Þ.ÐÀÕÀÌÅÃÈ
Al Sinjoro Direktoro de Moskva Instituto de Esperanto.
De Juhan Rahamegi
P e t o
Per tio cxi mi petas Vin, estimata Sinjoro,
ekzamenigi min cxe Via Instituto Esperanta pri la speciala kurso
de Esperanto.
Al tiu cxi mi metas kvitancon pri dek rubloj de
ekzamena kotizo.
Moskvo, 17.I.1912. J.Rahamegi
Rezolucio: Âðåìÿ
ýêçàìåíà íàçíà÷åíî íà 22 ÿíâàðÿ â 2 1/2
÷. äíÿ.
À.Ñàõàðîâ
_________________________________________________________________
Mia
auxtobiografio
Mi estas naskita la 16(28)-an de januaro 1883 en
parohxo Hagers', en Revela distrikto de Estlanda gubernio. Laux
nacio mi estas Esto, laux religio luterano. Komencan
instruadon donis al mi mia patro, kiu estis kaj nun estas
instruisto en vilagxa popollernejo. En [la] jaro 1893 mi
eniris Revelan 4-klasan urban lernejon, kie mi finis kurson jam
en [la] jaro 1896. Poste mi preparis min por [la]
matureca ekzameno, sed la malpacaj tempoj dum [la] 1904-06
malebligis por mi la ekzamenigxon. Tamen mi povis esti
dum mallonga tempo vizitanto de Jurjeva universitato.
En [la] jaro 1899 mi komencis laboron cxe estaj gazeto,
unue kiel simpla kunhelpanto de redakcio, sed jam en [la] jaro
1905 mi estis faka redaktoro cxe cxiutaga estlingva gazeto
"Paevaleht"; dum [la] jaro 1907/08 mi redaktis la
parton por komunuma kaj loka politiko en cxiutaga gazeto
"Virulane" - ambaux en Revel. En lasta
tempo mi okupigxis pli per komercaj laboroj, estante en
[la] jaro 1909/10 la komerca gvidanto de gazetoj
"Virulane",
"Meie Elu" kaj kelkaj aliaj, poste (gxis auxtuno
1911) estrante presejon M.Antje en
Revel. Nun mi logxas en Moskvo kiel librotenulo kaj komerca
korespondanto.
La jxurnalista laboro postulas partoprenadon de
socia kaj societa vivo de mia popolo. Dum kelkaj jaroj mi
estis sekretario de Revela abstinenta [korektita per krajono: "abstinenca"]
societo, membro de Centra Komitato de Estaj abstinentaj
[korektita p.k. - "abstinencaj"] societoj,
komitatano cxe Revela Esta Literaturista Societo, kaj ano de
Redakcia komitato cxe Estlanda Societo de Instruistoj. Kun
Esperanto mi konatigxis en [la] jaro 1906, kaj de tiu tempo
mi estas laux ebleco propagandinta gxin. Krom multaj
propagandaj artikoloj mi adaptis por Estoj la
Zamenhofan Ekzercaron, la "Esperanto
en dek lecionoj" de Cart &
Pagnier, verkis vortaron malgrandan
Esperanto-Estan kaj prilaboras nun vortaron plenan
Esta-Esperantan. Krom tio mi faris kursojn pri Esperanto en
Revel, kaj estis unu el fondintoj kaj komitatanoj de Revela
Esperantista Grupo.
Juhan Adolf Rahamegi
Moskvo, la 22. januaron 1912
_________________________________________________________________
Diversaj
metodoj de propagando de Esperanto
Cxiu Esperantisto, kiu bone komprenis la internan
ideon de Esperantismo kaj estas konscianta ecx nur sian
utilon, nepre farigxos propagandisto. Li deziras do
lauxeble akceligi la interfratigxon de gentoj, pereigi
la malamon inter popoloj, almenaux pligrandigi la
utilojn kaj agrablajxojn, kiujn li mem povas ricevi per tiu
efika rimedo, nomata Lingvo Internacia. En nia mondo de
individualismo, de libera konkurado, oni tre malofte vidas
okazojn, ke la utiloj de cxiuj homoj,
de cxiuj partoprenantoj en iu movado tiel profunde ligigxas
kun interesoj de tuta homaro - tiel profunde kiel cxe
Esperantista movado.
La metodoj de propagando povas esti tre diversaj: cxiu
homo laboras laux sia karaktero, laux siaj fortoj,
laux lokaj cirkonstancoj. La personaj metodoj diferencas tiel
ofte kaj estas
tiom multaj, ke oni ne povas cxiujn ecx nomi. Tamen oni vidas
en tuta propaganda laboro de Esperantistaro ian
evolucion, ian gvidlinion, kio ebligas al ni grupigon de
cxefaj metodoj. Mi provos montri la evolucion
de propagando, konforme al disvastigado kaj
plifortigxado de Esperantista movado.
La Majstro kaj liaj unuaj kunbatalantoj havis
propagandan kampon tre limigitan kaj malvastan: al la mondo ili
devis pruvi kaj klarigi, ke solvo de problemo per
artefarita lingvo estas ebla, kaj tiam atendi la scivolemon de
ideaj homoj, forgesantaj sin pro la bono tuthomara. Unuan
(sic!) ili povis fari preskaux nur per brosxuretoj, cxar la
gazetistaro malsxatis la aferon. Iliaj artikoloj estis plenaj
de teoriaj argumentoj kaj klarigoj, ne mankis ankaux alvokoj al
idealismo homa, cxar la unuaj adeptoj devis labori por la
estonteco, iatempe ecx malesperante, cxu iliaj penoj iam
sukcesos. La sorto de Volapuk estis ankoraux en
memoro. Dum tiu tempo akiris Esperantista movado tiun
internan varmon, tiun amikecon por samideanaro, kaj
amon al la tuta homaro, kiu gxin nun distingas. Tio
estas "la atenda periodo" [substrekita] de
propagando.
La anaro de Esperanto kreskas malrapide, sed gxi
kreskis tamen. Baldaux [komencis] [substrekita per rugxa
krajono] la dua periodo, dum kiu la smideana rondo
jam tiom densigxis, ke la persona interrilato povis en
kelkaj, komence maloftaj, sed cxiam plifortigxantaj okazoj
anstatauxi la interrilatadon skriban, leteran. Tio ne
malgrandigis la idean flankon de movado; sed
plifortigis nur esperon en iamam venko. Tamen ili
gajnis per internacia lingvo nur trezorojn kaj profitojn
spiritajn, animajn, neniam materialajn: pro tio oni ne povis
esti en sia propagando tro altrudemaj, sed devas sercxi kaj
samideanigi la homojn pli malpli ideajn. Tion oni
faris, konatigante al la mondo sian aferon, nun jam per
paroladoj kaj gazetaj artikoloj, kies nombro progresie
kreskas. Estis do tempo de semado, cxiama semado, sen sciado,
kie kaj kiam la semo trovis bonan kampon kaj favorajn
cirkonstancojn por kresko. Oni semis cxiam, cxu
busxe, cxu skribe,cxu presene[?] atentante, kien la semo falos
- tute hazarde. Tion oni povas nomi [la periodo de hazarda
propagando][substrekita].
La tria periodo komencis antaux kelkaj jaroj
- kiam la Esperantista movado suficxe disvastigxis kaj
fortikigxis, por doni al adeptoj ne nur spiritajn sed ankaux
materialajn utilojn. Tiun tempon, periodon de la praktika
uzebleco kaj uzado de Esperanto, ni povas kalkuli
de [la] 1906-09 jaro[j], kiam la unuaj kongresoj montris la
valoron de internacia komprenilo, kaj la U.E.A. eklaboris gxin
praktike utiligi. Nun ni povas ajm diri, ke [la] Esperantista
movado estas suficxe forta por doni praktikan
rekompencon al penoj, kiujn la lernado de Lingvo Internacia
postulas, nun ni havas [rajton] [substrekita]
insisti pri
esperantigxado en cxiu okazo kaj cxe cxiuj. Tio
aliigas la propagandan sistemon kaj metodon: en okcidenta
Euxropo ni vidas jam, ke [propagando farigxas sistema kaj
praktika] [substrekita].
Nuntempe la propagandisto ne bezonas plu labori
okaze, li povas sercxi kaj elekti objektojn por sia laboro.
Li elektu ian klason da personoj, havantaj suficxe
vastajn internaciajn interesojn - tio estas grava
postulo - kaj klarigi al ili praktikan utilon
nome por ilia profesio. Aliflanke la
propagandisto ne devas fari nur unufojan laboron - li devas siajn
penojn ripeti, multfoje ripeti, gxis li nepre venkos. Li
memoru pri rezultatoj de obstina, pacienca, insistema
laborado; memoru pri efiko de gutoj, konstante falantaj sur unu
kaj sama loko. La metodo de propagando - cxu busxa, skriba, aux
presa ,- cxu pera aux senpera - ne sxangxas la principon. La
propagando devas esti konscia, [sistematika]
[substrekita per rugxa krajono], kaj dauxrigata gxis
kaptitoj estas farigxintaj veraj esperantistoj.
Sed la nuntempa propagandado havas ankoraux alian
flankon, [la praktikan] [substrekita]. Ni devas uzi
la Esperanton, uzi gxin por cxiuspecaj celoj, kaj per tio
montri, ke gxi donas al
siaj adeptoj multajn profitojn, kiujn oni ne povas
akiri per naciaj lingvoj. Ne forgesu la naturan legxon,
ke movado en iu direkto farigxas des pli facila, ju pli
kutima gxi estos. La Esperanto devas penetri cxien, kie
trovigxas ecx plej malgranda ero de internacieco. Se oni
tion faras, tiam la teoria propagandado farigxos
baldaux superflua, kaj tiam ni havos la
lastan periodon de propagando - [periodon, kiam nenia
propagando estas bezona] [substrekita].
J.A.Rahamegi
Sukcesis - A.Sahxarov
N.Korzlinskij
*********