LI ESTIS LA UNUA
Li estis bonega homo kaj arda esperantisto. Kaj li
havis "felicxon", "honoron" esti la unua, kiun
englutis la "infera masxino" de stalina teroro en 30-aj jaroj
en Sovetio. Temas pri D. Snejxko. Cxu vi memoras mian unuan
rakonton pri malgxoja sorto de sovetia esperantistaro ("Sennaciulo",
No. 2. 1990, p.18-19, 23)? Oni rakontis tie, ke li estis fakte la unua (esperantisto),
kiun kaptis terura stalina bucxadmasxino, por ke tiu cxi poste (kaj suficxe
baldaux) englutu cxiujn aliajn. Ekde li komencigxis la cxeno de arestoj. Li
estis la unua cxenero...
Kiu li estis? Kia li estis? Kia estis lia sorto?
Jen kion oni povas legi pri li en la "Enciklopedio de Esperanto"
(Budapest 1934/1986, p. 497).
"Snejxko Dimitrij,
sovetiano, blankruso. kuracisto. nask. 24-an de septembro
1903 en Orsxa. Esperantisto de 1918. Membro dc CK SEU, aktiva E-funkciulo en
Blankrusujo, multe laboris por organizo de kolektiva E-korespondado,
E-radiodisauxdigoj el Minsk k.a. Verkoj: skizoj pri historio de laborista
E-movado, anatomia vortaro, lernolibro de E. por blankrusoj, vortaroj E-B kaj
B-E (ankoraux ne eldonitaj). Lastatempe li multe laboris por organizo de
medicinista sekcio de SEU".
Pli detale oni povas ekscii pri li el
la oficiala organo de SEU el 30-aj jaroj "Mejxdunarodnyj Jazyk"
(Internacia Lingvo), kaj aparte el No. 7/1934, speciale dedicxita al agado
de Bjelorusia filio de SEU okaze de gxia 10-jara datreveno. Jen kion gxi diras:
"Dimitrij Semjonovicx Snejxko naskigxis en 1903, en u.Orsxa (Vitebska
gubemio) en familio de posxt-telegrafa oficisto. Li komencis labori ekde 1918,
unue kiel telegram-liveristo, poste kiel sortimentisto kaj kontrolisto de
telegramoj. En 1922 oni sendis lin lerni. Li finis medicinan fakultaton de
Bjelorusia Sxtata Universitato kaj poste (1934) laboris kiel altgrada sanitara
inspektoro cxe CSPSB (Centra Konsilio de Sindikatoj de
Bjelorusio), asistanto cxe katedro de laborhigieno en Bjelorusia medicina
instituto, membro de loka komitato cxe sekciburoo de scienclaboristoj k.a. En
E-movado aktivas ekde 1918. Aktive laboris en u. Gomelj, Minsk (cefurbo de
Bjelorusio). Membro de C.K. de SEU, de ties medicina sekcio,
kunlaboranto de "Sur posteno", "Mejxdunarodnyj Jazyk"
kaj multaj aliaj bjelorusiaj jxumaloj kaj gazetoj".
Kune kun Jan Klys, li estis fondinto kaj
gvidanto de la Bjelorusia filio de SEU kaj sub lia gvidado la filio dum
10 jaroj (1923-1933) farigxis unu el la plej multnombraj kaj dinamikaj
E-organizajxoj kadre de SEU. Post liberigo de Bjelorusio (Blankrusio) el
okupado kaj ekstarigo de sovetia potenco komence de 1920, sur la teritorio
ekzistis ecx ne unu E-organizajxo. Sporade aperintaj malgrandaj organizajxoj kaj
rondetoj funkciis sen iu ajn ligo kun SEU. Nur en 1923 en Bjelorusio
ekaperis unuaj SEU-rondetoj. En februaro de la sama jaro, C.K. de SEU
enoficigis sian delegiton ("upolnomocxennyj") en
BjelSSR (li estis D.Snejxko) laux decido de C.K. SEU (de
19.02.1923) No. 37: "Apartigi S.S.R. de Bjelorusio el Okcidenta Federacio. "Upoinomocennym"
(Respondeculo) pri organizado de la Federacio de S.S.R.B. enoficigi k-don
Snejxko (membro de SAT No. 606). [Bult. CKSEU, 1923, No. 3
(9),p.4].
Fine de 1923 oni jam organizis Orgburoon (Decide de CK
de SEU de 11.6.1923; No.80:
"Pri provizora buroo de Bjelorusia
Federacio de SEU: Aprobita en konsisto - D. Snejxko,
I.Klys, G. Rejhert, I. Baranovskij kaj D. Dobrovoljskij). Januare de
1924 oni organizis Centran Buroon de Bjelorusia filio. En januaro 1923 aperis
propra informbulteno, kies celo estis kunigi/interligi apartajn esperantistojn,
E-grupojn, rondetojn kaj komitatojn.
Komence de 1925 Centra Buroo jam gvidis 37 E-rondetojn kun
regionkomitatoj en Bobrujsk kaj Minsk kaj 8 delegitojn surloke. Samtempe
Bjelorusia SEU-filio, unua en Sovetio, komencis grandskale uzi
Esperanton por celoj de IPK (Intemacia Proletara Korespondado). Kaj en tiu kampo
oni atingis tre bonajn rezultojn. En 10 jaroj oni sendis eksterlanden pli ol 23
mil leterojn
el kiuj cx. tri mil estis publikigitaj en eksterlanda gazetaro kaj precipe - en
fabrik kaj uzinjxumaloj. Dum la periodo oni ricevis el aliaj landoj pli ol 19
mil leteroj, el kiuj cx. 6 mil estis publikigitaj, tralegitaj per radio, dum
kunsidoj en fabrikoj kaj uzinoj. Ankaux oni sendis abunde eksterlanden ne nur
leterojn sed ankaux milojn da libroj, gazetoj, jxumaloj. Tiu cxi aktiva
agitlaboro ege helpis disvastigi "veron pri USSR",
organizi "unuecan laboristan fronton sub standardoj de kompartioj".
Dekoj da eksterlandaj korespondantoj sub influo de la agado igxis "aktivaj
batalantoj por proletara revolucio, enirante kompartion".
E-elsendoj de minska radiostacio komencigxis ekde
februaro 1926. Jam en majo
1926 oni fondis socialan radiosekcion cxe Bjelorusa SEU filio kaj jam fine de
1926 la elsendoj okazis 4-foje monate (cxiusemajne, lunde je la 20-a horo dum 45
minutoj). En 8 jaroj entute okazis 555 radioelsendoj. Oni speciale fieris pro
tio, ke la t.n. "laborista kerno" de la organizajxo egalis je 60 % de
la tuta membraro, la "parti-komsomola kerno" - gxis cx. 56 %. Oni
preparis la eldonon de granda hebrea-Esperanta vortaro (M. Kac),
E-Bjelorusan kaj B-E vortarojn (D. Snejxko), antologio de
bjelorusia proletara literaturo. Oni organizis bjelorusian fakon de IAREV (Internacia
Asocio de Revoluciaj E-Verkistoj), oni eldonis informbultenon por ligo kun lokaj
organizajxoj, presitan PEK-bultenon "Soveta Blankrusio".
Kaj finfine "Bjelorusia SEU-filio estis unu el la pioniraj kaj plej aktivaj
organizoj en demaskigo de "lantiismo" en SAT, en malkovro de gxia
kontrauxlrevolucia, kontrauxsovetia naturo, en batalo por fondo de IPE
(Internacio de Proletara Esperantistaro). La cxefa motoro de la grandega
agado, de la forta organizo, estis nia heroo - energia, aktivega, nelacigebia, Dimitrij
Snejxko.
Leterojn kun stampilo - "Dim. Snejxko,
Minsk, posxtkesto 33" - oni povis trovi preskaux en cxiuj landoj
sur cxiuj kontinentoj. "Cxiu esperantisto de la terglobo bonege scias,
kiu estas Dimitrij Snejxko. Ekzistas neniu E-organizo en la tuta mondo (krom
neuxtralistaj kaj gxenerale kontrauxrevoluciaj), en kiuj li ne laborus",
- lauxdis lin artikolo en la 7-a numero de "Mejxdunarodnyj Jazyk"
en 1934.
Li estis tre bonanima kaj simpatia homo. Jen kion
ekmemoras pri renkontigxoj
kun li malnova esperantisto Georgij Korotkevicx:
"Tiutempe (1932-1935) mi lernis en Moskva
teknikumo pri fremdaj lingvoj, kies vicdirektoro estis Vladimir Varankin,
membro de C.K de SEU. Laux lia iniciato, ni cxiuj lernis Esperanton, kiel
duan lingvon (la unuaj estis auxi la germana auxi la angla). Cxar tiam C.K. de SEU
ne havis propran ejon, oni kutime havis kunvenojn kaj renkontigxojn en unu
el auxlditorioj aux en klubo de la teknikumo (subteretagxe), kie ankauxl junaj
kaj maljunaj esperantistoj kolektigxis por babili. Nun mi jam ne memoras, kiam
gxi estis, cxu dum kunveno aux dum babilrenkontigxo, inter ni aperis blonda juna
barbulo, kiu sin prezentis: "Dimitrij Snejxko". Kiam ni
ekkonatigxis kun li, priparolante pri multo, ni cxiuj eksentis ian varmegan
simpation al li. lu ecx bonanime baptis lin "blanknegxulo" (rekta
traduko de lia familia nomo). Kaj por mi, blankruso, estis tre gxojige ekscii,
ke li estas gvidanto de bjelorusaj esperantistoj.
Ankaux la fakto ke cxiuj niaj
samlandanoj-verkistoj kaj poetoj aux mem estas
esperantistoj aux tre simpatias al la lingvo. lom poste (eble en 1934) mi
skribis al li pri malagrabla fakto, kiun mi eksciis, kiam mi vizitis dum ferioj
mian avinon en Bjelorusio. Sxia najbaro, reveninta el milittendaro, rakontis al
mi, ke en tacxmento kie li militservis, komisaroj agitas rugxarmeanojn lerni
Idon, kiu laux ilia opinio devas anstatauxi Esperanton.
Mi jam scias, kia grandampleksa kaj malgracia estas la
lingvo kompare kun
Esperanto, kaj mi pri tio skribis al li. Tamen mi ne ricevis respondon. Krome,
mi ne ekgxojus pri gxi, cxar tiam, post fino de lernado en la teknikumo, mi
estis sendita militservi al RKKA (Rugxa Armeo). Kiam mi komencis militservi en
Narkomato (Ministerio) pri defendo, estraro nia strikte ordonis al ni: cxesi
cxiujn rilatojn/kontaktojn kun esperantistoj kaj kaze de ricevo de iuj leteroj (precipe
de eksterlandaj esperantistoj), fordoni ilin al komandantaro por neniigo. Tiel
miaj amikeco kaj kontaktoj kun esperantistoj estis cxesigitaj dum multaj jaroj.
Kaj mi neniam poste auxdis pri k-do Snejxko".
Jes, tia estis Dimitrij Snejxko - juna,
energi- kaj vivoplena, cxiam bonhumora,
cxie gxustvenanta kaj nelacigebla. Tamen li estis ankaux la sama D.
Snejxko,
kiu uzante denuncleterojn al redakcio en siaj artikoloj frakasis malamikojn
duspecajn: neutralistojn, sennaciistojn, filatelistojn, kolektantojn. Nome, tiu
sama D. Snejxko verkis en oficiala organo de SEU "Mejxdunarodnyj
Jazyk" en 1930:
"Ni purigu niajn vicojn de
fremduloj!"
Nia laboro trairas en la tempo, kiam kaj en urboj kaj
en vilagxoj iras
kruela klasbatalo. Kaj en urboj kaj en vilagxoj, malgrafl cxiuj rezistoj -
venkmarsxo de proletaro konstruas novajn vojojn por socialisma konstruado. En
SEU-vicoj ankoraux estas nemalmulte da elementoj, fremdaj al celoj de SEU.
Fojfoje la elementoj evidente malutilas al SEU-laboro, subfosante ties
auxtoritaton inter eksterlandaj laboristaj E-organizajxoj kaj unuopaj k-doj. Sur
pagxoj de Bulteno de C.K. oni jam priskribis kelkajn okazajxojn. Ni postulas de
lokaj organizajxoj severan anigon en SEU-vicojn. Ni devas fermi vojon al kulakaj
elementoj, strebantaj penetri en nian organizajxon (sxajne por havi membrokarton).
Ni scias pri unu kazo de uzo de SEU-membrokarto cele
eniri en sindikaton kaj
ricevi laboron, fare de por ni fremda elemento. Pro tio ni devas havi pli da
atentemo dum varbado de novaj membroj de SEU. Ni devas jam delonge efektivigi
malnovan decidon pri arangxo de anigo al SEU tra komitatoj kaj burooj de
SEU-cxeloj.
Per tio ni purigos SEU-on de maldezirindaj
elementoj, subfosantaj nin elinteme".
Kaj malamikoj, kiel eksteraj, tiel ankaux internaj,
abundegis. Sovetunio trovigxis en ringo de malamikecaj sxtatoj, de kie iradis
sencxesa minaco al la unua en mondo, juna socialisma sxtato. Oni jam tute
forgesis pri la Tutmonda Oktobro, pri la Tutmonda revolucio. En
Euxropo antauxenmarsxis fasxismo, kaptante unu landon post la alia. En
laboristmovado regis "disvago kaj vagado". Multe fiagis
gvidantoj de "social-fasxismo" (tiel oni nomis
socialdemokratojn). La lando strecxis siajn tutajn fortojn, por preparigi al
estonta milito, al frakaso de malamikoj, al atako kontraux ekstera minaco.
Levis la kapojn intemaj malamikoj, interna
kontrauxrevolucio. Cxie oni viziis deflankigxojn, komplotojn, teroristajn aktojn,
sabotadojn kaj diversiojn. Tamen, Stalin kun siaj fikunuloj plej multe timis
tiun "Judason" Trockij, kiuj
entrancxeigxis eksterlande kaj de tie, el sekura distanco, teksis intrigojn,
sencxese kritikante, senmaskigante, subfosante auxtoritaton de la "Gvidanto
de tuta homaro - Stalin", kaj semante dubojn kaj panikon
en vicojn de "feraj batalantoj". Cxion oni jxetis al sercxado kaj
batalo kontraux malamikojn. Cxiujn organizajxojn, instancojn, instituciojn,
tutan potencegan agitaci-propagandan aparaton oni orientis al la celoj. La
sxtata paranojo atingis siajn kulminojn.
Konforme al la gxenerala linio de l'partio (RKPb), la
C.K de SEU kondukis la
analogan politikon. Oni donis precizajn, nedusencajn ordonojn al tuta
esperantistaro:
- cxesi tutan poresperantan propagandon kaj agitadon,
- malpermesi cxiujn aliajn E-organizajxojn, precipe E-klubojn, vegetarajn
E-mangxejojn (kiel "postrestajxo de malnobla pasinto");
- cxiujn fortojn de sovetia esperantistaro oni devas jxeti al helpo de partio en
realigo de ties politiko, de ties gxenerala plano; konduki laboron en uzinoj,
fabrikoj, sociaj organizoj (kaj neniukaze por Esperanto sed nur per-Esperanto).
Malpermesi iun ajn individuan korespondadon kun eksterlandaj esperantistoj, en
kiu ne temas pri venkoj de socialismo en Sovetio, pri novaj atingoj en realigo
de "promfinplano" (planoj de produktado kaj vendado), pri senmaskigo
de malicaj manovroj de cxiuspecaj perfiduloj kiel en tutmonda E-movado (neuxtralistoj,
lantiistoj,
"esperfasxistoj" ktp.), tiel ankaux en laborista movado
(unuavice, malicaj
malamikoj de proletaro - t.n. "Social-fasxistoj".
Precipe oni distingis "malnoblajn perfidulojn", tiujn sovetiajn
esperantistojn, kiuj korespondis kun redakcioj de "malamikaj"
gazetoj - "Heroldo de Esperanto", "Sennaciulo"
k.a.), kiuj komunikis siajn adresojn por korespondado, cele de personaj rilatoj,
kolektado de posxtmarkoj k.s. Tamen, tiuj el ili, kiuj provis verki veron pri
reala vivo en la lando, petis pri helpo (kiel ekz. k-do Bajxenov
el urbo Cxita), estis la veraj malamikoj. Tie cxi ekzekuto estis rapida kaj
senkompata. La "malamikojn" oni ne nur forpelis el vicoj
de SEU (kiel tio okazis kun "perfiduloj"), sed ankaux
senindulge "forbruligis per inkandeska fero" - plej ofte kun helpo de
"l'organoj" (NKVD k.s.). Interalie, en la procezo de "senmaskigo"
de tiuj kaj aliaj sovetiaj "k-doj" aktive helpis eksterlandaj "samideanoj"
el redakcioj de la "malamikaj" gazetoj, sidejoj de "malamikaj"
organizoj (SAT k.a.).
Unuvorte, sovetia esperantistaro (SEU) aktive
helpis al Stalin kaj al liaj fikunuloj konstrui kaj plifortigi
tiun terormasxinon, kiu finfine englutis ilin mem. Kaj tion preteriris neniu el
la gvidantoj de tiama SEU. Tamen, se E. Drezen kaj V.Varankin
(kiel personoj kun antauxrevolucia - gimnazia aux alta - klereco) faris tion
suficxe malofte, kaj suficxe milde, elektante esprimojn, la juna generacio: G.
Demidjuk, N. Incertov, R. Nikoljskij k.a. ne havis limigojn kaj ne
gxenis sin sur pagxoj de oficialaj organoj de SEU "Mejxdunarodnyj
Jazyk", "Bulteno de CK de SEU" (poste "Sur
Posteno") - tutan "proletaran" terminologion, kiun ili
sciis. Aparte min cxarmas "specterminologio" kiun uzis Jelena
Sazonova (edzino de E. Drezen), senmaskigante malnoblegajn
malamikojn de sia edzo. Neniu vira autoro uzis tiel fortajn esprimojn.
La sama sorto ne preteriris ankaux nian heroon, D.
Snejxko, kiu teorie (en gazetoj) kaj praktike (en sia Respubliko), same
sensxanceligxante kondukis la "gxeneralan linion" de C.K. de SEU.
Li estis plena de planoj. Plenigante demandaron de
revuo "Mejxdunarodnyj
Jazyk" en 1934, D. Snejxko respondas:
"Oni havas kion fari kaj necesas multon fari. Nun mi verkas originalan
romaneton "33 dokumentoj", en kiu mi volas montri refandprocezon de
homo en aktivan simplan (senrangan) soldaton de Kominterno - konstruisto de
socialista senklasa socio kaj rolon de Esperanto en la procezo. Mi verkas
artikolon pri proletara E-literaturo kaj pri taskoj de IAREV.
Ankaux mi finas tradukon en Esperanton kelkajn artikolojn de V. Lenin por
la 16-voluma artikolaro, post kio mi aligxos al tradukistbrigado por traduko
esperanten de "Antologio de bjelorusaj proletaj verkistoj".
Kaj jen fine sonoris ankaux horo de tiuj cxi
"kavaliroj" de sovetia esperantismo. Ni nun ne scias, kial oni elektis
lin kiel la unuan. Eble pro tio, ke D. Snejko estis unu el plej
energiaj, plej aktivaj inter sovetia esperantistaro, li estis elektita kiel unu
el la unuaj esperantistaj viktimoj de la nova stalina (legu: Jejxova)
inkvizicio. Aux, kiel oni tiam vaste kaj fiere skribis en sovetia gazetaro, li
estis la unua kiu eksentis
"forton kaj senindulgecon" de "Jejxovaj pugnogantoj"
(vortludo en la rusa kun lia familia nomo). le sur la plej alta nivelo oni
decidis pri la sorto de esperantistaro, ia centro sendis la konvencian signalon,
kiu iris malsupren - al plenummekanismoj ) por senkondicxa efektivigo. Kiel oni
faris tion teknike? Nun ni povas vidi tion tute klare el la oficialaj dokumentoj.
Jen ekzemple kion oni povas legi en la 1-a eldono
de la fama libro de d-ro
U. Lins "Dangxera lingvo", pri komenco
de persekutoj kontraux esperantistoj en Sovetio:
"La fino venis abrupte: unua fulmobato okazis
jam en 1935, kiam membro de
Centra Komitato de SEU, D.S. Snejxko el Minsk, estis
subite malliberigita kaj kondamnita al kvinjara punlaboro.(Li revenis fizike kaj
morale frakasita, blindigis kaj baldaux mortis)".
Bedauxrinde, en multaj libroj pri historio
de Esperanto-movado ankoraux oni
trovas kelkajn gravajn erarojn kaj malgustajxojn. Pro tio mi strebas cxiam
bazigxi strikte sur dokumentoj (prefere oficialaj). Mi ne scias, kie s-ro U.Lins
trovis la donitajxojn pri D. Snejxko kaj kiom fidelaj estas la
fontoj.
Sed, kvankam la informo pri k-do D. Snejxko
ne plu trovigxas en la 2-a eldono de "La dangxera lingvo",
gxi jam igxis firma scienca fakto kaj kiel tia jam komencis "vivi" sur
pagxoj de multnombraj prihistoriaj E-libroj. Tamen antauxnelonge mi ricevis, je
mia peto, oficialan respondon de Prokurejo de Bjelorusia SSR pri la sorto de
k-do D. Snejxko. Kaj kiel oni povas vidi, en la dokumento estis
montritaj iom aliaj informoj, krome, en gxi oni ankaux povas vidi, kia estis la
"kulpo" de Snejxko kaj liaj kamaradoj.
Jen la traduko de la teksto:
"Prokurejo de USSR
Prokurejo de Bjelorusia SSR
220849, u. Minsk
sir. Internacionaljnaja 24
22.02.1990, No. 13/936-89
Estimata NikSt!
Cxe kontrolo de via letero, veninta el KPK (Komisio pri
Partikontrolo), cxe
kiu nun estas Komisio pri rehonorigo de viktimoj de amasreprezalioj el 30-aj
kaj 50-aj jaroj], oni determinis sorton de du esperantistoj: Eljkind I.I.
kaj Snejxko D.S.
Eljkind I.I. kaj Snejxko D.S. estis
kondamnitaj fare de speciala jugxkolegio
de Supera Jugxistaro de BSSR, la 7-an de majo 1936, laux art. 72 de Krimkodo
de BSSR al 3 jaroj de mallibereco [art. 72 -Kontraurevolucia propaganda kaj
agitado " - oni povis esti kondamnita gis 10 jaroj de punlaboro]. La esenco
de akuzo, kiel gxi estis formulita en la ordono pri persekuto kaj en la verdikto
de tribunalo konsistis je tio, ke ili uzis Esperanton, unu el la rimedoj de
internacia proleta korespondado, kiel kanalon por akiro de kontrauxrevolucia
trockiista, fasxista kaj burga literaturo, disvastigis gxin inter esperantistoj.
Al Eljkind oni prezentis akuzon pri tio,
ke la supre menciitan literaturon
li disvastigis inter esperantistoj.
Snejxkon oni akuzis, ke korespondante kun
eksterlandaj korespondantoj laux esperanta linio, li regule ricevadis de ili
kontrauxrevolucian, fasxistan literaturon, disvastigis gxin inter esperantistoj.
En novembro 1935, li ricevis de Eljkind kontrauxrevolucian gazeton, eldonatan en
Parizo sub redaktado de kontrauxrevoluciulo, trockiisto, Lanti. La gazeton "Jeretik"
(ruse "Herezulo") Snejxko disvastigis inter
esperantistoj, tamen post aresto de Eljkind, li gxin detruis.
Eljkind konfesis, ke el Holando li ricevis
la gazeton "Jeretik" por konatigxo
kun artikoloj de kontrauxsovetia enhavo, kaj ke li donis gxin legi al Kirjusxin
(Pavel Kirjusxin - jugxisto, membro de sekretariejo de C.B. de Bjelorusia
SEU-filio, aktiva gvidanto de IPK dum kelkaj
jaroj). Gazeton "Heroldo de
Esperanto" lauxdeganta fasxismon, li donis legi al Fjodorov
(I.Fjodorov -
pseuxdonomo "Janko Mauxr" - esperantisto, fama verkisto de
porjunulara
novelaro) kaj al Kirjusxin.
Post pristudo de la dokumentaro oni konstatis, ke en
gxi mankas informoj,
surbaze de kiuj la tribunalo faris konkludon pri kontrauxrevolucia karaktero
de uzitaj gazetoj. Oni ne povis pruvi, cxu la gazeto "Jeretik",
detruita de
Snejxko, estas analoga laux enhavo kun la rusa traduko de la gazeto
aldonita al
dokumentaro. Mankas informoj, cxu ili disvastigis kontrauxsovetiajxojn.
Konsiderante cxion, la Supera jugxislaro de
BSSR fare de Prokurejo de BSSR,
la 30-an de novembro 1989 enmetis proponon por la nuligo de la verdikto kaj
cxesigo de la proceso.
En la dosiero trovigxas jenaj interesaj informoj:
Snejxko Dmitrij Semjonovicx, naskita en 1903 en
urbo Orsxa de Vitebska regiono, bjeloruso, senpartiano. Gxis 1921 li laboris en
Gomela telegrafo, ekde 1922 lernis en Minska medicina inslituto.Ekde 1919 gxis
1921 li apartenis al Gomela organizajo de anarkiistoj-komunistoj.
Post finstudoj en la instituto li laboris kiel altgrada
sanitara inspektoro
de CSPSB. La edzino - Snejxko-Sjevjerjanova Marija
Jevsejevna, nask. en
1901, laboris kiel kuracistino de infana polikliniko. Hi havis 7-jaran filinon Nina.
Snejxko estis membro de Bjelorusia unio de esperantistoj kaj membro de C.K.
de SEU.
Eljkind Ilja Isaakovicx, nask. en
1898, en vilagxo Ratutici de Borisovskij
regiono, hebreo, membro de KP(b)B, finis 7 klasojn, logxis en urbo Minsk kaj
laboris kiel estro de sektoro pri E-elsendoj de Bjelorusia radio. Gis 1934
laboris kiel seruristo en uzino Vorosxilov. La edzino, Eljkind Emma
Solomonovna, laboris kiel purigistino en esplorinstituto pri sanprotektado.
Jen kion skribis pri li la revuo "Mejxdunarodnyj
Jazyk" No. 71 1934:
"Dinastia honora prolelaro, malnova laboristo de uzino Vorosxilov, heroo de
la 1-a kvinjara plano kaj sperta esperantisto, membro de C.K. de SEU.
Tiaj kiel k-do Eljkind" estas la skeleto de nia organizo. Tiuj homoj ne
forlasos korektan vojon de servado per Esperanto al afero de Revolucio, ne
sxangxos gxin je malgrava tempopasigo. Nur 20% de Eljkindoj en nia
organizo, kaj nia afero estos nevenkebla".
Eljkind estis arestita la 26-an de
januaro 1936, Snejxo la 5-an de februaro
1936. Aliaj por vi interesaj informoj, koncerne tiujn personojn mankas
en dosiero.
Fakestro, I.I. Suhxoverhx."
Do, nun ni scias, kial li estis arestita kaj kion
oni imputis al li kaj al liaj samsortanoj. Tamen tiatempe neniu el esperantistoj
sciis ion pri cxio cxi, kaj, kiel tute prave skribas U. Lins:
"Sed tiu unua rimarkinda aresto ankoraux
ne maltrankviligis la plej multajn sovetiajn esperantistojn. Plene fidante la
justecon de la regximo, ili konkludis, ke versxajne Snejxko iel
sxargxis sin per kulpo".
Kaj nun ni scias, kia sorto atendis tutan
sovetian esperantistaron kaj milionojn da senkulpaj civitanoj, kiujn englutis "infera
masxino" de amasa teroro en 30-aj, 40-aj kaj 50-aj jaroj. De tie oni
povas kompreni, kial D. Snejxko estis liberigita nur en 1955 kaj
poste baldaux mortis (en 1959) en urala urbo Permj. Tamen, almenaux je tiu akuzo,
nun li estas tute senkulpigita. Jen kion oni povas legi en la dokumento, kiun mi
ricevis de la sama instanco:
"Estimata NikSt!
Je via petskribo mi informas vin, ke laux decido de
Prezidio de Supera
Jugxistaro de BSSR de la 20-a de marto 1990, kriminala proceso kontraux Snejxko
D.S. kaj Eljkind I.I. estis finita pro absoluta manko de pruvoj pri
ilia
krimo.
Fakestro: I.I. Suhxoverhx"
Jen tiel "felicxe" finigxis historio
de vivo kaj sorto de unu el la plej famaj kaj aktivaj sovetiaj esperantistoj el
20-aj kaj 30-aj jaroj. Ni forgesu nek lin, nek aliajn esperanlistojn, nek iliajn
sortojn. Iliaj vivoj kaj malgxojaj sortoj servu al ni kiel bona ekzemplo kaj
signifoplena memorigo pri minacoj de totalismo, por ke cxio cxi neniam plu
ripetigxu.
NikSt
"Sennaciulo", 1992, No. 3, 25, 28 - 30
************