Jam baldaux - en 1992 - okazos granda
datreveno: 100-jarigxo de naskigxtago de unu el elstaraj agantoj
de nuna epoko - sensxangxa gvidanto de SEU
(Sovetrespublikara Esperantista Unio, 1921 -1937) Ernest
DREZEN. Kaj dum lia vivo, kaj post lia morto, lia nomo
estis cxirkauxita per auxreolo el miksajxo de respekto, de ravo,
aux male, de malamikeco kaj ecx de malamo. Plena analizo de vivo
kaj agado de E.Drezen estas afero de estonto. Nun mi
volus rakonti nur pri kelkaj flankoj de lia vivo, sed cxefe - pri
liaj geparencoj kaj pri tio, kiamaniere ilia sorto tragike
interplektigxis kun sorto de E.Drezen mem. Fatalan rolon en ilia
sorto ekludis en historio de Sovetio fifama organizo NKVD
(mallongigo ruse: Narkomat - Popola Komisariato -
Ministerio pri internaj aferoj), helpe de kiu Stalin kaj liaj
fikunuloj pereigis milionojn da siaj samlandanoj, fakte
reprezentintaj eliton de l'nacio. Pri tri plej gravaj "renkontigxoj"
de E.Drezen kaj liaj geparencoj kun la fifamega organizo, mi
rakontos en tiu cxi artikolo.
Ni komencu ekde lasta - la
fatala -"renkontigxo". Kiel konate (Vidu "Sennaciulo"
1990, n°2, pp. 18-19, 23), Ernest Drezen, tiutempe Gxenerala
Sekretario (antaux 1924 - Prezidanto) de SEU kaj fakestro de
Tutunia komitato pri Nova alfabeto cxe Konsilo de Naciecoj de CIK
(Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj) de USSR, estis
arestita 17.04.1937 kaj la 27-an de
oktobro 1937 estis kondamnita al mortpafo "pro kreo
kaj gvidado de kontrauxsovetia trockiista terorista organizajxo
de esperantistoj, por efektivigo enkadre de gxi
sabotad-teroristan agadon kaj por spionado utile al
Germanio" (originala akuzo el lia dosiero). La
verdikton oni plenumis samtage en Moskvo. La loko de entombigo
estas nekonata.
Kiu do estis Ernest Drezen? Jen skize lia biografio. La 14-an de
novembro 1892 (novstile) en urbo Libava (nun u.Liepaja) de
Kurljanda gubernio de Rusio (nuna teritorio de Latvio), en simpla
latva familio naskigxis filo: Ernest-Wilhelm.
Lia patro - Karl Drezin (latve: Kaarlis
Drezinjsx) estis gxis 1917 simpla maristo -
sxipano, poste bagromajstro de dragmasxino. Post
1917 li farigxis estro de dragmasxintacxmento cxe
konstruajxtrupo. Tamen li jam baldaux mortis post la revolucio -
en 1919. Lia patrino, Karolina Matvejevna, estis
dommastrino. Sxi mortis pro distrofio en printempo 1942, dum
blokado de Leningrado. En 1900, ankaux en Libava, naskigxis lia
frato - Arvid.
En 1908 la familio translokigxis
el Libava al urbo Kronsxtadt
(marfortikajxo apud Petrogrado-Leningrado). Gxis tiam Ernest jam
finis en Libava 5 klasojn de reallernejo (diference de
"plena" - klasika - gimnazio en gxi oni ne instruis
latinan kaj grekan lingvojn, kaj post finita abituriento de
reallernejo oni ne rajtis enskribigxi en universitaton sed en
teknikajn aux agrikulturajn altlernejojn). En 1911, post finigxo
de reallernejo en Kronsxtadt (NB: E.Drezen neniam estis
gimnaziano, kiel oni asertas en diversaj publikajxoj!), li eniras
Peterburgan Teknologian Instituton. Ekierninte Esperanton
ankoraux en la lasta klaso de lernejo en 1910, li ankaux en la
Instituto dedicxas multe da tempo al esperanta agado, fondinte
tie E-grupon, kies animo, motoro kaj sensxangxa gvidanto li estis
gxis finigxo de la Instituto. Fininte gin en 1916 (sen diplomigxo
- pro milita situacio en la lando), li samjare eniris kaj finis
lernejon de ingxenieraj sub-oficiroj (ruse: "praporsxcxikov
injxenernyhx vojsk"), poste servis en Petrograda
militdistrikto (MD) kiel komisaro-inspektoro, kaj ankoraux unu
jaro (01.1919-01.1920) - kiel petrograda reprezentanto Glavsnab
(Provizadministrejo) de Respubliko (temas pri tiama tuta
Sovetio, kiu nomigxis RSFSR = Rusia Sovetia Federativa Socialisma
Respubliko).
Post nelonga (2 monatoj) servo
kiel estro de provizadfako en respublika Provizadadministrejo en
kieva militdistrikto, E.Drezen translokigxas al Moskvo, kie li
dum iom pli ol unu jaro servas kiel speciala reprezentanto de
Tutrespublika Provizadadministrejo de Armeo.
KARIERO
Post tio, en lia kariero
okazas abrupta turnopunkto: ekde auxgusto 1921 gxis oktobro 1923
li laboras kiel vic-afergvidanto en VCIK kaj (post ties
reorganizo kaj renomigxo) en CIK USSR. En la sama
posteno - en Narkomato (Ministerio) pri ekstera komerco
kaj poste en Narkomato pri RKI (Laborist-Kamparana
Inspekcio) de USSR kaj akcia societo "Orgstroj"
- kiel seniora konsultanto kaj estrarano (05.1924 -08.1926);
direktoro de politeknikumo kaj Instituto pri komunikigxoj (gxis
decembro 1930); kiel docento kaj profesoro de la I-a Moskva
Sxtata Universitato kaj kiel profesoro de la Auxtomekanika
Institute portanta la nomon de Stalin (gxis junio 1932); vicestro
de trusto "Orgenergo" (gxis decembro 1932) kaj
ekde
tiam - laboris en Tutunia komitato pri standardizado cxe STO
(mallongigo, ruse: "Sovet Truda i Oborony"
- Konsilio pri Laboro kaj Defendo - tre auxtoritata Supera
koordinacia organo cxe registaro de USSR en 30-aj jaroj), kiel
membro de Komitato de STO. Multfoje li vizitis
eksterlandon, inkluzive laux linio de VOKS
(Tutsovetia Societo por Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando, ekde
februaro 1958 - SSOD).
LABORO
Dum tiuj cxi jaroj li multe kaj fruktodone
laboras. Tiel, dum periodo de 1924 gxis 1930 li verkis 18 librojn
pri problemoj de racia labororganizo, kaj ekde 1921 gxis 1936, 29
librojn pri lingvistiko kaj scienc-teknika terminologio. (Dum la
periodo li ankaux aperigis centojn da artikoloj pri la samaj
temoj). Multe da tempo kaj da fortoj fordonas E.Drezen al sia
"infano" - al SEU, kies fondinto kaj sensxangxa
gvidanto li estis ekde 1921 gxis la aresto kaj tragika morto en
1937. Tamen, tio estas aparta temo. Pli detale pri tio oni povas
legi en la libro de U. LINS
"La Dangxera Lingvo" (Bleicher,
Gerlingen, 1988).
(Ci tie mi volus fari unu gravan
rimarkon. Pri Ernest Drezen, pri liaj vivo
kaj agado siatempe oni verkis multe kaj diversmaniere. Tamen,
kiel tute gxuste rimarkas E.Borsboom
en sia libro "Vivo de Lanti" (SAT,
Parizo, 1976, p. 39) responde al la demando "Kia homo
estis Ernest Drezen?" ..."oni devas
konfesi, ke ne estas facile formuli la respondon. Parte pro manko
de infonnoj, kiuj perdigxis aux kiuj ankoraux ne estas publike
alireblaj, parte ankaux pro la komplika personeco, kiun Drezen
konsistigis". Tamen, oni devas rimarki, ke la libro
- nome rilate al E.Drezen - estas neobjektiva, malgxusta kaj
maljusta. Videblas, ke la auxtoro, entuziasmigxinte pri priskribo
de vivo de sia heroo, ankaux akceptis
lian vidpunkton pri kelkaj demandoj, pro kio en kelkaj lokoj oni
povas vidi tro subjektivan, pro-SAT-an, deformigxon de realeco.
Sed ankaux tio estas aparta temo por interparolo. Tamen, por
substreki plenan auxtentikecon de la scioj pri E.Drezen, mi
rimarkigas, ke la supre menciitajn infomojn mi prenis el oficiala
demandaro, kiun li propramane plenigis en junio 1936 dum
intersxangxo de partibileto).
TRIA RENKONTIGXO
Do, li estis arestita la 17an de aprilo 1937. En protokolo de lia unua enketado, inter alio oni povas legi la jenon:
DREZEN Emest-Wilhelm Karlovicx, naskigxis la
14an de novembro 1892. Patro: filistro; Patrino: Karolina
Matvejevna; Frato: Drezen Arvid Karlovicx
- historiisto, profesoro, estro de regiona centra arhxivejo;
Nacieco: latvo-lauxdevene, rusa-lauxlingve. Profesio: lingvisto;
Klereco: Reallernejo; Teknologia instituto; memlernado en kampo
de lingvistiko. Edzino: Jelena Konstantinovna
Sazonova-Drezen (Al demando: kie laboras? - respondo: "cxe
mi").
(Interesa fakto: en arestordono
oni citis jenajn informojn - oficiro de cara armeo; en februaro
1917 enoficigita kiel oficiro cxe komandantejo de Tavriceskij
palaco. En junio 1917 estis delegita en Union de
oficiroj-socialistoj de Popola armeo, en posteno de estro de fako
pri
kulturklerigo; ekde oktobro 1917 gxis komenco de la revolucio,
komandanto de Tavriceskij palaco; en Unio de oficiroj-socialistoj
estis respondeca sekretario.)
Kiel videblas el materialoj de la
dosiero, Drezen konfesis sin kulpa kaj dum anticipa enketado kaj
en tribunalo (nun oni bone scias, per kiuj metodoj oni eitiris la
konfesojn el multaj viktimoj). La 27-an de oktobro 1937, pere de
Militkolegio de Supera Jugxistaro de USSR, li estis kondamnita al
pafmorto kun konfiskado de posedajxoj ("Personajn
dokumentojn kaj
literaturon, konfiskitaj de arestitaj kaj akuzitaj personoj, oni
detruis pro ties ideologie malutila enhavo, kaj sen iu ajn
operativa nek historia valoro"). Li estis
ekzekutita samtage en Moskvo. "La loko de enlombigo
ne estas indikita en la dosiero".
Post 20 jaroj "Per verdikto
de Militkolegio de Supera Jugxistaro de USSR de la 1 la de majo
1957, pro tute novaj cirkonstancoj, la verdikto rilate al E.
Drezen estis nuligita kaj akuzo kontraux li estis cxesigita pro
absoluta manko de krimo. DREZEN Ernest-Wilhelm Karlovicx estis
rehonorigita post morto". (Oficiala atesto de
Militkolegio de Supera Jugxistaro de USSR n° 4n-019418/56
de 22.03.1990). Post 52 jaroj, la 10an de oktobro 1989, ankaux li
estis restarigita en vicoj de KPSU (VKP(b)) ekde 1918 (protokolo
n° 18 de 10.10.89). Tiamaniere finigxis la historio de lia lasta
"renkontigxo" kun NKVD en 1937.
UNUA RENKONTIGXO
Tamen estis ankoraux du gravaj renkontigxoj liaj kun la
organizajxo, kiu nemalmulte influis lian vivon. Jen ekzemple, en
arhxivaj materialoj de Leningrada filio de KGB USSR oni trovis
informojn pri tio, ke ..." li estis Komisaro de Administrejo
de ingxenieraj milittrupoj de Petrograda militdistrikto. En 1918
li estis arestita VCxK (Tutrusia Eksterordinara Komisiono pri
batalo kontraux kontrauxrevolucio kaj sabotado, - ekzistis de
1917-1922, ekde 1918 VCxK kaj ties organoj, laux ukazo de SNK de
RSFSR ricevis rajton de ekstertribunala akuzo pro
kontrauxrevoluciaj, oficaj kaj kelkaj aliaj krimoj, gxis la
mortpafo sur loko de krimo; gxin gvidis kunulo de V.I.Lenin,
Feliks Dzejxinskij) kaj estis malliberigita pro suspektoj, ke li
liveris permesilojn al junkroj por veturi suden de la lando kaj
ke li organizadis "tevesperojn" kie
kolektigis kvazau malamikoj.
La 28an de januaro 1918 , Prezidio de
Unio de socialistoj de popola armeo direktis al VCxK petskribon
n° 32 de 27.01.1918, en kiu la Prezidio petis "pri
la plej eble baldauxa pritrakto de kazo de k-do Drezen".
Al la petskribo oni aldonis la rezolucion de Komitato de soldatoj
cxe stabo de inspektoro de ingxeniertrupo de Petrograda
Militdistrikto, en kiu aparte oni diras, ke "dum
estado de kamarado Drezen en la posteno de Komisaro de
l'Administracio, li cxiujn siajn fortojn dedicxis al plifortigado
kaj organizado de Soveta potenco kaj cxiam gxuis plenan estimon
kaj kredon de cxiuj soldatoj, ... aresto de kamarado Drezen sen
suficxaj kauxzoj tre maltrankviligas la soldatojn".
E.K. Drezen estis liberigita. En pritrakto de la kazo partoprenis
F.E.DzerJinskij"... (El letero n° 10/44-C-1802 de
01.06.1990, p.2).
Tio estis la unua
"renkontigo" de tiam juna Drezen kun praavo de NKVD -
Tutrusia Eksterordinara Komisiono (VCxK).
EDZINO
Cxi tie mi portempe cxesos rakonti pri Ernest Drezen, por iom
paroli pri lia edzino. Pro tute kompreneblaj kauxzoj, pri sxi oni
nun ankaux scias praktike nenion. Cxar ankaux sxi trafis en
muelsxtonojn de sanga stalina teroro, kaj pro tio preskaux ne
restis spuroj de tiu cxi siamaniere elstara virino. Pro tio ni
tuj transiru al resumo de sxia dosiero.
Jelena Konstantinovna
SAZONOVA-DREZEN naskigxis la 19an de decembro 1899 en
urbo Vilno (nun Viljnjus - cxefurbo de Litova respubliko). Rusa.
Literatura laboristino. Senpartia. Socideveno: el
kamparanoj. Laboro: estas registrita en la I-a sindikato de
eldon. laboristoj. Patro: Konstantin Kazimirovicx Sazonov,
pensiulo, eksfervojisto. Patrino: Polina Eduardovna
Sazonova. Fratinoj: Lidija Konstantinovna
Sazonova-Damaskina; Valentina Konstantinovna
Sazonova-Rolland. Klereco: Meza, finis la IIIan
Varsovian gimnazion en Moskvo - en 1916 (Varsoviaj gimnazioj
tiutempe pro milito estis evakuitaj al Moskvo - noto de NSt.).
Estis arestita la 22-an de majo 1937.
(Interesa estas la historio de sxia
aresto: unu monaton post aresto de E.Drezen , sxi sendis al GUGB
(Glavnoje upravlenije gosbezopasnosti -
Cxefadministrejo pri Sxtata sekureco) de NKVD sufice akran
skribpeton, postulante malfermi cambron-bibliotekon en sxia
ducxambra logxejo, kies tri muroj estis plenstopitaj per (precipe
eksterlandaj) libroj. Gxi estis fermita kaj sigelita post aresto
de sxia edzo... Jam post unu semajno ankaux sxin oni arestis. Ecx
oni supozas, ke al iu el NKVD-anoj placxis la logejo, kiu
trovigis en la centro de la urbo..)
AKUZO
Sxi estis intime kunligita kun gvidantoj
de kontrauxsovetia, trockiista-terorista organizajxo. Estante
edzino de E.Drezen, sxi bone sciis pri lia kontrauxrevolucia
agado. Sxi respondis, ke ne. Sxi nenion sciis nek partoprenis en
iu kontrauxrevolucia agado. "Mi scias, ke mia edzo
havas trockiistan literaturon en Esperanto. Jes, li ricevis iun
literaturon. Jes, de Lanti, el Intemacia Esperantista Organizajxo
(timaniere oni nomis SAT-on). Jes, li ricevis, tamen por kiu celo
mi ne scias. Eble li volis uzi gxin por batalo kontraux
trockiistaj ideoj de Lanti. Tamen sxi ne estis kompetenta en lia
esperantista agado". Malgraux tio la enketistoj "nerefuteble"
pruvis, ke sxi bone sciis pri lia agado. Kiel unu el la pruvoj en
la dosiero estis
32-paga kopio de enketadprotokolo de E.Drezen. Pro tio sxi estis
akuzita la 2an de novembro 1937 kaj kondamnita al pafmorto kun
konfisko de posedajxoj (la akuzprotokolon subskribis mem la
cxefprokuroro - arhxibucxisto Andreo Vysxinskij).
Oni plenumis la verdikton en la sama tago (dum nokto de la 3a de
novembro 1937).
"La kazo
pri akuzo kontraux si estis repritraktita per Prezidio de Supera
Jugxistaro de USSR la 30-an de januaro 1990. La verdikto de
Militkolegio de Supera Jugxistaro de USSR de la 2a de novembro
1937 rilate al Drezen-Sazonova J.K. estis nuligita kaj la akuzo
kontraux sxi estis cxesigita pro absoluta manko de krimo.
DREZEN-SAZONOVA Jelena Konstantinova estis rehonorigita post la
morto" (Oficiala atesto de Militkolegio de Supera
Jugxistaro de USSR n° 7n-046/90 de 22.03.90).
Sxia agado kiel kunlaborantino de SEU-gazeto "Mejxdunarodnyj Jazyk" (Internacia Lingvo) indas apartan priparolon. Nun suficxas diri, ke dum periodo 1929-1936 sxi verkis cx. 25 artikolojn sur pagxoj de la revuo plus du propagandajn brosxurojn: "Skize - pri Esperanto" (1930) kaj "Tuta Esperanto: Gramatiko, Ekzercoj, Vortaro" (1930; 2a eld. --1931). Tiuj cxi malgrandaj (14 x 10 cm; 32 p kaj 48 p.; ambaux eldonitaj de CK SEU en Moskvo) brosxuretoj en rusa lingvo estis bone skribitaj kaj tre informricxaj kaj ankaux - malmultekostaj. Pro tio ili estis tre popularaj tiutempe: se la unuan oni aperigis en 15 mil ekzempleroj, do ambaux eldonoj de la dua havis eldonkvanton jam de 25 mil ekzempleroj. Tamen, post cirkaux du jaroj la tuta kvanto estis eilexrpita.
En artikoloj sxi senkompromise batalis
kontraux cxiuj malamikoj de proleta E-movado (do, konlraux
malamikoj de sia edzo, kiu ankaux senindulge batalis kontraux
ili): idistoj, neuxtralistoj, lantiistoj-sennaciistoj, cxiuspecaj
"esper-fasxistoj" ktp. De sxi uzita lingvajxo
estis tiel siaspeca (akra kaj ekspresiva), ke iam mi volis
dedicxi specialan artikolon al tio. Ankaux en tribunalo sxi firme
defendis sian edzon, tute ne zorgante pri sia propra sorto (kaj
ne sciante, ke li estis mortpafita jam antaux unu semajno). Sxi
ne konfesis sin kulpa rilate al prezentita akuzo kaj kondutis dum
enketado kaj en tribunalo tre digne. Sxi konfesis nur sian kulpon
nur pri tio kio tusxis sxin persone: ke sxi "demaskigxis
antaux E.Drezen kaj K. Cxajkovskij kiel kunlaborantino"...
Tamen pri tio iom pli poste. Ankaux la t.n. "tribunalo"
(se gxi entute okazis) estis vera farso - gxi dauris (laux
protokolo) nur 20 minutoj (ekde 17h20 gis 17h40) kaj ties rezulto
estis jam anticipe programita.
Ankaux tio eslis sxia tria - la fatala
-"renkontigo" kun NKVD. Tamen
mirinde/surprize, kiel intenca estis sxia impreso de la unua
renkontigxo kun la organizajo (tiam VCxK), cxar sxi dum
enketado en majo-junio de 1937 denove kaj denove revenis al
eventoj de cirkaux 20-jara pasinteco, kiam sxi en 1919 (kiel
19-jara virino) estis arestita dum tri tagoj en embusko de GPU
(ruse: Glavnoje Politicxeskoje Upravlenije - Cxefa
politika administracio cxe NKVD
RSFSR; fakte gxi estis organizita post likvido kaj anstataux VCxK
en februaro 1922, kvankam esence ili ambaux estis la samaj
organizajxoj) laux adreso: Tverskoj bulvardo, d.25a. Kio okazis -
oni ne scias, tamen videblas, ke la aresto tiom frape influis la
junan virinon, ke sxi ial konstante memoradis kaj tuj ekmemoris
pri tio dum unua enketado en majo 1937. Eble, tio helpis al
sukceso de sxia varbado kiel agento de NKVD en 1932. Jam tiam sxi
rakontis
pri cxio cxi al sia edzo kaj ecx konatigis lin kun familia nomo
kaj pri rango de NKVD-ano, kiu "laboris" kun sxi. Eble
la mortigan verdikton al sxi oni povis klarigi per "duobla
vengxo" - car sxi ne nur ne denuncis al la "organoj"
pri kontrauxrevolucia agado de sia edzo (kaj en la tiama krimkodo
estis la paragrafo: "pro nedenunco"), sed ankaux "decxifris"
al li la sekreton. Tiel okazis ankoraux unu ilia - la dua -
"renkontigxo kun la "punorganoj".
FRATO
Tiel same tragike okazis sorto de pli
juna frato de E.Drezen - Arvid. Jen kion
rakontas pri tio oficiala dokumento (Letero de Leningrada filio
de KGB USSR n° 10/44-C-18-02 de 01.06.1990., pp.1-2.:
..."Pri DREZEN Arvid Karlovic":
- naskigxs en 1900, en urbo Libava, Latvio, latvo, sovetiano,
membro de VKP(b) ekde 1919 gis 1937, estis eksigita el la partio
pro ligo kun popolmalamikoj. Gxis sia aresto estis estro de
Administracio de centraj Sxtatarhxivejoj en Leningrado kaj dekano
de historia fakultato de Leningrada Sxtata universitato. Li estis
arestita la 4-an de novembro 1937 (tagon post
la mortpafo de lia bofratino - Je.K. Sazonova) per UNKVD
de Leningrada regiono (Leningrada filio de NKVD), estis akuzita
pro partopreno en agado de kontrauxrevolucia, latva nacionalista,
ribelsabotada, spiona organizajxo, pro partopreno en milita
komploto de Tuhxacxevskij (fama sovetia
marsxalo, ankaux senlegxe akuzita kaj mortpafita antaux dua
mondmilito), pro efektivigo de kontrauxrevolucia trockiista
agado.
Laux decido de Komisiono de NKVD
kaj Prokurorejo de USSR de la 11-a de januaro 1938 DREZEN
A.K. estis mortpafita la 27-an de januaro 1938, en
Leningrado. Evidentigxis, ke la materialoj de enketo estis
falsigitaj. Ecx NKVD-anoj, kiuj gvidis la enketon, Sxapiro-Dajhovskij
kaj Pereljmutr estis kondamnitaj pro
kontrauxsovetia agado.
DREZEN A.K. estis
rehonorigita per Milittribunalo de Leningrada Militdistrikto, la
21-an de oktobro 1957. En arhxivaj materialoj de Leningrada filio
de KGB USSR pri akuzo de Drezen A.K., oni ne havas informojn ke
li estis esperantisto".
Tiel pereis ankoraux unu bonega, talenta
homo, kies ununura "kulpo" estis "ligo
kun popolmalamikoj", t.e. kun sia propra
frato, kiu siavice je sia malfelicxo okazis esperantisto (kaj
nome je tiu cxi kategorio de "popolmalamikoj" oni
deklaris "cxasadon" tiutempe). Cetere, ankaux Arvid
Drezen mem estis treege agema, politike aktiva homo: dum sia
mallonga vivo
li sukcesis fari mirinde multe - li estis doktoro pri historiaj
sciencoj, profesoro, estro de katedro pri historio de USSR,
docento kaj dekano de historia fakultato de LSxU, li estis
auxtoro, redaktoro aux kompilinto de cx. 10 libroj pri historio
de revolucioj en Rusio . Pli true li sukcesis servi en armeo kaj
en floto, klerigi en Mara akademio kaj ecx viziti Germanion.
Cxio cxi (plus tio ke li estis latvo kaj frato de
"popolmalamiko") estis tute suficxa, ke li farigxis
dangxera por reganta kliko de bucxistoj kaj de politikaj
aventuristoj.
Tiaj estis tri sortoj de tri diversaj homoj, kiujn, krom parencaj
ligoj, interligis ankaux heroismo de vivo kaj agado, simile
tragika morto. Rememorigi pri ili estis nia morala devo. Ilia
tragika sorto estu konstanta memorigo pri tio, kio devus neniam
plu ripetigxi.
"Sennaciulo", Majo 1992, No. 5, 53 - 55
NikSt