli pli libere. Tamen, kiam oni direktis lin al Polio al tiu konferenco, li simulis malsanon kaj ne vojaĝis. Sed la afero estis jam farita.

Kaj por mi post tiu prelego de Bokarev fariĝis klare, ke mia pensmaniero estis ne skizofrenia, sed mi, en mia serĉado, iris la ĝustan vojon. Kaj kun Bokarev post tio ĉe mi komenciĝis kvazaŭ subita amo. Antaŭ tio li kvazaŭ min timetis (ja eble mi kun miaj ideoj estas iu provokulo, kiu devas lin denunci), kaj nun la interrilatoj fariĝis tute liberaj.

Tre baldaŭ oni ekplanis Tutmondan festivalon de junularo kaj studentoj. Kaj Bokarev (li estis, ŝajne, kuratoro de la E-programo), diris al mi: ?„Lernu Esperanton!“ Oni ĉi tien invitis por instrui iun estonon. Ni estis ĉ. 50-ope. Li ruzumis: oni nin informis, ke li tute ne parolas ruse. Do li nin instruis per pura metodo de Cseh. Kaj ni ekparolis! Kaj mi tuj enamiĝis al Esperanto por ĉiam. Kaj, krome, tiun amon plifortigis konatiĝo kun biografioj de grandaj esperantistoj. Precipe de Zamenhof, kiu, mi opiniis, estis unu el la plej grandaj homoj de la 19-a jarcento. Kaj ĝis nun tiu amo al Esperanto ĉe mi ne foriras ? kaj al ĝi kiel lingva sistemo, kaj al ĝi kiel rimedo de komunikado. Ju pli multe mi ekscias, des pli amas.

La rememorojn registris N. Gudskov kaj A. Junusov, esperantigis N. Gudskov
Aperis en REGo #14, pp. 3-4.



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).