ÈÂÀÍÎÂ-ÊÀËÜßÍΠÍ.Ì.
Çàâåäóþùåìó Ìîñêîâñêèì
Èíñòèòóòîì Ýñïåðàíòî
Íèêîëàÿ Ìåôîäüåâè÷à Èâàíîâà-Êàëüÿíîâà
Çàÿâëåíèå
Ïðîøó ñäåëàòü Âàøå
ðàñïîðÿæåíèå î äîïóùåíèè ìåíÿ ê
ýêçàìåíó äëÿ ïîëó÷åíèÿ äèïëîìà â
çíàíèè ñïåöèàëüíîãî êóðñà ÿçûêà
Ýñïåðàíòî, ïðè ÷åì íà îñíîâàíèè
ïîëîæåíèÿ îá Èíñòèòóòå ïðèëàãàþ
êâèòàíöèþ Èíñòèòóòà [No. 173] î âçíîñå
äåñÿòè (10) ðóáëåé.
Í.Èâàíîâ-Êàëüÿíîâ
Àäðåñ: Ìîñêâà
"Äîì Ýñïåðàíòî"
ìàÿ 11 äíÿ 1919
Ìîñêâà
Ðåçîëþöèÿ: Ýêçàìåí
íàçíà÷åí íà 11-å ìàÿ â 11 ÷. óòðà
À.Ñàõàðîâ
N.Ivanov-Kaljanov
9/V/1919. Temo donita por ekzameno:
"Rememoroj pri miaj unuaj
jaroj de lernado"
Al la intenco komenci studadon de Esperanto mi
alvenis je strangaj kaj ecx se oni povas tiel
diri je eksterordinaraj cirkonstancoj. Antaux cxio ne estas
(al mi sxajnas) senutile noti, ke min tute neniu
"esperantigis".
En la jaro 1912 mi estis en malliberejo
kiel politika ribelanto. Estinte tute sola en mia
"senpaga"
cxambreto mi havis suficxe da tempo por mediti pri
diversaj homaj aferoj, pri
reformo de l'vivo, batalo por ekzistado k.
aliaj similaj vivkondicxoj.
Kiam oni devigas la homon pasigi sian tempon en
absoluta soleco, estas memkomprenebla, ke li vole nevole
sercxas cxion, kio povus plifaciligi lian situacion. La
plej simpla konsolo en similaj cirkonstancoj estas lia propra
penskapableco. La saman
situacion mi travivadis dum unu jaro, tio estis gxis mi
denove ricevis rajton je libereco.
Antaux ol rememori la ekzistadon de Esperanto (pri
kiu mi tiutempe havis preskaux neniujn sciigojn) mi tute
memstare venis al konvinko, ke por la felicxa estonteco de
l'homaro, krom cxiuj socialaj problemoj, ankaux necesas
lingvo internacia. Sed kia nome, - mi ne povis
decidi; mi sciis nur ke gxi devas esti artefarita,
simpla, bonsona kaj facile ellernebla. Iom post iom mi
rememoris, ke ekzistas jam tia
"speco" de
homoj, kiuj efektive bataladas pro tiu cxi ideo: - ili
estas esperantistoj. Pri Esperanto kaj Volapuk mi
legis iam en enciklopedia vortaro mallongan
artikoleton, kiu min tute ne impresis. Sed nun, la
dezirego okupi min per la plej proksima konatigxo kun tiu
cxi demando estis tiel granda, ke mi tute perdis mian
trankvilecon, kvankam la templimo de mia puno restis jam tre
mallonga. Tutan
tagon kaj nokton mi pensadis nur pri
"lingvo
internacia". Alproksimigxanta libereco interesis min
jam nur de unu flanko, nome - kiel ebleco plej baldaux
konatigxi kun homoj al kiuj jam apartenis cxiuj miaj
simpatioj. En la printempo de 1914 mi estis liberigita kaj
devis gxis la Auxgusto finservi en militistaro en Moskvo.
Mian unuan libertempon mi uzis por elsercxi esperantan
librovendejon por akiri lernolibrojn kaj informi
min pri instruanto. Adreson de moskva societo
esperantista mi trovis en telefona libro; tio jam
suficxis por ke mia intenco estu plenumita.
Konatigxinte kun tia bela libreto kiel Cart kaj
Pagnier mi tuj ekvidis, ke por [posedigi]
[substrekita] Esperanton mi tute ne bezonas instruiston.
Aliaj lingvoj estis por mi konataj nur el gimnazia kurso laux
ilia teorio, sed ne praktiko, tamen la vortprovizo,
kiun mi havis, helpis min en studado de Esperanto.
Post du semajnoj mi tute sen vortaro legis kaj
tradukis
"La Ondo de Esperanto",
"La
revuon",
"Amerikan
Esperantiston" kaj
"Esperanton"
de UEA. Kelkajn malfacilajxojn prezentis por mi traduko
el rusa lingvo pro la manko de praktiko, sed tio min tute ne
timigis kaj ne maltrankviligis, cxar mi estis certa ke post du
[-]tri monatoj mi nepre komencos praktiki la lingvon parole.
Sed
"homo [proponas] kaj Dio [disponas]"[substrekitaj]
- En julio eksplodis la milito kaj mi estis devigita gxin
partopreni. Kompreneble cxiuj miaj
Esperanto-okupoj interrompigxis. Forveturante batalkampon
mi prenis kun mi nur unu esperantan libreton, tio
estis rusa sxlosilo de Cxefecx. En septembro malamika
kuglo trapafis [korektita:
"traboris"] miajn
piedojn kaj kiel ne kapabla sin movi kaj foriri de
batalkampo mi kun multaj miaj samsortanoj estis militkaptita de
Auxstrianoj.
Priskribi mian vivadon en militkaptitejo ne estas
temo por hodiauxa ekzameno, sekve mi diros nur kelke da vortoj
nur pri mia kunligo kun samideanoj kaj mia kara lingvo dum tiu
cxi malfelicxa tempo.
La sorto alkondukis min en Graz, kie mi laboris en
unu el multnombraj auxstriaj malsanulejoj de Rugxa Kruco
en rolo de helpanto aux pli vere diri kiel fleganto de
vunditoj. Unu el miaj
"malamikoj" malmulte
[konata kun] [substrekita] Esperanto, laux mia peto
alportis al mi adreson de Viena Klubo esperantista
(Stubenring 24); - tio suficxis por arangxi
samideanan korespondan interrilaton.
Kun helpo de vienaj verdstelanoj mi baldaux
akiris jam grandan adresarn de dezirantoj kun mi
korespondadi. Nur la sola letera samideana intersxangxo
kaj ankaux la sola okaze konservigxinta
Cxefecx sxlosileto
estis miaj unuaj instruistoj. Do mia fiero estas tio, ke
nian karan lingvon (bedauxrinde ankoraux gxis nun ne
suficxe perfekte) mi ellernis tute memstare sen ies helpo. Mi
trovas ankaux necesa tie cxi noti, ke al la ekzameno mi
min tute ne preparis pro la manko de tempo kaj en la okazo se
miaj ekzamenantoj trovos tiun cxi verketon senenhava kaj ne
tauxga por min atesti, kiel lertan esperantiston,
kapablan gvidi kursojn mi petas permesi al mi fari duan
ekzamenon.
N.Ivanov-Kaljanov
T.Fridrihxsen
"Domo de Esperanto"
NE (N.Evstifeev)
A.Jodko
Moskvo 11/V-19.
Breslaux A.Sahxarov
Historio.ru — èñòîðèÿ îòå÷åñòâåííîãî äâèæåíèÿ ýñïåðàíòèñòîâ (Ðîññèéñêàÿ èìïåðèÿ, ÑÑÑÐ, ÐÔ).