Kiel komunikas RUSLANDA ESPERANTISTO [Dec. 1994, N 12, p.3], la 17an de novembro 1994 forpasis arda esperantisto, dumviva membro de UEA kaj REU, Boris TOKAREV, plumnome Bonifatij TORNADO (kvankam li, kiom mi scias, neniam publike kaj formale konfesis pri la "identeco" de la plumnomo, preskaux cxiuj el "spertuloj" ne dubis pri tio - NSt.).
Boris TOKAREV, naskigxinta 14 okt. 1927, estis laux profesio kemiisto, dum pluraj jaroj docento pri kemio en Forstista Akademio kaj Moskva Kemia-Teknologia Instituto D.I.Mendelejev, sed post esperantigxo en 1958 lia koro plene apartenis al la Internacia Lingvo kaj ties kulturo. Tre baldaux li komencis verki poemojn kaj traduki el la rusa poezio, liaj poemoj kaj fabloj plurfoje aperadis en esperantaj periodajxoj. Kelkaj liaj poemoj eniris la duan eldonon de ESPERANTA ANTOLOGIO. La sola aparta brosxureto de B.Tornado VERSOJ aperis en 1991 en Hxarjkovo, sed lia nepublikigita heredajxo restas tre granda.
B.TOKAREV ankaux en Esperantujo ne forgesadis sian fakon - kemion - pri kio atestas pluraj tiutemaj artikoloj en SCIENCA REVUO (diference de la beletrajxoj cxiam subskribitaj per lia vera nomo). Krome, la sciencista karaktero igis lin science rilati ankaux al sia sxatata okupo - esperanta literaturo, pri kiu li farigxis la plej bona specialisto inter ruslandaj esperantistoj. Pri tio danke memoras multaj auxskultintoj de liaj priliteraturaj prelegoj en esperantaj kluboj kaj renkontigxoj.
Sxatante la esperantan literaturon, B.TOKAREV kolektis brilan bibliotekon, kiun povis uzi cxiuj esperantistoj, kiuj volis konatigxi kun niaj literaturaj trezoroj. La bibliotekon li, laux ekzemplo de Aleksandr Sahxarov, testamentis al la Moskva Fremdlingva Biblioteko, kaj gxi dauxre servos al la interesitaj esperantistoj.
La danka memoro pri Boris TOKAREV, ricxkora homo kaj vera esperantisto, cxiam restos inter liaj amikoj kaj cxiuj sxatantoj de la esperanto-kulturo. Li cxiam vivos en siaj verkoj. Ni kondolencas al la parencoj de forpasinto.
Subskribita : Estraro
de REU Redakcio de RE
Multaj esperantistoj el Moskva E-klubo de
Blinduloj danke memoras pri Boris Vladimirovicx
kiel pri bonega instruisto, tre kompetenta, bonvola,
zorgema kaj tre sxatata homo.
Mi persone memoras lin kiel homo de granda erudicio,
racia, inteligenta kaj komprenema persono, vera Esperantisto, kiu
ne nur agnoskis nocion de l'"interna ideo",
sed ankaux mem obeis gxiajn 'postulojn'- tre tolerema, cxiam
preta helpi homo. Li neniam partoprenis en ajnaj
(kaj cxiam tre "popularaj" iuloke)
"burokratiaj ludoj", "unuigxoj",
en "movad-politikumado", luktis por postenoj
aux "portfeloj" kaj cxiam restis
justa kaj tre sxatata homo.
Krom versumado, li ankaux komponis muzikon,
bone kantis kaj ludis pianon, kaj ofte plenumis siajn
verkojn dum festaj renkontigxoj de moskvaj esperantistoj.
Estinte modela esperantisto, Boris
Vladimirovicx TOKAREV multe faris por
disvastigxo de Esperanto kaj plifirmigxo de
Esperanto-movado en nia lando. Pro tio lin kun granda estimo
kaj dankemo memoros multaj generacioj de
ruslandaj/(eks)sovetiaj esperantistoj.
NikSt