Jubileo de Vladimir VARANKIN (1902 1938)
En tiu cxi jaro ni celebras la 90-an datrevenon de l' naskigxo de
la talenta homo, elstara verkisto kaj movada organizanto Vladimir
Valentinovicx Varankin.
Li naskigxis la 12an de novembro 1902 en Nijxnij Novgorod kaj pereis nur 35-jara en la fi-fama prizono Lubjanka. Sed kiom multe li sukcesis fari dum sia kurta vivo! Kiel gimnaziano, li en 1919 lernis Esperanton kaj dedicxis sian vivon al ties disvastigo, kaj lia konscia vivo precize "kovras" la tutan duan periodon de la ruslanda Esperanto-movado.
Li partoprenis en la fondo de SEU (1921) en
Petrogrado kaj estis inter la gvidantaro de tiu Unio gxis sia
tragika morto. Oni povas diri, ke li "kolektis" plej
grandan kvanton de gvid-postenoj en SEU: vic-prezidanto kaj unu
el la sekretarioj de la Centra Komitato de SEU, responsulo pri la
propaganda kaj organiza laboro, gxenerala sekretario de la
Tutrusia Komitato de SEU, estro de la Moskvaj sxtataj kursoj de
Esperanto kaj de la Centraj korespondaj kursoj de Esperanto.
V.Varankin estis ankaux membro de la
Lingva komitato de SEU kaj de la Lingva komitato (nun, Akademio
de Esperanto), redakciano de multaj revuoj, auxtoro de du
lernolibroj kaj de pluraj artikoloj pri metodiko kaj organizo.
Preskaux duonon de sia konscia vivo li servis en la armeo kiel politika funkciulo, klubestro kaj bibliotekisto. Li dedicxis multan tempon al klerigo de junularo, samtempe disvastigante Esperanton kaj organizante per Esperanto korespondon kun ekster-landa laboristaro. Intertempe li finis fakultaton pri sociaj sciencoj cxe la Moskva universitato kaj Instituton pri internaciaj rilatoj; poste li instruis gxeneralan historion kaj oficis kiel direktoro de la 2a Moskva sxtata pedagogia instituto pri fremdaj lingvoj kaj kiel docento/katedrestro de la katedro pri gxenerala historio cxe la Moskva historia-arkiva instituto. Kaj en cxiuj kampoj li aktive laboras, instruas, organizas, artikolas...
Vladimir Varankin, instruisto de Kavaleria
lernejo, 1925
Kvankam li estis la "dekstra mano" kaj fidela helpanto de Ernest Drezen (la gvidanto de SEU), li ne estis fanatika kaj ekstremisma ano de la drezena knabacxaro, kiuj ofte praktikis maltoleremon kaj diktatorecajn fi-kutimojn kontraux alipensuloj kaj disidentoj en la landa kaj intemacia movado: neuxtralistoj, idistoj, burgxoj, social-fasxistoj ktp.
Sed la plej grava atingo de Vladimir Varankin sendube
estas lia romano "Metropoliteno",
kiun William Auld nomis "forgesita
cxefverko" kaj metis gxin en la liston de 50 klasikaj
literaturaj verkoj en Esperanto. Oni povas nur bedauxri, ke gxi
longe mankis sur la merkato gxis la cxi jara reeldono fare de Sezonoj
(Jekaterinburg).
La centra temo de la romano estas konstruado de subteraj fervojoj
en Berlino kaj en Moskvo dum la jaroj 1928 -1929. Juna sovetia
ingxeniero Vitalij Zorin venas en Berlinon por studi tie la
metodojn de konstruado de metropoliteno.
Sed Vitalij ne nur studas la konstru-metodojn, sed ankaux observas la vivon de l'giganta urbego, la socion kaj ties kontrastojn, partoprenante en la klasaj luktoj de la germana proletaro. Samtempe li verkas biografian romanon en formo de taglibro, kiun li volas eldoni germanlingve en Germanio por montri al siaj germanaj konatoj specifecon de la problemoj starantaj antaux la juna soveta respubliko.
Antaux lia mensa rigardo defilas lia duxonmalsata infanagxo, juneco, rusa vilagxo detruita de la milito, lia malsukcesa edzigxo kaj la eta kredema estajxo - lia filineto, simila al fabela feino. Li vivece memoras sian batalon kontraux burokratoj kaj ecx klasaj malamikoj, kiuj sxtele englitis en la organojn de la sxtatregado; ili strebas draste malutili al la juna Sovetio kaj detrui gxiajn reg-aparaton kaj ekonomion.
La batalo disvolvigxas cirkaux konkreta demando: cxu oni devas aux ne devas konstrui metropolitenon en Moskvo? Burokratoj, konservativuloj kaj ankaux maskitaj malamikoj ege kontrauxstaras. Ja la metropoliteno forigus iliajn privilegiojn, profit-donajn postenojn kaj permesos radike solvi la akran problemon de la urba trafiko. La trivita trama reto jam delonge ne permesas solvi la taskon kaj minacas per totala kolapso...
La nekutimaj strukturo kaj verk-maniero donas al la romano unikan karakteron. En gxi estas multaj kortusxaj pagxoj, dedicxitaj al vigla priskribo de la rilatoj inter la rolantoj: tenero kaj amo, scenoj de malfido kaj repacigxo, laborentuziasmo, barikadaj bataloj kaj kruela mortigo de laboristoj sur stratoj de Berlino. De tempo al tempo la rakonto igxas vere detektiveca. Viglaj dialogoj kaj majstra pentrado de homaj sentoj kon-tribuas al alta kvalito de l'romano. La libro estas tute aktuala kaj krome enhavas plurajn fonajn informojn pri la tiutempa Sovetio.
Jen tiom pri la nobla homo, kies 90-jaran datrevenon ni
rememoras hodiaux.
Nikolaj Stepanov
"Ruslanda Esperantisto", Nov. 1992, No.11 (17)
V.Varankin kun sia frato Jurij
Vladimir Varankin kun sia filino Feina,
1937