ШАБАРИН С.К.
Господину Заведующему Московским
Институтом Эсперанто
Семена Константиновича
Шабарина
П р о ш е н и е
Имею честь просить
подвергнуть меня испытанию в Комиссии Института
для
получения свидетельства о знании мною специального курса яз.
Esperanto.
При сем прилагаю квитанцию о взносе мною
десяти (10) рубл. в пользу
Института.
Москва,
17.01.12
Шабарин
Резолюция: Время экзамена назначено на 22
января в 2 1/2 ч.
дня.
А.Сахаров
________________________________________________________________
Semjon Konstantinovicx Sxabarin
[Auxtobiografio]
Mi <
estis
naskita> [substrekita per rugxa krajono] en Polujo, en
malgranda
urbo Sokolov de Sjedleckaja gub., en 1890 jaro. Ricevinte la
unuan klerigon
hejme, mi eniris en la klasikan gimnazion en urbo
Hxolm, kie mi <
estis> [substrekita] dum du jaroj.
Poste mi translogxigxis en Sjedlec kaj en tiea gimnazio mi
<
estis> dum
unu jaro. De 1903 jaro mi estis
en la gimnazio de Kalisx kaj tie mi <
estis finita
gxin> [substrekita] en 1908 jaro. En la sama jaro auxtune mi eniris
Moskvan Universitaton, kie mi trovigxas gxis nun. Kun
Esperanto mi konatigxis auxtune en la
1908.
--------- o
---------
"Diversaj metodoj de propagando de
Esperanto" Propagando de
Esperanto estas unu el <
cxefaj> [substrekita] devoj
de
esperantistoj, kaj unu <
el plej> malfacilaj taskoj.
Malfacila mi nomis <
ilin>tial, ke ne cxiu persono
havas eblon uzi <
ian> difinitan metodon.
"Kiom da
kapoj - tiom da cxapoj" ... kaj kiom da esperantistoj, tiom da
diversaj metodoj, tiom da diversaj nuancoj en ilia laboro povas ekzisti.
<
Sed tamen> la vivo de
esperantistoj
kaj ilia preskaux dudekkvinjara sperto
montris kelkajn cxefajn metodojn, uzante kiujn, oni povas
atingi <
la celon de l'laboro> [substrekita per rugxa
krajono].
La metodoj, laux mia opinio, povas esti
dividitaj <
je> du specoj: la unua -
kiam la propagandanto
persone, aux senpere kuntusxigxas kun homoj, al kiuj li
intencas
malkovri - <
por> tiel diri - misterojn de
Esperanto kaj de Esperantismo. La dua speco de la laboro povas esti nomita
pera, t.e. laboro per diversaj
propagandiloj.
Ni ekzamenu pli detale la nomitajn
metodojn. Paroladoj estas la plej grava
metodo de la propagando senpera
kaj samtempe plej malfacila. Oni devas atenti
pri diversaj
cirkonstancoj, kiuj povas malfaciligi la necesan sukceson. Paroladisto
devas posedi bonan kapablon por paroli publike; vastajn konojn en la
demando, pri kiu li parolas, por ke en la okazo de disputoj li povu
dece sin defendi; li devas paroli <
tiel,
ke> la auxskultantaro interesigxu pri la parolado kaj
ne lacigxu <
de gxi>[substrekita per rugxa krajono]. Se la
paroladisto atentos pri cxiuj tiuj cxi cirkonstancoj, li povos varbi multajn
homojn por esperanta afero.
La saman
efikon kauxzas esperantaj vesperoj. Interesa programo,
bonaj
plenumantoj de programo, lerte arangxitaj ludoj kaj gaja
humoro de
cxeestantoj jen bona okazo
por vasta propagando. Tiamaniere estas
altiritaj multaj
personoj, el kiuj almenaux kelkaj estos bonaj
esperantistoj.
Certe, sukceso de similaj propagandaj vesperoj
instigos esperantistojn por
plua laboro kune kun nove varbitaj
samideanoj.
Se tiaj modestaj festoj
havas gravan signifon por la propagando, la
kongresoj
havas sifgnifon multoble pli grandan. Tion cxi la
esperantistoj
konscias kaj pro tio oni arangxas la kongresojn kun plej ebla
lukso kaj bruo. La kongresoj do ne nur celas arangxi festojn
esperantajn, sed ankaux fari vastan propagandon en lando
de kongresurbo. Kaj efektive, ni scias, ke en cxiuj
landoj, kie estis arangxitaj la kongresoj, nia movado farigxis pli
potenca kaj socia opinio pri
Esperanto sangxigxis: oni plu ne rigardas
gxin,kiel utopion, kiel ion neefektivigeblan, cxar la internaciaj kongresoj
estas la plej evidenta, la plej palpebla pruvo de
nia
praveco.
Pli modesta, pli facila kaj
tamen tre grava metodo de la propagando
estas
la propagando inter siaj gekonatoj. Cxiama
kuntusxigxo kun tiaj
homoj nevole altiras ilian
atenton al Esperanto kaj tia formiksimila senbrua sed konstanta laboro de
l'tuta esperantistaro havas tiun signifon, ke gxi
disvastigxas inter publiko regulajn sciigojn pri esperantismo kaj tiamaniere
plifaciligas la laboron por samideanoj, propagandantaj la lingvon per tri
suprenomitaj metodoj.
Tiaj estas la metodoj de la
propagando senpera. Inter la vera serio de la
metodoj mi povas noti
jenajn: gazetaj artikoloj kaj sciigoj, disdonado
kaj
dissendado de propagandiloj kaj reklamaj
ekspozicioj.
Gazetaj artikoloj kaj sciigoj
dum tre longa tempo estis preskaux
neatingebla lukso:
pri Esperanto oni sciis tiel malmulte kaj ecx tiuj cxi
malmultaj
sciigoj estis tiel diversaj kaj necertaj, ke
oni timis ion
skribi publike. Krom mokoj, krom
stranga rilato al Esperanto la esperantistoj nenion gxuis. Sed
"tempora mutantur": multaj gazetoj donas lokon por priesperantaj
artikoloj, multaj gazetoj presas pli-malpli regulajn sciigon pri
okazintajxoj en Esperanta mondo, kaj esperantistoj uzas tiun-cxi gravan ilon por
la propagando de tia lingvo.
Diversaj
reklamoj en gazetoj aux en publikaj lokoj, kiel ekz.:
en
lernejoj, cxe stacidomoj, en amuzejoj
k.t.p. estas ankaux metodo
konsilinda kaj disdonado de
propagandiloj. Famaj Cxefecx-aj sxlosiloj faris
grandan laboron
kaj multaj personoj nur dank'al ili farigxis
esperantistoj.
Fine, ni havas tre efikan
propagandilon - ekspoziciojn. Ofte estas tre malfacile nur per vortoj konvinki
en io <
rigidan> [substrekita per rugxa krajono], kaj
Tomasan nekredemon oni povas venki nur, donante la eblon
"
per propraj okuloj" vidi tion, pri
kio oni diras. Kaj
pro tio esperantaj ekspozicioj devas esti arangxataj
cxiam, kiam estas oportuna okazo.
Efektive, oni arangxas la ekspoziciojn ofte kaj cxiam rezultatoj estas
grandaj.
En la mallonga skizo oni ne
povas detale priskribi cxiujn metodojn de la propagando kaj ecx
oni ne povas kalkuli cxiujn eventualajn nuancojn de la
propagando. Mi estas notinta nur plej gravajn, plej atingeblajn vojojn por
akceli nian
laboron.
[
sen
subskribo]
Rezolucioj:
Sukcesis
A.Sahxarov
N.Korzlinskij
Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).