Tiu cxi artikolo celas jxeti iom da lumo sur la plej fruan historion de
la rilatoj inter SAT kaj la Esperanto-movado en Soveta Ruslando. Estas konate, ke sovetiaj
esperantistoj multe kontribuis al la disfloro de SAT en la dudekaj jaroj, gxis okazis en 1930/31 skismo
en la laborista Esperanto-movado, kiun kelkajn jarojn poste sekvis la silentigxo de Esperanto en Soveta Unio. La
artikolo, kiu bazigxas sur materialoj el la arkivo de SAT plejparte gxis nun tute nekonataj,
limigas sin al la komencaj jaroj de la kunlaboro de sovetiaj esperantistoj en SAT, sed celas gxuste per
tiu koncentrigxo ankaux akrigi la konscion pri la gxenerala historia signifo, kiun -- malgraux sia tragika
fiasko -- konservas tiu kunlaboro.
La Oktobra Revolucio en Ruslando kaj la fino de la Unua Mondmilito estis
cezuraj eventoj ankaux por la laborista Esperanto-movado. Ili forte antauxenigis la klopodojn de Euxgeno
Lanti kaj aliaj ne nur definitivigi la apartigxon disde la neuxtrala movado, sed ankaux fine
starigi tutmondan asocion de la laboristaj esperantistoj. La tuta Euxropo kaptigxis de revolucia entuziasmo,
tiel ke sxajnis anakronisme, se la laboristaj esperantistoj plue permesus al si agi nur en nacia skalo. Cxar
laux inspiro de la rusa modelo cxie kreskis la atendo je tutmonda revolucio de la proletaro, la laborista
Esperanto-movado sentis sia devo kiel eble plej baldaux starigi efikan organizajxon de esperantistaj apogantoj
de tiu revolucio -- nelaste pro tio, ke multaj imagis, ke ju pli disvastigxos la revolucio, des pli kreskos
ankaux la sxancoj de Esperanto servi kiel komunikilo en la nova, postrevolucia mondordo.
Komence de auxgusto 1921 la celo estis atingita. Interalie sekve de la
preparaj artikoloj de Lanti, poste kunigitaj en la brosxuro "For la neuxtralismon!"
dum la 13a Universala Kongreso en Praha estis fondita Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT),
unuigxo kun individua, "sennacieca" organizformo, kiu proponis sin kiel komunan hejmon de
cxiuspecaj maldekstruloj uzantaj Esperanton, de socialistoj, komunistoj kaj anarkiistoj.
Unuaj pasxoj post la revolucio
En Praha ne cxeestis iu rusa esperantisto. La fondo de SAT do
okazis sen rekta kontribuo flanke de la Esperanto-movado en Soveta Ruslando. Tio tamen surprizas nur unuavide.
La kialo estas simpla: Tiutempe la sovetia movado okupigxis cxefe pri sia propra transvivado. Disvastigi
Esperanton sub la kondicxoj de postrevolucia rekonstruo, civita milito kaj interveno de ekstertandaj potencoj
estis tasko, kies prizorgo sxajnas ecx auxdaca, kiam oni konsciigas al si la enormajn problemojn, kun kiuj
luktadis la juna soveta sxtato. Gxis 1917 diversgrade premataj de la cara regimo, la rusaj esperantistoj
bezonis kelkajn jarojn por adapti sin al la nova situacio kaj utiligi sxancojn, kiujn ankaux al ili malfermis
la revolucio. Lige kun la strebo de la sxtato levi la kulturan nivelon de la amasoj, en la jaroj 1919/20 en
diversaj lokoj la esperantistoj sukcesis organizigxi kiel sekcioj de la t.n. politkterigaj fakoj, kiuj
trovigxis sub kontrolo de la Popola Komisarejo pri Klerigo. Tio signifis por la esperantistoj valoran
financan subtenon. Ekzemple, en februaro1921, laux kroniko de la
Esperanto-Klubo en Nijxnij-Novgorod, la Gubernia Politkteriga
Administracio "donis al gxi nelimigitan krediton kaj cxiuspecan helpon; ankaux al cxiuj (10)
aktivaj laborantoj de la Klubo, salajron kaj militan nutronormon" [1]. Same, la gvidantoj de
Esperanto kursoj estis salajrataj.
Aliflanke, suficxe multaj pli malnovaj esperantistoj rifuzis ligi
Esperanton al oficialaj sovetiaj institucioj, tiel ke la lokaj politklerigaj fakoj ofte devis plende konstati
la mankon de instruantoj de Esperanto. La kunlaboremaj esperantistoj siavice plendis, ke ne eblas plene eluzi
la "bonegan kampon", kiun Esperanto havas en Soveta Ruslando [2].
Sed pri tio, kiom bonaj vere estis la kondicxoj, venis kontrauxdiraj sciigoj. Komence de 1920 en
eksterlando disvastigxis informoj, kiuj asertis la devigan enkondukon de Esperanto en lernejoj laux decido de
oficiala komisiono elektita de la sovetrusa registaro. Post kelkmonata necerteco montrigxis, ke la informo
estas falsa; la registaro neniam faris decidon favore al Esperanto. Temis fakte nur pri rekomendo farita de
nepotenca komisiono, kies signifon rusaj esperantistoj fanfarone troigis. Entute okazis "multaj
nepripensitaj agoj" de lokaj esperantistoj, kiuj ofte kompromitis Esperanton cxe partiaj rondoj aux
sovetiaj institucioj. Ernest Drezen, kiu poste igxis la gvidanto de la
sovetia Esperanto-movado, tial avertis jam en oktobro 1920 pri "esperantista emo cxion grandiozigi"
[3].
La fondo de SEU
La eniron en novan etapon markis la Tria Tutrustanda Esperantista
Kongreso, kiu okazis komence de junio 1921 en Petrograd. Partoprenis gxin 163 delegitoj, el kiuj 34 estis
komunistoj, 10 socialistoj, 2 anarkiistoj kaj 117 senpartiuloj [4]. Laux
la malmultaj fontoj sxajnas, ke la kongresanoj arde diskutis pri la direkto prenota de la movado en Soveta
Ruslando. Okazis fortaj kunpusxigxoj, malpli inter maldekstruloj kaj neuxtralistoj (cxi-lastaj versxajne
preferis bojkoti la kongreson), ol inter diverstendencaj revoluciuloj mem.
La jam menciita Drezen estis ellaborinta tezarojn, kiuj akcentis la bezonon de forta
centra organizo kaj implicite alvokis cxiujn esperantistojn, ankaux la "neuxtralulojn", al
kunlaboro por rekonstruo de la movado. Kontraux tiuj tezaroj plej
forte oponis Natan Futerfas, la prezidanto de organiza komitato de Tutruslanda
Esperantista Federacio [OKTEF]. Li deklaris unuaranga
tasko la fortigon de la lokaj grupoj, konsiderante la tempon nematura por la kreo de tutlanda unuigxo.
Kaj centrigitan organizon Futerfas trovis ecx pli malsxatinda, se gxi montras sin
kompremisema rilate la neuxtralistojn [5].
Sed venkis Drezen, kiu emfazis la neceson de organiza
unueco post preskaux kvarjara malordo kaj dissplititeco. Malptimulto vane batalis kontraux tio, kion gxi nomis
"kruda kaj severa unuformigo de la movado"; Futerfas kaj dudeko da samideanoj
proteste forlasis la kongreson [6]. La restintaj delegitoj vocxdonis por la propono, ke estu fondita Sovetlanda
Esperantista Unuigxo (SEU), kaj elektis Centran Komitaton (CK), kies prezidanto igxis Drezen
[7].
La fondo de SEU apartenis al la komenca fazo de nova
potitik-ekonomia celdifino de la soveta sxtato. Por restarigi la rusan ekonomion, kiun pro la civita milito
kaj la tro rapidaj socialismigaj provoj minacis kolapso, Lenin en marto 1921 estis proklaminta
sian t.n. Novan Ekonomian Potitikon (NEP). Ties cxefa celo
estis radikala sanigo de la ekonomio -- ecx je la kostoj de konsekvenca observo de komunismaj principoj.
NEP, kiu permesis denove privatajn entreprenojn kaj preskaux liberan komercon, por multaj
komunistoj tial estis sxoko kaj dolora detruo de iluzioj. La komunistaj idealistoj pli kaj pli devis cedi
lokon al komunistaj burokratoj: administrantoj kaj komercistoj
igxis por la Partio pli gravaj, ol revoluciuloj, utopiistoj kaj oratoroj. NEP signifis ankaux adiauxon
al kuragxaj foje audacaj kulturrevoluciaj eksperimentoj. Post la
Oktobra Revolucio multe prosperis la proletkultura movado, kies adeptoj proklamis la protetaron portanto de
tute nova kulturo, radikale diferenca de la antauxa, burgxa kulturo. Lenin, kontrauxe, pragmate
celis unuavice forigi la analfabetecon kaj levi la gxeneralan klerecnivelon de la popolo, al kiu li deziris
proksimigi la tradician kulturan heredajxon, ecx se burgxan, anstataux konfuzi gxin per eksperimentoj pri
revolucia arto kaj literaturo. Ekde 1921 la proletkultura movado submetigxis al kreskanta kontrolo fare de la
Partio kaj fine perdis la restajxojn de sia aglibereco.
Nemirige, ankaux la Esperanto-movado spertis la sekvojn de evoluo, dum
kiu la premaj realajxoj diktis subordigon de revolucia entuziasmo. Fine de 1921 oficiala komuniko publikigita
en "Izvestija" kaj "Trud" postulis, ke dissolvigxu la Esperanto-sekcioj cxe
lokaj politkterigaj fakoj [8]. SEU do eklaboris en tempo, kiam pro NEP cxesis la financa subteno
al Esperanta agado. Sed Drezen estis frutempe kompreninta, ke necesos adapti sin al novaj
cirkonstancoj. Li mem laboris en la sxtata aparato kaj sciis jugxi prioritatojn. Pli rapide ol aliaj li vidis,
ke la nova direkto malfermas sxancojn, kiujn ankaux la Esperanto-movado povos eluzi. Ekzemple, li konsciis, ke
NEP legitimis la provon altiri al SEU tiujn burgxajn esperantistojn, kiuj por la bono de
Esperanto pretis kunlabori en la nova organizajxo proklamanta lojalecon al la soveta regximo.
Drezen sercxas kontakton
Sxajnas, ke SEU, fondita du monatojn pli frue, ne sendis saluton
al la fondkongreso de SAT; la protokolo ne notas ricevon de mesagxo.
Tio estas indikajxo, kiom SEU estis absorbita de internaj organizaj aferoj. Ne eblis multe pensi
pri la internaciaj kontaktoj. Ecx la tute ordinaraj posxtaj ritatoj inter Soveta Ruslando kaj la cetera mondo
nur de kelkaj monatoj estis restarigitaj. En januaro 1921 la Klubo en Nijxnij Novgorod gxoje registris la unuafojan ricevon de
leteroj kaj Esperanto-gazetoj el eksterlando [9].
Aliflanke,
estus kontrauxnature, se al la rusaj esperantistoj mankus internacia rigardo.
Kaj efektive estis jam unu provo konformigi tiun internacian rigardon kun la novaj kondicxoj kreitaj
post la Oktobra Revolucio. En 1919 en Samara estis fondita "Esperanta Sekcio de la IIIa Komunista
Internacio" (ESKI), kiu fiksis la celon propagandi Esperanton kiel rimedon por la venkigo de
komunismo. La iniciatintoj de ESKI estis Ohxitovicx (alinome Ort Sunnam), Sergej
Hajdovskij (pseuxdonime Pecxenego) kaj Drezen.
Fine de 1920 ESKI translokigxis al Moskvo, kie gxi tamen devis sxangxi sian nomon al "Esperantista
Komunista Internacio", post instruigxo pri tio, ke Komintern permesas nur naciajn
sekciojn. Dum la menciita Tria Tutruslanda Kongreso ESKI decidis sendi salut-mesagxon al la
fondkongreso de SAT (kiu, laux propono de Lanti, respondis per danka telegramo). En septembro 1921
aperis ecx propra bulteno de ESKI. Sed nelonge poste, laux
postulo de la Partio, ESKI devis dissolvi sin. Fiaskis do la provo aparte organizi la komunistojn-esperantistojn -- provo, pri kiu pli maltrue Drezen evitis mencii, ke li mem gxin
kuniniciatis. Tamen, jam antaux ol decidigxis la sorto de ESKI, la fondo de SAT disponigis
tutmondan organizajxon, kiu celis ligi al si ankaux la komunistajn esperantistojn. Sekve, la ekzisto de SAT
necese trovis la atenton de SEU, speciale de gxia prezidanto Drezen.
Jam la 1an de auxgusto 1921 (la tagon, en kiu komencigxis la
fondkongreso de SAT) Drezen estis skribinta leteron al Lanti, la unuan,
kiun li sendis al sia posta cxefa antagonisto. La letero ne multe traktas pri organizaj demandoj, sed
koncentras sin al personaj aferoj. Drezen informas al Lanti, ke li "kun
granda plezuro" legis liajn artikolojn en "Esperantista Laboristo", deziras starigi "pli
intiman interrilaton kun vi" kaj pretas kontribui per artikoloj. Por
prezenti sin Drezen donas kelkajn detalojn pri sia esperantista aktivado, interalie la
preparlaboroj por historio de la projektoj de internacia lingvo, kaj pri sia partopreno en la revolucio.
Tusxante la situacion de la rusa movado, Drezen skribas ne pli ol tion cxi:
"Ni laboras en tre malfacila medio. La stato ekonomia de la
lando, cxaispeca manko kaj mankego konsumas cxiujn niajn fortojn."
La letero de Drezen al Lanti estis tre afabla, preskaux
kora. Lanti respondis, laux manskriba noto, la 11an de septembro 1921 -- kion, ni ne scias. Sed
nelonge poste en la gazeto "Sub la Rugxan Standardon!" aperis kontribuajxo de Lanti
("Letero el Blanka Francio"), kiu esprimis sin plene solidara al la rusaj revoluciaj
esperantistoj:
"Esperanto forigu la lingvan diferencon inter la popoloj;
komunismo forigu la klasan diferencon inter homoj! Rusaj fratoj, eksciu ke cxi-tie en blanka Francio trovigxas
multaj esperantistoj, kiuj tutkore simpatias vian liberigan movadon. Ili scias kiom grandaj estas viaj suferoj,
kiom krima estas la agado de sia [la franca] registaro, kiom sindona estas via heroeco. Vi montras al
ni la vojon. Dauxrigu, ni sekvos!" [10].
La kontaktoj de rusaj esperantistoj
kun SAT estis dum la unua jaro de gxia ekzisto ankoraux minimumaj; la unua Jarlibro de SAT
(1922) registris nur ses membrojn en Soveta Ruslando. Sed la rilatoj pli rapide ligigxis sekve de la
ekscitigxo, kiun kauxzis onidiroj, ke Komintern faris decidon pri la demando de internacia helpa lingvo kaj
rekomendis anstataux Esperanto Idon. Iu Studa Komisiono
pretendanta agi laux la komisio de Komintern fakte estis veninta al tia konkludo. Cxar okcidentaj komunistaj
gazetoj, interalie "L'Humanite", raportis
pri la decido, Lanti kompreneble deziris scii, cxu gxin vere apogas Komintern, kaj tiucele turnis sin
al SEU. Post iom da atendado fine venis de SEU la sciigo, ke temas pri intrigo de idistoj kaj ke la
Studa Komisiono estas jam likvidita.
Lanti en Moskvo
Por esti tamen tute certa kaj rekte informigxi cxe Komintern, Lanti
decidis fari vojagxon al Moskvo. Tie li ricevis konfirmon, ke Komintern dissolvis la komisionon. "kiu
fakte neniam funkciis", kaj ke entute la Internacio "havis nenian intereson por tiu
entrepreno". Aparte de tiu rezulto, la trisemajna
vojagxo estis por Lanti interesega, multrilate rivela sperto. Kvankam valorus resumi la impresojn, kiujn notis
Lanti pri la gxeneralaj kondicxoj en Ruslando -- ili profunde skuis lian kredon al la
komunisma idealo --, ni tamen tie cxi limigos nin al
priskribo de lia konatigxo kun la movado kaj gxiaj gvidantoj [11].
Lanti restadis en Moskvo en
augusto 1922. Lia vizito okazis en aparte interesa tempo, cxar personoj, kiuj estis kontrauxstarintaj al Drezen
en 1921, jxus havigis al si tribunon. Nome, ili fondis en junio
1922 "La Nova Epoko", kiu subtitole nomis sin "Internacia literatur-socia revuo".
La unua numero indikis kunlaborantojn, el kiuj kelkaj poste igxis bone konataj: Georgij Desxkin, Evgenij
Mihxal'skij, Sergej Obrucxev. En enkonduka cxefartikolo la revuo kontrastigis la du tendarojn, kiuj,
laux gxi, ekzistis en la Esperanto-movado:
“La unua grupigas la fortojn de la malnova putrinta foriranta mondo.
Tie kolektigxas diversaj ekleziaj, naciemaj, policaj, idee-komercaj, marcxandemaj, hipokrite-neuxtralaj
elementoj, kiuj sub la masko de apolitikeco kaj neuxtralismo defendas praktike per cxiu vorto kaj per
prisilentigo mem la ordon regantan, kies spiritaj idoj ili estas.
Esperanto servas al ilia sxovinismo.
Cxe alia fronto grupigxas kaj unuigxas cxiuj ribelaj fortoj,
plensukaj, fresxaj, aktivaj, premataj kaj persekutataj de la malnova sociordo. Sennaciuloj, kontrauxmilitistoj,
laboristoj, revolucianoj lauxtigas sian vocxon kaj strecxas sian volon al konstruo de nova socio, nova Epoko”.
Kvankam igxis klare, al kiu tendaro deziris aparteni la nova revuo, el
la deklaro oni ne povas konkludi, kio konsistigis la disput-punktojn kun SEU. Sed Lanti dum siaj
interparoloj kun la agantoj de "La Nova Epoko" detale informigxis pri ilia starpunkto. (Li
facile trovis ilin, cxar la redaktejo trovigxis en la strato Tverskaja, proksime de la legendeca Hotelo “Lux”,
en kiu li logxis).
Konvenas unue prezenti la homojn, kiuj gvidis "La Nova Epoko"
kaj renkontigxis kun Lanti:
- Grigorij Demidjuk, nask. 1895, lernis Esperanton en 1909 kaj
estis edukita por la profesio de min-ingxeniero. Dum la vizito de Lanti li ankoraux okupis altan postenon en
la Rugxa Armeo, en kiuj li batalis (gxis 1921) kontraux la eksterlandaj
invadintoj. Pli malfrue, dum pli ol jardeko, li estis unu el la gvidantoj de SEU. La jarojn 1937 gxis
1955 li devis pasigi en labortendaroj kaj koncentrejoj. Reliberigxinte, li
denove vivis en Moskvo, kie li mortis en novembro 1985 [12].
- Natan Futerfas: Pri lia vivo ne multo estas konata. Li kredebte
estis proksimume samagxa kiel Nekrasov, kun kiu li kunlaboris en
la klopodo starigi Tutruslandan Esperantistan Federacion. Lanti kaj aliaj aparte notis pri li grandan oratoran
talenton.
- Nikolaj Nekrasov, nask. 1900, lernis Esperanton en 1915.
Lauxprofesie jxurnalisto, li en 1918/1919 estis prezidanto de Tutruslanda Ligo de Junaj Esperantistoj, poste
sekretario de la organiza komitato de Tutruslanda Esperantista Federacio. En "La Nova Epoko"
li havis la funkcion de redakcia sekretario. Ankaux li igxis elstarulo en la sovetia movado, sed diference de Demidjuk,
kiu aktivis pli sur organiza kampo, cxefe dedicxis sin al literatura agado. Li tradukis multajn rusajn poetojn
(i.a. "Euxgeno Onegin" de Pusxkin) kaj
ankaux verkis originalajn poemojn kaj studojn pri la Esperanta literaturo. Li igxis viktimo de la Granda
Purigo sub Stalin kaj lauxdire pereis en 1939 en punlaborejo en Siberio.
- Valentin Poljakov: Pri li, kies nomo en Esperantaj tekstoj aperis
en la formo Polakov, preskaux tute mankas biografiaj informoj. En la SAT-Jarlibro 1923 li
indikis la profesion "bibliotekisto-pedagogo". Li
kunfondis kaj prezidis la rusan sekcion de Esperantista Literatura Asocio, kiu celis instigi al
tradukado el la rusa literaturo. Li verkis poemojn, kiuj - kune kun
tiuj de Mihxal'skij - aperis en la brosxuro "La unua ondo" (1918). Sxajnas, ke
post 1925 li ne plu aktivis en la movado.
Tiu kvaropo donis al Lanti "plej afablan kaj
bonkamaradecan akcepton". Li trovis, ke neniu el ili
estas partiano, sed ke cxiuj simpatias kun la komunismo. Pri Futerfas Lanti aldonis, ke li
estas anarkiisto kaj dum iom da tempo, pro falsa denunco, estis malliberigita.
(Lanti sxajne ne renkontis Sergej Hajdovskij, jam menciitan lige kun ESKI, kiu same apartenis al la redakcianoj de "La Nova Epoko";
ankaux li estis anarkiisto).
"Anarkiista" SAT, "burgxa" SEU
Jam en la posta tago Lanti havis okazon konatigxi ankaux kun Drezen
[13]. Nekrasov akompanis lin al Kremlo, kie trovigxis la laborejo de Drezen, kiu
okupis altan postenon en la sxtata administracio, nome tiun de vicdirektoro de Tutruslanda Centra
Plenumkomitato de Sovetoj. Ankaux cxe la prezidanto de SEU Lanti trovis sin tre afable
akceptita. Drezen invitis lin al sia hejmo kaj tie fiere montris al la gasto sian bibliotekon. Lanti
konstatis, "kiom ame li [Drezen] parolas pri nia afero" bedauxrante nur, ke pro sia
ofico li estas tro okupita por fari pli por Esperanto. Tamen, inter la du ne
regis plena harmonio de opinioj. Tio montrigxis cxe la temo de kunlaboro kun SAT. Lanti
notis: "Drezen riprocxas, ke SAT ne estas pure komunista. Li ne volas kunlabori
kun anarkiistoj kaj social-demokratoj". Kaj li dauxrigas, kvazaux rebate: "Sed, strange, li
estas prezidanto de "Sovetlanda Esperanta Unuigxo", en kiu estas ne nur anarkiistoj sed
burgxoj el plej certa speco".
Tiuj frazoj tre skize, sed ne maltrafe lumigas la kontrauxajn poziciojn.
Drezen, proksima al la politike decidaj organoj, esprimis fortan skeptikon kontraux internacia
organizajxo, restanta ekster la influsfero de Komintern. Dume, kion Lanti notis kiel
kontrauxdiron al tiu pozicio, bazigxis sur la informoj kaj interpretoj donitaj al li de la "Novepokuloj".
Ili komprenis sin revolucia avangardo de la Esperanto-movado, tute dedicxita al la uzo de la lingvo por
antauxenigo de la revolucio, kaj sekve malaprobis la pragmatan starpunkton de Drezen, kiu
konforme al NEP orientigxis laux la aktualaj kondicxoj en Ruslando kaj opiniis por SEU
nemalhavebla ankaux la kunlaboron de pli malnovaj esperantistoj. Kion Drezen kredis bezoni por
entute organize stabiligi la movadon, tion la homoj de "La Nova Epoko" malsxate konsideris
kompromisemo kun "neuxtraluloj" kaj krocxigxo al la malnova nura propagando de Esperanto.
Ne estas dubo, ke Lanti dum sia restado en Moskvo esprimis
apogon al la starpunkto de "La Nova Epoko", cxar gxi tute kongruis kun lia propra devizo "For
la neuxtralismon!". En sia vojagxraporto li rekomendis,
ke la rusaj esperantistoj "devas nepre forlasi la malnovan, neuxtralisman propagandsistemon",
mokante pri tio, ke en la Moskva Klubo Esperantista estas ekspoziciita ne revolucia Esperanto-gazeto,
sed la neuxtrala "Esperanto Triumfonta". Estas ankaux ekster dubo, ke Lanti profunde impresis
la "Novepokulojn". Cxar ilin precipe fascinis la revoluciaj trajtoj de sennaciismo, Lanti
ankoraux en Moskvo verkis manuskripton pri tiu idearo. Gxi aperis en numero 3 -- kun enkonduka noto, en kiu la
redakcio konstatis, ke la diskutoj kun Lanti "kvazaux cementis la idean parencecon kaj
proksimecon de SAT kaj de 'La Nova Epoko' ". La komencita persona kontakto transdauxris la
viziton de Lanti. Demidjuk kaj Nekrasov vigle korespondis kun li kaj
poste ankaux regule revidis lin en SAT-kongresoj. Evoluis ligoj, kiujn karakterizis krom "idea
parenceco" fortaj sentoj de persona simpatio. "Viaj leteroj cxiam faras al ni la tagon de l'
ricevo festa tago", -- skribis Demidjuk al Lanti la 8an de majo 1923. Jam
tiutempe li atestis, ke "ni lernis cxe vi forigi la neuxtralismon" (letero de 12-1-1923), kaj
tute similaj vortoj trovigxas en la versxajne lasta letero, kiun Lanti ricevis de sia rusa amiko: Kun dato de
la 2a de auxgusto 1930 lin atingis en la Londona Kongreso, kiun SEU bojkotis, de Demidjuk
la konfirmo: "... cxe vi mi lernis batali".
La "sorcxpova Kremlulo"
Jam dum la restado de Lanti en Moskvo la latenta konflikto de "La
Nova Epoko" kun Drezen ektusxis la limon al eksplodo. En la dua, auxgusta numero de la
revuo aperis recenzo, kiu forte ekscitis Drezen.
Temis pri kritiko kontraux lia jxus aperinta ruslingva brosxuro "La problemo de lingvo internacia. Provo de materiisma surbazigo de la problemo". En tiu recenzo, kies auxtoro estis Futerfas,
oni legis interalie la jenon:
“Per siaj argumentoj la auxtoro faris malbonan servon al
marksanoj, kies vidpunkton ritate al artefarita lingvo li pretendis... pruvi. Li montris per siaj ekzemploj,
ke lingvo ne estas nur sekvo, rezulto de mastrum-historiaj kondicxoj, sed ke gxi siavice influas la medion aux
cxiuokaze ili ambaux reciproke efikas; sekve li pruvis inverson de la pruvendo. Ni ne scias, cxu la marksanoj
lin dankos por tia servo, sed por ni estas sunklare, ke la konsekvenca historia materalismo _neniel_ sukcesos
pravigi artefaritan lingvon”.
Futerfas prave atentigis pri tio, ke en la marksisma
teorio artefarita lingvo ne havas lokon. Aliflanke, estis legitima provo de Drezen batali por
agnoskata pozicio de Esperanto en Soveta Ruslando kaj tiucele aserti gxian akordigxon kun marksismo. Finfine
multaj penis apogi sin sur tiun auxtoritaton. La kolero de Drezen do estis komprenebla. Reage,
li skribis refutan leteron kaj postulis de la redakcio gxian aperigon.
Lanti vidis tiun leteron de Drezen, dum li
estis en Moskvo. Pri la pluaj sekvoj de la letero, "pri kiu ni cxiuj multe ridis", la
redakcio informis lin la 2an de oktobro. Tiuj sekvoj estis ne plu amuzaj: Numero 3 aperis kun prokrasto;
eksigxis portempe el SEU la Moskva Klubo; kaj la konflikto inter Drezen/SEU kaj "La
Nova Epoko" pli kaj pli entiris la demandon de la sinteno al SAT. Ni klopodu cxi-sekve pli
detale montri la disvolvigxon de tiu konflikto, cxefe bazigxante sur eldiroj de Drezen kaj Lanti
kaj sur leteroj gxis nun neniam publikigitaj, kiujn inter 1922 kaj 1925 sendis Demidjuk kaj Nekrasov
al Lanti [14].
Kiam Drezen konstatis, ke la redakcio ne volas publikigi lian
leteron sensxangxe (gxi pretis aperigi nur parton), li uzis siajn oficajn rilatojn kaj turnis sin al la Literatura
Cxefadministracio, versxajne dezirante apliki per gxi premon al la "La Nova Epoko" aux
almenaux informigxi pri eblaj pasxoj cele al plena aperigo de la letero. Ne estas tute klare, gxis kiu grado Drezen
aludis pri anarkiismaj tendencoj de iuj redakcianoj. Tia aludo certe promesis efikon: Kvankam la anarkiisma
movado en Ruslando estis jam subpremita en 1921, la regximo plue timis la pledon de la anarkiistoj por uzo de
la spontanea kreemo de la amasoj aux entute la vocxojn de cxiuj, kiuj de maldekstra pozicio kritikis la
postrevolucian evoluon, kontrauxstarigante al la diktaturo de bolsxevikoj la "purecon" de la
origina ideo pri sovetoj. Sed ecx se Drezen ne denuncis la "Novepokulojn"
kiel anarkiistojn, la cenzurejo sekve de lia elpasxo eksuspektis pri gxenerale neortodoksa enhavo de "La
Nova Epoko". Gxi forstrekis 10 el 24 pagxoj jam kompostitaj de numero 3.
Kiam la redakcianoj eksciis pri la situacio, ili la vesperon de la sama tago
iris al la ejo de la Moskva Klubo. Tie ili kolektive verkis, parodie al rusa kanto, baladon kiun ili
kantis hxore kaj kies tekston ili poste skribis en la publike alireblan klublibron. Kelkaj partoj de tiu "Kanto
pri sorcxpova Kremlulo" estas citindaj:
“Jen kiel intencas sorcxpova Kremlul'
Revengxi al "Nova Epoko"
Kaj tutan eldonon per tondro k brul'
Ekstermi po peco k floko,
Cxar tiu ne estas SEU-a fili'
Kaj presi kuragxis recenzon pri li.
Pli lauxte do muzik'!
Trumpetu venkon,
Venkita malamik'
Kaj kuras for, for, for.
Do por CKSEU
Kaj por Bulteno
Hura - hurau lauxte hxor'!
....
"Ho Mosxto Cenzura, avertas mi vin
Pri jena malbona afero,
Ke oni kuragxis recenzi mem min
En la "Nov-Epoka" numero.
Atentu, ke mia refutoleter'
Neprege aperu en tria numer'." [15].
La "Novepokuloj" do en la formo de sarkasma satiro
provis konsoli sin, kolere konstatinte la malfacilajxojn, kiujn Drezen kauxzis al ili per sia
interveno cxe la cenzurejo. Surprize por ili, Drezen (kiu en la balado "gaje veturas en
auxtomobil'") tre rapide reagis - laux la letero al
Lanti de 2-10-1922:
“Jam sekvintan tagon, ektiminte la rezultojn neatenditajn de sia
ago kaj perdon de sia reputacio, k-do Drezen mem alkuris (piede!) kaj tutan horon atendis gxis
ni venis.
... Ho kiom afabla kaj kompromisema li estis! Kompreneble "li
estis tute prava" kaj "ni kulpis", kvankam "eble" ecx li ankaux estis "iom"
kulpa! Sed "pro amo al Esperanto" oni devas nepre kunagordi la penojn”.
Poste , en longa letero al Lanti de 12-1-1923, Demidjuk
pli detale rakontis pri la traktadoj kun Drezen. Oni interkonsentis, ke la redakcio publikigu la
leteron de Drezen kaj ke tiu klopodu cxe la Literatura Cxefadministracio pri plirapidigo
de la pres-permeso kaj pri nuligo de la forstrekoj. La numero fine aperis, sed Drezen ne atingis,
ke estu permesita la plena teksto. Versxajne tial la redakcio ne plu vidis sin ligita al la promeso
publikigi la leteron de Drezen. Anstatauxe gxi aperigis artikolon de Adam Jodko,
kiu responde al Futerfas "solvis" la demandon, cxu Esperanto kaj marksismo
estas akordigeblaj, per la deklaro:
“Simile al telegrafo, telefono, aeroplano k.a. teknikiloj, Esp.o ne
bezonas marksisman pravigon aux surbazigon” [16].
Drezen proponis dum la traktadoj ankaux, ke "La
Nova Epoko" metu sur sin la sxildon de SEU, kaj kompense proponis subvencion, kiu sekurigu la
ekziston de la revuo. Futerfas vidis en tio provon de subacxeto. Kiam la redakcianoj kontrauxargumentis, ke
ilia gazeto havas internacian karakteron, dum SEU estas nacia organizajxo celanta unuavice al
propagando, Drezen montris sin tiupunkte komprenema.
Eksigxo de la Moskva Klubo
La konflikto tamen intertempe alprenis pli grandajn dimensiojn, cxar la
12an de oktobro [1922] kvar komitatanoj, membroj de SAT, deklaris sian eksigxon el la Moskva Klubo,
kiu estis filio de SEU [17]. Ili per tio protestis interalie kontraux deklaro farita de Drezen, laux kiu "en
sia taktiko CK penas eviti politikon kaj tendencas al simpla Esperanta informoficejo en Sovetlandaj kondicxoj".
En gxenerala kunveno de la Klubo, kie devis elektigxi novaj komitatanoj, Demidjuk, unu el la
eksigxintoj, anoncis, ke li volas kunlabori nur en organizajxo, "kiu difinas klare sian klasan
proletarian konsiston kaj idearon". Tion la aliaj cxeestantoj prenis
kiel signalon por gxenerala atako kontraux la "burgxeca kaj burokrata fizionomio" de SEU.
Neatendite por Demidjuk, la komunistaj membroj
proponis, ke la tuta Klubo apartigxu de SEU. Tiu
propono estis akceptita per plimulto.
Drezen rifuzis agnoski la juran validon de la decido pri
eksigxo de la Klubo el SEU. En deklaro nome de la CK li komunikis:
“Senrespondecaj elementoj, epasxintaj dum la kongreso de 1921 j.
sub la standardo de "federalistoj"-kontrauxuloj de apliko de sovetismaj principoj en esp/a movado,
provis sub la formo de kritiko kontraux apartaj personoj -- kompromiti la tutan ideon de SEU-ekzisto”.
Aparte notinde estas, ke Drezen kulpigis la opoziciulojn
eluzi siajn ligojn kun SAT:
“Kelkiuj el tiu cxi grupo, surmetinte al si oportunan por ili vestajxon de "sennaciecaj
revoluciuloj" (S.A.T.) - provas disigi rusian esp/an movadon, seniginte gxin de cxia centro
kaj evidente metante gxin en plenan dependon de la eksterlandaj esp/istaj organizajxoj”.
Responde, la novaj komitatanoj de la Moskva Klubo ellaboris ampleksan
komunikon, direktitan al la Prezidantaro de la CK de SEU. En tiu ili atentigis, ke la Klubo
"neniel sukcesis propagandi la lingvon inter proletariaro", kaj atribuis tion al la fakto, ke
oni bazis la movadon sur neuxtralismaj principoj. Tute konforme al la fondigxa filozofio de SAT, la Klubo
deklaris porlingvan kunlaboron kun burgxoj dangxera por la proletaro, cxar la nextralismo nebuligas la
klaskonscion. La CK estis informita, ke la Klubo pretas komenci traktadon pri kunlaboro,"kondicxe
ke C.K. oficiale kaj malnebule deklaros, ke gxi definitive forlasas gxis nun praktikitajn
neuxtralismajn principojn, eksigas el si cxiujn neuxtral-burgxajn elementojn". El entute sep
kondicxoj la unuaj du estis:
1) SEU devas kategorie forjxeti la nebulan formulon de "Soveta
platformo''
2) SEU devas sin bazi sur maldekstrumaj revoluciaj proletariaj
elementoj kaj blokigxi kun SAT-anoj, Novepokuloj kaj ceteraj kaj rompi cxiujn ligojn kun "verde-flavaj
esp/istoj".
Fine, la Klubo minacis, ke, se la kondicxoj ne estos plenumitaj,
gxi malkasxos ("por refuti la fusxinformojn de SEU") al oficialaj institucioj de la
Respubliko "la veran fizionomion de nuna C.K. SEU".
Drezen splitas la opozicion
La radikalan postularon de la klubaj komitatanoj sekvis unue trankvilo. Dum
kelkaj semajnoj la Klubo faris pozitivan kaj konstruan laboron kaj "evitis iajn novajn atakojn"
kontraux SEU, kiel skribis Demidjuk. "Vidante tion k-do Drezen
komencis novan vojon": Li individue kontaktis la
komitatanojn de la Klubo unu post la alia, konfesis erarojn de la CK de SEU kaj proponis al ili eniron
en la CK. Tio estis ruza taktiko, pri kiu la "Novepokuloj" longe diskutis. Demidjuk
kaj Poljakov emis akcepti la inviton, opiniante ke nur tiam estos sxanco transformi SEU en vere
komunistan organizajxon. Futerfas kaj Nekrasov estis kontraux, cxar laux ilia
opinio "eniro malfortigus nian redakcian kaj eldonejan aferon, same nian SAT-laboron".
Hajdovskij havis mezan pozicion.
Fine, Demidjuk, Futerfas, Nekrasov kaj Hajdovskij
atingis unuecon, farante la jenan decidon:
“... reteni sin tute de la eniro al C.K. SEU, lauxeble
konvinkigi pri tio la komunistan frakcion, sed se tiu lasta decidos tamen eniri al C.K. - cxiuforte
subteni gxin en batalo kontraux neuxtralismo de SEU”.
Tamen, la lastajn kunsidojn antaux tiu cxi decido Poljakov ne
partoprenis. Kiam gxi estis farita, montrigxis, ke li ne aprobis
gxin. Kasxe jam interkonsentinte kun Drezen pri eniro en la CK, li komencis rekte persvadi la komunistan
frakcion, t.e. la komunistajn membrojn de la kluba
komitato, eniri la Centran Komitaton. La aliaj atentigis Poljakov, ke li rompis la internan grupan
solidarecon. Tiam li deklaris sian eksigxon el "La Nova
Epoko". Demidjuk komentis, ke "Drezen gajnis, uzante malnovan regxan regulon -- disigi kaj regi".
SEU ricevis (15 -12 - 1922) novan C.K. en kiun eniris krom Poljakov ankaux Jodko kaj
Boris Breslau, anoj de la
komunista frakcio. Drezen restis prezidanto de la CK. Krome, nova gxenerala kunveno de la
Moskva Klubo decidis
restarigi la ligojn kun SEU.
Demidjuk skribis en sia letero de 12-1-1923, ke la Klubo "reakiris
sian neuxtralistan karakteron, nun gxin regas filistra, etburgxa atmosfero".
Sed pri la CK li konfesis, ke gxi "sxajne jam komencas labori pli
vigle, penante rektigi sian politikan linion kaj eliri el verda neuxtralista marcxo". Kvankam, laux Demidjuk, restis cxe gxi
"la malnova trajto gxia - senlima burokratismo", li ne povis nei, ke la CK
havas fortan pozicion, senpage ricevante paperon por siaj eldonajxoj
kaj ankaux ne devante pagi por la hejtado de sia ejo. Tre efike estis, ke Drezen atingis deklaron de la
Popola
Komisarejo pri Internaj Aferoj malpermesantan la formigxon de Esperanto-kluboj ekster la kadro de SEU.
Ne nur tio: Drezen tiustadie ankaux jam pripensis kiel submeti al sia
influo la tutmondan movadon. Li ja estis spertinta, kioman
minacon povas prezenti la sinapogo de la opozicio je SAT. La CK oficiale anoncis, ke gxi decidis subteni la
anigxon de sovetaj esperantistoj en SAT, kaj proponis la starigon de sekretarejo cxe SEU, kies celo estu, kiel
diris Poljakov al Demidjuk, "kontroli kaj statistiki la aligxon al SAT". La motivoj de
Drezen estis
evidentaj: Li deziris nun siaflanke apogi sin je SAT por forpusxi la kvazauxan monopolon de "La Nova
Epoko" pri internaciaj rilatoj. "Drezen malkasxe diras", informis Demidjuk en posxtkarto de
22-1-1923, "ke li ne povas akcepti la bazon de SAT kaj gxian ideologion, sed konsideras SAT movadon dume
necesa por vigligi kaj fresxigi la movadon gxenerale kaj cxar mankas alia revolucia esp.a organizajxo".
Demidjuk konfidis al Lanti, ke gxuste cxar por li kaj liaj amikoj
"SAT
estas idee la plej kara organizajxo esperantista", ili ne volas, ke la varbadon por SAT prizorgu
SEU. Tio
estu la tasko de "La Nova Epoko". Li dauxrigis:
“Nun, kiam kreskas la aroganteco de la burgxaro, ecx en medio
esperantista,... kiam kapitalistaro tutmonda per okupado de Essen,
nesto de komunista Germanio, kaj per enkarcerigo de franciaj komunistoj celas subpremi per sia Bismarkoza boto
la proletariaron, nun ankaux ni devas plifortigi nian atakon kontraux la esperantista burgxaro, cxesigi gxian
falsadon kaj kompromitadon de esperanto, de gxia movado. Kaj ne burokrataj rimedoj estas necesaj por
tiu atako!”
La Nova Epoko malfortigxas
Kun tiu cxi batalema retoriko atentinde kontrastis la informoj, kiujn
donis Demidjuk samletere pri la matfortigxinta pozicio de "La Nova Epoko". La siatempa interveno de
Drezen cxe la Literatura Cxefadministracio pluefikis, cxar tiu oficejo nun severe cenzuris la enhavon de la
revuo. En la kvara kajero ne povis aperi cxefartikolo, kiu klopodis pravigi la edukon al sennaciismo (anstataux
internaciismo kompromitita per la milito kaj la Dua Internacio), nek kontribuajxo de A. Bogdanov,
la fondinto de la proletkultura movado [18]. Ankaux de la antauxparolo al Esperanta traduko de la fama poemo
"Dekdu" de Aleksandr Blok - brosxuro, kiun eldonis "La Nova Epoko" - la
cenzuro forstrekis du trionojn.
Je la fino de la longa letero, kiun Demidjuk skribis
malfrue en la nokto, lacigita kaj maltrankvila pro dangxera operacio de sia edzino, trovigxis la jenaj emociaj
vortoj direktitaj al Lanti:
“Mi ne havas kuragxon peti cxe vi kelkajn liniojn, sed ili estus
eliksiro viviga por mi. Via cxeesto en Moskvo, niaj interparoloj multe influis min kaj
helpis al mi pli firme starigxi cxe nia komuna vojo al estonto, al klara kaj hela idealo de vera fratamo”.
Kelkajn semajnojn poste Lanti ricevis ankaux novan vivsignon de
Nekrasov.
La letero portas la daton de la 1a marto. En sia bela manskribo Nekrasov sciigis, ke la movado en Moskvo multe
vigligxis. Li raportis, ke post la foriro de Poljakov la redakcianoj decidis lasi SEU labori trankvile. La
antauxan konfuzon sxajne sekvis ia kunekzistado. Sed restis, kiel konfirmis Nekrasov, nepacigebla konflikto
inter la agantoj de "La Nova Epoko" kaj la novaj SAT-anoj cxirkaux Poljakov, kiuj aktivis en
SEU.
Nekrasov skribis, ke Poljakov lerte prezentas la situacion kiel
antagonismon inter anarkiistoj kaj komunistoj. Kvankam "tio ne estas tute gxusta",
Poljakov
"trovis nian 'Ahxilan kalkanon' ". La malfortigxo de “La Nova Epoko” sxuldigxis, laux
Nekrasov, al tio, ke gxi neniam konsekvence faris organizan laboron kaj kontgentigxis pri la aparteno al
tutmonda asocio, lasante tiamaniere al SEU la kampon por konstrui movadon en Soveta Ruslando. Li dauxrigis:
Nekrasov
tamen ne plendis pri malvenko de "La Nova Epoko", sed male atribuis al gxia agado efikon je la
nuna SEU:
”La atakitoj kaj mokitoj ekvigligxis, Drezen farigxis ekstreme aktiva kaj
preskaux cxiutage nun vizitas la klubon... Polakov en la neenviinda rolo de "perfidulo" ekpenis sin
pravigi. Oni devas diri, ke li multon faris por sxangxi la relvojon antauxan de SEU... Nun SEU preparas per
oferema laborado de Polakov belajn eldonajxojn politikajn baldaux aperontajn, kiuj sendube levos gxiajn
akciojn”.
.........
Nun pri Drezen persone!... ne timu, ke li perfidos al Esperanto. Gxenerale tute
ne estas necese lin forsxovi. Diablo lin prenu, li laboru: kvankam pro sia
egoismo li faris kelkajn malutilojn al Esperanto kaj ecx flatis al Ido por eventuale ne trafi lastan lokon,
lia laboro povas esti utila. Li povas multon suficxe profitigan por Esperanto fari tre lerte”.
Estis do objektiva priskribo de la situacio, kion Nekrasov liveris. Li ankaux
ne faris al si iluziojn pri la karaktero de la rilatoj de SEU kun
SAT. Li avertis Lanti, ke SEU elpasxos kiel konkuranto de SAT en la tutmonda skalo
(''cxar
post eble nelonga tempo la tuta mondo estos Sovetlanda") kaj precipe turnos sin kontraux la
“individualista kaj idealista” karaktero de SAT, per kio gxi, laux Nekrasov, tute pravas:
"Persone mi
serioze dubas, ke SAT sukcesos plene sin adapti al la komunistaj principoj (ekz. la organiza principo de
SAT
klare evidentigas anarkiisman tipon)". Nekrasov atendis, ke inter la sennaciismo, kiu estas
neharmoniigebla kun "la t.n. materialisma diatektiko", kaj gxiaj kontrauxuloj estos "suficxe
varma lukto". Sed: "Cxiuokaze rezultos nur utilo por Esperanto".
SEU difinas sian rilaton al SAT
Ankoraux en la sama monato, marto 1923, aperis difino de la starpunkto de SEU
pri SAT. Nekrasov estis jam anoncinta gxin al Lanti, kiel respondon al iu letero de
SAT al Drezen, senditan
versxajne en decembro. Sub la titoto “Nia pozicio (Deklaracia letero al cxiuj revoluciaj esperantistaj
organizajxoj)” la CK distribuis kvarpagxan presitan tekston en 2000 ekzempleroj.
La deklaro elradiis memfidon de SEU post la sukcesa "batalo kontraux
anarhxiaj kaj detruaj elementoj". SEU asertis pri si, ke gxi ''estas nek nacia, nek nacilingva
organizajxo", sed ampleksas
cxiujn landojn, kie "la komunistoj starigos la sistemon de Soveta regado”, do supozeble "post
kelka tempo" ankaux Polladon, Germanion, Cxinion ktp. Aliflanke SEU koncedis, ke gxi "subtenas
SAT
kiel solan dume internacian organizajxon de la revoluciaj Esperantistoj" — en kio ni povas malkovri la penan provon de SEU akomodi sin al la linio de Komintern, kies
Kvara Kongreso en novembro 1922 estis konfirminta, ke komunistoj kunlaboru kun socialistoj en unueca fronto de
la laborista klaso kontraux la burgxaro kaj fasxismo. Tiu kondicxa apogo al SAT estis volvita en amason da tre
kritikaj eldiroj, ekzemple riprocxoj pro la distingo inter por- kaj
peresperanta agado, la neligiteco de sennaciismo al ekonomia revolucio aux la provo de SAT-anoj apliki la
kriterion de neuxtralismo ankaux al la kondicxoj en Soveta Ruslando. Sekvis la jena konkludo:
”SEU alvokas cxiulandajn komunistojn-esperantistojn subteni SAT,
gxis estos kreita pli tauxga por la komunistoj organizformo de internacia agado, samtempe senmaskante
idealismajn falsideojn de SAT kaj trudante al gxi pli da vera praktikeco, pli da komunista influo”.
Ne mirigas, ke Lanti fine de 1930 citis
tiun frazon kiel fruan minacon de SEU pri skismo en la laborista Esperanto-movado.
Unu monaton poste la komunista frakcio de la CK de SEU distribuis en 3000
ekzempleroj alian, sespagxan flugfolion ("Al la komunistoj - SAT-anoj"), kiu proponis, ke
dum la sekvanta kongreso SAT decidu aligxi al Komintern [19].
Reage je la du
deklaroj Demidjuk verkis provon de malfermita letero al la CK, kiun li sendis al Lanti. Li memorigis, ke al la
"anarkiaj elementoj" apartenas nunaj CK-anoj, kiuj en oktobro/novembro 1922 batalis kontraux la
neuxtralismo, por la "revoluciigo" de SEU. La pretendon de SEU ne esti nacia organizajxo li refutis
per la atentigo, ke gxi propagandas nur inter ruslingvanoj, kaj kontraux la akuzo, ke SAT havas idealisman
komprenon de sennacieco, li defendis sin, citante la pledon de Nikolaj Buhxarin, ke unu el la plej gravaj
taskoj de la proletaro estas "kulture refari sian naturon", kaj la vortojn de Lenin, ke la proletaro
subtenas "cxion venigantan al kunfandigxo de nacioj".
Rilate la tezon, ke por la sovetia movado ne plu validas la kriterio de
neuxtratismo, Demidjuk ripetis kategorie, ke SEU allasas por la edukado de la laboristaj amasoj
"burgxe-neuxtratajn
elementojn”. La proponon, ke SAT aligxu al Komintern, Demidjuk ne prenis tre serioza: li trovis gxin ne
ellaborita kaj cetere — ankaux post la sperto pri ESKI — ne efektivigebla. Resume, Demidjuk defendis la
unuecfrontan karakteron de SAT kaj admonis al SEU, ke, nomante anarkiistojn kaj socialistojn
"pli
dangxeraj malamikoj por la revolucia movado, ol la malkasxa burgxaro", gxi "atentu cxe vojkurbigxoj
por estonte ne fari ankoraux iun pli ursan servon al Komintern, celanta krei la unikan fronton por
kontrauxstarigi gxin al la unua atako de l' kapitalo kontraux la laborista klaso”.
Demidjuk ne estis sxancelebla en sia konvinko,
ke la "rugxigxo de SEU estas ekstera nur, kaj interne gxi restas same verda" (letero de 8-5-1923).
Kontente li registris, ke la furiozaj atakoj de SEU kontraux la sennacieca ideo ne efikas kaj ke "fakte
multaj provincaj komunistoj gxin aprobas kaj aligxas al SAT". Aliflanke, li nomis la rilaton de
"La
Nova Epoko" al SEU "plene lojala", menciante ankaux, ke Nekrasov tradukas tekstojn por urgxe
bezonataj eldonajxoj de SEU. Nur pri Drezen li restis malfida. Demidjuk skribis pri si, ke la soveta sxtato
venigis lin, "tiam knabon, en neuxtralisma tendaro al idearo revolucia", ke li pli kaj pli konvinkigxas
pri la praveco de la Partio kaj ke lin cxiam pli logas verkoj de Lenin, fine kvazaux rekte alparolante
Drezen:
”. . . mi kredas ke en momento de dangxero
mi gxisoste batalas por la revolucio kaj por la komunista partio, sed kune kun vi, pli gxuste sub ambiciema
gvidado, laux postuloj de via ambicio, mi neniam laboros, k-do Drezen”.
Ankaux Nekrasov denove esprimis sin pri Drezen tre malsxate. Studinte
"tre atente la marksisman literaturon precipe pri la naciproblemo", li konkludis, ke Drezen
kaj la
aliaj, kiuj arogas al si paroli nome de la Partio, estas "absolutaj profanoj en la komunismo kaj
marksismo". Li dauxrigis en sia letero de 5-6-1923:
”Se ni parolas pri Drezen, kiel tipo, li
estas modela tipo de la t.n. "trokomisaruloj", kiuj ofte renkontigxas inter la rusaj komunistoj kaj
kiujn ordinare oni eksigas el la partio. Efektive, li gxuste apartenas al tiu speco de personoj,
kiuj ekokupinte altan oficpostenon ekkutimigxas al la bongusto de l' ordonado... Unu cxefan aferon Drezen
kompreni ne povas, — ke la kultura organizajxo ne estas komparinda kun policadministrejo ...”
Samtage Demidjuk skribis novan, 12 pagxan leteron al Lanti, grandparte
responde al ties demandoj pri la situacio de SEU kaj gxiaj rilatoj kun SAT. La letero ripetis diversajn
karakterizojn pri Drezen kaj ankaux refoje substrekis la neceson batali "kontraux herezoj de
Drezen"
surbaze de bona scio pri la marksisma teorio.
Antaux la turnopunkto
Bedauxrinde ne estas multe da fontoj pri la sinteno de Lanti en tiuj
monatoj decidaj por la kunlaboro inter SAT kaj SEU. En la revuoj de SAT ne aperis publika reago je la du
deklaroj de SEU, kaj sxajnas, ke Demidjuk ecx ne sendis sian malfermitan leteron al
SEU. Por pravigi la
pozicion de SAT kiel unuecfronta organizajxo estis graslitere presita en "Sennacieca Revuo" nur
unu citajxo de Grigorij Zinov'ev, la prezidanto de Komintern:
”Ni opinias, ke cxiuj anarkistoj, cxiuj sindikatistoj, kiuj sincere
aprobas la klasbatalon, estas niaj fratoj” [20].
Gxenerale, do, Lanti sintenis tre modere.
Li povis tion fari parte pro tio, ke li rimarkis, ke Komintern komencis esti pli tolerema rilate la kunlaboron
kun nekomunistaj laboristaj organizajxoj.
Krome, laux lia vidpunkto estis grava faktoro,
ke SEU en majo 1923 likvidis la reprezentigxon de UEA sur sovetia teritorio.
Pli frue, cxiam estis onidiroj, transdonitaj ankaux de Demidjuk kaj Nekrasov, ke
SEU deziras
proksimigxi al la "burgxa" UEA. Sed tiu decido indikis,
ke SEU kunlaboros en internacia skalo vere nur kun SAT [21].
Por informigxi pri la situacio de la sovetia
movado kaj fari decidon pri la rilatoj kun SEU Lanti ne dependis nur de Demidjuk kaj
Nekrasov. En Moskvo
tiutempe vivis ankaux la franca SAT-ano Robert Guiheneuf, amiko de Lanti [22]. En letero de la 4a de julio
[1923] li
raportis al Lanti pri renkontigxo kun Drezen; ties oficon li nomis "pli povenhava ol mi opiniis".
Pri la "Novepokuloj", la kontrauxuloj de Drezen, Guiheneuf esprimis plenan simpation. Ili, laux li,
kondukis pravan batalon defende al la principoj de SAT. Sed por dauxrigi tiun batalon necesas, skribis Guiheneuf, decidigxi inter du solvoj:
"Unue, per idea (tio estas per vere komunista) vojo. Due, per
praktika vojo". Rilate la unuan eblecon, li komentis, ke ne eblas "venki nur per sincera defendo
perparola (teoria)". Restas do nur la dua vojo, la "pli praktika, politika vojo". Aldonigxas,
ke la batalon kontraux Drezen efike povas konduki sole rusa komunisto en komunista medio, sed tia homo
provizore ne ekzistas. Tion la "Novepokuloj" ne komprenis: ili "provis venki, per racia sincera
publika diskuto... kaj falis". Nun ili estas izolitaj. Kaj Guiheneuf nomis la dangxeron, ke ili dauxrigos
"sian kuragxan sed ne fruktodonan vojon".
Jen senrevigaj, tamen kredindaj informoj. La posta letero de Guiheneuf al
Lanti,
cxi-foje franclingva, alportis ecx pli da klareco. La 21an de julio li raportis pri la jxus finigxinta Unua
Kongreso de SEU, priskribante gxian aspekton jene:
“40 personoj, amorfaj, auxskultante
komedion arangxitan de Drezen, prezidanto. Cxio funkcias glate, oni uzas, tra la tuta kongresado, la vortojn
"komunisto", "proletaro", "revolucio". Sola D. parolas, aux liaj "ludiloj".
Oni havas la impreson esti en armea sekcio, oni diras, ke oni devas fari tion, kaj oni faras tion. La
vocxdonoj havas nenian valoron, kaj kredu, D. ne gxenigxas por tion diri al la kongresanoj. Li diras "ni
komunistoj" anstataux "mi Drezen", kaj vi imagas la ceteron. Li uzas kaj uzos cxiujn rimedojn
por sukcesi, mensogojn, sxtelojn, blufon, gxentilecon, policon, perforton, komunismon, marksismon, kaj en iu
venonta tago ordon kaj liberan penson nepre necesajn por vera socio civilizita (kapitalista)".
Hodiaux li tenas en siaj manoj cxiujn esperantistojn de Ruslando, la
kontrauxdirantoj (Nova epoko) estas absotute mutigitaj. Cxi tie li estas nekontestebla mastro. Tio estas fakto”.
Ankaux Giuheneuf esprimis sin konvinkita, ke Drezen celas organizi internacian
esperantistan asocion kaj esti gxia prezidanto. Li nur atendas la oportunan momenton; gxis tiam li kunlaboros
en SAT. Por malhelpi la planojn de Drezen, skribis Guiheneuf, necesas detronigi lin interne de
SEU aux
almenaux "neuxtraligi" lin. Tio okazu per lerta agado celanta samtempe la senkreditigon de Drezen
ekster Soveta Unio kaj la firmigon de la ligoj inter la membroj de SEU kaj SAT. " En Cassel vi jam povos
organizi tion".
Guiheneuf substrekis sian pledon por tiu strategio per interesa karakterizo de
la "Novepokuloj":
”D. sukcesis kredigi, ke la N.E. estas grupo de 3
anarkiistoj (kaj cxi tie tiu vorto signifas gxisosta malamiko de la komunistoj). Mi devas konfesi, ke tio estas parte vera. Ili havas
naturan liberecanan tendencon, sed ne speciale kontraux la komunistoj.
Futerfas, vera
anarkiisto (kiel tiuj de Parizo), temperamento de polemikisto, de batalemulo; estas pli rekomendinde
lukti kun li ol provi lin konvinki. Li povas sin kontrauxdiri plurajn fojojn en unu
sama konversacio pro nura amo de la batalo, la lukto. Estas perfekta polemikisto kiu facile utiligas la sofismojn, kiu ne povas vidi tion, kio
estas. Al li absolute mankas simpleco en la ideoj; al cxiuj siaj ideoj li donas filozofian bazon...
Nekrasov estas poeto,
ofte li estas en la luno, komlete disigita de la batalo, neniel farita por la batalo. Poeto.
Demidjuk, tre, tre bona
kamarado, servema, ... sentoplena; farita por esti dronigata en la politikaj bataloj; malkapabla pri
hipokriteco, kaj eble ecx pri simpla manovro. Sed estas forto
cxar laborema, sindona kaj tre inteligenta. Lia sola malforto (se mi tiel povas diri) estas lia entuziasmo,
lia granda fido.
Gxenerale, koncerne al SAT, ili cxiuj tri
adoptis entuziasme religiece la ideon de "sennacieco", ili vivas el gxi spirite, ili cxerpis
gxin en gxia tuto, ili rejxetis cxiujn aliajn ideojn kaj volas vivi nur kun cxi tiu. Ili estas apostoloj...”
Ni devas supozi, ke plej malfrue tiu letero
konvinkis Lanti, ke, se li volas kreskigi la anaron de SAT en Soveta Unio kaj malhelpi eventualain planojn de
Drezen kapti la gvidadon de SAT, li ne plu povas dependigi sin nur de la simpatia triopo de "La Nova Epoko",
sed devas sercxi komunan bazon kun Drezen. Lian jugxon influis ankaux letero, kiun al li skribis kun dato de
la 26a de julio Hermann Konovalov el Nijxnij-Novgorod. Konovalov konfirmis, ke en la
SEU-kongreso regis "blinda
obeemo", sed li tamen konkludis, ke SEU tute konvenas al la kondicxoj de Soveta Unio, kaj ke, se nun
Drezen
forirus, SEU kolapsus.
Demidjuk kaj Nekrasov ekaktivas en SEU
Cxiuj flankoj febre atendis la Trian Kongreson de SAT,
kiu estis kunvokita al Kassel (Germanio) por la tempo de la 11a gxis 15a de auxgusto 1923. Partoprenis
ankaux Drezen kaj Nekrasov. La anoj de la Komunista Frakcio kolektigxis en nepublikaj kunvenoj, kie okazis
arda diskutado pri la proponoj de SEU, interalie tiu pri aligxo
al Komintern [23]. Lanti, tiutempe ankoraux membro de Franca
Komunista partio, sukcesis faligi la proponojn. Li defendis la supertendencan karakteron de SAT kaj varbis por
subteno de la komunistoj ankaux per la argumento, ke li bezonas ilin por sia batalo kontraux germanaj kaj
auxstraj socialdemokratoj, kiuj apartenis al la plej akraj oponantoj de la sennacieca ideo kaj organizformo.
Fine Drezen cedis. En la publikaj laborkunsidoj ne plu sentigxis malakordo, kaj en la Kongresa fermo
Drezen
ecx deklaris:
“Tie-cxi ni trovis tiun mezan vojon,
kiun ni, revolucianoj, uzantaj por la profito de la proletaro la internacian lingvon, povas kune iri
egale, cxu anarkistoj, cxu komunistoj, cxu anoj de aliaj partioj revoluciaj. Ni kredas, ke ni trovis gxustan
kaj veran vojon” [27].
Al la mildigxo de Drezen kontribuis la fakto, ke Lanti povis en Kassel
trankvile paroli kun Nekrasov. En tiuj interparoloj, Lanti, sekvante la konsilojn de
Guiheneuf, rekomendis
al Nekrasov, ke li kaj Demidjuk cxesigu sian opozicion kontraux Drezen kaj kunlaboru en
SEU por
tiamaniere bridi la ambicion de Drezen kaj venigi kiel eble plej multajn sovetiajn membrojn al
SAT. Konforme kun tio, la kongreso decidis krei apartan literatur-sciencan aldonon al "Sennacieca
Revuo", kiu prenu la lokon de "La Nova Epoko"; pri tia solvo, kiu celis eviti la sovetian
cenzuron kaj presejan malfruon. Demidjuk kaj Lanti estis jam korespondintaj antaux la kongreso. Malaperis do,
post sep kajeroj, la memstareco de "La Nova Epoko", sed la aldona kajero de "Sennacieca
Revuo", kiu estis presita ekde oktobro 1923 en Leipzig, plue havis la redakcion en Moskvo [25].
Nelonge post la kongreso Demidjuk kaj
Nekrasov
efektive proponis sian kunlaboron en SEU. Ni ne scias, kiujn kondicxojn ili metis, sed certe Drezen minimume
promesis, ke ne estos malhelpoj al la varbado de novaj SAT-anoj en Soveta Unio. Demidjuk kaj
Nekrasov transprenis la redakton de la Bulteno de SEU.
Siavice, SEU ankoraux samjare konfesis, ke la propono ligi SAT al Komintern estis erara.
Kostoj de kompromiso
Sed ne tuj malaperis sekvoj de la eventoj, kiuj
en la dua duono de 1922 kauxzis tiom da cxagreno al "La Nova Epoko". Fine de 1923 Demidjuk kaj
Nekrasov
spertis dumnoktan trasercxadon de siaj logxejoj — sekve de informpeto de la Literatura Cxefadministracio cxe
la sekreta polico, cxu restas la suspekto pri anarkiismaj tendencoj de "La Nova Epoko". Demidjuk estis ecx
arestita.
"La regximo de politika malliberigito
estis tute bona kaj donas multajn privilegiojn por maliberigito", -- li poste (letero de 25-4-1924)
raportis al Lanti. -- "Sed la psika stato estis terura".
Dum la 19 tagoj de “izoligo”
Demidjuk estis pridemandita cxefe pri sia Esperanto-aktivado. Por lia liberigo dume klopodis ankaux Drezen, la
sama, kies pli frua akuzo havis tian pluefikon.
Kiam Demidjuk, denove libera, tion raportis, nun Drezen trovigxis en
malfacilajxoj. En la kadro de partia purigo, eble rilatanta al la morto de Lenin (21-1-1924), li estis
eksigita komence de 1924 el la Partio — oficiale pro sia antauxa aparteno at la Partio de Soci-revoluciuloj,
pro "filistra" vivmaniero kaj nepartopreno en la partia laboro. Drezen mem atribuis la eksigon al
sia esperantisteco kaj al intrigoj de komunistaj idistoj. Post plendo al la tria instanco li fine estis
reakceptita en la Partion.
Inter la pli gxojigaj punktoj, kiujn povis noti Demidjuk en sia letero de
25-4-1924, estis gxenerala vigligxo de la sovetia Esperanto-movado: pli da kursoj, pli da artikoloj en la
gazetaro, ankaux ”multaj represajxoj el Sennacieca Revuo" kaj kresko de la nombro de SAT-anoj [26]. Pri
SEU li informis, ke gxi transiris al la principo de individua membreco, kiun rilate al SAT gxi estis akre
kritikinta ankoraux unu jaron antauxe. Aparta signo de la atingita konkordo estis, ke en januaro 1924 "Sennacieca Revuo" komencis aperigi tradukon de tiu sama brosxuro de
Drezen, kies recenzo fare de Futerfas
siatempe estis kauzinta la konflikton.
Sed prezo, kiun devis pagi Demidjuk kaj Nekrasov, estis la perdo gxuste de
Futerfas. Li rifuzis partopreni la novan direkton kaj plue kontrauxis rilatojn kun SEU. Tial li eksigxis el la
redakcio de "La Nova Epoko". Fine de julio 1925, en la Dua Kongreso de SEU, Drezen etendis la manon al li;
citante ankaux la nomon de Futerfas, Drezen esprimis la deziron, ke cxiuj, kiuj "dume forestas de nia
movado", aligxu la vicojn de SEU [27]. Futerfas ne sekvis la inviton; li malaperis iam. Kiel diris
Lanti
kelkajn jarojn poste, li ne plu auxdis ion pri Futerfas de post 1924 [28].
Pri Hajdovskij, alia redakciano, kiu komence
okupis mezan pozicion rilate kunlaboron en SEU, sed tiam pli kaj pli estis influata de Futerfas, Nekrasov
sciigis al Lanti (letero de 9-5-1925), ke lin trafis la sama "izoligo" kiel pli frue
Demidjuk. Pri tio
Nekrasov esprimis bedauxron, komentante, ke li "bone komprenas la belecon de a.ismo [anarkiismo] kaj
absoluta sennacieco".
Sed li defendis sian propan, pragmatan starpunkton
kaj ecx formulis, ke la "leciono" donita al Hajdovskij estas necesa kaj espereble utila. La
1an de
junio Demidjuk aldonis la informon, ke Hajdovskij "kun sia kunulino estas logxigata en la stepojn de
malproksima sudoriento" por tri jaroj. Ambaux, Nekrasov kaj Demidjuk, skribis, ke ili miras pri tio, ke
tiel evoluis homo, kiu kune kun Drezen fondis ESKI kaj poste kune kun ili redaktis
"La Nova Epoko".
Kiel ili, ankaux Lanti ne defendis la pozicion de Hajdovskij, kvankam li esprimis pri la puno malaprobon
[29]. En auxgusto 1925 propono al la Kvina SAT-Kongreso en Vieno peti de la soveta registaro, ke gxi liberigu
Hajdovskij, estis malakceptita pro tio, ke "ni ne konas la aferon" kaj "do ne povas enmiksigxi"
[30].
Konkludo
En SAT, kiu la postan jaron [1926] kongresis en
Leningrad, nun regis la devizo "unueco super cxio". Neniu flanko deziris malfirmigi la pene
starigitan kunlaboron inter SAT kaj SEU, kiu fakte komencis rapide montri sukcesojn. Jam la 9an de majo
1925 Nekrasov fiere sciigis al Lanti, ke "la sxangxo de nia taktiko donis belajn fruktojn":
"Nia gxenerala movado estas nekompareble kreskinta". Kaj: "SEU estas firme gvidata
kiel prepara sxtupo al SAT". Komencigxis kelkjara periodo, dum kiu de la kunlaboro profitis ambaux
flankoj. Demidjuk kaj Nekrasov plenforte disponigis sin al SEU, kaj Drezen agnoskis la gvidan rolon de Lanti
en SAT. Sovetiaj esperantistoj entuziasme uzis la servojn de SAT, kaj la asocio siavice multe ricxigxis per la
intelekta kontribuo de siaj membroj en Soveta Unio. Ne sxajnis prudente endangxerigi tiun reciproke utilan
kunlaboron per troa zorgemo pri malplimulto.
Venkis do realismo kontraux la iluzio, ke Esperanto kvazaux per si mem
disvastigxos en la nova epoko de revolucio. Tion plej frue komprenis Drezen, sed unue Lanti kaj poste
Demidjuk
kaj Nekrasov sekvis lian ekzemplon.
Ne estas eble tie cxi klopodi pri justa takso
de la kontrauxdira personeco de Drezen. Ni nur konstatu, ke li en la uzitaj fontoj aperas kiel esperantisto,
kiu ne estis malpli fervora ol liaj antagonistoj, kiuj tamen pli rapide ekkonsciis, ke post revolucio unue
necesas zorgi pri la plej urgxaj cxiutagaj taskoj, kaj tiuj estis koncerne Esperanton: organizi la movadon,
starigi kursojn, varbi membrojn. Por atingi tion ne utilis revolucia retoriko, sed unuavice gravis persista,
planita laboro.
Drezen frue adaptis sin al la eksteraj
cirkonstancoj, al la kondicxoj regantaj post la enkonduko de NEP en Ruslando. Lia kompromisemo, pro kiu gxis
1922-1923 kaj denove post la skismo li estis atakata kiel oportunisto kaj kasxa neuxtralisto, tute
konformigxis al la kvalitoj, kiujn bezonis gvidanto en la juna soveta sxtato. Kaj li sukcesis: Drezen kreis
faktojn, al kiuj Demidjuk kaj Nekrasov devis cedi. Lanti kaj liaj intimaj amikoj-discxiploj fine komprenis, ke
ankaux ili ne povas ignori la eksterajn cirkonstancojn kaj ke se ili volas antauxenigi SAT kaj,
kompreneble, konservi gxiajn gvidprincipojn, kompromisoj ne estas eviteblaj — ke ne suficxas pasie
deklari senkompatan batalon kontraux la neuxtralistoj. Ili decidigxis por la unueco de la tutmonda laborista
Esperanto-movado, vole-nevole akceptante ne nur la potencon de faktoj, sed ankaux la forpusxon de
malplimulto el la propraj vicoj.
Pli malfrue, Lanti bedauxris kelkajn sekvojn de
sia cedemo. Sed nia priskribo kaj provo de jugxo devas finigxi tie cxi. Estas ekster la celo de
tiu cxi artikolo doni superrigardon pri la posta evoluo de la rilatoj inter SAT kaj SEU. Ni ankaux
ne traktos la skismon, kiu definitive apartigis Lanti disde Demidjuk kaj Nekrasov, nek la pereon de
SEU,
al kies viktimoj apartenis Drezen kune kun Demidjuk kaj Nekrasov. Suficxu la atentigo, ke la eksteraj
cirkonstancoj ne plu permesis konservon de la kunlaboro inter SAT kaj la sovetia Esperanto-movado
[31]. Sed kvankan la politika fono poste igxis tia, ke detruigxis cxio atingita en 1923,
ni tamen vidas nin rajtigitaj al la konkludo, ke la diversaj agantoj, kies penan vojon al
kunlaboro ni observis, ne faris siatempe malgxustan decidon.
1. "Rugxa Esperantisto" (Presorgano de N.-Novgoroda
Klubo de S.E.U.), 1921, n-ro 1 (oktobro), p. 8
2. N. Karatajev, "Letero el Kronstadt"
(5-4-1921) -- "Esperantista Laboristo" (Paris), vol. 2, 1921, n-ro 7/8, p. 12. --Tiu cxi
letero raportis ankaux pri la bojkotado de malnovaj esperantistoj al la laboro por Esperanto
kadre de sovetiaj institucioj.
3. E. Drezen, "La sperto de la lastaj ruslandaj
Esperanto-eksperimentoj", -- "Esperantista Movado" (Monata organo de Kronstadta
Esperantista Societo), 1920, n-ro 2 (9), oktobro-novembro, p…
- Simile ankaux: H.K., "Kial Esperanto en Ruslando
malvenkas", -- "Sennacieca Revuo", vol. 3, 1921-22, n-ro 10 (julio 1922). p.
7.
4. "Esperantista Laboristo", vol. 2, 1921, n-ro 7/8, p.
14.
5. N. Futerfas, "La neprokrasteblaj taskoj", -- “Esperantista Movado”,
1921, n-ro 3 (13), marto, p. 2.
6. Laux “Enciklopedio de Esperanto”, p. 591, estis 20 personoj, kiuj forlasis la kongreson.
Laux ruslingvaj memoroj de Drezen publikigitaj en 1932, estis
Futerfas kun 12 kunuloj: "V bor'be za SESR" (En batalo por SEU), -- "Mejxdunarodnyj
jazyk" (Internacia Lingvo), vol. 10, 1932, n-ro 4, p. 107.
7. La menciitaj tezaroj de Drezen kaj oficiala raporto pri la fondkongreso de SEU
trovigxas en "Esperanta Informilo" (Monata organo de Petrograda Societo Esperantista Unio),
1921, n-ro 2/6 (junio/oktobro) – La Esperanta nomo de SEU poste estis: Sovetrespublikara Esperantista
Unio.
Membroj de la unua CK, kies nomoj igxis konataj, estis, krom Drezen, Vasilij Devjatnin
(jam pli frue konata), Sergej Obrucxev, Nikolaj Modenov kaj (kiel kandidato ) S.N.
Podkaminer.
8. Traduko en "Sennacieca Revuo", vol.3, 1921/22, n-ro 5 (febr. 1922), p. 9
9. “Rugxa Esperantisto”, 1921, n-ro 1, p. 8.
10. “Sub la Rugxan Standardon! Gazeto de rusaj laboristoj-esperantistoj”, 1921, n-ro 1 (novembro),
p. 5. - Tiu cxi revueto post la fino de ESKI anstatauxis ties organon “Eskiano” (septembro 1921);
de ambaux nur po unu numero.
11. La vojagxraporto "Tri semajnojn en Rusio", el kiu ni citas la eldirojn de Lanti
pri Drezen kaj “la Nova Epoko”, aperis serie en “Sennacieca Revuo” de novembro 1922 gxis julio
1923; gxi estas republikigita en la brosxuro “El verkoj de E. Lanti”,
vol. 2, Laroque Timbaut 1982, p. 3 - 65.
12. Vidu la raporton de Detlev Blanke, "Renkontigxo kun Grigorij Demidjuk".
– “Der Esperantist”, vol. 20, 1984, n-ro 123, p. 5-6; samnumere, p. 6-7, kaj en n-ro 132(1985), p.
82, trovigxas impona listo de la verkoj de Demidjuk.
13. Mankas gxis nun kontentiga provo de biografio de Drezen. Provizore oni devas
kontentigxi per la priskriboj en E. Borsboom, “Vivo de Lanti”, Parizo, 1976, kaj en
la nova eldono de “La Dangxera Lingvo”.
14. Ne konservigxis laux nia scio, la leteroj, kiujn Lanti skribis al Demidjuk
kaj Nekrasov en 1922/23. Li mem sxajne komencis fari kopiojn de siaj leteroj nur meze de 1924.
15. La plena teksto de la balado, kiun plejparte verkis Nekrasov, aperis en “Sennaciulo”,
n-ro 316 (23-10-1930), p. 29.
16. A. Jodko. "Esperanto de l’marksisma vidpunkto" – “La Nova Epoko”,
1922, n-ro 4 (decembro), kol. 16).
17. La kvar komitatanoj estis, krom Demidjuk, tre versxajne Futerfas, Nekrasov
kaj aux Poljakov aux Hajdovskij.
18. Poste, en la literature-scienca aldono al “Sennacieca Revuo”, februaro kaj marto 1924,
aperis ("verkita speciale por nia revuo") artikolo de A. Bogdanov, "De
la filozofio al la organiza scienco”.
19. La plena teksto de tiu deklaro bedauxrinde ne estas je mia dispono, sed eltirajxoj aperis en “Sennaciulo”,
n-ro 322 (4-12-1930), p. 79.
20. “Sennacieca Revuo”, vol. 4, 1922/23, n-ro 7/8 (aprilo/majo 1923), p. 5.
21. Estis ankaux tiutempe, ke Komintern oficiale notis en protokolo, ke "neniu porlingva
organizajxo havas la rajton apogi sin" sur gxian auxtoritaton. Pri tio Nekrasov informis al
Lanti per letero de 5-6-1923.
22. Pri Guiheneuf vidu Borsboom, “Vivo de Lanti”, p. 29, 65,
136.
23. Laux Borsboom, p. 42, Lanti mem proponis la starigon de Komuntsta
Frakcio.
24. “Sennacieca Revuo”, vol. 5, 1923/24, n-ro 1 (oktobro 1923), p. 11.
25. Malfermita letero ("Al la S.A.T.-anaro") informis pri la kunigxo de "La
Nova Epoko" kun "Sennacieca Revuo"; subskribis Nekrasov, Futerfas, Demidjuk kaj Hajdovskij. Vidu “Sennacieca
Revuo”, vol.5, 1923/24, n-ro 1,
p. 12.
26. La nombro de sovetiaj SAT-anoj kreskis de 70 en 1923 al 278 en 1924.
27. “Soveta Esperantisto”, 1925, n-ro 9/10 (25/26), p. 37. - Sed malpli ol unu jaron poste Drezen
avertis kontraux la restintaj "liberecanoj", kiuj provas "kompromiti la sovetlandan
regximon antaux la laboristoj eksterlandaj"; li nomis ilin multe pli dangxeraj, ol la neuxtralistoj: "La
vojoj de la movado mondlingva en Sovetlando", -- "Mejxdunarodnyj jazyk", 1926, n-ro
15 (41),
p. 4.
28. Laux Borsboom, p. 52, Futerfas estis deportita al Siberio kaj mortis
tie en la 1930aj jaroj pro malsato.
29. Letero de Lanti al Demidjuk kaj Nekrasov de 23-6-1925.
Tiu cxi letero estas parte presita en "Leteroj de Lanti", Paris, 1940, p. 79-83, sed kun
erara noto de la kompilinto, ke temas pri A. Levandovskij (alia anarkiisto, ankaux ekzilita
tiutempe).
30. Sennaciulo, n-ro 51 (17-9-1925), p. 3.
31. Por detaloj vidu la cxi-jare aperontan novan eldonon de la "Dangxera lingvo".
"Sennacieca Revuo", 1987, No.115, 35–52