Ãðèãîðèé ÐÎÇÅÍÁËÀÒ
     

Çàâåäóþùåìó Ìîñêîâñêèì Èíñòèòóòîì Ýñïåðàíòî
Ãðèãîðèÿ ßêîâëåâè÷à Ðîçåíáëàò

                          Çàÿâëåíèå

     Ïðîøó ñäåëàòü  Âàøå ðàñïîðÿæåíèå î äîïóùåíèè ìåíÿ ê ýêçàìåíó äëÿ ïîëó÷åíèÿ äèïëîìà â çíàíèè ñïåöèàëüíîãî êóðñà ÿçûêà  Ýñïåðàíòî, ïðè ÷åì íà îñíîâàíèè ïîëîæåíèÿ îá Èíñòèòóòå, ïðèëàãàþ êâèòàíöèþ [No. 174] Èíñòèòóòà î âçíîñå äåñÿòè (10) ðóáëåé.

      Àäðåñ: Ìîñêâà                          Ãðèãîðèé Ðîçåíáëàò
     "Äîì Ýñïåðàíòî"                           ìàÿ 11 äíÿ 1919 Ìîñêâà

     Ðåçîëþöèÿ: Ýêçàìåí íàçíà÷åí íà 11 ìàÿ
                                 À.Ñàõ[àðîâ]

________________________________________________________________
  
                     A u t o b i o g r a f i o

     Mi naskigxis  en  Moskvo,  la  15an  de  Oktobro,  1903.  En infaneco mi  multe vojagxis kun miaj gepatroj,  vizitis Svisujon, Germanujon, Francujon.
     Kun Esperanto  mi  konatigxis  en  la 1914 jaro.  Vojagxante Rusujon mare  (dank'al  milito  mi  ne  povis  veturi  rekte)  mi renkontis sur  sxipo  multajn  esperantistojn.  Ili revenis de la
okazonta X Pariza Kongreso. Mi interesigxis pri Esperanto kaj ellernis gxin.
     La tutan liberan tempon mi  dedicxas  al  propagando  de  la lingvo.
     Mi estas lernanto de Moskva Sovjeta duagrada lernejo (III klaso).

                                            Gregoro Rozenblat
T.Fridrihxsen
AJodko
B.Breslaux
NG   ASahx[arov]
________________________________________________________________

              Kial proletariaro bezonas Esperanton

                            "Esperanto -  internacia  lingvo de internacia proletariaro"

     La oktobra revolucio, doninta la potencon al laboristoj kaj vilagxanoj, farinta  [substrekita  per  krajono]  la laborantojn, majstroj de sia vivo, postulas de ni tre multon.
     Nia respubliko, cxirkauxita de ardaj malamikoj, malamikoj de la Sovjeta potenco,  en  dangxero  estas!  La  novaj  socialistaj respublikoj - Hungarujo,  Bavarujo,  ankaux en dangxero estas! La tutmonda imperialismo sentas, ke venas gxiaj lastaj tagoj. Do, [estas] kompreneble,    ke    gxi   cxiel   penas   ekstermi   la maksimalistajn ideojn,  mortpafi siajn klasajn kontrauxulojn.  La oktobra revolucio, metatnta novan epokon al homa vivo, stariganta
novan, pli bonan kaj justan ordon, postulas de ni, ke ni [nin], ke ni disvastigu niajn ideojn, niajn esperojn.
     Venkos nur du:  aux  tutmonda  kapitalismo,  aux   tutmonda kommunismo. Estas nur du elektoj [du lastaj vortoj estas substrekitaj]. Kaj memorante tion ni kunigxu en  unu  deziro  -  starigi novan mondon!
     Nia ideo estas tre alloga,  bela.  Ni devas gxin propagandi. En multaj  landoj oni nenon scias pri nia vivo,  pri la sovjetoj. La eksterlanda gazetaro, subacxetita [forstrekita kaj korektita: "koruptita"] de    la    burgxaro    elversxas   koton   sur   la "rabistojn-maksimalistojn", elpensas ion tute ne versimila pri la "mortpafoj sur stratoj" k.t.p.... La eksterlandaj laboristoj tute ne estas  konantaj [substrekita] pri niaj ordoj.
     Tamen ni  vidas,  ke  en cxiuj landoj laborista movado cxiam kreskas... Venas la nauxa ondo,  storma,  decida. Kaj, por ke nia ideo triumfu,  ni devas disvastigi socialistan literaturon,  nian konstitucion. Ni devas propagandi internacian lingvon - Esperanto!
     La sovjeta  potenco  tre bone komprenis la grandegan neceson de internacia sovjeta propagando.  La fako de sovjeta  propagando cxe la   Popolkomisarejo  de  Eksteraj  aferoj  tradukis  multajn komunistajn librojn  diverslingven.   Sed   tiaspeca   propagando
malmulte helpos. La tradukistoj estas malbonaj, oni elspezis multe dapapero (kiu nun mankas!) sed, cxu oni atingis la celon? Ne!
     Por prospero de la afero oni devas traduki Esperanten cxiujn propagandajn materialojn. Esperanto estas disvastigita en laboristaj medioj  de la tuta mondo.  Ni traduku cxion Esperanten kaj disvastigu la literaturon. Cxi-tio pli efikos.
     Per tio   ni   faros  du  utilajn  aferojn:  ni  propagandos komunismon, ni propagandos Esperanton kaj Esperantismon.
     Cxar Esperanto estas necesa por proletariaro, cxar gxi devasesti proletaria lingvo!
     Cxar laboristoj   ne   havantaj   tempon  por  ellernado  de malfacilaj fremdaj lingvoj kaj bezonataj  internacian  konsenton, solidarecon, devas lerni Esperanton, uzi gxin, disvastigi gxin.
     Cxar Esperanto,  estas kreita por largxaj popolamasoj,  cxar gxi estas facila, vere proletaria lingvo, ni disvastigu gxin inter tutmondaj laborantoj.
     Esperanto estas  potenca  ilo  de propagando;  la laboristojgxin akceptos, lernos.
     La proletariaro bezonas internacian lingvon Esperanto. Venis plej bona momento por efektivigo de niaj idealoj.
     Do ni  ne  preterlasu la okazon.  Nun,  aux neniam!  Ni estu potencaj spirite,  anime,  ni dekobligu nian energion.  Nun,  aux neniam! Kaj  se  Esperanto   estos   akceptita   de  internacia proletariaro, la laborantoj povos certe diri:

     "Estos tio lasta, decida batal'
      Finfine triumfos la internacional'!"

Sed ni, esperantistoj, filoj de l'nova bela generacio diros:

     Ni inter popoloj la murojn detruos
     Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
     Kaj amo kaj vero
     Ekregos sur tero!

                                      G.Rozenblat
     B.Breslaux
     A.Jodko  T.Fridrihxsen
     N.E.  A.Sahxarov

**********