PRI VIVO KAJ MORTO DE
EUXGENO MIHXALSKI
Antauxnelonge FEL (Flandra Esperanto-Ligo) aperigis
novan libron:
Euxgeno MIHXALSKI "PLENA
POEMARO 1917 - 1937" - Redaktis
William AULD Kun enkonduko de Krys UNGAR -
Antwerpen: Flandra
Esperanto-Ligo, 1994, 176 p. [Serio
"STAFETO", n-ro 18]
Sur la lasta kovrilo oni metis mallongan prinoton pri la libro:
"Euxgeno MIHXALSKI (21 januaro 1897 - 15 oktobro
1937) estas de multaj
konsiderata kiel la plej granda poeto el la skolo de la
proletaj Esperanto-verkistoj de la
komenco de la 20a jarcento. El lia plumo fontis tri
poemaroj: LA UNUA ONDO (1918), PROLOGO (1929) kaj FAJRO
KURACAS (1932). William AULD kombinis en tiu
cxi PLENA POEMARO la tri menciitajn
verkojn kaj kelkajn aliajn poemojn, kiuj
ne aperis libroforme, cxefe pro rifuzo de la tiamaj eldonintoj.
Uverture al la plena poemaro vi trovos en
tiu cxi libro eseon de Krys UNGAR LA VIVO KAJ PEREO
DE EUXGENO MIHXALSKI, kiu brile prilumas la tempon kaj
socion en kiu la auxtoro verkis kaj vivis..."
Mi volus iom pli detale rakonti kaj pri la libro kaj
pri vivo kaj tragika sorto de la poeto. Laux mi, la
rezulto estas bonega. Nia literatura korifeo s-ano William AULD faris grandan
laboron, kolektinte, krom la tri supremenciitajn poemarojn,
ankaux multajn aliajn poemojn, kiuj estis dissxutitaj
tra multnombraj E-gazetoj kaj jxurnaloj tiutempaj. Ankaux li
redaktis la versojn, korektis erarojn kaj klarigis/prikomentis la
lastajn, kelkajn gramatikajxojn, eventojn,nomojn, tiutempajn
realajxojn ktp. Ankaux s-ino Krys
UNGAR verkis interesegan kaj informricxan eseon
pri la poeto, pri la socio kaj epoko, en kiu li kreis siajn
verkojn. Laux mi, sxi bone montris, kiel embriigxis,
evoluis kaj maturigxis lia talento; kiujn etapojn gxi trairis,
kiuj personoj ludis la plej gravan rolon en la
procezo. Mi nun ne rakontu plu pri la antauxparolo - ja oni
devas aparte pristudi tiun cxi ampleksan (preskaux
20-pagxa) kaj multtavolan verkon. Mi nur diru cxi tie, ke
la brila eseo bonege ornamas la libron.
Certe, por rakonti pri vivo kaj poezio de l'poeto, pri liaj
streboj, duboj, atingoj kaj (mal)sukcesoj, fake prianalizi liajn
versojn: lauxforme kaj lauxenhave, - oni devas ne nur
bone scii pri teorio de versfarado kaj pri specifikecon de
kreado de poeto. Ankaux oni devas bone koni faktojn de lia
biografio, historiajn eventojn, faktojn kaj realajxojn de
la epoko, en kiu kreis li kaj liaj amikoj, kolegoj, samideanoj.
Necesas grandaj penoj, amaso da laboro, vastaj scioj
kaj la rezultoj povos okazi ultvoluma
verkaro.
Tamen, bedauxrinde, ni mem treege malmulte scias ecx pri nia
propra historio, kiu gxis nun estis grandega "blanka
makulo". Kaj nur nun, kiam poiomete
ekmalfermigxas pli frue tute fermitaj/sekretaj bibliotekoj
kaj arkivejoj, ni mem (eksaj sovetianoj)
poiomete komencis ekkoni multajn gravajn
detalojn, faktojn kaj eventojn, sen kies scioj ni ne povis
(kaj ne
rajtis) jugxi pri motivoj kaj faktoroj,
kiuj difinis tiujn aux aliajn agojn,
konduton kaj opiniojn, pensmanieron de diversaj personoj.
Mi havas pli modestan
taskon: rakonti ion, kio ne aperis en la eseo, iom aldoni
kaj eble ecx esprimi sian vidpunkton je tiu aux alia
fakto, evento, okazintajxo surbaze de novaj (aux pli
gxuste - pli frue nekonataj por ni) informoj ktp.
Tamen, traleginte gxin kelkfoje kaj trafoliumante mian
dokumentaron pri EM (kaj ne nur pri li), mi
opinias, ke indus
fari kelkajn korektojn, aldonojn kaj
gxeneralajn rimarkojn pri la verko.
ARDA POETO
Jes, Krys verkis bonegan
antauxparolon. Sxi priskribis lian vivovojon, procezon de
evoluo de lia poezimetio, maturigxo kaj evoluo
de lia kreado kaj liaj politikaj orientigxoj. Tutcerte, li
placxas al sxi kaj pro tio sxi verkis sxian eseon de vidpunkto de
lia adoranto. Kaj, farante cxi tion, sxi neeviteble iom idealigis
kaj plibeligis sian heroon. Ekzemple, mi ne tute
konsentas kun sxi en kelkaj momentoj dum pritraktado de lia
personeco. Bone, li estu "la plej granda poeto el la skolo
de la proletaj E-verkistoj de la komenco de la
20-a jarcento". Jes, efektive, li estis
mortigita de la stalina-berija-a bando de bucxistoj ktp.
Tamen, se ekskludi liajn lirikajn
versojn de la unua periodo (ekzemple, tiujn, kiuj aperis en
la poemaro "Kantoj de l'amo kaj sopiro" [1932]),
pri kio li mem verkas , al kio li alvokas, kion li glorigas
kaj proklamas? Laux mi, li ja
estis tia sama FANATIKULO, kiel aliaj
liaj samagxuloj tiutempe, kaj ankaux li alvokis
al "detrui la malnovan mondon
gxisfunde" (legu la "Internacio"-n
kaj liajn versojn - ekzemple, "Fajro kuracas", kiu
donis nomon al tuta poemaro de la 1932 jaro!
Cxu bone konataj motivoj? Al kiu alvokas tiu cxi (i.a. en
persona vivo tre pacema) homo? Gxuste kiel en
"Internacio" - unue ni detruu cxion - gxisfunde!
- kaj
[nur] poste ni komencu konstrui la felicxan, bonegan mondon:
F A J R O K U R A C A S
Antauxen kaj antauxen! Al novaj idealoj!
Al nova viv-konstruo! Al nova
viv-rimed'!
Ni ecx ne haltu antaux kruelaj
sangbataloj!
Ni ne kompatu, premu la florojn sur la
bed'!
Nu, kiel? Kaj li dauxras:
La mondo estas koto. Ni koton abomenas.
Ni volas gxin forigi per nekutima fort'.
Ni, mondon amegante, gxin tamen cxiel
penas
Fordoni al la brakoj kaj spiro de la
mort'.
Kaj li romantike ekkrias:
En sang' naskigxos Amo. El fajr' aperos
Vero.
Kaj Belo ekradios el post densega fum'.
Post neniig' disfloros denove tuta tero.
Post longa prema nokto ekbrilos fine
Lum'.
Kaj potencega fina akordo:
Antauxen ni, kuragxe! Al novaj idealoj!
Al novaj vivrimedoj! Al nova
viv-konstru'!
Ni ecx ne haltu antaux kruelaj
sangbataloj,
Cxar nia savo estas en plena viv-detru'.
Certe, oni povas kompreni samtempulojn
de l'revolucio - ne sciante anticipe, kio gxi
estas (ecx ni nuntempe ne tutan bildon imagas al si), ili vidis
en gxi purigadon de acxajoj, abomenajxoj, malpurajxoj de pasinto.
Ankaux oni povas konsideri la junan agxon de la auxtoro: ja la
versojn verkis 20-jara junulo en oktobro de 1917,
kiam tuta Rusio revis pri
revolucio, kiu povus sxangxi la miljaran stagnadon de monarkia
regximo... Kaj li ja dauxris la temon dum tuta sia
vivo!
Laux mi, en la enkonduko ne tre
reliefe estas priskribitaj lia personeco kaj lia krea
biografio. Ekzemple, kial oni ne citu artikolon pri li el "Enciklopedio
de E-to"? Jen kion estas skribita pri li en gxi:
MIHXALSKI Euxgeno - (pseuxdonimoj: Torentano,
Revulo, Profetivski),
ruso, instruisto-bibliotekisto. Nask. 21 jan. 1897 en Leticxev,
Ukrainio. E-isto de 1911. Nun organiza sekretario de la IAREV. En
1917 li fondis lit[eraturan] E-revuon "Libera Torento"
en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj
tradukajxoj. Kunlaboris al "SAT-organoj", Bulteno de
SEU", "Internaciisto" kaj al "La Nova
Etapo". Aperis de li poemaroj "La Unua
Ondo", 1918, "Du Poemoj", 1922,
"Prologo", 1929, "Fajro kuracas", 1932.
Flirtvocxa poeto. Majstro de la liberaj formoj. Liajn poemojn
karakterizas la rapsodieca ritmokonstruo. La cxeftemo en liaj
unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En "Prologo"
jam trovigxas socialistaj pensoj, sed en "Fajro
kuracas" li tute forjxetis sian gxistiaman cxeftemon kaj
grandspire kantas
pri mondpolitikaj aktualajxoj laux ekstreme maldekstra revolucia
koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas
belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia
cxarmo. - EMBA.
"Enciklopedio de Esperanto", HEA, Budapest,
1933/1986, 370
********
Laux lia iniciato, junaj
geesperantistoj de Saratov komencis eldoni en 1918
jxurnalon "Volga pioniro" kaj dumonata
literatur-socian revuon "Libera Torento"
(aperis nur du numeroj), kiuj unuigis cxirkaux si cxiujn
revoluciajn fortojn de loka E-movado. Sur ties pagxoj
estis publikigitaj la unuaj versajxoj de EM "Jam
superfluas vortoj", "Fajro
kuracas", "Torento" k.a. En
ili senteblas arda abomeno al sufoka malnova mondo,
malamo al gxiaj adeptoj - filistroj kaj pasia
revo pri venonta felicxa tempo.
Tiuj sociaj kaj lirikaj versoj de la
poeto (kune kun poeziajxoj de alia torentano V.POLJAKOV
[Valentin Ivanovicx POLJAKOV, nask. en
1896, u.Kamisxin, stalingrada provinco, ruso, instruisto pri
germana lingvo en mezlernejo, mortis 21.06.38
en malsanulejo de Taganka malliberejo "pro akra
kolito"; rehonorigita 31.05.1957]) konsistigis
libreton "La unua
ondo", aperigita en 1918 kiel Literatura aldono al la
revuo "Libera Torento".
Ankaux en la pli "matura" agxo
(ne forgesu, ke oni mortigis lin, kiam li estis
nur 40-jara!) EM "pekis"
en sia kreado. Trafinte en la tre
seriozan kaj dangxeran aferon kun eldono de siaj junec-tempaj
lirikaj versoj (kaj kie?! - en la blankula Pollando,
por kio li, laux denuncoj de V.KUZMICX
k.a., "ricevis valuton"; krome, nome la
"senpolitikaj" lirikaj
(pri amo!) versoj ankaux konsistigis aldonan
"kulpon", des pli ke la eldoninto - pola civitano
N.Szapiro ne publikigis la "Antauxparolo"-n,
per kiu EM volis almenaux iom
"senkulpigxi". Li poste publikigis la "Antauxparolon"
en E-gazetaro, sed la ago de "perfido"
jam okazis kaj
respektiva denunco jam kusxis en lia
persona dosiero en respektiva
organizajxo.
Li penis almenaux iomete
"forrampi" de la dangxera rando de l'abismo: en
1937 li sukcesis krei la
poemon "Forjxejo de l'Homoj"
- pri konstruistoj de
la [mond] (fi)fama Bjelomora-Baltijska
kanalo, kie Stalin kaj ties kliko amase uzis manlaboron de
malliberuloj (i.a. lakea/servuta kaj tute mensoga). Sed tio
jam ne povis helpi al li. Cxu
li estis membro de (kom)partio? Formale, ne.
Sed li nepre membrigxus en (kom)partio, se li povus - unue, tio
konformigxis al lia tiama animstato, due, li ja estis, kvankam
malgranda, tamen (laux difino) "laboristo de l'ideologia
fronto" - ja li estis pedagogo, por kiu partimembreco
estis deviga! Tamen EM ne povis fari tion - ja li servis kiel
blankgvardiano, kaj
tio tute fermis partiecon al li (el oficiala letero el donecka
filio de
KGB - N10/3-7789pf de la 01.04.91 pri li):
"Responde de
via skribpeto pri sorto de membro de CK SEU [ni] informas
[vin], ke Mihxalskij Euxgenij Iosifovicx, nask. la 21-an de
januaro 1897, en u.Leticxev de eksa Podoljska gubernio, ruso,
senpartiano, klero nefinita alta, ekde 1918 gxis 1919 estis inter
simpatiantoj de VKP(b) [tiutempe estis tia kategorio, ruse:
"socxuvstvujusxcxij VKP(b)" -
kio estis tre serioza deklaro pri siaj politikaj konvinkoj! -
NSt.], en 1919 servis en Denikina armeo kiel (simpla)
soldato (laux mobilizo kiel oficiro), logxinta en u.Donecko kaj
laborinta kiel instruisto de rusa lingvo kaj literaturo en
vespera pedagogia instituto, estis arestita la 16-an de marto
1937 per Donecka filio de NKVD pro senfunda akuzo pri partopreno
en, kvazaux, ekzistinta kontrauxsovetia trockiista organizajxo.
Laux verdikto de Milita kolegio de l'Supera Jugxistaro de
USSR de la 14-an de oktobro 1937 [li] estis verdiktita al V.M.U.N.
[ruse: "La plej alta mezuro de krimpuno"- NSt.] -
mortpafo. La verdikto estis plenumita la 15-an de oktobro
1937 en u.Kievo"... "Laux decido de Milita kolegio de
l'Supera Jugxistaro de USSR de la 8-an majo 1958 Mihxalskij E.I.
esis rehonorigita postmorte...
Kun estimo vic-fakestro de [l'arkiveja] fako Ju.A.Mejxirickij".
BONA, TENERA HOMO
Kia li estis, kiel homo? Rakontas lia
bofratino [fratino de lia edzino] Natalia Aleksandrovna
Syrneva (frauxlina familnomo - Bojko: "Li
estis bona, tenera, neniam faris iun malbonon al iu ajn. Tre
sxatis legi, sed [por tio] tute mankis tempo. Kvar geinfanoj, li
laboris sola en familio. Instruis en la pedagogia kaj akceptis
ekzamenojn en medicina institutoj. Pro tio [li] legis, kiam
iradis al laborejo - senpere dum irado... La
plej sindona al familio homo". Laux sxi, jen
du kauzoj, pro kiuj li estis arestita kaj akuzita: "Li
estis tro rekta kaj sincera homo, li diris [cxion],
kion li opiniis, neniam timis ion. Ankoraux ekludis
[malbonsignan] rolon lia vasta korespondado kun
eksterlando, li korespondadis kun cxiuj".
Sxi substrekas romantismon de EM - de juneco
gxis morto: "Li estis certa, kaj ni cxiuj estis
certaj, ke li preparas mondan revolucion. Pro tio tiom
neatendita por ni okazis lia aresto"...
Laux rememoroj de Grigorij
Isaakovicx Rihxter (1903 - 1977), kandidato pri
filologiaj sciencoj, docento, estro de katedro
pri rusa lingvo en stalina/donecka pedagogia instituto [el
letero al V.A.Kornilov de la 05.09.1972 -
NSt.]:
..."Nun pri Mihxalskij. Post
alveturo el Hxarjkovo en mian naskurbon
[Stalino/Donecko] mi komencis labori cxi tie en jxus
malfermita pedagogia
instituto. Cxi tie laboris nur 7-8 instruistoj, kaj
inter ili Mihxalskij,
literaturisto. Samtempe li instruis en iu lernejo, en altaj
klasoj. Kiom mi
memoras, lia gxenerala (spirit)horizonto egalis
nivelon de bona
lernejinstruisto, ne pli. Tamen li
lauxlitere estis obsedita per
Esperanto, vaste korespondadis en la lingvo,
tradukis, sxajne, "Euxgeno
Onegin"-on. Tutan animon li enmetis en la aferoj. En
la instituto oni
diris, ke li estis unu el la plej grandaj fakuloj pri
Esperanto en la tuta
lando. Li estis homo serioza kaj modesta. En
1937 li pereis. Jam post
milito lia filino finis nian ped.instituton. Kie sxi estas
nun - mi ne
scias, oni ne vidas sxin en la urbo..."
[Temis pri la plej agxa el liaj infanoj - filino Aleksandra
(1921-1957). Du jarojn pli juna estis filo Anatolo
(pereis je fronto dum 2-a mondmilito). Multe pli junaj
estis Alla (dum
fasxista okupacio oni perforte deportis sxin en Germanion kaj tie
sxi absurde pereis) kaj Euxgenij
(ankaux estis deportita en Germanio, revenis, trafis en
malbonan kompanion, estis dum du
jaroj en malliberejo, edzigxis, havas infanojn,
suferas pro alkoholismo, logxas en alia urbo
kaj ne havas kontaktojn kun nevoj].
AKUZOJ
Jes, unue oni
akuzis lin je disdonado de "Sennaciulo"
(i.a. eldonita de "trockiisto, germana kaj japana
spiono" E.Lanti al aliaj homoj (lauxmaniere
de Dm. Snejxko - vidu "Sennaciulo"
N3/1992 - "Li estis la unua"), sed la tempoj
igxis jam "pli sangsoifaj", inter la bucxistoj jam
komencis konkurado, oni stimulis ilin malkovri
diversajn komplotojn,
kontrauxlegxajn uniojn ktp. Estis
arestitaj odesaj, kievaj, hxarjkovaj,
kremencxugaj kaj moskvaj amikoj, el
kiuj ankaux oni elbatis "necesajn
atestojn". La skemo estis tre simpla: tuj post la
aresto oni prezentis al la arestito unu standardan akuzon: "Ni
havas certajn
pruvojn, ke vi estas membro/partoprenanto/gvidanto de trockiista,
kontrauxsovetia, kontrauxrevolucia terorista, spiona organizajxo
konsistanta el sovetiaj esperantistoj, kasxitaj sub
masko de "SAT". Cxu vi
konfirmas tion?"
Se la viktimo rifuzis
konfirmi la "krimon", oni komencis
"labori" kun li/sxi. Helpe de torturoj oni rompis
la homon, kaj li/sxi komencis konfirmi iujn ajn
atestojn. Kutime la viktimo "konfesis" pri siaj
"kontrauxrevolucia agado"(disvastigxo de
trockiista literaturo, spionado, sabotado, varbado de
"agentoj", teroraj aktoj ktp.), nomis siajn
"kunlaborantojn" (gvidantojn, helpantojn),
"ekmemoris", kiu, kiam, por kio
"varbis" lin, kiujn, kiam kaj kiom da homoj
"varbis" li mem ktp. Kaj finfine
rakontis pri sia "kontrauxsovetia",
"kontrauxrevolucia", terorista ktp. agado. La
"materialaj pruvoj" kompletigis la bildon. Krome
bucxistoj vaste uzis tute falsigitajn atestojn - ofte oni
anticipe preparis "protokolojn" de enketado
kaj poste igis la viktimojn "konfirmi" (subskribi
ilin).
La samo okazis kun EM. Sur pagxoj
de lia persona krimdosiero (P-411730) bone videblas kiel tio
okazis. Dum unua enketado li deklaras: "Mi ne konfirmas al
prezentitan akuzon. Mi ne estas membro de k/revolucia
organizajxo, mi ne plenumis iun
k/revolucian agadon, mi ne havis ligon kun
eksterlandaj k/revoluciaj organizajxoj, mi ne ricevadis kaj ne
disvastigis k/revolucian literaturon". La
8-an aprilo 1937: "Neniun kontrauxrev. laboron
mi plenumis". La 11.04.37: "Mi neas tion".
Sed jam 15.04.37: "...Tiam cxe mi
komencis aperi trockiistaj opinioj". La 18.04.37:
"Mi estis aktiva membro de k/r trockiista
organizajxo". La 25.04.37: "Mi
efektive estis gvidanto de trockiista subplanka
organizajxo inter esperantistoj en Donbaso". La
28-29.04.37 (videblas, la demamdado okazis nokte): "... Mi
scias, ke unu el kanaloj, pere de kiu nia
trockiista org. kunligis kun eksterlando, estis
IAREV". Certe, en la dosiero mankas atestoj pri
iu fizika efiko/influo. Kaj dum la periodo enketisto
prezentis neniujn novajn atestojn, li nur starigis la
samajn demandojn kaj ricevis tute diversajn respondojn.
Videblas, ke tre bona "fakulo"
estis kunlaboranto de la 3-a fako de NKVD
UkrSSR Krugljak kaj fojfoje helpantaj al li
NKVD-anoj Cxecxerskij, Mejerovicx, Gorec.
I.a. jugxesploranto laux
akuzo de Mihxalski - KRUGLJAK Boris
Jul'jevicx (nask. en 1905, Dnepropetrovsk), hebreo,
malsupera leuxtenanto de sxtatsekureco, estis arestita 14.05.1938
pro tio, ke li falsigis akuzojn kaj uzis kontrauxlegxajn metodojn
de esploro, t.e. uzis metodojn de fizika instigo. Estis
kondamnita je 5 jaroj de ITL" (koncentrejo). En 1955
oni
enketis lin okaze de la proceso kontraux Mihxalskij. KRUGLJAK
certe neis uzadon de fizikaj metodoj...
Esence oni elbatis el li jenajn
konfesojn: li konfesis sin kulpa kaj rakontis,
ke en kontrauxrevolician trockiistan terroristan organizajxon li
estis "varbita" en 1934 per Viktor
KOLCXINSKIJ, sekretario de Tutukrainia komitato de
esperantistoj (nask. en 1904, en u.Nikolaev; arestita 21.10.36 en
Harjkovo; ne konfesis sian kulpon; estis mortpafita la
03.09.1937), laux kies ordonoj li disvolvis en Donbaso
trockiistan agadon inter esperantistoj. Li
persone "varbis" esperantistojn
JURGENSEN kaj PLATNER.
[JURGENSEN Aleksandr Nikolajevicx,
nask. en 1903, en Irkutsko, norvego,
miningxeniero; arestita en Stalino 13.07.37, estis varbita
per EM en
trockiista terorista organizajxo, ekzistinta en Ukrainio
inter espistoj.
Mortpafita en Stalino la 20.09.1937].
[PLATNER Vilgelm, nask. en 1911,
germano, arestita 27.03.37, eksigita el USSR la
28.08.1937].
(NB: Cxe esperantistoj
estis tre simple trovi kaj la
"varbantoj"-n kaj la "varbitaj"-n
personojn - ja instruisto de E-to auxtomate igxis la unua, kaj la
lernanto - la dua. Ankaux la enketisto povis facile
varbi "kunlaborantojn"
inter la "samideanaro". Komencis vera
"komerco": aux vi "kunlaboros"
kun mi kaj mi enskribos en vian dosieron,
ke vi "varbis" nur 3-5 da "agentojn".
Se vi NE konsentos "kunlabori" - do mi enskribos
pli grandan nombron (kutime la
"mortiga limo" estis cifero 10).
"Samideano-kunlaboranto" raportis al sia nova
mastro pri cxio, kion oni pridiskutis en
la cxeloj, naive supozante, ke neniu komprenas iliajn
E-i nterparolojn...).
Poste komencis etapo, nomita en
"sovetia jura scienco" kiel "zakreplenije
polucxennyh pokazanij" [=
fiksado de l'ricevitaj atestoj], t.e. la
arestitaj kaj jam ege turmentitaj homoj komencis kulpigi unu la
alian. Kutime la procezo iris suficxe glate kaj estis
preskaux 100%-e
sukcesa. Se la viktimo elmontris reziston, li/sxi
estis "korektita" (t.e. subigita al aldonaj
fizikaj kaj psikaj turmentoj kaj kutime suficxe rapide
"sin korektis")...
Jen kiel tio aspektis sur pagxoj de l'dosiero:
"Krom memkonfeso, EM, kiel
membro de trockiista terorista organizajxo,
estis kulpigita per atestoj de arestitaj esp-istoj:
POTANA [Aleksandr Nikolajevicx,
ingxeniero, nask. en 1907, en u.Makeevka;
arestita 07.02.37. Estis jugxita kaj mortpafita
kune kun sia amiko kaj instruisto EM - 15.10.1937];
POGORELOV [Dmitrij Ignatjevicx, fakestro
de Kieva partia eldonejo, nask. en 1883, en u.Starodubovka;
arestita 31.01.37, mortpafita 02.09.37];
JURGENSEN kaj KOLCXINSKIJ. La
14-an de okt. dum jugxistarkunveno de Milita Kolegio de Supera
Jugxistaro EM konfesis sin kulpa kaj plene konfirmis siajn
konfesojn, donitaj dum enketado.
La verdikton subskribis - prezidanto (de Militkolegio) -
diviziona militjugxisto ORLOV A.M.; membroj:
brigad-militjugxisto S.N.JxDAN; militjugxisto de
1-a rango F.A.KLIMIN;
Sekretario - (militjugxisto de 1-a rango) A.A.BATNER.
Samtage kun EM (15.X.37) estis
mortpafita ZONNENBERG-FEDOROVSKIJ Valter
Aleksandrovicx (Vladimir Stepanovicx), germano,
arestita 16.X.1936. Lia intima amiko IVANOV
Vsevolod Pavlovicx (pseuxd. IVN L.)
[nask. en 1990, Odeso; serbo, sovetiano, instruisto pri historio
en mezlernejo; arestita 01.08.1937; mortpafita
24.11.1937. SAMTAGE, kiel membroj de la sama k/rev.
fasxist-trockiista grupo de esp-istoj, krom li, estis
mortpafitaj ankoraux 5 malnovaj samideanoj:
Georgij BOCXAROV, ruso, senlaborulo
(nask.1887, Riga);
Veniamin VOZDVIJXENSKIJ (nask. 1879,
Kazanj), pedagogo/pensiulo;
PILj Evgenij (nask. 1881, Lomjxa/Pollando),
ruso, pensiulo;
SUTKOVOJ Vladimir (nask.1904, Belcy/Pollando),
ruso, majstro en elektrometiejo;
HOLjM Nikolaj (nask. 1898, Moskvo), ruso,
kuracisto.
Ankaux estis arestita Sergeo RUBLjOV
(nask.14.01.1901, Odeso), sed estis liberigita
pro "manko de krimpruvoj".
Do, estis trovita "komploto"
kontraux sovetia potenco, komunista partio, oni trovis
trockiistan, kontrauxrevolucian, terorist-sabotadan,
spiona(j)n oranizajxo(j)n, kiu
ne nur spionis kaj transdonis
sekretojn de la Sovetia sxtato al siaj
eksterlandaj "mastroj" kaj ankaux uzante
oficialajn kanalojn de oficiala Sovetia
E-movado, sub masko de SEU k.a.
oficialaj organizajxoj, disvastigis en USSR
trockiistan, subfosan ktp. literaturon.
Ankaux - la kalumnion pri
Sovetio en aliaj landoj. Ankaux IAREV estis
"masko kaj lauxlegxa
kanalo" por malamika/trockiista
ideologio/influo, por ricevo/disvastigxo de trock.literaturo,
por sendado de kolektitaj "spionaj informoj" ktp.
Plus sabotado en minejoj de Donbaso, teroro kontraux
reprezentantoj de registaro. Ktp. Ktp. K.s.
Eble tiutempe, precipe el la foraj
anguloj de la mondo, tio sxajnis ne pli ol "sxerco" aux
ecx "troigo", sed nuntempe oni jam ne povas dubi pri
cxio cxi...
Lin jugxis Milita Kolegio de la Supera
Jugxistaro USSR, kiu ne sciis Indulgon. Krome, lian
"kulpon" [temas pri EM!] (kompare kun aliaj) tre
"plipezigis" ankaux kelkaj faktoroj: li estis
"polo" (kio jam estis "kulpo", pro tio ke
tiutempe la "pana Polando" estis unu el la plej minacaj
m/amikoj de l'soveta sxtato; ankaux oni ne povis
forgesi malhonoron kaj malgloron al Rugxa Armeo en 1920, kiam gxi
estis disbatita per pli malforta Pilsudska armeo); li
servis en Denikina (blanka) armeo; li estis (sub)oficiro (pro tio
akuzo pri teroro); li kunlaboris kun burgxaj
eldonejoj (denove - en pana Pollando), publikigante tie
"kontrauxrevoluciajn" versojn (cxiujn ne
"revoluciajn" ideojn/versojn/publikajxojn ktp.
oni tuj konsideris kiel
"kontrauxrevoluciajn") kaj ricevis por tio valuton (el
denuncdeklaro de V.KUZMICx).
Do li ne havis iun sxancon por
savigxi kaj akceptis sian sorton/morton noble
kaj digne.
Jen informo pri kelkaj
personoj, kies sorto estis kunligita kun
sorto de EM:
IZGUR Ilja Jefimovicx (nask.1881,
Berezino, Belorusia SSR, arestita 23.11.1936;
mortpafita 03.09.1937).
Nikolaj BORISOV
(nask.1889, u.Cxerkassy, ruso, verkisto,
arestita en Kievo 17.03.37, mortpafita 03.09.37) -
laux denunco de V.Kuzmicx, li kaj EM estis cxefaj
gvidantoj de l'organizajxo en Ukrainio.
DREZEN E.K. estis
arestita 17.04.1937. Mortpafita 27.10.37.
I.a., mi tute ne
konsentis kun Krys, kiam sxi en la unua varianto de
sia antauxparolo metis iom ofendan
frazon pri Efim SPIRIDOVICx
- kvazaux li estis
"perfidulo" - pro tio, ke li
"helpis" al bucxistoj, tradukinte artikolojn el revuoj,
tekstojn el leteroj de arestitaj esperantistoj, fojfoje
prikomentinte ilin. Ja li NUR savis sian vivon kaj
NUR tradukis kaj prikomentis la kaptitajn
cxe arestitoj E-dokumentojn (leteroj,
gazet/jxurnalmaterialoj, ktp.), t.e. faris tion, kion oni
al li (kiel malliberulo) ordonis. Jes, li iusence
"kunlaboris" kun la bucxistoj, sed oni ne rajtas
kulpigi lin je "perfido", kontraste
de V.Kuzmicx, S.Rublov, G.Demidjuk k.a., kiuj konscie
kaj dum longa tempo "pafis je dorsojn de siaj
amikoj-samideanoj" kaj pro kies denuncoj
oni mortpafis multe da bonegaj kaj tute senkulpaj homoj! Do, SPIRIDOVICx
nur penis savi sian vivon; ankaux li estis viktimo de l'totalisma
regximo. Kaj, felicxe la frazo malaperis el la lasta
varianto de l'antauxparolo.
MALLBONSIGNA PALAVRULO
Ankaux precipe malbonsignan rolon
en sorto de EM ludis franca poeto Honore BOURGUIGNON
(HB) kaj liaj longegaj leteroj al li. La leteroj estis plenplenaj
je detalaj instrukcioj, insistaj demandoj, tusxantaj
jen tiklajn politikajn aferojn (arestoj kaj politikaj procesoj
kontraux "trockiistoj, dekstruloj/maldekstruloj), jen - pri
"malaperintaj" homoj, demandi pri kies
sorto jam estis krimo tiutempe, jen demandas pri mono,
aludas pri iu "urgxa kaj grava afero".
Povrulo Kuzmicx, forstrekinte nomon kaj adreson de Ilja
IZGUR for de paperfolio de IAREV kaj ne
menciante lian nomon kaj tiu de Viktor Kolcxinskij,
penis
aludi/signali al HB pri ilia amara sorto.
...Ho ve! La auxskultanta nur sin mem
palavrulo INSISTE demandas, demandas, demandadas EM-n
(kaj aliajn) pri la samo. Oni ne povas sen gxemo legi
la longegajn leterojn, kiuj tuj trafis en
personajn krimdosierojn de EM kaj aliaj akuzitoj kaj
auxtomate igxis akuzmaterialoj kontraux la respektiva
adresato (en persona krimdosiero de EM
konservigxis 4 leteroj de la periodo. Laux la notoj sur iliaj
pagxoj oni bone vidas, ke ties tutajn alineojn NKVD-anoj
tuj uzis kiel pruvo de lia/ilia krimeco...
[Kiel ekzemplo vi povas vidi la
unuan alineon de lia letero de la 05.01.37:
"Mi diras tion
iom insiste, cxar de kelkaj monatoj, mi estis tre
surprizita, ke KOLCXINSKIJ kaj IZGUR ne respondis miajn
diversajn leterojn (de la 19.X. jam!)" - [NB!: Ili jam
delonge estis arestitaj kaj oni cxiutage/nokte jam turmentis
ilin, demandante, i.a. pri
enhavo de l'leteroj, alvenantal el
fora Francio de tiama
"trockiisto" H.B. - kun insistaj
demandoj/ordonoj/instrukcioj - ja Kolcxinskij estis
arestita 21.10.1936 kaj Izgur - 23.10.1936! Kaj
tiu "kunbatalanto" (kiel kantanta surda
birdo) persiste demandadas:
"Kio okazis en Harkovo? Mi
absolute ne komprenas kaj nepre volas scii. Eble vi estis
mem informita interdume pri la situacio kaj povos respondi
miajn persistajn demandojn?
Se ne, bonvolu skribi tuj al
k-do Izgur aux al k-do Kolcxinskij por ekscii de ili la
gxustan motivon de longdauxra silentado kontraux pluraj
leteroj senditaj de mi. Mi ne povas kredi, ke tiuj
leteroj perdigxis survoje [bedauxrinde, ili tute ne
"perdigxis"]. Sed pli volonte mi plurfoje
ektimis, ke eble miaj amikoj Kolcxinskij kaj Izgur
ofendigxis pro iu kauxzo ne konata aux ne
komprenita de mi...
Mi mem skribas denove al miaj amikoj
samposxte. Do via korespondajxo kaj la mia
kunigxos en Harkovo, kaj tiamaniere ni havos pli da
bonsxancoj ekscii pri la nuna stato de nia afero en Harkovo
(NB!). Respondu pri tio plej baldaux! Mi
nervumas kaj senpaciencigxas pro la
nericevo de novajxoj".
Oni ne scias, kion pensis EM, ricevante
tiuspecajn korespondajxojn: ja li certe bonege sciis, "kio
okazis en Harkovo", kaj jam post kelkaj semajnoj
estos mem arestita!
DENUNCOJ
El denuncdeklaro de V.Kuzmicx:
"La trockiista organizajxo de
esperantistoj, aparte Nekrasov kaj Hxohxlov
(Moskvo), kaj en Ukrainio Borisov,
laux scio kaj konsento de Drezen
(Moskvo) estis uzata por kontrauxrevoluciaj celoj. IAREV
(...) kiel unu el lauxlegxaj kanaloj por interrilatoj kun
eksterlanda trockiista centro kaj
trockiistoj-SAT-anoj, logxantaj eksterlande"...
Ankaux ..."Drezen
instrukciis, kiel lig-rimedo inter eksterlandaj
trockiista organizajxo,- korespondan E-kunligon sub
masko de PEK (Proleta E-koresp.).
La direktivo de Drezen en laboro de nia organizajxo
efektivigis Mihxalskij kaj Borisov - membroj de nia organizajxo:
Mi scias, ke ili estis ligitaj kun grupo
de hungaraj burgxaj verkistoj, aparte - kun doktoro (eble -
"direktoro" - NSt.) de "Lieratura Mondo"
fasxisto Kalocxaj" ..."Literatura organizajxo
IAREV, aparte - gazeto "Proleta
Literaturo", fondita per membro de nia organizajxo
Mihxalskij kaj franca trockiisto BURGINGON, kreis
kondicxojn por lauxlegxa penetro en ISSR de
eksterlandaj trockiistoj, aparte BURGINGONON
mem. Mi estas redakciano de la gazeto. Ankoraux
en No.1 de "Proleta Literaturo", eldonita sub
redaktado de HB kaj EM, estis aperigita tradukita de
Mihxalski artikolo de trockiisto VALACIS pri literaturo de
5 naciaj respublikoj"...
Kaj en multaj aliaj lokoj le
la (longa) denuncdeklaro li mencias nomon de EM en
kunteksto, ke li estis aktiva membro (aux ecx - gvidanto)
de trockiista organizajxo de esperantistoj, bone brancxita kaj
konspirita.
La gxenerala impreso pri la afero: el EM
oni insiste penadis fari (kaj finfine - "faris")
"gvidanton de donbasa trockiista
organizajxo", kien eniris arestitaj ankoraux auxtune
de 1936 makeeva esperantisto POTANA kaj
ankoraux unu "ukrainano" [li estis germano laux
dokumentoj, sed li mem konsideris sin
"ukrainano"] ZONNENBERG-FEDOROVSKIJ. Unue, oni
akusis ilin je tio, ke ili legis iun numeron de
"SENNACIULO", kaj poste unu el ili
transdonis gxin al EM (jen "divastigxo de
trockiista literaturo inter esp-istoj"!). Poste la
rondo de akuzitoj ege vastigxis.
Senperaj renkontigxoj kun Viktor
Kolcxinskij, Jurgensen ktp. La plej firma okazis
V.Kolcxinskij. Jugxante je protokolo de senpera renkontigxo
[ruse: "ocxnaja stavka"] kun EM
(14.06.37), li persiste rifuzis cxiujn akuzojn kaj penadis savi
sin kaj EM-on. (EM konfesis pri cxiuj "krimoj":
per tio li certe esperis savi sian familion. Tamen lia edzino
dum 8 jaroj
estis malliberigita kiel "edzino de malamiko de la
popolo"). Cxar oni devis fari iun "instruktoro
pri trockiista laboro", kiu gvidis la
"agadon" de EM de eksterlande, do oni donis la rolon al
franco Honore BOURGUIGNON
(des pli ke la lasta donis multe da
"pruvoj" pri la agado!).
Certe, gravan rolon en lia
sorto ankaux ludis ne nur la "dokumentoj" (lauxtipe de
denuncdeklaro de V.Kuzmicx), sed estis ankaux multaj
aliaj, kiuj aux delonge kunlaboris kun sekretaj servoj, aux
tiuj, kiuj, penante savi sin, konscie kaj
aktive dronigis siajn samideanojn kaj amikojn.
***********
Mi verkis la eseon strikte surbaze
de dokumentoj, kiujn mi kolektis dum
longa esplorlaboro. Certe al mi helpis en la laboro multaj homoj
- aparte - el urbo Donecko. Cxi tie
mi volus danki diversajn homojn: jxurnalistino Anna
RJASXINA (sxi detale pristudis la persdosieron de
EM kaj verkis bonegan artikolon pri
li en loka jxurnalo "Jxiznj"/"Vivo");
Vladimir Kornilov (1937-1993), docento pri rusa
lingvo en Donecka pedagogia instituto, kiu nelonge antaux
sia morto (en februaro 1993) sendis
multe da informmaterialojn al mi. Ni multe kunlaboris
kaj interkorespondis kun li dum periodo 1991-1993. Ankaux Igorj
M. Lukasxevicx sendis al mi multe da
leteroj kaj informmaterialoj.
**********