Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

NIKOL'SKIJ Roman

(Pri li - vidu: Ulrich LINS "Dangxera Lingvo" [pp. 236(n.1+n.2),  237, 238, 268(n.2), 281, 289, 290, 369(n.1), 390, 393] )

El lia persona krimdosiero No. 964770 (Akuzita laux art. 58-6,  58-8, 58-11 de KK RSFSR)

NIKOL'SKIJ Roman Borisovicx
, naskigxis la 20-an de aprilo 1902 [20.04.1902] en Leningrado, ruso, senpartiano, meza klero, laboris kiel vic-librotenisto en la 11-a tipografio de "Mospoligraf" [sxtata firmao], logxis: u. Moskvo, Malyj Kozihxinskij per.,  d.4, logx. 18. [per. = strateto]

La 17-an de februaro 1938 per Moskva regiona filio de NKVD, kiel membro de kontrauxrevolucia, trockiista terorista spiona organizajxo, estis arestita NIKOL'SKIJ R.B., nask. 1902, en Leningrado, ruso, sovetiano, senpartiano, gxis aresto laboris kiel librotenisto en la 11-a tipografio de "Mospoligraf", logxinta en Moskvo.

Dum jugxesplorado NIKOL'SKIJ konfesis sin kulpa je prezentita al li krimo kaj atestis, ke en la suprenomitan organizajxon li estis varbita en 1926 per gxenerala sekretario de CK SEU DREZEN, laux kies ordonoj li okupigxis pri spionado kaj varbado.

Laux propra konfeso de NIKOL'SKIJ,  li varbis en la organizajxon 19 personojn, nome: MAT'JES, KLASSON, GUTMAN, FAJBYSXEVICX, PAHXTER, ANTONOVICX, SXEVELEV, SIKORSKIJ, BOBROV, GEORGIEV, GUDKOV, KOZLOV, KROLIK, LARIONOV, SXIBAEV, ZAHXAROVICX, GDALIN, STOGOV kaj IZMAJLOV [Videble, tiuj cxi personoj estis liaj E-lernantoj. Tamen tutcerte li nomis ne cxiujn, ekz., li ne menciis Nikolaj RYT'KOV-on - NSt.].

Krome, kiel membroj de la supermenciita organizajxo, NIKOL'SKIJ dum enketado nomis konatajn al li personojn: DREZEN, DEMIDJUK, NEKRASOV, VARANKIN, BURLJAGOV, SXUMILOV, SAMOJLENKO, GAVRILOV, USMANOV, SAZONOVA [edzino de DREZEN], INCERTOV, BATA, URBAN, PODKAMINER, TEMERIN, LISICXNIK, SXABER, SNEJXKO, KIRJUSXIN, KOLCXINSKIJ, IZGUR, LEBEDEV, JERYUHXIN, GOLDFEDER, BAJXENOV, RUBLOV kaj SUTKOVOJ. Ankaux samtempe NIKOL'SKIJ nomis gvidantojn de l'organizajxo.

Jen, dum enketado la 25-an de februaro li atestis:

": Kun gvidantaro de nia fasxista organizajxo mi konatigxis pli proksime en 1930, post [mia] translokigxo el Smolensko al Moskvo. El ili mi konas [jenajn personojn]:
DREZEN, NEKRASOV, DEMIDJUK, BURLJAGOV, INCERTOV, VARANKIN, USMANOV, SXUMILOV.

Pri ilia aparteno al gvidantaro de la fasxista organizajxo mi konas, cxar kun cxiuj el ili mi fojfoje renkontigxis dum praktika kontrauxsovetia laboro".

Pri demando de terorisma agado de l'membroj de l'organizajxo NIKOL'SKIJ dum la sama enketado atestis:

": Mi konas, ke en nia grupo oni pridiskutis la demandon pri terorisma atenco kontraux gvidantoj de [kom]partio kaj sovetia registaro pere de uzado de eksplodemaj materialoj, kiujn devus liveri membro de la terorisma grupo DEMIDJUK".

En konsisto de la terorisma grupo, kiel atestis plu NIKOL'SKIJ, krom li, ankaux eniris:
DREZEN, DEMIDJUK, NEKRASOV, INCERTOV kaj BATA.

Nominte SXUMILOV-on en kvanto de gvidantoj de l'organizajxo, NIKOL'SKIJ nenion atestis pri lia praktika krima agado. Kiel oni konstatis dum jugxesplorado, NIKOL'SKIJ, estante aktiva membro de l'organizajxo, intencis, laux ordono de DREZEN, persone atenci terorisman agon kontraux unu el gvidantoj de [Kom]partio kaj Sovetia registaro [aliloke oni ecx aludas, ke temis pri I.V.Stalin - NSt.]. Oni ankaux evidentigis, ke NIKOL'SKIJ transdonis al vizitinta USSR-on germana spiono BESLER [videble Otto BA:SSLER - NSt.] spionajn sciojn/informojn pri kvanto [de milittrupoj] kaj dislokacio de Belorusia Milita distrikto kaj Smolenska garnizono.

Kiel membron de la supremenciita organizajxo NIKOL'SKIJ estis evidentigita per atestoj
de arestitoj: BATA, DEMIDJUK, NEKRASOV, GUDKOV, GAVRILOV, SAMOJLENKO,
POLJAKOV, KORUZIN, GOROZEJEV, GUROV
kaj FILIPPOV, kopioj de kies protokoloj
estis aligitaj al krimdosiero de NIKOL'SKIJ.

La 4-an de oktobro 1938 dum kunsido de Milita kolegio de Supera Jugxistaro USSR NIKOL'SKIJ ankaux konfesis sin kulpa kaj konfirmis siajn konfesojn, faritaj dum antauxa jugxesploro. Agnoskinte NIKOL'SKIJ-n kulpa en efektivigado de krimoj laux art. 58-6, 58-8 kaj 58-11 KK RSFSR, Milita Kolegio de Supera Jugxistaro USSR verdiktis lin al la plej alta puno - MORTPAFO.

En la krimdosiero mankas informo pri la plenumo de l'verdikto rilate al NIKOL'SKIJ.
[Tio tamen signifas nenion. Kutime tiujn cxi verdiktojn de Milita kolegio SJu USSR oni
plenumis samtage/samnokte laux speciala ukazo  de Prezidio de Supera Konsilio USSR
de la 01.12.1934, akceptita tuj post murdo de S.M.Kirov - NSt.].

*********
Miaj komentoj: Do li naskigxis en Leningrado [certe - tiutempe: St.Petersburg], sed li
esperantigxis kaj E-aktivis en Smolensko. Tiutempe Smolenska regiono estis parto de
t.n. "Okcidenta distrikto" (inkluzive orientan parton de Belorusio), pro tio li bone sciis
tieajn samideanojn. Li estis militisto kaj pro tio [laux logiko de bucxistoj] li kapablis
organizi kaj efektivigi terorisman atencon - pro tio (krom "kutimaj" akuzoj - "varbado",  "trockiisma agado", "spionado"), aperies en lia akuzo ankaux la art. 58-8 [terorisma
agado]. Siatempe li estis  tre aktiva en propagando de "enigo" de Esperanto en Rugxa
armeo. Poste - en "defendo" de DREZEN kontraux akuzoj de SAT-anoj.  Ankaux li famas
pro kelkaj "treege bolsxevismaj" elpasxoj en sovetia E-gazetaro.  Sed li fakte ne estis tre eminenta kaj influhava figuro en gvidantaro de SEU. - NikSt.



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).