Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

HISTORIO

Instituto de Esperanto


         La 4an de oktobro 1910 en Moskvo estis oficiale malfermita kurso de Esperanto por plenagxuloj sub la nomo de Instituto de Esperanto. La permeso de la Ruslanda ministerio pri popolklerigo No. 28144 estis ricevita la 20an de oktobro 1909. La fondinto, tenanto kaj sensxangxa direktoro de la Instituto estis rusa entreprenisto Aleksandr Andrejevic Sahxarov [CaxapoB] (1865 - 1942) -- posedanto de la librejo Esperanto kaj la cxefredaktoro de la revuo "La Ondo de Esperanto".  

La Instituto efektivigis dunivelan instruadon kaj atestadon.  

Elementa kurso (16 - 24 lecionoj po 1,5 h) por personoj, ne konantaj fremdajn lingvojn kaj ecx nebone konantaj la gramatikon de la rusa lingvo. Cxi tie oni precipe atentis la lingvan strukturon de Esperanto kompare kun la rusa lingvo kaj la praktikan aplikadon de Esperanto en komunikado kaj afer-korespondado. La kurso dauxris 2 - 3 monatojn.  

Speciala kurso celis preparadon de instruistoj. Gxi havis 3 cxefajn studobjektojn: teorio de Esperanto, historio kaj disvastigo de Esperanto, literature en Esperanto.  

La Instituto cxiam restis ne pli ol malgranda privata lernejo, cxar nek la kvanto de la lernantoj (cx. 80 en la unua jaro, cx. 50 en sekvantaj jaroj), nek tiu de la instruistoj (maksiniume 6 - 7,  inkluzive de Saharov mem), nek la skalo de la agado estis grandaj.  

Pago: 4 rubloj monate por 2 lecionoj semajne. Oni ekzamenis ankaux auxtodidaktojn laux la programo de la elementa kurso (5 rubloj) kaj laux la programo de la kurso speciala (10 rubloj). La instrurajta ekzameno (nur en Esperanto) konsistis el du partoj: skriba (auxtobiografio kaj skizo pri unu el la proponitaj temoj) kaj busxa (legado, traduko, rerakonto de eroj el la "Fundamenta krestomatio"; etimologia kaj sintaksa analizo de apartaj frazoj; historio de Esperanto kaj de ties literaturo; planado kaj realigo de tipa leciono).  

Post la bolsxevista revolucio (1917) la Instituto apenaux povis normale funkcii, precipe post kiam estis konfiskita la librejo (la financa bazo de la tuta entrepreno de Sahxarov) kaj la ejo de la Instituto. Fakte gxi cxesis funkcii en la periodo de la interna milito kaj ekonomia krizo en Ruslando, kvankam ankoraux en 1921 okazis kelkaj kunvenoj de la pedagogia konsilio, estis organizitaj esperanto-rondetoj en Moskvo ktp. Cxiuj provoj ricevi sxtatan subtenon malsukcesis. La punkto estis metita en 1924, kiam incendio pereigis la ampleksajn arkivojn de la Instituto kaj de "La Ondo de Esperanto".

Post la malfermo de la Instituto oni sendis sur la oficiala blank-folio de la Instituto jenan salutleteron al L.L. Zamenhof:

/X-1910 j.
Moskvo
                                   Altestimata Majstro  

La instruantaro de la Moskva "Instituto [de] Esperanto", komencinte instruadon en la Instituto, sendas al Vi sian respektplenan saluton, promesante ciam labori por triumfigi Vian genian kreitajxon.  

A.Saharov, G.Smirnov, Ajspurit, Gabrik

Responde estis ricevita posxtkarto kun saluto de la "Majstro" mem.

24/X-10
Varsovio
                                          Kara sinjoro!  

Akceptu mian koran gratulon okaze de la malfermo de Via Instituto Esperanto. Ni esperu, ke la Instituto alportos kontentecon al Vi kaj grandan utilon al la Esperanta afero en Rusujo.

Via L.Zamenhof


Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).