USSR u. Kutaisi
PALACO DE PIONIROJ
Kutaisi,
29.6.1973
Kara
samideano kaj kunbatalanto!
Ne
miru, ke
gxis nun mi ne sendis la promesitan au'tobiografion kaj fotojn. Mi tre malsanis kaj estis
ne kapabla ion fari.
Nun
anstatau' la biografio mi sendas al vi la artikolon, presitan en la kutaisa
kartvela jxurnalo "Kutaisi", kie tre detale
estas priskribita mia E-ta agado kaj aparte kelkajn biografiajn notojn. Mi ne
scias cxu vi bezonas tiujn materialojn ruslingve au' Esperante. Al mi sxajnas,
ke la biografiajn notojn mi jam sendis al vi en la enketo komence de Majo. Cxu
vi gxin ricevis? Mi nun ankau' aldonas du fotojn.
Ne miru pri mia
forgesemo. En aprilo
cxijara mi farigxis 80 jara, kaj la memoro kruele perfidas min.
Mi gxus trarigardis kelkajn
materialojn el mia skribotablo, kaj decidis sendi ilin al vi. Ankau' pri A.
Kohx,
kiu sendube okupas honoran lokon en la materialoj pri niaj veteranoj. Cxion,
kion vi ne bezonas, peto resendi al mi, cxar restis cxe mi neniaj kopioj.
Cetere, mi persone ilin jam apenau' bezonos, sed ofte kamaradoj petas miajn rememorojn
k.t.p.
En la tago de junularo en Kutaisi
estis granda demonstracio kaj mitingo sur la urba placo. La lernantoj salutis la
partoprenantojn kartvele, ruse, angle, germane, france (suficxe malbone) kaj
ankau' Esperante, kio estis presita en la jxurnalo "Kutaisskaja Pravda".
Nun, kiam la vivo proksimigxas al sia finalo, mi ofte pensas: kio do restis el la ricxa
pasinto, el tiom da sukcesoj,
el la tiom promesplena estonto? Kiom restu fidelaj al la ideo? Cxu ne vane estis
dedicxita al gxi la tuta vivo?
Kaj malgrau' la suficxe trista
hodiau'o de E-to en nia lando, mi kredas ke ne, ne vane. Io restis kaj ankorau'
donos siajn fruktojn.
Kio koncernas mian personan vivon, do
la plej altajn kaj felicxajn tagojn de mia vivo al mi donis Esperanto. Mi kredas,
ke tion sendube sentas cxiuj veteranoj.
Akceptu mia[j]n plej korajn salutojn
kaj dezirojn de sano kaj felicxo
Ida Lisicxnik
P.S.
Mi aldonas ankau' la artikolon "Из
воспоминаний
старых
эсперантистов",
verkitan lau' la peto de k-do Podkaminer al la 100 jara jubileo de
Zamenhof kaj 70 de E-to.
***********