Rusa pedagogo,
eldonisto kaj entreprenisto Aleksandr Andrejeviĉ
SAĤAROV naskiĝis la 7an (19an) de aprilo 1865 en
vilageto Kudeiĥa (Simbirska gubernio). En 1890 li
finis la matematikan fakultaton de la Kazanja Universitato.
Esperantistiĝis en 1904 sub influo de Sergej
Poljanskij. Veninte en Moskvon (1907) A.Saĥarov
fondis tie librejon "Esperanto" kaj Moskvan
Instituton de Esperanto. Dum 1909 - 1917 li estis
eldonanto kaj ĉefredaktoro de la revuo "La Ondo de
Esperanto" (aperis 101 n-roj kun pli ol 1360 paĝoj
kaj 137 portretoj de konataj esperantistoj). Li partoprenis en la
lI-a kaj III-a Universalaj kongresoj (1906, 1907). Dum kelkaj
jaroj en lia loĝejo rifuĝis la Moskva E-societo.
Al la plumo de A.Saĥarov
apartenas multaj libroj: "Sur vojo de kunfratiĝo de
popoloj" (artikoloj pri Esperanto, 1907), "Signifo
de akciaj societoj por Esperanto-movado" (1911), "Esperanta-rusa
frazaro" (1915), pluraj lernolibroj kaj vortaroj
por rusoj kaj "Esperanta krestomatio".
Post la Oktobra revolucio (1917) liaj librejo kaj instituta ejo
estis konfiskitaj. Kelkfoje A.Saĥarov
provis reeldoni siajn lernolibrojn kaj vortarojn. Dum kelkaj
jaroj li estis eĉ membro de CK SEU kaj aktive laboris en ties
instruista sekcio kaj lingva komisiono. Sed, kiel "eksulo"
(eks-burĝo, eks-oficisto cara kaj entreprenisto), li ne estis
fidinda por la ĉefoj de la "ruga" SEU kaj
ekde 1929 li ne plu partoprenis en la movado.
Ĝis sia emeritiĝo (1935) li instruis fizikon kaj
matematikon en mezlernejoj. Li forpasis en julio 1942 en Moskvo.
"Superforta ambicio" (Skizo el esperantista
vivo) eldonita en 1913 estas lia sola beletra verko.
Laŭ la atesto de B.V.Tokarev, tiu
malgranda novelo estas la plej interesa kaj talenta verko de la
komenca periodo de la esperanta prozo.
Nikolaj Stepanov
[De kovrilo de la libreto A.A.Saĥarov "Superforta ambicio" (Faksimila represo. - Jekaterinburg, SEZONOJ, 1992)]