ÐÎÌÀÍÎÂÈ× Ä.Ï.
Ãîñïîäèíó Çàâåäóþùåìó Ìîñêîâñêèì
Èíñòèòóòîì Ýñïåðàíòî.
Äìèòðèÿ Ïåòðîâè÷à
Ðîìàíîâè÷à
Ï ð î ø å í è
å
Èìåþ ÷åñòü ïðîñèòü Âàñ,
Ìèëîñòèâûé Ãîñóäàðü, ñäåëàòü
ðàñïîðÿæåíèå î äîïóùåíèè ìåíÿ ê
èñïûòàíèþ î çíàíèè ñïåöèàëüíîãî
êóðñà ÿçûêà Ýñïåðàíòî. Ïðè ñåì
ïðèëàãàþ êâèòàíöèþ çà N 107 î
âçíîñå ìíîþ äåñÿòè (10) ðóáëåé â
îçíà÷åííîå èñïûòàíèå.
Äì. Ðîìàíîâè÷
Ìîñêâà, 22-ãî ÿíâàðÿ 1912 ã.
Ðåçîëþöèÿ: Âðåìÿ
ýêçàìåíà íàçíà÷åíî íà 22 ÿíâ. íà 2 1/2
÷àñ.
À.Ñàõàðîâ
________________________________________________________________
[Auxtobiografio]
Dmitro Romanovicx, naskigxis en Jaroslavl apud
Volga, la 29-an de novembro 1883. Post kelkaj translokigxoj de
mia familio, mi trafis Saratovon, kie mi lernis en lokaj
gimnazioj kaj en 1903 ricevis ateston pri fino de la kurso en
Saratova 2-a gimnazio. La saman jaron mi eniris la
Moskvan Universitaton por studi Filologion. Bedauxrinde mi
ne prosperis en tie, kaj post kelkaj jaroj mi devis
forlasi la Universitaton. En la 1910-11, gxis oktobro mi
estis soldato en unu el kazanaj regimentoj. Pri
Esperanto mi ekinteresigxis en la 1905.
*************
Praktika utilo de la lingvo
Esperanto
En tiu cxi mallonga artikolo mi ne parolos pri
utilo, kiun la internacia lingvo povus doni en la tempo, kiam
la tuta homaro uzus gxin. Mi diros nur kelkajn vortojn pri
utilo, kiu povas kaj efektive liveros Esperanto nun, kiam nur
makgranda areto, kompare kun la tuta homaro, nur malmultaj
homoj uzas tiun lingvon, ne senutile por si. Gxeneralaj
utiloj de Esperanto estas: ebleco de komprenigxo kun
diverslingvaj popoloj kaj helpo, kiun Esperanto donas al pli
bona percepto kaj kono de naciaj lingvoj. <Parolatu>
[substrekita per rugxa krajono] de personoj de la plej
diversaj nacioj Esperanto malfermas al siaj adeptoj la vojon
al la tuta
mondo, gxi forgesigas la punon, donitan de Dio al la homaro
per malfelocxaj konstruantoj de Babela Turo, -
multlingvecon. Esperantisto uzas sian lingvon skribe
por peti informojn kaj
sciigojn pri diversaj aferoj el la plej diversaj landoj, busxe li
uzas gxin dum vojagxoj kaj kongresoj. Koni cxiujn
lingvojn ne estas ebla kaj kono de nur kelkaj [?] neniam
povas doni tiom multe da utilo kiom donas kono de unu sola
lingvo Esperanto. Tion pruvas okulvideble Esperanta
korespodado, kiam unu persono ricevas leterojn de
personoj, logxantaj en la plej diversaj landoj de la
mondo, tion pruvas ankaux rakontoj de vojagxantoj, rakontoj
cxiam pli kaj pli oftaj. Tuij cxi [rakontoj] estas
plenaj je entuziasmo. Vojagxintoj tra landoj, en kiuj oni parolas
fremdan nekonatan lingvon, sentas sin
premegataj, tute apartigataj de la ceteraj homoj, kvazaux en
dezerto inter bruanta kaj movigxema popolamaso; <nenia
utilo> [substrekita] de la estado en interesa
lando. Sed cxio magie sxangxigxas, kiam <oni estas
renkontitaj> [substrekita de rugxa krajono]
samideanon, personon, parolantan artefaritan lingvon
Esperanto... La izoliteco tuj forigxas, cxio komprenigxas
dank'al klarigoj de la
nova amiko, kiun oni neniam vidis antauxe kaj kies nomon
plej ofte ne auxdis. Mi ne parolos pri servoj de U.E.A. kiu
multege helpas tiujn interkomunikigxojn. Ankaux mi ne parolos
pri utilo, kiun Esperanto liveras al internaciaj komercistoj, el
kiuj multaj nun korespondas Esperante kaj presos esperante
katalogojn kaj prezarojn.
En spirita vivo Esperanto multe helpas donante
eblon gxui cxefverkojn de mondliteraturo en bona
kaj pli proksima al originalo traduko, ol tradukoj en
naciaj lingvoj.
Esperanto, spite al kontrauxuloj de Esperanto, kiuj
opinias disvastigxon de internacia lingvo dangxera por
naciaj lingvoj, multe helpas al pli bona percepto kaj
kono de naciaj lingvoj entute, kaj de la gepatra lingvo aparte.
Tion povas certigi cxiu esperantisto, al kiu post studo
de Esperanto klarigxas multaj detaloj de la gepatra lingvo.
En Esperanta kroniko havigxas multaj sciigoj de
instruistoj, ke esperantistaj lernantoj ecx de la plej
malsuperaj klasoj pli facile lernas kaj komprenas naciajn
lingvojn, ecx mortintajn - latinan kaj grekan. Multaj
terminoj kaj tiel nomataj internaciaj vortoj farigxas
kompreneblaj al
Esperantisto.
Mi povas ankoraux multe paroli pri tiu temo, sed cxio
devas havi sian finon. Mi nur ripetas, ke Esperanto jam
nuntempe donas grandan praktikan utilon kaj kiu cxe utilo
cxiam pli kaj pli grandigxas, kaj ne malproksime
estas la tempo kiam nia verda stelo ekbrilos super la
mondo, kaj utilo de Esperanto farigxos nemezurebla kaj
tiam neniu rimarkos gxin, tiun utilon, kaj parolos
pri gxi.
Dm. Romanovicx
La 22 de januaro 1912.
Recenzo: Sukcesis
A.Sahxarov
N.Korzlinskij
**********