"CERBE kaj KORE" (organo de moskva literatura esperanto-klubo)
1991, No. 2/11, pp. 1 - 4

RUBLOV Sergej Grigorjevicx

-- 1901 - 1978 --

Tiu cxi kajero de "CkK" estas nekutima - gxi estas plene dedicxita al la 90-jara jubileo de Sergej Grigorjevicx Rublov, vera fenomeno en la esperantista vivo de nia lando, sed fenomeno preskaux nekonata por la nuntempaj esperantistoj. La kauxzoj estas simplaj. Li suficxe aktive korespondadis en la lastaj du jardekoj de sia vivo, dissendis po kelkaj manskribitaj kopioj de siaj verkoj al diversaj esperantistoj tra la lando, tamen tiuj verkoj plejparte restis manuskriptaj. Krome, li preskaux neniam aperadis en la esperantistaj rondoj en la postmilita periodo, des pli - ekster Odessa. Sed lia verka heredajxo en Esperanto estas kolosa, gxi meritas esti savita, multoble reproduktita kaj prezentita al vasta publiko, ecx se iuj detaloj ne placxos al pretendemaj lingvaj franduloj.

En tiu cxi kajero vi ne legos la plej bonajn tradukojn de Sergej Rublov - tio estas suficxe hazarda kolekto, tamen gxi donos almenaux ioman imagon pri lia laboro.

Kaj nun parolu la retajpotaj propramane skribitaj manuskriptoj de S.Rublov - biografio, leteroj, tradukoj, kiujn mi - la tajpanto - trovis inter miaj paperoj.

                            +     +     +

Materialoj por la biografio de S.Rublov

Naskigxis en Odeso, la 14-an de jan. 1901. Laux profesio ingxeniero-kemiisto (de la jaro 1924). En la jaroj 1929-1941 k. de 1945 - gxis nun laboris en Odesa farbo-laka fabriko, militservis en la jaroj 1941-1945. Dum 24 jaroj estis cxefo de la Centra Laboratorio, plenumis multajn esplorajn laborojn; parto da ili estis publikigitaj en formo de artikoloj kaj inventaj
diplomoj (patentoj), entute 28 scienc-teknikaj publikajxoj. Pro sia laboro en 1964 ricevis distingan titolon - "Merita Inventisto de Ukraina SSR".

Esperantisto de 1919. En 1919-29 unu el gvidantoj de la esp-ta movado en Odeso. En 1925-28 membro de CK SEU (Sovetlanda Esp-ista Unio). De 1929 - membro de Internacia Lingva Komitato (LK), reprezentis en gxi Sovetlandon.

La cxefaj laboroj pri Esp-to.

1) Kvanta analizo de Esp-taj radikoj (1926-27). Publikigita en 1927.
2) Kvalita analizo de Esp-taj radikoj.
3) Lernolibro "Esperanto-Rondeto" en rusa, ukraina, bulgara, germana kaj franca lingvo (1927-1936).

Ruse - 8 eldonoj de la I parto (110 000)
3 eldonoj de la II parto
Aprobita de la Sxtata Scienca Konsilio. Rekomendita de la Lingva Komisiono de SEU.
Ukraine (1931) - Rekomendita de Popolkleriga Komisariato de Ukraina SSR.
Bulgare - parto I (1932)
              parto II (1932)
Germane - du eldonoj (1930 - 1931)
France - unu eldono (1932)

    Sur la bazo de "Esp-to - Rondeto" estis eldonitaj kelkaj lernolibroj (du de SEU) kaj du metod-libroj, helpe al "Esp-Rondeto", de Engelhard (1929) kaj de Filippov (1935).

En 1924-27 aperis en diversaj revuoj 20 artikoloj (pri lingvo, scienca bibliografio, ktp.)

En periodo 1922-1971 estis eldonitaj diversaj tradukoj - 3 libroj kaj 50 versajxoj.

La libroj estis:

1) "La vojo al scienco de estonto" (1928).
2) "La Kemio de Universo" (1925) - ambaux de Sovetia akademiano A. Fersman kun specialaj antauxparoloj de la auxtoro por esp-taj eldonoj.
3) La romano "Rugxa Stelo" de A.Bogdanov (1929) - partopreno en kolektiva traduko.
4) Versajxoj aperis en kelkaj verskolektoj ("Per vocxo plena" de Majakovskij (1930), "Versoj elektitaj" de Jesenin (1965), "Liriko" de L.Ukrainka (1971) kaj aparte en diversaj revuoj (de Krilov, Pusxkin, Lermontov, Jesenin, Edg. Poe - Balmont, Majkov, Fet, Rilskij), ankaux fragmentoj el "Malvivaj animoj" de Gogol.

En manuskriptoj restas:

1) Lauxsona vortaro de Esperanto (tute originala, laux nova atfabeta ordo).
2) La tradukoj de versajxoj el rusa lingvo, precipe el rusa klasika poezio (48 auxtoroj, 579 tradukoj) kaj krome el ukraina lingvo (5 auxtoroj, 12 tradukoj), entute 591 versaj tradukoj el 53 autoroj.

El tiu kvanto 50 tradukoj estis presitaj, 541 restas en manuskriptoj. Krome estis farita, sed pereis, la traduko de la romano de N.Gogol "Malvivaj animoj" (partopreno en la kolektiva traduko).

La tradukoj de rusaj versajxoj estas jenaj:

176 versaj fabloj de Krilov
133 poeziaj verkoj de A.Pusxkin (interalie plene - "Euxgeno Onegin", "La Kupra Rajdanto", Malgrandaj Tragedioj, tri sudaj poemoj kaj tri fabeloj, ceteraj - lirikaj versajxoj).
60 versajxoj de Lermontov
33    "     de Jesenin
27    "     de Nekrasov
21    "     de Tjutcxev
16    "     de Blok
14    "     de Brjusov
13    "     de Majakovskij
11    "     de A.K.Tolstoj
  6    "     de Bunin
  5    "     de Balmont.

    Krome 62 versajxoj de 36 auxtoroj (Majkov, Fet, Polonskij, Nikitin, Kolcov, Lomonosov, Rilejev, Ogarjov, Plesxcxejev k. al., interalie de nuntempaj poetoj - Sxcxipacxov, Jevtusxenko k. al.).

En formo de nefinitaj manuskriptoj restas:

1) Struktura vortaro de Esp-to (sur bazo de kvalita analizo de Esp-taj radikoj).
2) Sistema vortaro de Esp-to.

La tradukoj de versajxoj bazigxas je la teorio de sonritma versa strukturo, kiu multe helpas al kompreno kaj ekposedo de specifaj poeziaj formoj.

S.Rublov
20.XI.1971

=====
Rimarko de la tajpanto: Sergej Rublov mortis sep jarojn post la indikita dato. Estis farita ankoraux multa laboro, aperis libroforme cxiuj tradukitaj de li fabloj, de Krilov kaj kelkaj aliaj versajxoj, sed la cxefa parto restas en manuskriptoj.

***********