Mia auxtobiografio
Mi naskigxis en la jaro 1880 en la urbo
Dorpato de la Liflanda gubernio. Baldaux post mia
naskigxo, miaj gepatroj translogxigxis en la urbon
Cxerna, kie mia patro posedis domon. Kiam mi estis cxirkaux
kvinjara, mia patro perdis la kapablecon labori kaj mia
patrino fondis lernejon por akiri rimedojn al la edukado de siaj
infanoj. Mia patro tra amis kaj dorlotis min, cxar mi
estis post sep filoj la dua filino (mia pli maljuna
fratino estis edukata de mia onklino en Dorpato).
Mi estis sepjara, kiam mia patro mortis. Tiu-cxi unua
cxagreno jxetis min en liton, mi estis tre longe malsana.
La urbo Cxorna trovigxas sur bordo de la lago Pejpus,
kiu havas la longecon da 60 verstoj kaj la largxecon 40
verstoj. Tie mi pasigis la plej belajn [substrekita per
krajono] jarojn de mia infaneco.
Kiam mi estis 14 jara, mi forveturis Dorpaton al mia
kuzino, kaj estis akceptita en la 5-an klason de la lernejo.
Fininte la lerntempon, mi translogxigxis Moskvon, kien mia
patrino jam pli frue translogxigxis kun mia plej juna
fratino, kiu estas tre kapabla por la muziko kaj lernis en
moskva konservatorio. Tie-cxi mi estas [dum] 10 jarojn
oficistino, okupante [subst-
rekita] min per korespondado.
Je la fino de la jaro 1907 mi auxdis pri la lingvo
Esperanto kaj fervore komencis gxin lerni, sed pro manko da
tempo, mi ne povis dauxrigi gxian lernadon kaj preskaux
gxin forgesis, [gxis dank'al] <substrekita> felicxa
okazo mi konatigxis en la vegetara mangxejo kun esperantisto, kiu
donis al mi cxiujn detalojn pri la Moskva Esperanto-Societo.
De tiu tempo mi lernas Esperanton seninterrompe. La
lernado de la lingvo Esperanto estis facila por
mi, cxar mi konas la lingvojn germanan, rusan, francan, estan. En
miaj vejnoj fluas internacia sango: mia patro estis esto,
mia patrino - germanino, mia avino svedino, tia-maniere mi
klarigas mian inklinon al la internacia lingvo. La legado de la
Esperanta literaturo liveras al mi tiom da plezuro,
ke mi tute ne bedauxras, ke mi oferis mian liberan tempon
al la lernado de nia cxarma lingvo.
V.Rhejnsxtejn
Suficxe bone D-ro N.Korzlinskij
Bone A.Sahxarov.
________________________________________________________________
[Far. de Rhejnsxtejn]
Iu grava epizodo el Esperanta
historio
Tia grava [ambaux vortoj estas substrekitaj] epizodo
estas laux mia opinio la Idista movado. Kiam aperas
ia utila kaj interesa elpensajxo, tuj trovigxas
falsistoj. Tiaj falsistoj
okazis ankaux en la Esperanta movado. Unu el la plej
gravaj imitajxoj de Esperanto estas sistemo sub nomo
"Ido". Tiu-cxi kriplajxo de Esperanto aperis en la
jaro 1907.
La profesoroj Couturat et Leau fondis en Parizo
delegitaron por la alpreno de internacia lingvo. Inviton al
kunveno ricevis ankaux D-ro Zamenhof, sed pro iaj kauxzoj, li
ne povis alveturi kaj petis S-ron de Beaufront, la
plej sinceran amikon de Esperanto, lin anstatauxi. En
oktobro de la jaro 1907 formigxis speciala komitato de
la Delegitaro, kiu esploris multajn projektojn de la
lingvo. Proponita estis ankaux la sistemo "Ido" de
anonima auxtoro, kiu sxangxis la lingvon Esperanto gxis
[nerekoneblo] <substrekita per krajono]. La
Komitato akceptis rezolucion, laux kiu internacia
interkomprenilo estis elektita la lingvo Esperanto, sed kun
sxangxoj, proponitaj de "Ido". En tiu senco la
Komitato sendis leteron al D-ro Zamenhof, proponante
akcepti la rezolucion de la Komitato, aldonante, ke
oni kun
plezuro konsideros lin kiel la cxefan auxtoron de la nova
lingvo"Esperanto sen sursignoj". Kompreneble, la
Lingva Komitato, kies tasko estas zorgo pri la konservado de
la fundamentaj principoj de la lingvo Esperanto kaj kontroli
gxian evoluon, rifuzis tiun senhontan proponon.
Oni nun demandas, kial S-ro de Beaufront ne
defendis la lingvon Esperanto, kies reprezentanto li
estis, kaj kial li konsentis akcepti la rezolucion de la
Komitato? La kauxzo estis tre simpla: kiel oni poste eksciis,
la sistemo "Ido" apartenis [al mem de Beaufront]
<substrekita>. Ni ne penu klarigi la motivojn de tia
lia ago, ni diru nur kelke da vortoj pri diferencoj, kiujn
prezentas "Ido" kompare kun Esperanto.
La auxtoro de Esperanto penis plej eble
simpligi la internacian lingvon, S-ro Beaufront multe
malfaciligis gxin. Ekz. en Esperanto ekzistas unu artikolo LA,
"Ido" uzas LA por ununombro, LE por multenombro.
Anstataux la literoj cx, sx, gx, jx, kun supersignoj,
"Ido" uzas la diversajn literojn CH, SH, k.t.p. La
akcento en "Ido" ne estas cxiam egala. Anstataux la
finigxo OJ en multenombro, "Ido" uzas la
finigxon i de infinitivo, anstatauxante la finigxon
de infinitivo per AR, IR, OR. "Ido" havas ankoraux
10 afiksojn pli ol Esperanto, pli da verbformojn k.t.p. La
konfuzo estas nun tiel granda, ke la Idistoj mem faras erarojn,
tre ofte decidas sxangxojn, malhelpante la floradon de la
literaturo.
Nun jam ekzistas multe da Idaj projektoj,
ekz: Ido de Beaufront, Reform-Ido Seidel N1, Reform-Ido Seidel
N2, Reform-Ido Weisbart k.t.p.
Kvankam la Idistaro ne estas granda, tamen
oni devas konfesi, ke tiuj malbonintencoj krei
skismojn por pereigi la verkon de D-ro Zamenhof ne povas
havi bonajn influojn sur la
ideon de la internacia lingvo, sed ni esperu, ke la
lingvo Esperanto dauxrigos kreski kaj flori al cxagreno de cxiuj
Idistoj.
[V.Rhejnsxtejn]
Bone N.Korzlinskij
A.Sahxarov A.Ajspurit.
************