DU EMINENTAJ JUBILEOJ
Plene subtenante la vortojn de O.Kiseljova
en REGo No.1(3) pri la graveco memori niajn antauxulojn, mi deziras
atentigi pri ankoraux du elstaraj esperantistoj, kiuj naskigxis antaux 100 jaroj,
kaj kiujn mi konis persone. Diference de Sergej Rublov, tiuj
rimarkindaj homoj estis ne poetoj kaj tradukistoj, sed organizaj aktivuloj.
Tamen la fenomeno Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaux movado; do tiuj,
kiuj metis sian brikon por konstrui la domon de nialanda Esperantujo, same
meritas, ke ni ilin ne forgesu.
La unua dankmemora vorto estu pri Semjon
Naumovicx Podkaminer, kiu dum pluraj jardekoj estis unu el
gvidantoj de la E-movado en Leningrado. Lia jubileo pasis cxi-vintre, kaj estis
atendeble, ke la 20-a REK en Peterburgo enhavos iun programeron omagxe al li.
Sed bedauxrinde, kaj en la Kongreso, kaj - kiel diris al mi peterburga kolego -
ecx en la urba skalo esperantistoj montrigxis kurtmemoraj...
S.N.Podkaminer naskigxis 11.02.1901,
laux profesio estis aviada ingxeniero, kandidato de teknikaj sciencoj, laboris
kiel altlerneja docento. Kiel rugxarmea volontulo li partoprenis en la
intercivitana kaj Granda Patria militoj; bone konante la germanan lingvon, li en
rango de kolonelo plenumis respondecan laboron en la specifa kampo - reedukado
de germanaj militkaptitoj. Postmilite Podkaminer estis
rimarkinda preleganto en la Asocio "Znanije" ("Scio")
en Leningrado, membris en Leningrada Packomitato.
Lerninte Esperanton en 1920, la juna Semjon
Podkaminer tuj ekagis en la movado. Li aktive partoprenis la faman 3-an
Ruslandan Kongreson de Esperantistoj, en kiu estis fondita SEU, poste
gvidis ties junularan sekcion, plurfoje elektigxis kiel membro de Centra
Komitato de SEU. En 1926 li estis sekretario de la 6-a SAT-Kongreso
en Leningrado. Kiam fine de la 30-aj jaroj la movadon skuis amasaj reprezalioj
kontraux esperantistoj, li bonsxancis eviti areston, sed estis eligita el la
partio.
Post la reaktivigo de nialanda E-movado S.N.Podkaminer
prezidis Leningradan E-komisionon, multe propagandis kaj instruis la lingvon,
partoprenis plurajn gravajn E-arangxojn en- kaj eksterlande. En 1969 li estis
unu el cxefaj organizantoj de la Postkongreso de UK-54, kiu kunvenigis en
Leningrado grandan amason da eksterlandaj kaj sovetiaj esperantistoj. Li multe
aktivis en MEM (vicprezidanto en 1972-76), kaj ekde la fondo de ASE
en 1979 gxis sia morto (28.09.1982) Semjon Naumovicx estis
vicprezidanto de ASE.
S.N.Podkaminer verkis kelkajn
eseojn pri Esperanto, kiuj aperis en la libro "Socipolitikaj aspektoj de
la Esperanto-movado" kaj en E-periodajxoj. Lian grandan auxtoritaton
atestas la titoloj Honora Aktivulo de SEJM (1976) kaj Honora
Membro de UEA (1981).
La libro de U.Lins "La
dangxera lingvo" mencias Podkaminer kiel anon de speciala
brigado, fondita en 1932 ce CK SEU por kampanjo pri memkritiko en
esperantistaj vicoj. Estas interese, ke al tiu brigado apartenis ankaux la alia
cxi-artikola jubileulo - Mihxail Fjodorovicx Pasxcxenko.
M.F.Pasxcxenko naskigxis en
novembro 1901. Plurajn jardekojn li laboris en agrikultur-nutrajxa industrio,
estis fakulo kun granda praktika sperto kaj emeritigxis kiel persona pensiulo de
landa graveco.
En 1925 Pasxcxenko lernis
Esperanton kaj aktive aligxis al organiza laboro en SEU. Lia sxatata
agadkampo estis starigo de internaciaj kontaktoj, internacia
korespondado kaj gxia utiligo por interesoj de la socio. Estante membro de la
lastkonsista CK SEU, li favorsorte transvivis la periodon de reprezalioj
- por dauxrigi la aktivadon jam en la novaj etapoj.
En 1956 okazis la legenda provo restarigi SEU,
kiun iniciatis kaj faris M.F.Pasxcxenko kaj kelkaj aliaj restintaj
membroj de CK. Oni informigxis, ke formale SEU ne estis likvidita, kaj
kunvokis restarigan kunvenon. Mihxail Fjodorovicx kaj liaj kunuloj
frontis kaj solvis plurajn organizajn demandojn: kunvenejo, renovigo de la
sigelo, informado pri la arangxo, sed forgesis interkonsentigi la
aferon kun partiaj instancoj - kaj la kuragxa iniciato estis pereigita...
Post la fondo de la E-Komisiono cxe SSOD
M.F.Pasxcxenko estis gxia membro; kiam oficialaj instancoj decidis
fondi ASE, li eniris la Organizan Komitaton kaj aktive partoprenis
gxiajn kunsidojn. En 1979-82 li estis estrarano de ASE, kaj en 1982-89 -
membro de ties Prezidio. En tiuj jaroj, malgraux la agxo, la veterano
vizitadis ankaux kunvenojn de Moskva E-klubo.
Kiam en 1989 estis restarigita SEU, Mihxail
Fjodorovicx Pasxcxenko (kune kun alia tiam vivanta membro de CK SEU,
odesano A.I.Versxinin) estis elektita kiel Honora Membro de SEU.
En 1990 li vizitis la 9-an Kongreson de SEU kaj verve rakontis al la
kongresanoj pri sia multjara sperto.
En januaro 1994 M.F.Pasxcxenko
forpasis. Monaton antaux tio mi vizitis lin, vivintan tute sola: la edzino
mortis pli frue, la idaro logxis aparte. Jam sentante la malfortigxon, Mihxail
Fjodorovicx ne volis cedi: surtabligante teon, li cxion faris mem kaj
kategorie kontrauxis, kiam mi proponis helpi. Necesas diri, ke li invitis min (tiam
vicprezidanton de REU) por grava celo: donaci al la kaso de REU
konsiderindan monsumon, sxparitan el la pensio. Tiu nobla ago inde kronis lian
longan vivon.
Ambaux memorinduloj - laux io tre diversaj, laux alio
similaj - apartenis al tiu movada generacio, kiu, maturigxinte en la
antauxmilita SEU, portis sur siaj sxultroj la malfacilan taskon de
reaktivigo de nialanda movado post la du jardekoj da anabiozo. Tiuj homoj kun
juneca entuziasmo laboregis, transdonante sian sperton al novaj generacioj, kaj
nia devo estas - firme pluteni la rebruligitan de ili torcxon.
Viktor Arolovicx (Moskvo)
************
"REGo", junio 2001, No. 3 (5), pp. II, 1