ÒÅÐÍÈÊÎÂÀ À.Ã.
Ã-íó Çàâåäûâàþùåìó Èíñòèòóòîì
Ýñïåðàíòî â ã.Ìîñêâå
Àëåêñàíäðû Ãðèãîðüåâíû
Òåðíèêîâîé, ïðîæèâàþùåé â
ãîð. Âîðîíåæå
Ç à ÿ â ë å í è å
Èìåþ ÷åñòü ïðîñèü Âàñ,
Ìèëîñòèâûé Ãîñóäàðü, î äîïóùåíèè
ìåíÿ ê ýêçàìåíó â çíàíèè
ñïåöèàëüíîãî êóðñà ÿçûêà Ýñïåðàíòî
ïî ïðîãðàììå Èíñòèòóòà.
À.Òåðíèêîâà
27/II-912 ã.
Ðåçîëþöèÿ: Äëÿ
ýêçàìåíà íàçíà÷åíî âðåìÿ 2 ìàðòà â 11
÷. óòðà.
________________________________________________________________
Mia
auxtobiografio
Mi naskigxis la 18an de Junio
1870. Kiam mi estis en la klaso de gimnazio, mia patro
forveturis Peterburgon pro oficaj aferoj kaj restis tie por
servi. Pro tiu kaux zo tuta nia familio transveturis
Peterburgon, kie mi komencis lerni en Lilejnaja
gimnazio. Kiam mi estis en 5a klaso, nia
familio translogxigxis Novgorodan gubernio kaj mi,
vole-nevole, estis devigata fini lernadon kaj logxi en
arbara bieno dek jarojn.
Lasta transveturo de nia familio okazis en
Junio 1896a Voronejxon, kie gxi estas gxis nuna tempo.
De la jaro 1897a mi havas oficon en kontoro de
Sud-Orientaj Fervojoj.
2/III-912. A.Ternikova
_________________________________________________________________
Esperanto [-] movado
en Voronejx
Gxis la jaro 1903a en Voronejx trovigxis nur
malmultaj izolaj esperantistoj, kiuj de la jaro 1903a grupigxis
private. En tiu tempo Peterburga Societo "Espero"
havis librejon, kie mi mendis diversajn librojn kaj tial mi
korespondis kun s-ro Asnes,
tiama sekretario de la Societo. En unu el leteroj de la 1904a j.
li faris proponon, ke Voronejxanoj fondu filion de la Societo "Espero".
La propono havis sukceson kaj Voronejxa Filio de la
Societo "Espero" estis malfermita en
januaro [de] 1905a. Kvankam membroj de la Filio estis
malmultaj, tamen dum unua vintro ili havis multe da
lernantoj, precipe el gejunularo. D-ro Romanov,
prezidanto, donis sian logxejon por societejo kaj kunvenoj okazis
2-foje semajnon [tri lastaj literoj estas substrekitaj].
1906a jaro estis severa [substrekita] por Esperanta
movado en Voronejxo. Cxiuj malaperis, restis nur kvin
membroj. Gxis la jaro 1910a la afero iras tre malrapide. En
la 1910a [la] komitato de Voronejxa Popola Universitato permesas
malfermi [la] sekcion "Esperanto",
en kiu gxis nun estas farataj kursoj.
Mi forgesis diri ke en la jaro 1907a [la] Voronejxa
Filio farigxis memstara Societo kun propra regularo.
A.Ternikova
********