Auxtobiografieto
Mi naskigxis la 14-an de auxgusto 1868 en
granda vilagxo, sovagxa angulo de nia [?!] gubernio. Nun tiu
cxi loko farigxis pli vigla kaj kiam mi logxis
kune kun mia familio gxi estis izolita de cxiuj grandaj kaj
malgrandaj urboj; posxto estis tre malproksime kaj pri
fervojo oni ecx ne pensis. Ni logxis en vasta domo, cxirkauxita
per granda gxardeno, kun grandaj aleoj,
fruktgxardeno kaj vastaj herbejoj. Altaj tilioj de la plej
cxefa aleo povis multe rakonti pri la jam delonge pasinta
tempo. Ili povis rakonti, kiel samideanoj masonoj kunigxis cxe
mia avo, kion oni paroladis, kiel ili decidadis siajn misterajn
aferojn. Krom tio se la tilioj estus maldiskretaj ili povus
flustri en orelon de scivolemaj posteuloj kiel promenadis tie
junaj frauxlinoj [tute fremdaj al la sekretoj de masonoj]
[forstrekita], kiel ili rapidis al la renkonto de tiu, kiun
ili amis. Sed bedauxrinde malfelicxaj arboj eksilentis por
cxiam [sub] [substrekita] hakilo de komercistoj. La maljuna
gxardeno jam ne ekzistas: gxin trafis sorto de "cxeriza
gxardeno". Sed dum mia juneco cxio estis
ankoraux en bona stato, mi treege amis (ne sxatis) la naturon kaj
estis cxagrenita profunde, kiam oni min veturigis Moskvon
por
dauxrigi mian edukadon. Ok jarojn mi pasi[gi]s en gimnazio, poste
ankoraux dum kelka tempo logxis en mia vilagxo kaj poste
reveturis la urbon (?), estis dum unu jaro instruistino. Post tiu
cxi lasta jaro mia vivo sxangxigxis kaj mi restis en Moskvo por
cxiam.
La 13-an de Oktobro 1913.
Mezbone N.Korzlinskij
Suficxe bone AAjspurits
Suficxe bone K.Sxidlovskij
_______________________________________________________________
N.Jxitkova
La 13-an de Oktobro 1913
Kiel mi farigxis
esperantistino
Mi sidis trankvile cxe mia tablo kaj kudris ion.
Subite mi ekauxdis sonorilon, la sono estis lauxta kaj
malpacienca. Mi tuj konjektis, ke tio estis mia onklino. Mi
estis prava: sxi eniris
la cxambron rapide kaj komencis paroli ankoraux cxe la pordo.
Mi alportis al vi, diris sxi, belegan libron, vi devas gxin
nepre nepre tralegi. Dirinte tion cxi sxi donis al mi
suficxe dikan libron kaj dauxrigis: Mi jam multe parolis
al vi pri Esperanto sed miaj paroloj ne influis vin, mi
postulas ke vi tralegu tiun cxi libron, gxi vin
konvinkos. Kiam, post longa babilado, la onklino fine
foriris, mi prenis la libron: gxia titolo estis "Sur
vojo de kunfratigxo de popoloj". Gxi
traktis pri la tutmondaj esperantaj kongresoj, kiel esperanto
unuigis homojn de diversaj nacioj kaj religioj. Mi ne skribos
multe pri la enhavo de tiu cxi libro, cxar gxi estas bone konata
de cxiuj esperantistoj. Sed mi legis gxin unuan fojon
kaj gxi treege impresis min. Rapide trakuris la penso en
mia kapo: jen estas la ideo, jen estas la afero al kiu oni
devas aligxi. Kaj mia sorto estis decidita - mi farigxis
esperantistino. Ju pli mi studas la internacian lingvon, des pli
mi gxin amas kaj cxiam memoras [versojn] [substrekita] de
Zamenhof
"... kaj dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj".
Gramatike bone skribita, sed la esenco de la temo ne estas
bone klarigita
N.Korzlinskij.
Meze bone A.Ajspurits
Bone K.Sxidlovskij.