ТАДЕОСЯНЦ А.Л.   

Господину Заведующему Московским Институтом Эсперанто
Действительного слушателя Московского Коммерческого Института,
Арама Левоновича Тадеосянца

                     П р о ш е н и е

     Имею честь просить Вас,  Милостивый Государь, сделать распоряжение о допущении меня к экзамену на получение свидетельства  о знаниии специального курса языка Эсперанто по программе Института.
     При сем прилагаю квитанцию за No.197.

                                       Арам Левонович Тадеосянц

     Февраля 13 дня 1915 г.
           Москва.
_____________________________________________________________

                       A ux t o b i o g r a f i o

     Mi naskigxis  la  12-an  de  Junio  de  l'jaro  1893-a en la kauxkaza urbo Kutais [nun - Kutaisi, Kartvelio]. Kiam mi estis kvinjara, miaj gepatroj ekveturis en Balahxani'n, kusxantan je 12 kilometroj de l'apudmara urbo Baku. Tie  mi  estis  edukata  kaj instruata <dome de miaj gepatroj> [substrekita per blua krajono],
por lerni poste en iu Baku'a lernejo mezgrada.  En la jaro 1901-a miaj gepatroj,  opiniante  min  jam  suficxe  preta  por lernejo, translokigxis en "la urbon" (Tie, en Balahxani, oni nomas la urbon Baku simple  "la urbo";  ekzemple oni diras: "Morgaux mi veturos urben"). Tie,  la saman  jaron  mi  lernantigxis  en  la  Komerca Lernejo. Estante en 5-a klaso, kaj multe <turmentigite> [substrekita] de la lingvoj franca kaj germana,  mi ofte  ekpensadis  pri unu sola,  deviga  por  cxiuj homoj lingvo,  kiu liberigus min de studado de franca kaj germana lingvoj.
     En la  komenco de l'jaro 1909-a mi eksciis pri Esperanto per la artikolo en la "Природа и Люди". De tiam Esperanto farigxis la unu el  miaj  "idee  fixe"oj.  La  higieno estigxis mia dua "idee fixe". Pri la higieno kaj lingvo internacia  mi  paroladis  cxiam kaj al cxiu. La "kaptiteco" per cxi-tiuj ideoj iom forgesigis min pri miaj lernejdevoj. La kurson de la komerca lernejo mi finis en la jaro  1912-a  kaj  studentigxis en la Politeknika Instituto en Varsxavo (Varsovio).
     Sed tie  mi  lernis nur dum unu jaro, kaj, pro malhigienaj kondicxoj, en kiuj mi devis labori tie, mi translokigxis en Moskvan Komercan Instututon en la jaro 1913-a auxtune. Nun mi estas duakursa studento de l'ekonomia fako de la lastenomita  Instituto kaj pretigxas al la pedagogia agado.

                                     Aram Tadeosjanc
_________________________________________________________________

La ekonomio, gajnota de la homaro pro akcepto de unu sola komuna helpa lingvo internacia

     Por respondi  la  superskribitan  titolon [substrekita], ni komparu la elspezojn da energio,  tempo kaj monrimedoj (kiujn  la homoj nun faras por esti komprenentaj <pli multajn naciojn> [substrekita], literaturojn k.t.p.), kun la elspezoj, farotaj post la akcepto de   la   internacia lingvo.  Ni  supozu,   ke  <sur> [substrekita] la mondo ekzistas nur dek nacioj kun siaj  lingvoj: rusa, franca, angla, itala, germana, pola kaj aliaj. Nun ni prenu la okazon,  kiam en rusa  lingvo  estas  skribita  bonega  verko,
havanta komunan intereson kaj estanta kompreninda, koninda kaj utila por cxiuj aliaj naux nacioj.
     Do, por ke cxi-tiuj  ceteraj  naux  nacioj  povu  kompreni cxi-tiun verkon,  estas bezone ke oni traduku gxin  en  cxi-tiujn naux lingvojn.  Sekve,  oni faros naux tradukojn, oni skribos kaj reskribos nur unu verkon  nauxfoje,  oni  gxin  kompostos  ankaux 9-foje. Sed  estas  ja  sciate  kaj konate,  ke la kompostado kaj korektado estas la plej granda parto da elspezoj por eldono de la libroj.
     Nun ni prenu alian verkon en franca lingvo. Ankaux gxin oni devas traduki en la ceterajn naux lingvojn. Do, ankaux gxin oni devas skribi, reskribi nauxfoje, kompostADI kaj korektADI [substrekitaj] nauxfoje. Kaj la samo estas rilate cxiun lingvon el la nomitaj, cxar oni ja ne devas kaj ne povas posedi cxiujn ceterajn lingvojn, kies la nombro estas ne dek, sed dekoble pli granda. La aritmetiko helpos al ni klare montri la grandecon de  la  laboro, farata por konigi dek originalajn verkojn al naux nacioj. Mi devas fari ankoraux kelkajn rimarkojn,  por ke la solvota  problemo estu klara.  Ni  prenu  en  nia  problemo  la samgrandajn,  pagxe samnombrajn verkojn (48 pgx.) kaj supozu ke  cxiu  traduko  estas presata en mil ekzempleroj, kies nur presado kostas 80 sm.
     Nun kio sekvas?
     La presado  de cxiu traduko kostos, do, 80 sm., kaj cxar estas naux tradukoj, tial ni devas multobligi la nombron 80 je 9:  80 X 9 = 720 sm.
     Do nur unu verko el  nur rusa literaturo "konatigxas"  al aliaj naux nacioj per naux tradukoj kaj per 720 sm.  Sed la vorto "traduko" entenas en si unu tradukiston al kiu  ni  devas  ankaux pagi almenaux  20  rublojn  por  cxiu traduko 48 pagxa.  Sekve la
elspezoj por la "konatigxo" plimultigxas je tiom da  spes[mil]oj, kiom da ili enhavas en si "naux tradukoj", t.e. 20 X 9 = 180 spm.
     Tiamaniere la konatigxo kostos: 720 + 180 = 900 sm.
     Nun ni  supozu,  ke  cxi-tiuj  10 nacioj interkonsentite akceptos unu  <neuxtralan> [substrekita] (cxar aliokaze cxiu nacio dezirus ke gxia lingvo estu komundeviga por la ceteraj), facilan lingvon, ke  gxi  estu deviga por cxiuj nacioj.  Kio okazos tiam?
Jen kio.  La verkojn oni tradukos nur  en  cxi  tiun  neuxtralan, internacian lingvon;  oni tradukos,  ekzemple,  la supreparolitan rusan verkon nur unufoje (do ni pagos nur al unu tradukisto)  kaj kompostos, korektos (t.e.  eldonos) ankaux nur unufoje sed presos nun jam ne 1000 ekzemplerojn sed 9000 ekz.  Tamen  cxi-tiuj  9000 ekz. kostos ne nauxoble pli kare, cxar, oni ja scias tion-cxi, la libro des pli malkarigxas,  ju pli multnombre gxi  estas  presata (en unu eldono) kaj vendota. Ni supozu, ke la superfluaj ok miloj kostos 30 spesm. Tial-cxi la tuta eldono de 9000 ekz. kostos 80 +
+ 30 X 8 = 320 spm. kaj 20 spm. al la tradukisto, tio cxi faros kune 340 spm.  Fine,  komparante la 900 spm.  kun  340  spm., ni vidas ke  unu  sola  internacia  lingvo  plimalkarigus la librojn preskaux trioble,  se ecx estus en la mondo nur 10 lingvoj kaj se oni tradukus  nur  por  naux  nacioj.  Sed en la efektiva vivo la bonaj verkoj estas tradukataj ne en naux lingvojn,  sed en  multe pli multajn,  cxar  en la mondo ekzistas ne dek nacioj kaj ne dek diverasj lingvoj, sed centoble pli multe da ili.
     Jen, ekzemple, la Biblio  estas  tradukita  en  pli ol 450 lingvojn. Pro tio,  se  ni,  anstataux 10 lingvoj,  prenos 101 (cent-unu) lingvojn kaj faros la saman komparon,  ni vidos, ke la libroj kostus preskaux 4-oble pli malkare, ol ili kostas nun. Tio estas, la libro, kiu nun kostas kostas 10 spesmojn, tiam kostos 3 spesmojn.
     Jes, prave,  kaj nur tre prave diris unu angla verkisto,  ke la mondo,  la vivo estas  plena  je  klarajxoj,  facilajxoj,  sed bedauxrinde oni ofte ilin ne rimarkas,  ne vids, kaj ne komprenas ilian signifon.  Ankaux tre multe  da tempo, mono kaj energio perdas la   homoj  studante  kelkajn  fremdajn  lingvojn.  En  la gimnazioj kaj alaij mezgradaj lernejoj de Rusujo da duono de 8-jara kurso  estas  difinata ("-ata",  cxar nun ankaux) por studo de fremdaj lingvoj,  kaj la ceteraj 4-jaroj devas suficxi por  aliaj kelkdekoj da sciencoj,  kiujn oni instruas.  Sed se oni instruus, anstataux cxi-tiuj kelkaj  fremdaj  lingvoj,  unu  solan  komunan lingvon, kiu  devas kaj povas esti artefarita,  sekve tre facila, tiam oni dedicxus al  gxi  maksimume  duonjaron.  Sekve  tie  cxi ankaux ni havas grandan ekonomion en tempo: 3 1/2 j. Kompreneble, por cxi-tiuj 3 1/2 jaroj oni povas trovi multe pli bonan uzon, ol nuntempe.
     Ekzemple, oni instruus en cxiuj lernejoj  la  stenografion, higienon praktikan kaj teorian,  fiziologion, anatimion,kantadon, muzikon kaj aliajn sciencojn  kaj  artojn,  kiuj  plibeligus  kaj felicxigus la homaron.
     Ankaux dum internaciaj kongresoj (ne  esperantistaj!)  estus sxparita multe  da  tempo kaj energio,  se la kongresanoj parolus unu komunekomprenatan lingvon (simile la esperantajn  kongresojn) kaj ne  estus  devantaj tradukadi cxiun paroladon en du,  tri aux ecx kvar aliajn lingvojn.
     Kaj mi  opinias ke similaj multlingvaj internaciaj kongresoj al la esperantistoj sxajnas tute kompatindaj, ridindaj, mallertaj kaj ecx  malsagxetaj.  Efektive,  oni havas jam pretan,  facilan, harditan, flekseblan lingvon neuxtralan por internaciaj  rilatoj, kaj tamen oni agas tiel, kvazaux ili vivus la XVII jarcenton.
     Ankaux en  internacia   komerca   korespondado,   alialandaj ekskursoj, vojagxoj  oni  estos  sendependaj  de  tradukistoj kaj vojgvidistoj. Unuvorte en cxiu regiono de homa penso kaj agado la internacia lingvo  estas  necesa,  kaj tion montras kaj pruvas la vivo, la historio mem.

                    La artikolo estas skribita de Aram Tadeosjanc.

     La 15-an de Februaro de l'j.1915-a                 Moskvo.

     Tre bone      A.Sahxarov
                   N.Korzlinskij
                   N.Jxitkova

***********