Esperanto en Rusio История эсперанто в России и Советском Союзе. Биографии репрессированных эсперантистов, архивные материалы.

ESPERANTISTAJ VIKTIMOJ DE STALINISMO

Lastatempe treege kreskis intereso pri historio de sovetia E-movado, kaj pro tio aperas multnombraj verkoj, dediĉitaj al tiu temo. Ofte la verkoj venas el sub la plumo de eksterlandaj aŭtoroj kaj, malgraŭ la riĉeco de faktoj, evidenta bonvolemo kaj konscienco de aŭtoroj, en ili foje estas sufiĉe gravaj mankoj: multe da "truoj", "blankaj makuloj" (preterlasaĵoj), foje eĉ eraroj, misakcentoj k.s., kio en la plej bona okazo damaĝigas, en la malbona - misformas la historian bildon. (Fakte mi jam verkis pri tio: vidu ekzemple la artikolon "Ni ne forĵetu vorton el la kanto!", kiu aperis en iom mallongigita formo en bakina gazeto "Sovetia Esperantisto" (No. 5-6, aprilo 1989, pp.2-3). Tamen, nun mi iom refaris la artikolon kaj aldonis multe da novaj, neniam ĝis nun aperintaj informoj pri kelkaj (precipe pri leningradaj) niaj kamaradoj-viktimoj de stalina teroro. Fakte la nuna artikolo daŭrigas la ĝeneralan temon "Influo de totalismo je E-movado" kiun pritraktis d-ro U. Lins en sia libro "La danĝera Lingvo".

Precipe "malprosperadas" la periodo de fino de 30-aj jaroj, kiam nia E-movado estis tute detruita kaj multaj niaj esperantistoj kaj "amikoj de la lingvo internacia" estis severe reprezaliitaj. Diversaj aŭtoroj varie rilatas al tiuj ĉi eventoj: iuj honteme prisilentas ilin, strute ensabligante la kapon kaj esperante, ke ĉiuj problemoj malaperos mem (vidu ekzemple artikolon de Hristo Gorov "Premisoj por estontaj sukcesoj" - Bulgara Esperantisto, No.1, 1989, pp. 7-8). Multaj niaj esperantistoj same kondutas, precipe tiuj, kiuj okupiĝas pri historio de E-movado. Aliaj, simile al prezidanto de la "nuna" SEU, ĝenerale penas nei ĉion (vidu ekz. semajnan gazeton "Eĥo de la planedo" - Moskvo, 1989, No. 20, p.36-37). Tiel, al la demando de intervjuisto: "Pri kio do oni akuzadis la homojn? Ĉu pri aparteno al "dekstra-esperantista" spiona organizaĵo? - li respondas: "Kiam post morto de Stalin, komisionoj ekzamenis la dosierojn de la reprezaliitoj, eĉ unu el ili ne aludas pri Esperanto" (p.37).

Nek la unua, nek la alia maniero ŝajnas al mi konstruktivaj. Laŭ mi, en tiaj kazoj estas pli bone ke oni baziĝu sur oficialaj dokumentoj. Kiel estas videble el la dokumentoj, efektive ĉiu dosiero enhavis menciojn pri partopreno de la akuzito al iu spiona-sabotada-terorista esperantista organizo!

Krome, laŭ la publikigitaj memoraĵoj de N.N.Rytjkov ("La danĝera lingvo" p. 393) praktike al ĉiuj esperantistoj, arestitaj dum tiuj jaroj, oni prezentis jenan standardan akuzon: "Vi estas aktiva membro de internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio".

Kaj de tiuj ĉi amaraj faktoj nenien eblas forkuri. Oni devas rigardi al vizaĝo de la vero. Ne eblas forĵeti vorton el la kanto!

DOKUMENTOJ RAKONTAS

Iom post iom kreskas amaso da dokumentoj, en kiuj oni rakontas pri vivo, agado kaj sorto de niaj famaj samlandanoj, samideanoj el 30-aj jaroj, kiuj iĝis viktimoj de amasreprezalioj dum malbridita teroro de stalina kliko. Kvazaŭ apartaj pecetoj, la informeroj kolektiĝas en grandan mozaikan bildon, kiu subite aperas antaŭ niaj okuloj kaj tondre frapas kaj vundas nian koron kaj animon. Krome, antaŭ niaj okuloj aperas viva, entuziasma, jubilanta, emociplena, iam suferanta homo, post kiu restis nur nomo kaj du-tri frazoj en Enciklopedio.

Vi jam povis legi en antaŭa artikolo pri la sorto de E.K. Drezen, kiu laŭ sekaj linioj de oficiala respondo el Prokurejo de USSR naskiĝis en 1892, membro de VKP(b), de kie li estis eksigita pro krimakuzo. Ĝis aresto li estis la Ĝenerala Sekretario de CK de SEU ( en la dua varianto de la respondo - fakestro de Tutunia Komitato pri Nova alfabeto ĉe Soveto de Naciecoj CIK USSR). Pro fondo kaj gvidado de kontraŭsovetia trockiista terorista organizaĵo de esperantistoj, pro efektivigo, en ĝia kadro de sabotado kaj terorista agado kaj pro spionado utile al Germanio, la 27-an de oktobro 1937, fare de Milittribunalo de la Supera Juĝistaro de USSR li estis kondamnita al mortpafo. La verdikto estis plenumita en proksimaj 24 horoj. Oni povas daŭre legi: "Post ekzameno oni konstatis, ke li estis akuzita tute senbaze, pro kio la Milittribunalo de la Supera Juĝistaro de USSR, nuligis la verdikton kontraŭ Drezen la 11-an de majo 1957, kaj ĉesigis la persekuton kontraŭ li pro absoluta manko de kulpo. Drezen E.V.K. estis postmorte tute rehonorigita".

Pli informriĉaj estas lia dosiero, enketprotokoloj kaj aliaj dokumentoj. De tie ni ekscias, ke li naskiĝis la 14-an de novembro 1892 en urbo Libava (poste Liepaja) de Kurlanda gubernio (nun teritorio de Latvio), ke lia patro estis simpla maristo, poste bagermajstro de dragmaŝino (ĝis 1917)  kaj estro de dragmaŝintaĉmento (post 1917), ke li estis laŭ siaj propraj vortoj latvo laŭ nacieco kaj rusa laŭ lingvo. Li havas fraton Arvid (nask. 1900) - historiisio, doktoro de sciencoj, profesoro, direktoro de la Centra Historia Arĥivejo en Leningrado; ke li havas edzinon Jelena Konstantinovna Sazonova (nask.1899 en Vilno) literatura laboristino. Li bone posedis 5 lingvojn: rusan, germanan, latvan, francan kaj Esperanton. Li estis aŭtoro de 18 libroj pri racia organizado de laboro kaj 29 libroj pri lingvoscienco kaj ST-terminologio. Ekde 1917 gis 1918 li estis membro de la partio de maldekstraj socialrevoluciuloj ("eseroj") kaj nur en augusto de 1918 aniĝis en VKP(b). Tio cetere tre malultilis al li en majo 1924, kiam li estis "forpurigita" de la komunista partio ĝis oktobro " pro eksmembreco en alia partio, pro fremda ideologieco kaj pro izoliteco de partia vivo" (poste li estis reakceptita en la partiajn vicojn). La lastaj informoj troviĝas en la de li propramane plenumita) demandaro, kiun li plenigis en junio 1936 okaze de interŝanĝo de partimembrokano. Interese, ke li mem fieras (en la supre menciita demandaro) pro tio, ke li estis komandanto de  Smoljnyj  (stabo de bolŝevikoj) kaj Tavriĉeskij (stabo de menjŝevikaj opoziciaj sovetoj) palacoj en Petrogrado, do en arestordonilo oni citos jenajn informojn: "oficiro de cara armeo, februaro 1917 - oficiro ĉe komandaturo de Tavriceskij palaco, en junio de 1917 estis delegita al Unio de oficiroj-socialistoj de Popola armeo je posteno de estro pri kulturkleriga fako (en la unio li estis respondeca sekretario), ekde oktobro 1917 ĝis komenco de la Oktobra Revolucio estis komandanto de Tavriceskij palaco".

Ankaŭ MURAVKIN Herbert Iljiĉ, nask. en 1905, hebreo, senpartiano, ekssekretario de IPE (Internacio de Proleta Esperantistaro), "pro spionado favore al Germanio kaj efektivigo de trockiista laboro inter esperantistoj de urboj Moskvo kaj Leningrado", la 11-an de decembro 1937 estis kondamnita per Mililtribunalo de Supera Juĝistaro USSR al mortpafo. La 21-an de novembro 1957 la sama instanco nuligis la verdikton kaj ĉesigis la persekutadon kontraŭ li "pro absoluta manko de pruvoj pri la krimo". El lia dosiero oni povas ekscii, ke li naskiĝis la 14-an de decembro en Berlino, ke li estas inĝeniero-fizikisto, doktoro pri sciencoj (la disertacion li defendis en berlina universitato). Lia patro, Ilja Moisejeviĉ, instruas la germanan lingvon. Lia patrino Sofja Jakovlevna estas kuracistino, lia edzino Najdis (aŭ Pajdis) Jevgenija Davydovna estas kontistino. Li estis membro de germana kompartio ĝis 1933, kiam li estis forpelita el Germanio de polico, ke li laboras en Tutunia elektromekanika instituto, en laboratorio pri alttensio, kiel inĝeniero-esploristo.

VARANKIN Vladimir Valentinoviĉ, naskiĝis en 1902 en urbo Gorjkij, membro de VKP(b) ekde 1925, eksigita en partio pro krimakuzo. Antaŭ la aresto li estis vicprezidanto de SEU, direktoro de la 2-a Moskva pedagogia instituto pri fremdaj lingvoj. La 3-an de oktobro 1938, pro partopreno en faŝista spiona organizaĵo "Unia centro", ekzistanta en USSR sub masko de esperantista organizaĵo kaj celinta renversi la Sovetian potencon per spionado, sabotado kaj terorista agado kontraŭ VKP(b), estraro kaj Sovetia registaro, estis kondamnita al mortpafo kun konfiskado de posedaĵoj. La 11-an de majo 1957 ankaŭ li estis rehonorigita pro absoluta manko de pruvoj pri kulpo.

Denove mi rigardas dokumenton de la Prokurejo de URSS (No.13/1435-88 de 24.04.89) dedicita al la sorto de kelkaj sovetiaj esperantistoj (i.a. en la plej unuaj linioj de la letero oni legas: "Ni klarigas al vi, ke la demandoj pri rekompenco de damaĝo, redono de forprenitaj ejoj ne eniras la kompetentecon de la Prokurejo de URSS.") Du-tri sekaj linioj pri ĉiu el ili, nur klarigantaj pri la datoj de l'akuzo kaj de rehonorigo. Tamen, ĉie temas pri akuzoj pri "trockiista-esperantista agado", pri membreco "en trockiista-esperantista organizaĵo", "spionado" k.s.

Rimarkinte, ke ĉiuj restintaj ses akuzitoj estis kondamnitaj en Leningrado, mi decidis skribi al leningrada prokurejo. La lasta resendis mian leteron al leningrada filio de KGB (kie troviĝas dosieroj pri ĉiuj akuzitaj personoj) kaj de tiebaldaŭ venis afabla respondo. La sekaj, magraj linioj de prokureja dokumento komencis ekposedi "karnon" kaj antaŭ niaj okuloj denove aperis vivaj homoj kun iliaj malfacilaj sortoj. Ŝajnas, ke multaj de nunaj SAT-anoj ekinteresiĝos pri la informoj kaj kelkaj, eble ekmemoros pri siaj iamaj sovetiaj kamaradoj-samideanoj.

- MAJZELJ Izrailj Jefimoviĉ, naskiĝis en 1893 en urbo Vilno, hebreo, senpartiano, sovetia civitano, loĝis en Leningrado, str. Bjelinskogo, dom 11, kv.9, estis vic-respondeca sekretario de Leningrada regiona komitato (Lenoblkomitet) de SEU kaj direktoro de la Laborista Esperanto-Universitato. Li estis arestita fare de UNKVD ('Upravlenije/ administracio de NKVD = Popolkomisarejo pri internaj aferoj, tiama sekreta polico, antaŭulo de KGB) de Leningrada regiono, la 18-an de oktobro 1937, akuzita ke li "estis membro de kontraŭrevolucia trockiista organizaĵo SAT (esperanta), ekzistanta en Leningrado. Li efektivigis kalumnian agitadon kaj disvastigis inter sovetiaj esperantistoj kontraŭrevolucian eksterlandan literaturon". Sian kulpon li ne konfesis.

Per OSO (Osoboje Soveŝĉanije = Speciala Konsilio) ĉe NKVD - USSR, la 23.12.1939 li estis kondamnita al punlaboro en ITL ("Ispraviteljno-Trudovyh Lagerjah" - koncentrejo) dum 3 jaroj. En arĥivaj dokumentoj, apartenantaj al 1932, oni mencias pri tio, ke Majzelj "membris en Leningrada Soveto de popolaj deputitoj, plenumis aron da aliaj sociaj devoj kaj montris sin kiel firma, neŝancelebia kaj fidela sovetia laboranto". Dum blokadaj jaroj li loĝis kaj laboris en Leningrado. Revenante al prokureja dokumento oni legas: "La 10-an de septembro 1956 la milittribunalo de Leningrada militdistrikto ĉesis persekuton kontraŭ li pro manko de pruvo pri krimo."

- BRUKSON Jakov Haimoviĉ, naskigis en 1889 en urbo Byĥovo, Bjelorusio, hebreo, senpartiano, kunlaboranto de la Ŝtata instituto pri aplikita ĥemio (GIPH), loĝis en Leningrado, str. Petropavlovskaja, dom. 4, kv. 34, estis respondeculo pri Intemacia Esp. Korespondado ĉe GIPH. Li estis arestita fare de leningrada filio de NKVD la 16-an de augusto 1937 pro la membreco en kontraŭsovetia trockiista SAT-organizaĵo, pri sistema efektivigado de kontraŭsovetia trockiista propagando, kontraŭ VKP(b) kaj Sovetia potenco, pri efektivigo de spiona agado kontraŭ USSR. Per OSO ĉe NKVD-USSR, la 26-an de julio 1939 li estis kondamnita al ekzilo en "regiono de Kazaĥstano dum 5 jaroj". Estante en ekzilo, en skribpeto al Prokuroro de USSR, Brukson J.H. skribis: "Laŭ mia iniciato Interkom (Intemacia Komitato) de kemiistoj (Profintern) komencis eldoni revuon "Sovetskij Ĥimik" (Sovetia Kemiisto) en Esperanto (por eksterlando). Entute aperis 4 numeroj."

- SAMALJ Pavel Petroviĉ - naskiĝis en 1910 en Leningrado, ruso, sovetiano, senpartiano, antaŭ la aresto laboris kiel laboratoria helpanto en unu el leningradaj uzinoj. Li estis arestita fare de leningrada filio de NKVD la 18-an de oktobro 1937. Oni akuzis lin pri tio, ke li estis aktiva membro de kontraŭsovetia trockiista organizaĵo SAT, kune kun aliaj membroj de la organizaĵo okupiĝis pri disvastigo de neleĝa trockiista literaturo kaj afiŝoj, sisteme kondukis kontraŭsovetian propagandon kontraŭ VKP(b) kaj kontraŭ sovetia potenco. Li estis aganto de angla sekreta servo, efektivigis spionan agadon kontraŭ USSR. Laŭ verdikto de OSO ĉe NKVD-USSR de 26.07.1939 li estis ekzilita en unu el regionoj de Kazaĥstano dum 3 jaroj.

- KURMANAJEV Vladimir Andrejeviĉ - naskiĝis en 1881 en Leningrado, ruso, sovetiano, senpartiano, laboris kiel vic-ĉeflibrotenisto de Lenmaŝdrevsojuz (Leningrada sindikato de laboristoj pri maŝinkonstruado en lignoprilabora industrio), loĝis en Leningrado, Geslerovskij pr. 5, kv.17. Li estis arestita fare de leningrada filio de NKVD la 29-an de novembro 1938 kaj akuzita pro aktiva partopreno en kontraŭsovetia agado de la trockiista SAT-organizo, pro agado kontraŭ sovetia potenco, pro la rilatoj kun angla sekreta servo. La OSO ĉe NKVD-USSR   kondamnis   lin   la 26.07.1939 al 5-jara ekzilo en la regiono de Kazaĥstano. La 14-an de aprilo 1958 la milittribunalo de Leningrada militdistrikto ĉesigis la persekuton kontraŭ ili ĉiuj pro absoluta manko de krimpruvoj.

-TREGUBENKO Leonid Jevgenieviĉ, naskiĝis en 1900 en urbo Orjol, ruso, sovetiano, senpartiano, antaŭ la aresto estis elektroinĝeniero en unu el esplorinstitutoj en Leningrado, loĝis en Leningrado, Mytninskaja nab., 11, kv. 8. Li estis arestita fare de leningrada filio de NKVD la 21-an de julio 1938 kaj akuzita ke li kvazaŭ "estis agento de franca kaj germana sekretaj servoj, okupiĝis pri spiona agado por tiuj statoj kaj kolektis kontraŭrevolucian literaturon por disvastigi ĝin inter sovetianoj". En julio 1938, OSO ĉe NKVD-USSR kondamnis lin al punlaboro en ITL (koncentrejo). La punon li plenumis en urbo Noriljsk (la plej norda urbo en Krasnojarska regiono de USSR, fama pro siaj minejoj, fakte fondita kaj konstruita per manoj de maliberuloj), kaj estis liberigita la 6-an de junio 1946. Post liberigo laboris en Norilska metalurgia kombinato kiel fakestro pri mezuraparatoj. La Prokureja dokumento aldonas al lia "portreto": "estis akuzita pro tio, ke estante membro de Esperanto-sekcio en Leningrado, okupiĝis pri spionado por Francio". La 25-an de marto 1957 la milittribunalo de Leningrada militdistrikto ĉesis persekuton kontraŭ li pro tuta manko de pruvoj pri kulpo.

- TREJVAS Ŝneer Iosifoviĉ - naskiĝis en urbo Kovno, Litovio, hebreo, sovetiano, senpartiano, antaŭ aresto laboris kiel librotenisto de la Leningrada Esperanto-Universitato, loĝis en Leningrado, strato Ĉajkovskogo 50, kv.7. Li estis arestita la 8-an de februaro 1938 fare de leningrada filio de NKVD. Li estis akuzita, ke li "okupiĝis pri spionado favore al Litovio" (ne Latvio, kiel erare estis skribita en la prokureja teksto). La 14-an de oktobro 1938, fare de la "Osobaja Trojka" (Speciala fermita tribunalo) ĉe leningrada filio de NKVD li estis mortkondamnita. La verdikton oni plenumis la 21-an de oktobro 1938, en Leningrado. La 12-an de decembro 1988 li estis postmorte rehonorigita kaj oni ĉesis persekuton kontraŭ li.

Jen tiom pri oficialaj dokumentoj. Leningrada organizaĵo afable sendis al mi la kopion de SEU-membrokarto de P.P.Samalj. Nu kion oni povas diri pri la sorto de supre menciitaj samideanoj? Malgraŭ sufice "malpezaj" verdiktoj, preskafl ĉiuj (krom I.Majzelj) poste estis denove "prijuĝitaj" kaj kondamnitaj (pro la samaj tute falsigitaj akuzoj) al mortpafo. Oni notu, ke ili estis akuzitaj pro spionado favore al landoj kun kies esperantistoj ili korespondadis.

KIO PRI S.E.U.?

Kaj kio pri S.E.U.? Ja, efektive, ĉiuj kondamnitaj esperantistoj estis ĝiaj membroj, sed ankaŭ ili ĉiuj estis poste rehonorigitaj pro manko de pruvoj. Sed, la organizo mem ĝis nun ne estas "rehonorigita". Ĝis nun aperis nenia dokumento kiu dirus, ke la detruo de SEU kaj la reprezalioj kontraŭ miloj da esperantistoj baziĝis sur tute falsaj akuzoj.  Kaj fine, kiu devus fari tiun deklaron? Ĉu la Komisiono de Politika Buroo de CK KPSU pri rehonorigo de viktimoj de reprezalioj dum la 30-aj - 50-aj jaroj? Ĉu la Supera Juĝistaro de USSR? Kaj se la oficialan deklaron neniu faros, ĉu SEU kaj ĉiuj sovetiaj esperantistoj daŭre portos la malhonoran stampon de "spionoj", "teroristoj" kaj "sabotistoj"? Por kompreni tiun ĉi delikatan juran problemon, mi turnis min al la specialistoj en la Prokurejo de USSR. La interparolo daŭris sufiĉe longe. Jen la ĉefaj konkludoj.

Laŭ opinioj de la kompetentuloj, nenian oficialan deklaron necesas fari. Nenian "kulpon" SEU havas. Simple la organizo "ĉesis funkcii" post kiam ĉiuj gvidantoj estis arestitaj... Nuntempe, kiam ili ĉiuj estas rehonorigitaj "pro absoluta manko de pruvoj pri ilia kulpo", ĉio kvazaŭ revenis en "antaŭan staton", kaj SEU ree povas "normale" funkcii, kvazaŭ nenio okazis. Al la demando: "Kiel do, en ĉiu dosiero oni mencias pri membreco en la esperantista organizaĵo?!, - la oficistoj de la Prokurejo respondas:

"Oni akuzis ilin pro spionado, sabotado, terorismo, partopreno en trockiistaj organizaĵoj, tamen tute ne pro ilia esperantisteco". (Unu el la "nerefuteblaj" argumentoj: Se ili estus akuzitaj pro esperantisteco, do ĉiuj esperantistoj en la lando estus reprezaliitaj. Tio ja tamen ne okazis!).

Sed kio do pri la atestoj de N.N.Rytjkov k.a.? Respondo: "Tio estis onidire "loka iniciato" de juĝesploristoj... Nu, bone, ili kontraŭvole poste konsentas, eĉ se ili estis efektive arestitaj kiel esperantistoj, - ja posedo de la lingvo efektive povis helpi plenumadon de al ili imputitaj "krimoj" (spionado, malamika propagando k.s.). Tamen, nun ili estas tute rehonorigitaj... Kaj krome neniujn akuzojn oni faris kontrau SEU mem"(?!).

Kaj ili citas analogion pri religiemuloj: "Jen ja ankaŭ - kiom da religiemuloj tiam estis reprezaliitaj, kaj severe kondamnitaj, - tamen ja neniu akuzis ilin pro aparteno al iu eklezio, ne estis akuzata la eklezio mem".

Mi ne scias, kiom konvinke aspektas la argumentoj de kompetentuloj, tamen mi penis reprodukti ilin kiel eble plej precize. Ŝajnas, ke ĉi momente nenion pli bonan oni povas elpensi kaj eble atentindas finaŭskulti opinion de specialistoj, ĉu?

NikSt
"Sennaciulo", 1990, No. 9, 76 - 78



Historio.ru — история отечественного движения эсперантистов (Российская империя, СССР, РФ).