Nikolao STEPANOV
|
Antaux dek jaroj, la
28-an de januaro 1980, en Riga forpasis (kiel mi
auxdis - pro subita koratako - NSt.) konata
Esperanto-poetino Ludmila Jevsejeva.
Sxi naskigxis la 14-an de auxgusto 1913. La fundamenton de sia
klereco sxi akiris en Lomonosova gimnazio en Riga. Sxi ellernis Esperanton dum sia junagxo, kiam kristaligxis sxiaj interesoj kaj streboj. Sxia unua Esperanto-instruisto estis G.Tupicin - tre aktiva esperantisto kaj auxtoro de pluraj E-lernolibroj. Poste L.Jevsejeva sian tutan vivon dedicxis al Esperanto. Antaux la Dua mondmilito sxi estis la redaktorino de E-revuo "Ondo de Daugava", la sekretario de Latva Esperanto Societo, laboris en diversaj E-komisionoj, ofte prelegis, aktoris en E-teatrajxoj, iam mem verkinte tekstojn por ili, gvidis E-karavanojn al najbaraj landoj. Tamen la cxefa okupo por sxi estis versfarado. Bedaflrinde la kruela sorto, same kiel multajn esperantistojn, ankaux sxin kondukis for de sxia hejmo al malproksima Inta (Komi provinco, cxe la polusa cirklo - NSt.), kie sxi estis devigata pasigi multajn vivojarojn. Post la reveno L.Jevsejeva eniris la pintan periodon de sia krea aktivado. Sxi verkis originale multajn versojn, kiuj traktas tre vivoproksime interesajn temojn. La versoj legigxas tre facile kaj flue. La lingvo estas cxiam senriprocxa, temas pri la beleco de la mondo, traktas pri homo mem. Tre simpatiaj kaj sxatataj estas sxiaj porinfanaj versajxoj. La poetino havis tre amikajn interrilatojn kun estona E-poetino Hilda Dresen kaj Stefania Palica el Szczecin (Pollando), korespondis kun eminentuloj de E-literaturo: Marjorie Boulton, William Auld, Kalman Kalocsay, Ferenz Szilagyi, Milda Jakubcova k.a. Bedauxrinde dum sxia vivo ne aperis sxiaj versoj libroforme. Ili estis presitaj en E-revuoj "Ondo de Daugava", "Litova Stelo", "Norda Prismo", "Heroldo de Esperanto", ktp. Antaux kelkaj jaroj litovaj esperantistoj eldonis sxian verskolekton "Donaceto por infanoj", ankaux en Ukrainio aperis unu libreto. Dum diversaj E-arangxoj ofte sonas versoj de Ludmila Jevsejeva, pruvante ke sxia talento tusxis korojn ankaux de nova generacio. |
Jen kion rememoras pri sxi k-dino Stefania Palica
(Szczecin) - (samloke, pp. 2-3):
En la jaro 1963
mi fondis la E-rondon en Palaco de Junularo en pola havenurbo Szczecin. Tiam mi sercxis diversajn kontaktojn por mia
junularo,
anoncante en E-revuoj kaj pere de Geonkloj Esperantistaj, kiu
tiam havis sian lokon en Anglujo. De tie mi recevis la adreson de
Ludmila Jevsejeva,
kiu jam de la jaro 1964 farigxis Esperanto-Onklino de mia grupo.
Nia koresponda kontakto estis tre abunda kaj, krom mia persona
korespondado kun sxi, mia junulara grupo cxiam korespondadis
komune, sendante al sxi proprajn gazetetojn kaj aliajn
laborajxojn. En la sekvanta jaro sxi kontaktigis min kun E-rondo
en Zimeri (en Latvio) "FAJRERO",
kies gvidanto Arturs Kubulnieks
dum multaj jaroj ege helpadis en mia laboro.
Dum 14-jara funkciado de E-rondo cxe Palaco de Junularo en Szczecin nia kunlaboro kun Ludmila Jevsejeva estis tre fruktodona: sxi cxiam liveradis al mi sxiajn versajxojn verkitajn por infanoj kaj junularo, neniam forgesante pri okazajxoj. Kaj fine en la jaro 1970 mi havis la felicxon renkonti sxin en Riga, kiam mi partoprenis la datrevenan solenajxon de tiea Palaco de Pioniroj. Ludmila veturigis min tiam en E-klubejon "Internacia Amikeco" de blinduloj, kie sxi estis patrono. Neforgesebia estis renkontigxo tie, kaj miajn impresojn mi enskribis en ilia kroniko. "Ludmila cxiam restos en mia memoro kiel brilanta stelo en Esperantujo kun multaj meritoj en la disvolvigo de Internacia Lingvo. HONORON AL SXI POR ETERNO!" |
Kaj finfine, el la sama revu(et)o
- rememoraj versoj de E. Lippe (p.3):
LUDMILA JEVSEJEVA El Riga Funebra sciigo Pri enterigo De la poetino Jen, vivodestino. Strofoj belaj kaj spritaj De la poetino verkitaj Por vi, niaj infanoj, De Verda Steleto anoj. Kaj ankaux por vi, alilandaj Legantoj malgrandaj. Restu en cxiu koro Pri la poetin' memoro, Cxar estas por vi verkitaj De sxi strofoj belaj kaj spritaj. |
MI ATENDAS MIRAKLON Mi atendas miraklon dum cxiu vesper', ebriigan printempon en povra auxtuno, por eskapi, sur cignaj flugiloj al nuno. Mi atendas miraklon dum cxiu vesper'. Jen vocx' en mallumo, sarkasme ekfrazas : "Ho, naiva, mirakloj neniam okazas!" ============================= |
Mi mem ne unufoje adresigxis al
prokurorejo de Latva SSR (meze kaj fine de 1990, kiam ankoraux
gxi ekzistis), sed respondo mankis. Tamen jen en majo de 1991 mi
ricevis de tie malgrandan leteron:
Okaze de via letero de la 30-12-1990
[mi] informas [vin], ke listigitaj en gxi personoj aux iliaj geparencoj pri
demandoj de rehonorigo en prokurorejo de Latva SSR ne adresigxis (mi demandis ilin pri sorto de gefratoj Drezen,
Indra Taivalds, Iohanson/Zilberfarb k.a.
- NSt.). Iliaj
arkivaj dosieroj konservigxas (estas deponitaj) ne en prokurorejo, sed en respektivaj organoj de
sxtatsekureco, kien vi
ja devas adresi pri por vi interesaj demandoj. Helpanto de Prokuroro de Latva SSR, seniora konsilisto pri justico D. F. Cxibisov (Letero No. 13-24-91 de la 07.05.1991). |
Mi tuj skribis al KGB de Latva
SSR. Post longa silento mi finfine ricevis respondon de tiu cxi
organizajxo (tre interese, ke kvankam la letero al mi estis
datita je la 31.07.1991, sur koverto staris sigelo kun dato la
23.08.1991, kaj mi ricevis la leteron nur la 04.10.1991, t.e.
preskaux duonjaron post kiam kaj Latva SSR kaj ties "Latvijas
PSR Valsts Drosibas Komiteja" [Esperante: KGB de
Latva SSR] por cxiam malaperis). Tamen jen kio estis skribita en
la (tre interesa) letero (No. OS/150 de la 31.07.1991, Riga,
2pp.):
"Estimata...! Rezulte de farita kontrolo oni konstatis, ke el nombro da por vi interesaj personoj laux materialoj (arkivejoj) de KGB de Latva SSR estas informoj pri : JEVSEJEVA Ludmila Ivanovna, nask. en 1913 en urbo Riga, rusino, ne edzigxinta, gxis aresto logxis en urbo Riga, strato Reformatu, d. 15, log. 5 kaj laboris en librotenist-fako de Cxefposxtoficejo. Jevsejeva L. I. per Popola Komisariato de Internaj Aferoj (N.K.V.D.) estis arestita la 14-an de junio 1941 (la "nigra" tago por logxantoj de cxiuj tri baltiaj landoj : Estonio, Latvio kaj Litovio, kiam dum unu tago (nome la4-an de junio 1941!) - nur gxuste unu semajno antaux subita atako de Sovetunio fare de hitleraj armeoj, estis amase deportitaj en Siberion kaj aliajn regionojn miloj kaj miloj da ties civitanoj, kiujn tiama sovetia registaro (N.K.V.D.) konsideris kiel la plej dangxeraj por sovetia potenco kaj Sxtatsekureco de USSR personoj. - NSt.), kaj la 20-an de junio 1941 estis akuzita laux art. 58, parto IV de UK (Krimkodo) de RSFSR (en redakcio de 1926) kaj la 16-an de majo 1942, laux decide (ordono) de OSO (Osoboje Sovesxcxanije = Speciala Konsilantaro) cxe NKVD SSSR, kiel socie dangxera elemento, [sxi] estis sendita en punlaborejon (Ispraviteljno-trudovoj lagerj) dum 3 jaroj. Laux decido/ordono pri akuzo kaj la verdikto, Jevsejeva L.I. de 1932 gis 1940 jaroj aktive partoprenis en esperantista movado en Latvio, ...dum kelkaj jaroj [sxi] estis sekretario de Riga fako (otdelenije) de esperantistoj, kaj de 1935 gxis 1937 - redaktoro de revuo de esperantistoj en Latvio "Volna Dviny" [Ondo de Dauxgava]. De 1937 jaro gxis 1939 jaro [sxi] estis membro de Internacia Ligo de esperantistoj, kies centro trovigxis en Londono. Dum lastaj 4 jaroj [sxi] veturadis al konferencoj de (cxe)baltaj esperantistoj en Tallin, Riga kaj Kauxnas. Dum kelkaj jaroj [sxi]persone korespondadis kun kelkaj esperantistoj, logxantaj en diversaj landoj de Okcidenta Europo. En 1941 je sxia adreso el Bulgario (NB: tiatempe la lando estis kvalifikita kiel "lando de blanka teroro" - NSt.) venis cirkulero, en kiu oni proponis (al sxi) doni informojn de spiona karaktero pri altlernejoj de Sovetunio. En 1938 sxi estis membro de monarkiista "Rusa kultur-kleriga societo" en Riga, unuigxinta blankelmigrintan parton de rusa logxantaro. Laux decido de jugxistar-kolegio pri krimaferoj cxe Supera Jugxistaro de Latva SSR de la 22-a de junio 1957 la ordono de OSO cxe NKVD SSSR de la 16-a de majo 1942 rilate de Jevsejeva L. I. estis nuligita kaj krimproceso - cxesigita, pro manko de krimpuneblaj agoj en agado de Jevsejeva L.I. El materialoj de [sxia] krimdosiero sekvas, ke Jevsejeva L.I. havis jenajn geparencojn: |
AMIKECO Pli bonas cent amikojn havi ol rublojn cent en posxo. Sed, kies koron gajnos vi, Se en monuj'... nur grosxo ? ===================== |
PERFIDIS MIN AMIK' Perfidis min amik'. Ne mortis mi, nur suno estigxis nigra disk', kaj cxirkaux mi auxtuno. Perfidis min amik! Mi vivas, ne lamentas, nur cxio en la mond' al mi indiferentas. Perfidis min amik', se li, revenus iam... |
patrino - Jevsejeva Jelena Fjodorovna, nask. en 1885 en
Riga, patro - Jevsejev Ivan Petrovicx, nask. 1880 en Riga, mortpafita de germanaj okupantoj en 1942 kiel psika malsanulo, frato - Jevsejev Viktor Ivanovicx, nask. en 1909 en Riga, laboristo. Materialojn pri aliaj nomitaj de vi personoj KGB de Latva SSR ne havas. Por ricevo de materialoj pri agado de esperantistoj en Latvio gxis 1940 [ni] rekomendas [al vi] adresigxi al Centra Sxtata Historia Arkivejo de Latvio laux adreso: u. Riga, str. Slokas, No. 8. Fakestro pri publikaj rilatoj A. I. Dombrovskis |
KONSILIO CXE PINGVENO - Kio helpas, pingveno Pepino, kontraux angino ? - Trifoje tage, en granda dozo, tute sen kosto - frosto ! ====================== VINTRO Negxo - cxie kaj sur cxio, sur monteto, sur abio. T-s-s-s ! Ne bruu lauxte, Tomas, sub la negxo urso dormas ! |
Jen tiujn cxi informojn mi havas pri vivo kaj sorto de Ludmila
Ivanovna Jevsejeva. Antaux ol fini, nur du
komentojn.
1.Malgraux apero dum lasta tempo de
multnombraj atestoj, informoj kaj dokumentoj, ankoraux trovigxas
kelkaj homoj, kiuj insiste asertas, ke oni ne persekutis homojn
en Sovetunio pro ilia esperantisteco, pro ilia por-esperanta
agado. Laux mi, la lasta dokumento elokvente montras erarecon de
la asertoj. Cetere, oni jam delonge scias pri la respektivaj
instrukcioj de N.K.V.D.SSSR rilate al la persekutoj de
esperantistoj (almenaux en cxebaltiaj respublikoj) -
[ Vd. "Dangera lingvo", p. 397!].
2. La "Rusa kultur-kleriga societo" en
Riga unuigxis klerigitan parton de tiea rusa logxantaro kaj estis
unu el tuta aro da elementoj de tiama kultura auxtonomio de rusa
logxantaro en Latvio. Sendube, en ties membroj estis kaj
monarkiistoj kaj membroj de iama "blanka
gvardio". Tamen tiama "kutimo"
de NKVD-anoj pro tio etikedi tutan societon
kiel "monarkiista" kaj unuigxanta de
(nur) "blankelmigrintan parton de logxantaro"
estis certe erara troigo kaj ankaux servis kiel preteksto por
amasaj teroro kaj persekutoj.
Kaj la vivhistorio de Ludmila
Jevsejeva klare ilustras amarajn pagxojn de
l'tragika historio de nia lando.