VETERANO MORTIS
La sovetan esperantistaron trafis grava perdo: foriris el la vivo
unu el niaj veteranoj - Sergej Vasiljevicx Saricxev.
Oni trovis lin malviva cxe la skribmasxino, per kiu li nur antaux
momento estis tajpinta esperantan bultenon. Bela morto! Gxis sia
lasta spiro, gxis la lasta bato de sia koro nia estimata
kamarado, unu el la reprezentantoj de la malnova gvardio de
sovetiaj esperantistoj, apartenis al Esperanto, al gxiaj bezonoj,
al gxia propagando kaj disvastigo ... Sergej Saricxev
estis senlaca batalanto por Esperanto kaj por gxia estonteco en
nia lando.
Mi konas kamaradon Saricxev ekde la
jaro 1916. Lia juna edzino ankaux posedis la internacian lingvon.
K-do Saricxev laboris tiam kiel
instruisto de Esperanto en la loka komerca lernejo kaj en la
societo de komizoj. Poste li farigxis tie oficisto kaj restis tia
por tuta vivo. Lia hejmo en Astrahxan konsistis el malgranda
cxambro, tute supersxutita per libroj, jxurnaloj, gazetoj, kiujn
li ricevadis de cxiuj partoj de la mondo - de siaj rusaj kaj
eksterlandaj korespondantoj. Tiam li estis 26-jara viro, cxiam
gaja, plena de forto kaj esperoj. Li sxajnis esti tre felicxa kaj
precipe kontenta pri la fakto, ke lia edzino posedis la lingvon
internacian kaj estis, kiel li, instruistino en la meza lernejo.
Nia interkorespondado dauxris gxis la nova renkonto en 1918 jaro
en urbo Saratov, kie okazis konferenco de la apudvolgaj
esperantistoj. Gxi estis granda okazintajxo por cxiuj
esperantistoj, dissemitaj en la apudvolgaj regionoj. La
konferencon partoprenis ankaux la geedzoj Saricxev.
Saratov estis urbo, kie la esperanta movado havis fortajn
radikojn. Gxi konis la tempojn, kiam la Esperanto-movado floris,
la propagando de la lingvo atingis altan gradon. Multaj saratovaj
esperantistoj estis vaste konataj ne nur en Rusio kaj Sovet-Unio,
sed ankaux en la tuta Esperantujo. Ekzemple - Georgo
Davidov kun lia famekonata biblioteko, N.
S. Junakov, S. P. Poltavskij
kaj multaj aliaj. Ankaux la postrevolucia Saratova esperantistaro
estis multnombra. Kun granda estimo kaj admiro mi rememoras
k-dojn V. N. Starojxickij, la familion
de la verkisto Grigorovicx, la poetojn Evgenij
Mihalskij kaj Valentin Polakov,
fratojn M. A. kaj G. A.
Zaljotov, kaj multajn aliajn. En 1926 al tiu cxi
grupo aligxis nia Saricxev, kiu venis
en Saratov por konstanta logxado. Preskaux sian tutan tempon li
dedicxadis al Esperanto.
Post la Dua Mondmilito mi renkontigxis kun k-do Saricxev
en Moskvo. Li estis subkolonelo de la Sovetia Armeo kaj, kiel
antauxe, tutan sian tempon ekster la laborhoroj li dedicxadis al
Esperanto, al la unuigo kaj kolektado de gxiaj adeptoj. Laux sia
propra iniciativo li masxinskribis Esperanto-bultenon, en kiu li
faris bibliografion de cxiuj verkoj, artikoloj, notoj en kaj pri
Esperanto kaj sendadis gxin regule al koncernaj institucioj. Nur
post lia morto ni havis eblon konstati kian grandegan laboron li
faris.
La lastajn jarojn de sia vivo li restis absolute sola, sen
parencoj. Sian tutan ekzistadon li dedicxis al Esperanto kaj al
la pacbatalo.
La sovetaj esperantistoj klinas sin respekte antaux la memoro de
la sindona kaj persista, kvankam modesta kaj nerimarkebia
batalanto por Esperanto - Sergej Vasiljevicx Saricxev.
NINA SULJE, MOSKVO
"Bulgara Esperantisto"
**********