Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

FAMA RUSA ESPERANTISTO AŬSTRALIA:

SERYŜEV INNOKENTIJ NIKOLAJEVIĈ

de N. P. STEPANOV

La homo, pri kiu temas, estis Seryŝev Innokentij Nikolajevicx. Jen kion mi sukcesis trovi en kelkaj fontoj. Unue, ni tralegu pri li en "Enciklopedio de Esperanto" (Budapesto, 1933/1986, p. 489):

      "Seryŝev Inocento, siberiano, ruso; grek-ortodoksa pastro, pedagogo, 'Esperantisto'. Naskiĝis 15 aŭgusto 1883 en Kudara. De 1906 ĝis 1917 laboris kiel pastro en Siberio, okupis sin multe pri popoleduko. Dum cara
reĝimo sidis en la malliberejo pro politika akuzo kaj Sovetion li forlasis 'pro ruga despotismo kaj arbitro'. Tri jarojn loĝis en Japanujo, esploris la japanan eduksistemon, por kio piede vojaĝis 200 mejlojn. Nun loĝas en
Sidney. Esperantisto de 1910. Unu el pioniroj de Esperanto en Siberio. En 1910 faris kune kun sia fratino (Varvara S.) rondvojaĝon tra 13 landoj de Eŭropo per Esperanto. Ĉiam, ĉie kaj ĉiel li propagandis Esperanton; multaj paroladoj, artikoloj, prop. broŝuroj kaj kursoj. Ĉiuj familianoj estas Esperantistoj. Kunlaboris al "Int. Socia Revuo" kaj aliaj Esperanto-gazetoj. Aperigis 250-paĝan verkon pri Siberio (originalaj kaj tradukitaj verkaĵoj), 1914, kaj ducent-paĝajn volumojn de revuo "Oriento", Harbin, 1925.  Ampleksaj originalaj kaj trad. verkoj en manuskripto.


       (Seryŝeva Varvara N., sovetianino, rusino, fratino de la antaŭa, instruistino. Aŭtoro de rimarkinda porinfana Esperanto-lernilo "Verda Steleto", 1926.)"

       La dua fonto estas libro de memoraĵoj: Toporov A.M. "Mi estas Instruisto (rememoroj)". - Moskvo, Detskaja Literatura, 1980, 158p. 0.45 rub. (eldonkvanto 100 000 ekz.) [Ruse.] Sur p. 113-116 li tre detale kaj favore skribas pri Innokentij (Inocento) Seriŝev. Jen estas elskribaĵoj:

       "...Antaŭ mi staris altstatura svelta homo c. 33-jaraĝa kun delikata, inspirita vizaĝo kaj saĝaj helaj okuloj. Li estis kurte tondita, sur kolo havis kolumeton el holanda tolaĵo, sur silka pastrorobo - krizolita steleto, sur ĝi literoj: 'Esperanto'... Fininte lecionon, li proponis: 'Vizitu min vespere... Ni interparolu...'

       Loĝis la pastro kun edzino (Ekaterina, li nomis ŝin 'Katjuŝa') kaj bopatrino. Infanoj mankis. Ni ekparolis tre facile, kaj mi eksciis, ke la pastro en juneco finis elementan lernejon, poste Tomskan Politeknikan Instituton. Li havis bonegan kleron, posedis kvin aŭ ses lingvojn, ludis fortepianon, kantis, multege legis...

      Li multe verkis, pentris bildojn... [Poste Toporov detale rakontas, kiel li esperantistiĝis, sufiĉe rapide ekposedis la lingvon, aniĝis en UEA kaj eĉ abonis ŝanhajan revuon "Voĉo de Popolo"].

      ...Kiel mi komprenis, la pastro multege laboris, verkis artikolon en peterburga revuo "Sobraj Ĝermoj (Trezvyje Vshody)", aperigis broŝurojn kontraŭ drinkado, librojn pri kooperativo, pri Esperanto — unuvorte, li estis laborulo, sobrulo, tre talenta homo. Kaj mi neniel miriĝis, kiam poste, tuj post la Februara Revolucio, li forĵetis pastrorobojn kaj komencis labori kiel sekretario de la Altaja Kulturkleriga Unio. La lasta eldonis lernolibrojn, librojn kaj revuon "Siberia Tagiĝo" (Sibirskij Rassvet).
 
      ...Forveturante Barnaŭlon, Seryŝev faris por kamparanoj valoregan donacon — li transdonis al lernejo plejparton de sia biblioteko...

      Ankaŭ stranga estas lia posta sorto. Komenciĝis civitana mi!ito, alvenis kolĉakistoj, sed li, juĝante laŭ ĉio, malmulton komprenis. Ĉiuokaze, dum plej maloportuna tempo li forveturis Japanion — por akiri paperon por la kulturkleriga unio. Li forveturis sola, sen edzino, do sekve ne intencis tie resti, tamen okazis tiel, ke li jam ne revenis patrujon. Lia vivo estis plena de missortoj. De esperantistoj el diversaj landqj, kun kiuj mi daŭre korespondis, fojfoje mi eksciis pri verkoj de la homo, ĉiam neatenditaj.

       Ekzemple, li aperigis en Esperanto libron "Lando de Samurajoj" pri siaj eduksistemo de la lando. En angla lingvo, kiun li ankaŭ sciis perfekte, li aperigis gravan albumon pri agantoj de rusa kulturo. Kune kun biografioj de Seĉenov, Meĉnikov, Pavlov, Koni, Plevako, Sikorskij, li enigis en ĝin vivpriskribojn de princino Olga, episkopo Tihon Zadonskij, Sankta Sergeo ktp. Multaj el la verkoj de I.N. Serysev estas, kiel mi eksciis, en Lenina Biblioteko en Moskvo. [Jes, mi vidis en katalogo la kartetojn kun mencio de ia supremenciitaj libroj — N.St.]

      Lin mem mi plu ne vidis, spurojn perdis, opiniis, ke li jam delonge mortis. Tamen subite — cetere, ne subite, sed post la flugo de German Tivov [6 augusto 1961. La dua sovetia kosmonauto, fama pro sia flugo en la kosmoŝipo Vostok-2] — mi ricevis aerleteron en Esperanto el Sidnejo. De kiu do? De Inocento Seryŝev! Li skribis al mi, ke nur en Aŭstralio li kuniĝis kun sia edzino, tamen poste mortis Katjuŝa, li vivas sola, patrujon memoras kaj ankaŭ ne forgesis pri mi. Ni interkorespondas ĝis nun. [Temas pri la komenco de 1980. Mi menciu ĉi tie, ke A.M. Toporov estis ankaŭ persekutata pro Esperanto, kaj dum dudek jaroj troviĝis en malliberejoj kaj koncentrejoj kaj tiutempe jam loĝis kun sia filo en la urbo Nikolajev, suda urbo en Ukrajno. — N. St.]  Innokentij Nikojajevic havas malnovan kutimon numeradi ĉiujn leterojn al siaj gekorespondantoj.

      Lastan leteron al mi li markis per numero 11 218. En ĝi li skribas, inter alie, ke en la Rusa Instituto de Kolumbia Universitato [en Novjorko, Usono] troviĝas lia aŭtobiografio en kvin volumoj... Li ja traveturis la tutan Eŭropon, tutan Azion, promenis en Londona Hajdparko, estis rikiŝisto en Pekino, stratvendisto en Tokio, trairis kun bastono ta tutan Aŭstralion. Ankaŭ skribas li, ke tutecerte li multe rakontas en ĝi pri sia amata Siberio, estas en manuskripto ankaŭ ĉapitro pri mi.

      Ho, rusaj sortoj! Ĉu ne estas mirindaj la laboremo, vivkapableco kaj energio de la homo! Oni amaras konscii, ke ili estis perditaj por granda scienco... "

      Ankaŭ en libro de Ray Ross, "Esperanto en Aŭstralio (1905-1985)" (Historio de AEA), — Brisbano, 1985, p.99  mi ekvidis la nomon "Pastro I. Seriŝev (FD) 1950-61" en la rubriko Sydney en listo de UEA-delegitoj en Aŭstralio.

      Estus tre interese se iuj gesamideanoj en Aŭstralio rakontus iom pli detale pri lia vivo en Aŭstralio, pri liaj sorto kaj Esperanto-agado. Tio reciproke pliriĉigus nin kaj, krome, oni eble povus skribi pri nia talenta sampatrujano en nia (loka) gazetaro. Ankaŭ mi vidis aliajn rusdevenajn nomojn kaj familinomojn en la libro de S-ro R. Ross kaj ankaŭ en "Jarlibro 1991" de UEAS. Gradussov, N. Levitkin, M. Stanislaus, E. Bantik, kaj multaj aliaj. Kaj ĝeneraie estus ankaŭ interese priskribi la vivon de aliaj aŭstralianoj,  devenaj el Rusio/Ruslando. Antaŭ nelonge mi aŭdis per radiostacio Radio Rossii rakonton de iu rusa virino (bedaŭrinde mi ne aŭdis ŝian nomon kaj ne memoras ŝian loĝlokon) — ŝajnas, ke ankaŭ ŝi estis, se ne el Sidnejo, do loĝas ie apud Sidnejo, kaj kvazaŭ tie troviĝas tuta rusa kolonio, kie oni strebas konservi kaj la rusan lingvon kaj la rusan kulturon. Estus bone priverki ankaŭ iliajn vivon, sorton kaj vivmanierojn. Eble tio helpos aliajn homojn, kiuj povos poste ekkonatiĝi kaj ekamikiĝi ktp.

The Australian Esperantist, No. 272, Marto-Aprilo 1992, 21 - 24



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).