Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

PERSONE

Nekrasov: Datreveno de talenta poeto


       La 18-an de decembro de pasinta jaro estis la 90-a datreveno de naskigxo de Nikolaj Vladimirovicx Nekrasov, fama, talenta rusa Esperanto-poeto, tradukisto, kritikisto, jxurnalisto. Li naskigxis en 1900 en Moskvo. Esperantigxis en 1915. En 1918-1919 estis presidanto de Tutruslanda Ligo de Junaj esperantistoj kaj redaktoro de "Juna Mondo", en 1922 - kunfondinto de "La Nova Epoko" kaj ties kunredaktoro gxis 1930. De 1923 estis membro de CK SEU.

           Li speciale okupigxis pri historio kaj kritiko de la Esperanto-literaturo, ideologio de la proleta revolucia E-movado, naciaj problemoj kaj kosmoglotiko. En "La Nova Epoko" estis publikitaj liaj skizoj pri originala Esperanto-literaturo, pri verkoj de Baghy, Bulthuis, Jung, Hxohxlov, Mihxalskij, Desxkin, Schulhof k.a. Kutime lia kritiko eliris el originala sociologia vidpunkto, tamen samtempe li multe atentis la lingvan flankon de la verkoj. Li tradukis multajn famajn rusajn poetojn: Pusxkin ("Euxgeno Onegin", "Kupra Rajdanto"), Blok ("Dekdu", "Najtingala Gxardeno"), Balmont ("Blanka Cigno",  "La mortaj sxipoj"), Majakovskij  ("Nubo en Pantalono",  "Suno"), Bezimenskij ("Socialismo")  kaj multajn aliajn.  Ankaux li verkis multajn originalajn poemojn; la plej rimarkindaj: "Krono de  sonetoj pri Esperanto",  "Fablo pri gilotinsxrauxbeto",  "Testamento de  Satano", "Verda Flamo" k.a. En siaj poeziaj verkoj Nekrasov devenas de la rusaj poetoj-simbolistoj, precipe V.Brjusov, kaj speciale zorgas pri la stila lingva pureco.

        En 1931 li kunfondis IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj),  estis membro de Lingva Komitato.  N.Nekrasov laboris kiel redaktoro en unu el moskvaj eldonejoj.  Pro tute falsaj akuzoj  (spionado,  terorismo, organizo de komploto)  li estis arestita fare de NKVD 11.02.1938 kaj mortpafita (kune kun Vladimir Varankin) 04.10.1938 en Moskvo. Pro tuta manko de krimkonsisto li estis plene rehonorigita en 26.11.1957. La vivo kaj agado de Nekrasov ankoraux atendas esploron.  

NikSt


Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).