Nikolao STEPANOV
Treege malmulte oni scias pri la sorto
de diversaj sovetiaj Esperantistoj, inkluzive de estraranoj de SEU
(Sovet-respublikara Esperanto-Unio). Kaj precipe
malmulte oni scias pri
tiuj, kiuj logxis en la provincoj kaj pro tio ne estis bone
konataj ecx en la lando. Unu tia estis k-do VIKTOR
BELOGORCEV el suda ukrainia urbo Nikolajev. Fojfoje
la nomo aperis sur la pagxoj de la tiama sovetia
Esperanto-gazetaro, kiel ekzemple:
Ni firmigu bazon por eldono de Lenin-verkaro en
Esperanto
Konsiderante la kolosan politikan signifon de Esperantlingva eldono de la verkaro de Lenin, gravega fundamenta libraro, kiun nepre devas havi senescepte cxiu klasbatala lab. Esperantisto kaj des pli cxiu proleta organizajxo (ankaux nacilingva), mi pagas la tutan abonsumon (40 rub.) kaj alvokas cxiujn CK-anojn, TUK-anojn kaj la tutan aktivularon, krei tiamaniere la firman financan bazon por tiu cxi eldono.1) |
La dua ekzemplo devenas de redakcia artikolo, en kiu Belogorcev
kritikas apartajn lokajn SEU-organizajxojn,
titolita "Ni sxangxu sperton, ni kvalite
plibonigu nian laboron!", kun la subtitoloj "Ni
forbatu sektanecon kaj fermitecon. Pli intime ni eniru en vicojn
de sovetia socio":
Cxiuj faktoroj konfirmas malfortecon de nia praktika laboro surloke, ties malaltan kvaliton, mankon de necesaj intimaj kunligoj inter niaj organizajxoj kaj la socio, nesuficxan priservon de ties bezonoj per nia agado kaj, finfine, ekstraordinare malbonan informitecon de I'socio pri nia laboro kaj pri niaj taskoj. 2) |
Samtempe, konstatas Belogorcev, "pli
fortaj" SEU-organizajxoj, en Sebastopolj, Rikovo
kaj Kamenskoje, praktikis separatismon kaj fermitecon, rifuzante
rakonti pri sia pozitiva sperto - precipe en la kampo de
PEK-laboro. 3)
Ankaux, tamen pli milde, li kritikas la centron:
Gxis nun ankoraux mankas unueca tutunia
gvidado de PEK-laboro, dank' al kio spontane kaj
malorganize oni arangxas kolektivan korespondadon, tute
mankas organiza influo je interligo de samspecaj
entreprenoj, kaj kvalito de nia laboro pro tio ofte
restas eksterordinare malbona. ...tuta nia laboro en
kampoj de internacia edukado kaj korespondado, tuta
sistemo de nia laboro surloke insiste postulas ties
plenan rekonstruon. ...Sintiri el la marcxo de sektaneco,
en kiu gxis nun trovigxas multaj niaj organizajxoj,
plialtigi tutan laboron je necesan altecon, priservante
pere de gxi modernajn batalbezonojn de nia mastruma kaj
kultura konstruajxo, saturigi per konkreta praktika
enhavo nian internacian korespondadon, direktante gxin
laux la cxefajvojoj de eksporto de revoluciaj ideoj kaj
de importo de ideoj teknikaj - jen estas la cxefaj
taskoj, starigataj antaux ni je la plej proksima
tempperiodo. Kaj dum plenumado de la taskoj senpera sistematika intersxangxo de la sperto, vasta prilumo de la sperto, interhelpo de apartaj organizajxoj devas ludi decidan rolon. |
Unuaj esploroj
Kion, tamen, oni scias pri la vivo kaj
personeco de Belogorcev? La "Enciklopedio
de Esperanto" 4) magre
informas :
BELOGORCEV Viktor, sovetiano, ruso, laboristo. Nask. 1903 en Tomsk (Siberia). Farigxis Esperantisto en 1919. Aktive propagandis Esperanton kaj organizis rondetojn en Tomsk, Barnaul, Nikolajev. De post 1931 membro de CK SEU. |
Dum la 27a Baltia Esperantista Kongreso, kiu okazis en Jelgava,
Latvio en julio 1990, mi renkontis nikolajevanon, malnovan
Esperantiston Mark Heller, kiu same
interesigxis pri la sorto de Belogorcev.
En siaj esploroj, li ricevis subtenon de la lokaj Esperanto-klubo
"Hileo" kaj societo "Memorial"
5). De li mi ricevis leteron kun
rilataj informoj:
BELOGORCEV Viktor Sergejevic,
1903 nask. Naskigxis en Tomsk. Gepatroj: patro - mina
ingxeniero. Dum rusa-japana milito estis oficiro kaj
pereis apud la urbo Hxarbin. Patrino - instruistino. Viktor en siaj 30aj jaroj estis menciita en la "Enciklopedio de Esperanto". Li estis propagandisto de Esperanto en Tomsk, Barnaul kaj Nikolajev. En 1931 li estis elektita (pli vere eble kooptita) en CK de SEU. En Nikolajev li logxis ekde 1927 gxis 1935. En 1935 li estis arestita kaj reprezaliita laux art. 54a (se mi vere memoras) kaj malliberigita je 3 jaroj, sed poste, en 1938, oni dauxrigis la malliberigon. En 1940 li mortis de distrofio en koncentrejo, kiu situis ie en Malproksima Oriento. Li estis rehabilitita en 1989 (nur). Li havis edzinon Raisa kaj filinon Alina, sed iliaj spuroj gxis nun ne estis trovitaj. En Nikolajev situas domo, en kiu li logis. Eble lokaj Esperantistoj kaj Memorial-anoj povos pendigi la memortabulon sur la muro de la domo. Dosiero de Belogorcev trovigxas en loka KSxSejo 6), sed la oficuloj de KSxS diris, ke eble gxi estos nuligita... (19.07.1990) |
Mi tuj sendis leteron al la prokurejo de la urbo Nikolajev. Mi
petis informojn, ne nur pri la sorto de V.B.,
kaj pri la sorto kaj situo de liaj parencoj, sed ankaux petis, ke
oni dokumente konfirmu la jam konatajn al mi informojn. Cetere,
mi interesigxis pri imputitaj al li akuzoj, pri datoj de la unua
kaj sekvantaj arestoj, pri la nomoj kaj familiaj nomoj de
enketadesploristoj, kiuj "laboris" kun li...
Mi aparte interesigxis pri la rolo de Esperanto en liaj vivo kaj
sorto, kaj pri aliaj Esperantistoj, kun kiuj li eble estis
ligita, ktp.
Post cxirkaux duonmonato, oni informis min (Letero no. 222r-90 de
02.08.90.), ke mian skribpeton oni resendis al la prokurejo de la
nikolajeva oblastj (regiono) cxe la sama adreso. Ankoraux post
unu monato, ties vic-prokuroro (seniora helpanto de la prokuroro
pri kontrolado de enketadprocezoj en KGB) justica konsilanto V.M.
Kolbesxkin afable sendis al mi suficxe
longan leteron (n-ro. 13-56-90 de 20.09.90.).
Antaux ol citi la leteron, ni prikonsideru la tiamajn
cirkonstancojn, kiam la lando "sukcese"
plenumis la unuan (stalinan) kvinjarplanon kaj konstruis
socialismon - helan estonton por la tuta homaro, kaj ni eksciu
pri la konduto de Belogorcev.
Fidela CK-ano
Komence de la 1930aj jaroj, la tuta lando cxiam pli multe similas
milittendaron. Ankoraux validas la slogano pri la tutmonda
oktobra revolucio, tamen cxiuj organizajxoj (inkluzive de SEU)
igxas cxiam pli batalemaj kaj agresemaj. Cxiam pli ofte oni
provas sercxi malamikojn en
cxiuj kampoj. Jam en februaro de 1932, furioza D.
Snejxko el Minsko sur pagoj de la cxefa SEU-gazeto
alvokas sovetiajn Esperantistojn al "klasbatalema
atentemo":
Multaj eksterlandaj burgxaj E-gazetoj ofte aperigas
artikolojn, leterojn, anoncojn de agentoj de nia
klasmalamiko. Numeroj de burgxa "Heroldo de
Esperanto", "Literatura
Mondo", social-fasxista "Socialisto",
"Esperanto", "Sennaciulo"
kaj multaj aliaj eldonajxoj aperigas sur siaj pagxoj
artikolojn, leterojn, kronikon de siaj agentoj en USSR,
kasxantaj sub diversaj pseuxdonomoj. Tiel, en no. 30 de burgxa "H. de E." aperigas siajn anoncojn Frolov el Rostov, Sxcxerbakov el Nikolajev. En No.29 B. Kamesxkov el Buguruslan karakterizas nian E-movadon. En social-fasxista "Socialisto" de januaro 1932 oni aperigis noteton de Jadlovker el Asxhxabad, diskreditanta eksterlandajn laboristajn delegaciojn, kiuj veturas en USSR-on por ke per propraj okuloj konvikigxi je socialismkonstruado... Mi prenis nur 2-3 ekzemplojn. Se oni prenos ilin pli multe, do la bildo igxos ne tro agrabla. Sur pagxoj de burgxaj kaj social-fasxistaj organoj, "sovetianoj" sin kasxante sub pseuxdonomoj, kaj ecx sen pseuxdonomoj, skribas klacxojn kaj mensogojn pri Sov. Unio, ludante per siaj leteroj favore al niaj klasmalamikoj. SEU-organizajxoj ne cxiam gxustatempe reagas kaj plej ofte tute ne reagas je elpasxoj de siaj SEU-membroj en burgxa E-gazetaro... Neniu (SEU)-organizajxo starigis je gxustan altecon politikan edukon de siaj membroj. Nur pri tio oni paroladas, tre malmulte estas da praktikaj pasxoj. Lokaj organizajxoj rakontu pri sia sperto. Kion faris je tiu rilato Ukrainio? Kiel oni batatas kontraux agentaro de klasmalamiko? Kiel oni edukadas aktivularon de SEU ? 7) |
Kaj la alvokon oni ekauxdis. Jam en julio de la sama jaro, Belogorcev,
kiel modela CK-ano, reehxas al gxi per pasia ruslingva artikolo
titolita "Ni forbatu neutralistajn
postrestajxojn el SEU-vicoj!"8),
en kiu li starigas antaux SEU-organizajxoj la jenajn cxeftaskojn:
Saturigi per batala revolucia enhavo tutan nian laboron, plialtigi ties kvaliton kaj praktikan valoron, kunligante gxin kun taskoj de mondrevolucio, kun demandoj de socialisma konstruajxo, batali por idea pureco de tuta nia proleta E-movado, forigante cxiujn malhelpojn, cxiujn malutilajn influojn, senindulge demaskigante kaj ekstermigante cxiujn malkasxitajn kaj kasxitajn klasmalamikojn de proleta E-movado, kiuj ankoraux gxis nun ekzistas inter ni. |
Kiel ekzemplon de la "senindulga
batalo kontraux malamikoj", li priskribas la
historion kaj "pekojn" de la nikolajeva
Esperantisto Sxcxerbakov:
Personeco... de civitano Scerbakov
en E-mondo estis bone konata jam pli frue. Vico de liaj
sinsekvaj amikaj anoncoj en "Heroldo",
kaj same aperigita samloke letero, en kiu Sxcxerbakov
esprimas sian senmezuran gxojon pro ebleco korespondadi
kun "samideanoj" de la tuta mondo,
liaj artikoloj apude de artikoloj de pastracxo Kolobasxkinoj
kaj diversaj aliaj arki-"neuxtralistoj"
- tio jam tute plene karakterizas la figuron. Tamen, nikolajeva SEU-organizajxo, treege bezonanta instruistojn, permesis putran liberalismon, kooptinte Sxcxerbakov-on en komitaton kaj komisiinte al li gvidadon de instrusektoro. Rezulte... "Anoncoj" en "Heroldo" kaj en aliaj "neuxtralaj" gazetoj komencis aperadi faske jam ne de unu Sxcxerbakov, sed ankaux de liaj lernantoj. El la tuta anaro de Esperant-rondetoj, kiujn gvidis Sxcxerbakov ("kun bona klasa konsisto") dum tuta lernperiodo neniu el la lernantoj anigxis al SEU, tutan korespondadon oni arangxis nure laux adresoj en "Heroldo", "Esperanto" k.s. Havante vastajn eblecojn por disvastigo de revolucia E-literaturo, Sxcxerbakov kaj liaj gelernantoj okupigxis pri disvastigo kaj ricevado de posxtmarkoj, bildetoj (PK?) kaj de cetera fibagatelajxaro. Ambicio de Sxcxerbakov estis premita, li timis perdi bonan salajron... Dum tuturba kunveno de Esperantistoj-PEJanoj, Sxcxerbakov provis senkulpigxi, kulpigante la komitaton je pasiveco kaj nenifarado, je intrigajxado, je rompo de la "Esperanto moralo", ktp. La kunveno komisiis al la komitato pridiskuti la demandon. La 19an de junio (1932) Nikolajeva SEU-Komitato, konstatante radike malgxustan politikan pozicion de komitatano Sxcxerbakov, kio estis elmontrita je ignorado de eldonajoj kaj de estraro de CK SEU, je subteno de "neuxtralaj" burgxaj eldonajoj, je senpolitizado de rondetlaboro kaj je ties direktado laux linio de neuxtrala "por-Esperanto" movado, je elpasxoj pri la "Esperanto moralo" k.s., decidis: Civitanon Sxcxerbakov el membroj de la komitato elkonduki, stariginte demandon pri lia eksigo (el membroj de SEU) dum tuturba kunveno de SEU-anoj. Akuzo de SEU-urbkomitato flanke de profsovet9) je putra liberalismo rilate al Sxcxerbakov (estis) agnoskita gxusta, montranta tutan profundan dangxeron de permeso al gvidlaboro malnovajn Esperantistojn, ne ekkonsciantajn profundan klasan naturon kaj seriozecon de nia proleta movado por proleta E-korespondado kaj por internacia lingvo. Sekretario de SEU-komitato pro negxustatempa reago al agoj kaj al "laboro" de Sxcxerbakov estis riprocita... De la sperto cxiuj SEU-organizajxoj devas fari konvenajn konkludojn. Dum uzado de la specov10) oni bezonas havi precipan klasan delikatsentecon, konstantan atenteman observadon kaj kontrolon. Al putra liberalismo... oni ne devas lasi lokon en niaj vicoj. Niaj lokaj SEU-organizajxoj devas firme kaj gxustatempe doni severan kaj senindulgan rebaton al cxiuj, kiuj provas krei iun apartan "Esperantan moralon", - ciam memorante, ke en vicoj de SEU - klasbatala organizajxo de batalantaj Esperantistoj-PEK-anoj -- ne estas kaj ne devas esti loko por alia moralo kaj etiko krom tutproleta, klasa moralo. Nur surbaze de la klara revolucia komunista etiko oni devas konstrui tutan nian agadon, direktita al realizado de grandegaj klasaj celoj, starantaj antaux la tuta monda proletariaro dum grandega epoko de batalo por konstruo de nova mondo, por kreado de socialista socio sur tuta terglobo. |
Amara sorto
Oni ne scias, kia estis la sorto de la "granda
pekulo" k-do Sxcxerbakov.
Tamen la drako de la teruriga klasmalamo jam estis tre proksima.
Gxi nur kolektis fortojn, elektis viktimojn kaj subite elspiregis
fajre...
Ni revenu al la antauxe menciita dokumento:
Prokurejo de USSR Prokurejo de Nikolajeva regiono 327000 Nikolajev, str. Sverdlova, 28 No. 13-56-90 de 20.09.90 ... Via letero... estis konsiderita. Post pristudo de arkiva krimdosiero No. 6789 rilate de civitano Belogorcev V.S. oni konstatis jenon: BELOGORCEV Viktor Sergejevic, nask. en 1903 en Tomsk, logxanto de Nikolajev, str. Boljsxaja Morskaja 6, seruristo laux profesio, [socia deveno] el laboristoj, ruso, senpartiano, lasta laborloko - deponisto de panfabriko, [estis] jugxita en 1932 pro ofendo de prezidanto de StrojKOOPa [kooperativa konstruista trusto] kaj verdiktita al 2 jaroj de punlaboro, edzigxinta, la edzino - Raisa, 1924 j. [evidente eraro, oni legu 24-jara], laboras en panfabriko, filino - Alina, 1-jara. (Demandaro de l'akuzito, pdd.
[= pagxo de la dosiero] 6) |
Kion oni povus ankoraux aldoni? Honesta,
malkasa homo, laboristo, kiu estis sincera ecx tiam, kiam li
(laux instrukcioj de siaj moskvaj estroj) frakasis sian
fraton-Esperantiston, kiu ne volis blinde sekvi ordonojn kaj vivi
nur laux kanonoj de klasbatalo, kaj ankaux tiam, kiam li dum
partikunvenoj kun ciferoj kaj faktoj en siaj manoj provis refuti
oficialan malveron, mensogon multobligitan je milionoj da
ekzempleroj per stata propagandmasxino. Evidente,
per la samaj trajtoj de lia karaktero oni povas klarigi ankaux
lian unuan kondamnon en 1932. Ankaux per tio oni klarigas lian
samtempan nedeziron subteni la partion per pago de membrokotizoj,
kaj lian donacon de 40 rubloj kiel tutan abonpagon por eldono de
16-voluma verkaro de Lenin en Esperanto.
La 40 rubloj estis tiatempe ne malgranda sumo, des pli por
laboristo, kiu devis vivteni familion, des pli pro la fakto, ke
li antauxnelonge estis verdiktita al du jaroj de punlaboro, t.e.
dum du jaroj li devis fordoni de sia salajro difinitan sumon
(ankaux ne malgrandan). Evidente ne hazarde li, kvalifikita
seruristo, estis translokigita al posteno de simpla deponisto,
por ke li ne povu dauxrigi demoraligan propagandon en medio de
laboristoj.
Evidente tiu malkasxa kaj honesta
laboristo treege malhelpis al iu, "eniganta
malorganizon ne nur en partikunvenojn, sed ankaux en
produktadon". Tre karaktera estis la "akuzo",
ke li ne malhelpis al siaj gelernantoj eldiri proprajn opiniojn
kaj ne "reagis", t.e. ne altrudis al ili la
proprajn opiniojn, kaj ne denuncis ilin al la potencoj, kiel
faris multaj aliaj. Jam arestita, jam dronanta, li prenas la
tutan kulpon je si, ne dezirante tiri iun kune kun si.
Kaj lia posta kondamno, jam en koncentrejo,
ankaux atestas ne nur pri lia sagaco (li estis unu el nemultaj,
kiuj ne estis blindigitaj per oficiala propagando), sed ankaux
pri lia kuragxo kaj sincereco. Plej kredeble estas, ke lia morto
mem konfirmas tion, ke same tuteca, honesta kaj sincera li restis
gxis la fino.
Treege minaca sonas ankoraux unu
(eble la plej grava) "akuzo": "estinte
posteulo de nobel-oficista familio": lia patrino
estis instruisto, kaj lia patro estis min-ingeniero. Eble ne
necesas memorigi pri ankoraux unu krimo de la bolsxevikoj, nome:
en la unua stato de laborantaj amasoj (stato de laboristoj kaj
kamparanoj) estis realigita monstra "eksperimento"
- tute konscie (tamen surbaze de stimuligo de bestecaj t.n. "klasaj"
instinktoj); oni efektivigis planan laboron por likvido, neniigo
de "elito" - kaj al la kategorio oni
aljugxis ne nur reprezentantojn de regantaj rondoj, nobelulojn,
oficistojn, oficirojn, k.s., sed ankaux cciujn klerajn kaj ecx
simple legosciajn homojn. En la popolan konscion oni insiste
enbategis la
ideon, ke la plej malklera kaj analfabeta, malkultura (ofte ecx
ebria) laboristo aux kolhxozano (proletariaro) estas nemezureble
pli alta ol iu ajn reprezentanto de aliaj "ekspluatantaj"
klasoj. Kaj la divido de homoj al diversaj klasoj, nur surbaze de
ilia socideveno, t.e. naskigxo de tiuj aux aliaj gepatroj,
farigxis potencega ilo por stultigado kaj subigo de vastaj
popolamasoj, kio permesis al malgranda grupo de aventuristoj ne
nur kapti, sed ankaux dum longa tempo reteni la potencon en la
landego, instigante diversajn klasojn kaj grupojn de homoj unu
kontraux alian.
La vera "kulpo" de
nia heroo konsistas el tio, ke ankaux li ne evitis partoprenon en
la monstra "eksperimento": objektive dirite, ankaux li
(kune kun siaj moskvaj CK SEU-kolegoj) helpis al Stalin
kaj liaj fikunuloj, sur sia tereno de Esperanto-agado kaj PEK,
krei kaj plifortigi la masxinon de teroro kaj perforto, kiu
finfine englutis ankaux lin mem. Kaj tio estis lia vera tragedio.
1. Bulteno de CK SEU, 1932, No. 6, p. 40.
2. Bulteno de CK SEU , 1932, No. 9, p. 61-62.
3. PEK = Proleta Esperanto-Korespondado
4. Enciklopedio de Esperanto, 2a eldono, Hungara
Esperanto Asocio, Budapest, 1986, p. 47.
5. La Societo "Memorial" kunigas
homojn, kiuj aparte interesigxas pri tio - malkovri la sortojn de
homoj persekuritaj kaj reprezaliitaj dum la periodo de la
komunista diktaturo.
6. KSxS = Komitato pri Sxtata Sekureco = ruse, KGB.
7. Bulteno de CKSEU, 1932, No. 3, p. 18 -
artikolo en la rusa lingvo
8. Bulteno de CK SEU, 1932, No. 9 p. 62
9. profsovet - rusa termino por sindikata
konsilio
10. specy - rusa termino por "fi-specialistoj".
Tielmalestime oni nomis preskaux cxiujn homojn, kiuj havis altan
klerecon aux ecx finis gimnazion; ne malofte efektiva ekzisto de
bona klereco kaj ankaux "fremda" socia deveno
estis sufica bazo por ricevi mortverdikton.
11. OSO = Osoboje Sovesxcxanje =
Speciala Konsilio
12. Gvidanto de fabrika partikomitato
13. Art. 58, kun entute 14 subartikoloj, rilatas al
kontrauxsovetia agado, spionado, ktp, laux kiu eblis akuzi
preskaux cxiun homon pro io ajn - vidu pli detale cxe A.
Soljxenicin "Arkipelago GULAG",
Vol. 1.
14. Ucxjotno-Rascxjotnaja cxastj =
Mastrum-kalkula fako.
15. Dum kelkaj monatoj mi penadis ekscii kie (en kiu regiono de
USSR) trovigxis la izolejo Cxatur'ja, tamen vane.
La geografio de institucioj de GULAG gxis nun
estas sekreta, kaj neniu el la nunaj oficistoj scias pri tio. Ecx
unu spertulo, kiu aparte interesigxas pri tio, ne povis helpi al
mi. Krome, li diris, ke la diagnozo "fizika
konsumigxo" ankaux kutime signifis "mortpafon"
(gxuste kiel "10 jaroj en koncentrejo sen rajto de
korespondado"); li ecx hipotezis, ke oni povus tute
likvidi la institucion (eble pro epidemio) kaj forbruligi gxin.
Kaj al cxiuj malliberuloj oni "determinis"
similan "diagnozon". Simile skribas pri
la "Arkipelago GULAG" A.
Soljxenicin, Varlam Salamov
kaj multaj aliaj.
**********
Sennacieca Revuo (nova serio), 1994