Некрасов Н.В.
Господину Директору Московского
Института "Эсперанто"
Николая
Владимировича Некрасова
П р о ш е н и е
Настоящим честь имею просить Вас,
Милостивый Государь, допустить
меня к экзамену в знании
специального курса международного
языка Эсперанто.
При сем прилагаю квитанцию за No. 59 о
взносе 10 рублей за означенный
экзамен.
Москва. 1 сентября 1917 г.
Н. Некрасов
---------
Mia
auxtobiografieto
Mi naskigxis en Moskvo la kvinan de decembro en la
jaro 1900a [Novstile: 18-12-1900]. Mi ne memoras miajn infanajn
jarojn kaj sxajnas al mi, ke nenio rimarkinda okazis <dum>
[forstrekita] en tiu tempo. En la jaro 1911a, printempe mi finis
la kurson de unu el la Moskvaj urbaj lernejoj, en kiu mi lernis
dum 3 jaroj kaj en auxtuno de la sama jaro mi farigxis instruato
de la Moskva 5a klasika gimnazio, en kiu mi lernas ankoraux nun.
Do post kiam okazis tio cxi, mia vivo pasas regule. Nur antaux la
komenco mem de la milito mi vizitis kune kun miaj gepatroj
Krimeon. Tiu cxi vojagxo estis sola deflankigxo de la cxiama
ordinareco, en kiu mi vivas. Mi esperantigxis en printempo de la
jaro 1915, trovinte cxe mia kamarado priesperantan
brosxureton. Mi tuj vizitis la Moskvan librejon "Esperanto",
acxetis lerno- kaj legolibrojn kaj de tiam mi estas arda
esperantisto, intencanta resti tia cxiam.
N.Nekrasov
Bone Korzl[inskij]
ASahxarov
[Написано аккуратным
ученическим почерком на большом
листе клетчатой бумаги]
-------------
Kial mi farigxis fervora
adepto de Esperanto
Simile al radi' en la mallumo plena, --
Al melodia son' fluganta tra l'silent', --
Simile al ondet' sur laga spac' ebena, --
Al delikata blov' de l'fresxiganta vent', --
L'animon pro malgxoj' eterna superantan
En fin' la bela rev' plenigis per esper',
Ke ecx la efektiv' la senton nun konstantan
Ne forelpelis, ecx se estus gxi hximer'.
Kaj el la juna kor' elflugas flama kanto.
Kaj sxauxmas la emfaz', simile al la mar'
Pri la interna cel' de nia Esperanto
Kaj pri la ideal' komuna de l'homar'. --
La superskribita versajxo, jxus verkita de mi, tute plene kaj
precize montras, kial mi estas favora al la lingvo Esperanto.. Mi
estas indiferenta al gxia formo. Cxiuj disputoj, cxiuj
reformprovoj sxajnas al mi absurdaj kaj ridindaj. Por mi estas
suficxe, ke mi povas cxiun mian aux ies ajn penson facile,
klare, bone kaj bele esprimi en Esperanto. Mi ne komprenas, kial
oni deziras pli. Mi ankaux opinias, ke la <plibonigitajxoj>
[forstrekita] pli bonaj formoj estos kreitaj de la verkistoj.
Kiel cxiu nacia lingvo, Esperanto (sic!) ankaux nepre evoluados.
Kaj mi plene konsentas kun d-ro L.L.Zamenhof,
dirinta, ke la malbonaj formoj farigxos neuzataj arhxaismoj,
anstatauxitaj per pli bonaj same, kiel tio okazis, ekzemple al la
vorto "subacxeti",
anstatauxita per "korupti".
Mi ne rifuzas noti ankoraux la vortojn de s-ro Edmondo
Privat, ke "la lingvon kreas
ne la vortoj, sed grupoj de vortoj".
Tamen mi revenu al la temo.
"Poetae nascuntur". Mi
kredas, ke tiu cxi diro koncernas ankaux min. Mi kredas, ke mi
estas poeto. En la vorto "poeto" mi supozas ne
"versiston", kiel kelkaj personoj. La poetoj
povas ne esti versistoj. La poetoj estas homoj pensantaj. Ili
estas revantoj, filozofoj de la animo, de la sento.
Mi kredas, ke mi estas tia. En mia juna koro cxiam logxis revoj,
la belaj revoj. Cxiu nobla ideo, cxiu flama, pura deziro cxiam
trovadis en mia animo favoran akcepton.
Kiam mi eksciis pri Esperanto, mi tuj komprenis gxian internan
ideon, la ideon, kiu estis cxiam kuragxiganta la unuajn pionirojn
de Esperanto en ilia malfacilega laboro venki la inertecon de la
socio. Tiu cxi ideo de la frateco de cxiuj popoloj sur la
neuxtrala fundamento, tiom kontrauxa al la nuna tutmonda
situacio, eksxajnis al mi tiel alloga kaj bona, ke mi komencis
lerni Esperanton.
Tiu cxi ideo nun permesas al mi optimiste rigardi la terurojn de
la militego kaj esperi la estonton. Dank'al la interna ideo de
Esperanto, mi farigxis esperantisto, kaj la favoron al la ideo mi
transportis al la lingvo mem.
Moskvo, la 10-an de septembro 1917.
N.Nekrasov
Kontentige
ASahxarov
[Написано неровным почерком со
многими помарками, зачёркиваниями,
исправлениями. Очевидно, сильно
волновался]