7 апреля 1918 г.
Господину заведующему Московским
Институтом Эсперанто
Адама Ромуальдовича Jодко,
прожив. в Москве, Раушская наб., 4.
З а я в л е н и е
Настоящим прошу подвергнуть
меня испытанию в Комиссии
Института для получения
свидетельства о знании мною
специального курса Эсперанто.
При сем прилагаю квитанцию о
взносе мною 10 рублей в пользу
Института Эсперанто.
Адам Jодко
Москва, 7 апреля 1918 г.
Резолюция: Экзамен
назначен на 7-е апреля на 12 ч. дня.
Mi naskiĝis la 24 de decembro 1892 en urbo Sluck (Minsk'a gubernio). Mia patro, Romualdo, filo de Mikaelo Jodko, estis litovo kaj mia patrino Heleno kies fraŭlina nomo estis Dick, havis la patron de germana deveno ka [la] patrinon [de] pola nacio. Tiamaniere mi estas litovpolgermano, naskiĝinta en Blankrusujo, loĝanta en Rusujo kaj konfesanta religion de Kalvin. Oni komencis min instrui pollingve sufiĉe frue, sed neserioze. La rusan lingvon instruis al mi mia pli aĝa frato Vitoldo (nuntempe konata citristo) kaj poste rusa maljuna germano S-ro Baŭer, kiun mi tre amis malgraŭ lia severeco.
En la jaro 1903 (aŭtune) mi eniris preparan klason de loka vira gimnazio. En la jaro 1904, kiam mi estis lernanto de la 1a klaso, mi ricevis pulmobrulumon kaj dum longa tempo ne povis resaniĝi. Kaŭze de tio en la unua klaso mi restis du jarojn anstataŭ unu. En tiu tempo mi komencis multege legi. Ĉar miaj gepatroj estis tro okupitaj por zorgi pri mia gimnazia lernado, mi preskaŭ tute forĵetis miajn lernolibrojn kaj okupis min per flankaj aferoj, kiuj plej interesis min; plejparte mi legadis kaj verkadis. Krom tio, etante lernanto de la 3a klaso, mi entreprenis eldonon de manskribata ĵurnalo "ПРИВЕТ" ("Saluton"), al kiu mi dediĉis preskaŭ mian tutan tempon. Sekve de tio mi devis lerni du jarojn ankaŭ en la tria klaso. En la 4a klaso mi pli zorgis miajn lecionojn dank' al admonoj de [la] gepatroj. Sed en la 1910 mi komencis ree min okupi per flankaj aferoj. Unue, mi fariĝis amatoro-bindanto kaj mi bindis ĉion, kio ŝajnis esti bindebla. En komenco de la 1911 mi okaze sciiĝis pri Esperanto kaj fariĝis ĝia varmega adepto malgraŭ konstanta persekutado de mia gimnazia instruistino de [la] franca lingvo sinjorino Julio Kjui (Kui), kiu malŝatante Esperanton sen ia kaŭzo, malpermesis al mi ĝin propagandi inter lernantoj kaj, ĉar mi ŝin malobeis kaj eĉ fondis neoficialan grupon esperantistan, ŝi "faligis" [superskribita: "malsukcesigis"] min dum ekzameno de la franca lingvo. El tio rezultis, ke mi devis ripeti la tutan kurson de kvina klaso en la 1911-1912.
Post tiu tempo mi fariĝis jam pli singarda kaj, ne ĉesante propagandi Esperanton, mi akurate estis plenumanta miajn gimnaziajn devojn. En la 1915 mi finis la gimnazian kurson kaj eniris komence Kievan universitaton kaj poste filologian fakultaton de Moskva universitato (en septembro 1915).
La 19-an de majo 1916 mi estis mobilizita kaj lokigita en la trian Moskvan kornetan [subskribita per krajono: "praporŝĉikan"] lernejon, kies kurson mi finis la 25[-an] de septembro 1916. Kiel korneto [praporŝĉiko], mi estis delegita [forstrekita kaj superskribita: "sendita"] en la 197-an rezervregimenton, kiu troviĝis en urbo Aleksandrov (gubernio Vladimir). En februaro de la jaro 1917 oni min sendis en la 1-an kugloĵetilistan [forstrekita kaj superskribita: "mitralilan"] regimenton en Oranienbaŭm. De tie oni tuj min delegis en la oficiran superan pafartan lernejon (en Oranienbaŭm), kies trimonatan kurson mi finis en majo de la 1917.
Pro revolucio oni min resendis en Aleksandrov, kie mi pro mia malsaneco okupis diversajn nefrontajn oficojn kaj inter alie tiun de regimenta fajrestingistestro. En decembro de la sama jaro mi transiris en la 1-an polan rezervregimenton en Moskvo kaj nuntempe mi estas liberigota de militservo pro malbona stato de mia sano.
Kiel esperantisto mi sufiĉe multe tradukis el la rusa lingvo. El miaj verkoj estas presitaj ekzemple "La Faktoro" de I.Turgenev (Lingvo Internacia, No.5, majo 1914, "Super la senfundaĵo", "Larmoj nevideblaj" de Zasodimskij, "Vera heroo" de Ĵukovskij ("La Suno Hispana", 1913-1914) kaj aliaj malgrandaj artikoloj.
Moskvo, 6/IV-18. Adamo
Jodko
Rezolucioj: Bone
Korzlinskij
A.Saĥarov
Ĝis kiam okazis revolucio en Rusujo, adeptoj de lingvo internacia Esperanto devis suferi malsukcesojn kaj diversajn barojn. Ili estis rigardataj ne nur kiel fantaziuloj, sed ankaŭ kiel danĝeraj revoluciuloj. Dank'al tia opinio rusa registaro diversmaniere malhelpis fondon de esperantaj societoj kaj grupoj, eldonon de gazetoj kaj libroj, organizon de kongresoj kaj kursoj. Tial vere estas mirindaj la pacienco kaj persistemo de niaj pioniroj, kiuj malgraŭ ĉio-ĉi propagandis nian sanktan ideon kaj ofte sukcese.
Sed jen okazis la revolucio. Esperoj kaj revoj de rusaj esperantistoj ŝajnis esti baldaŭ efektivigotaj kaj nur la malfeliĉa milito ne permesas, ke ili fine ekspiru libere kaj diru: "Nun triumfo de Esperanto dependas de nia deziro!" Do ili devas ankoraŭ atendi, ĝis ilia sankta ideo venkos la mondon! Sed oni povas konsoli sin, ke efektiviĝo de la esperoj ja estas pli proksima, ol antaŭe kaj ni, rusaj esperantistoj, devas kaŭze de tio vigle "fosi nian sulkon", ĉar multon ni devas ankoraŭ fari.
Ĝis nun ni laboris dise kaj pro tio ni ne estis sufiĉe fortaj kaj aŭtoritataj. En diversaj urboj de Rusujo vere ekzistas propagandaj societoj, sed ĉiu scias, ke multaj el ili funkcias malbone: mankas sperto, scio kaj fortoj. Do oni devas vigligi la ekzistantajn societojn kaj aperigi novajn, ne forgesante helpi al ili morale kaj materiale, se tion ili bezonos.
Ni jam havas la centran organizaĵon O.K.T.E.F.,
kiu ludos rolon de unuigilo de niaj fortoj. Sed ni devas ĝin
subteni por ke ĝi ĉiam funkciu regule kaj estu fruktoporta.
Kiam venos pli favoraj cirkonstancoj, kiam
finiĝos la "ŝakala batalado" inter
popoloj, oni devas nepre organizi la 3-an tutruslandan
kongreson esperantistan, kiu devas esti bone organizota,
por ke ĝin partoprenu multe da samideanoj.
Kongresoj, similaj al tiuj en Peterburgo kaj Kievo, ne havis
ja deziratan propagandan signifon pro
malmulta nombro de kongresintoj.
Dum estonta kongreso oni devas priparoli multajn aferojn kaj akcepti gravajn decidojn. Sed por ke ĝi ne perdu tempon senbezone, oni devas jam nun prepari diversajn projektojn kaj por fari la projektojn, oni devas priparoli diversajn proponojn pere de oficiala presorgano (kiun ni bedaŭrinde ne havas nun, ĉar "La Ondo de Esperanto" ĉesis aperi). Oni devas streĉi ĉiujn siajn fortojn, por ke ni havu nian gazeton nuntempe.
Havante la presorganon ni povos pli facile propagandi nian lingvon. Ni instigos izolan esperantistojn, ke ili organizu en iliaj urboj propagandajn societojn kaj esperantajn kursojn. Pere de nia O.K.T.E.F. ni helpos al ili morale kaj materiale. Kompreneble, ni devas ankaŭ zorgi, ke enirontaj en nian pacan armeon novaj gesamideanoj ne sentu mankon de lernolibroj, ĉar ĝi estas hontinda, kvankam reala fakto, kies atestantoj ni estas.
Laŭ mia opinio estas tute nenormale, ke nia nacia gazetaro preskaŭ nenion diras pri Esperanto. Ni devas propagandi persiste nian aferon inter la redaktoroj. Ni verkadu ruslingve diversajn artikolojn kaj sendu ilin en redakciojn.
Ĝi estas necesa, ĉar gazetaro estas cerbo de la kulturo. Kompreneble, propagandante, ni devas esti tute neŭtralaj, memorante, ke ĉar Esperanto estas io pli alta ol nacia interbatala politiko, ĝi devas esti super ĉiuj antaŭjuĝoj.
Jen estas mallonga skizo pri nuntempa tasko de rusa samideanaro kaj ni kredas, ke post efektivigo de ĉio, kion mi priparolis supre, "inter popoloj dividitaj" elkreskos la nova sento (pri kiu revas ĉiu esperantisto) por eterna gloro de nia geniulo, amiko de la tuta homaro Doktoro L.L.Zamenhof.
Письма из КГБ Белорусской ССР с извещением о дальнейшей судьбе Адама Йодко. Он был расстрелян в Могилёве 13 января 1938 года.