Esperanto en Rusio Čńňîđč˙ ýńďĺđŕíňî â Đîńńčč č Ńîâĺňńęîě Ńîţçĺ. Áčîăđŕôčč đĺďđĺńńčđîâŕííűő ýńďĺđŕíňčńňîâ, ŕđőčâíűĺ ěŕňĺđčŕëű.

Nikolao STEPANOV

VIVO KAJ MORTO DE VLADIMIR VARANKIN (1902 - 1938)

Eldonejo “FENIKSO“ [Budapeŝto] 
                                                                  1990



                                                                                                      „...Eĉ nia morto servu al la
                                                                                                   interesoj de l'batalo por la hela
                                                                                                                    estonteco“...


      Verŝajne multaj el la legantoj scias pri la ĉefa heroo de la romantika poemo de Maksim Gorkij - la fama DANKO, kiu disŝiris sian bruston kaj elprenis sian ardan koron, por ke ĝi lumigu la vojon por liaj teruritaj kaj laciĝintaj samgentanoj. La ekzemplo de Danko poste entuziasmigadis multajn homojn en diversaj landoj. Aliflanke, la vivo kaj la sorto de multaj homoj treege similis al tiuj de Danko. Pri unu el tiuj homoj mi volas nun rakonti.

                                                                *       *      *


„Manuskriptoj ne brulas“...

       La supran aserton per la buŝo de unu el siaj herooj diris Miĥail Bulgakov - fama aŭtoro de la senmorta romano “Majstro kaj Margarita“. Tamen li mem ja ne eksciis, ke povas forpasi pluraj jardekoj, ĝis la “nebruligeblaj“ manuskriptoj ekvidos lumon kaj trovos la vojon al la koro de leganto. Bedaŭrinde, tio validas pri sufiĉe granda kvanto da manuskriptoj kaj libroj de sovetianoj - aŭtoroj, “senleĝe“ persekutitaj dum la jaroj de la “personkulto“ de Stalin, aŭ pro tiu aŭ alia kazo forveturintaj el USSR...

      Ĉi tie mi rakontos pri la vivo, sorto, agado kaj morto de Vladimir Varankin - aŭtoro de la fama romano “Metropoliteno“ (Amsterdam, EKRELO, 1933, 200 p.). Malgraŭ ke la libro estas unu el niaj vere elstaraj kreaĵoj (fama brita fakulo pri literaturo William Auld nomis ĝin “forgesita ĉefverko“, kaj metis ĝin en la liston de la 51 plej elstaraj Esperantaj originalaj literaturaj verkoj), la “vivo“ de tiu ĉi romano estis missorta.

      Ĝi estis verkita en Esperanto, kaj aperis en 1933 en Amsterdamo ĉe la kooperativa eldonejo EKRELO. Kiel oni singarde skribas sur la kovrilo de la dua eldono (Kopenhago, 1977),

...“sed pro politikaj cirkonstancoj kaj la baldaŭa malapero de la eldonejo la romano apenaŭ trovis la merititan eĥon“ (W. Auld).

       Ĉu indas rememorigi al la nuna leganto, ke tiuj ĉi specifaj “politikaj cirkonstancoj“ estis la faŝista puĉo en Germanio komence de 1933? La totalisma Hitlera reĝimo, kun sia patologia malamo al ĉio progresiva, rajte ekmalamis la internacian lingvon Esperanto, tiun ĉi, laŭ la esprimo de A. Lunaĉarskij, “latinon de la proletaro“, kiu estis baptita de la Goebbelsaj “specialistoj de propagando““lingvo de judoj kaj komunistoj“. Kaj la esperantistoj mem sur la teritorio de la “miljara“ Tria Regno kaj en la okupitaj landoj estis persekutataj eĉ pli ol komunistoj kaj reprezentantoj de aliaj opoziciaj partioj.

      Fine de la 30-aj jaroj en Sovetio Stalin kaj liaj fihelpantoj disvolvis sangan buĉadon, en kiu pereis multaj elstaraj homoj. La amaran pokalon devis eitrinki ankaŭ la esperantistoj. Esperanto en Sovetio estis proklamita la “lingvo de cionistoj, kosmopolitoj kaj fasistoj“, kaj la tuta estraro de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio) kaj multaj ties membroj estis arestitaj, parto de ili estis mortpafita, aliaj ĝismorte turmentitaj en malliberejoj kaj en koncentrejoj. La sama sorto trafis ankaŭ V.Varankin.

      Ĝenerale, estis punitaj ne nur la “popolmalamikoj“ mem kaj iliaj parencoj, sed ankaŭ iliaj verkoj. Ekde tiam do la libroj de esperantistoj estis malpermesitaj, oni forigis ilin el la bibliotekoj, parte ili estis neniigitaj, parte kaŝitaj funde la “specĥranoj“ (specialaj fakoj kun ege limigita aliro por legantoj). Pro tio, kiam en 1977 en Kopenhago oni aperigis la duan eldonon de la Varankina “Metropoliteno“ - kun luksa ruĝa kovrilo, kompostita per bela literaro, sur bona papero - ĝi tuj trafis en specĥranon kaj estis fakte neatingebla por la sovetiaj legantoj de nia lando.

      Ankoraŭ ĝis antaŭ nelonge (antaŭ iom pli ol 6 jaroj - fine de 1983), kiam mi esperantistiĝis, mi aŭdis nek pri la romano, nek pri ĝia autoro. Kaj eĉ malpli mi povis scii, ke la specialistoj rigardas ĝin unu el la ĉefverkoj de la Esperanto-literaturo. Tute hazarde iam en la Ŝtata Biblioteko V.I.Lenin mi trafis la romanon kaj decidis ĝin trafoliumi. Kaj jen la magia forto de aŭtora talento - ekde la unuaj paĝoj mi estis kaptita kaj per la enhavo, kaj per la lingvo de la romano.

      Mi rakontu tute skize ĝian enhavon. La centra temo de la romano estas la konstruado de subteraj fervojoj en Berlino kaj en Moskvo dum la jaroj 1928-1929. Juna soveta inĝeniero venas en Berlinon - en la ĉefurbon de la tiama Vejmara respubliko - por studi tie la metodojn de konstruado de urba subtera fervojo: la metropoliteno. Li ne nur studas la metodojn de la konstruado, sed ankaŭ senpere observas la vivon de la giganta kapitalista urbego, la socion, ties kontrastojn, kaj krome eĉ partoprenas en demonstracioj kaj en la klasbatalo de la germana proletaro.

       Samtempe li verkas aŭtobiografian romanon en formo de taglibro, kiun li volas eldoni en Germanio germanlingve, por montri al siaj germanaj geamikoj kaj gekamaradoj la specifecon de la problemoj kaj la malfacilaĵojn de kresko en la juna soveta respubliko, ĉar... Ĉar por li iĝas ĉiam pli klare, ke fakte ne lia iomete neperfekta lingvoscio, sed pli probable la sufiĉe granda diferenco de vivkondiĉoj, vivkutimoj en la du landoj estas la fonto de malkompreno inter la reprezentantoj de tiuj ĉi diversaj mondoj - kapitalisma kaj socialisma.

       Antaŭ liaj okuloj image defilas lia duonmalsata infanaĝo, juneco, rusa vilaĝo detruita de milito, lia malsukcesa edziĝo kaj la eta, kredema estaĵo - lia filineto, simila al fabela feino. Li vivece memoras sian duran batalon kontraŭ burokratoj kaj eĉ klasaj malamikoj, kiuj ŝtele englitis en la partion kaj en la organojn de la ŝtatregado; ili strebis draste malutili al la juna soveta respubliko, detruante ĝian regaparaton kaj la ankoraŭ malmaturan kaj ne restarigitan ekonomion. La batalo disvolviĝas pro konkreta demando - ĉu oni devas aŭ ne devas konstrui la metropolitenon en Moskvo? Burokratoj, konservativuloj kaj ankaŭ malamikoj maskitaj ege kontraŭstaras: ja ĝi forigos iliajn privilegiojn, senlaborajn profitigajn postenojn, kaj ankaŭ permesos radikale solvi la akran transportan problemon - tiun de la ĉiutaga transportado de 2-miliona amaso de
laboristoj kaj urba loĝantaro. La troeluzita trama reto jam delonge ne permesas solvi la taskon...


      Mi ne rakontos ĉi tie la tutan enhavon de la romano, nur atentigas, ke la nekutima verkmaniero donas al la romano unikan karakteron: en ĝi estas multaj kortuŝaj paĝoj, dediĉitaj al viveca priskribo de la personaj rilatoj inter la rolantoj: amo kaj tenero, scenoj de malfido kaj paciĝo, laborentuziasmo, barikadaj bataloj kaj kruela mortigo de laboristoj sur la Berlinaj stratoj. De tempo al tempo la rakonto iĝas vere detektiveca. Viglaj dialogoj kaj majstra pentrado de homaj sentoj kontribuas al la alta kvalito de la romano. La libro, laŭ mi, estas tute nuntempa (iom similas al la nuna periodo de “perestrojka“), kaj krome enhavas multe da interesegaj informoj pri la tiutempa vivo de Sovetio. Tamen, oni devas ĝin legi mem...

      Mi ne multe parolu pri la romano mem kaj pri Varankin, kiel verkisto. Anstataŭ mi, tion faris jam, kaj eĉ ne unufoje, nia fama fakulo pri E-literaturo William Auld. Jen kion li diris ankoraŭ en 1962 (“La Nica Literatura Revuo“, 1962, 7, No. 42, 221-225):

      ...“Verŝajne preskaŭ tute nekonata de la nuntempa esperantistaro estas la en nia lingvo originale verkita romano “Metropoliteno“ de V. Varankin, eldonita en 1933 de EKRELO, Amsterdamo. Releginte ĝin lastatempe, mi konstatis denove, ke ĝi estas unu el la plej interesaj kaj maturaj el niaj originalaj romanoj kaj oni devus tre bedaŭri, ke ĝi jam ne estas aĉetebla. Ĝia relativa nekonateco verŝajne devenas parte de tio, ke ĝi naskiĝis en revoluciaj - kaj sekve neneŭtralaj - rondoj, dum la florperiodo de Esperanto inter la laboristaro. La aŭtoro estis sovetiano, certe ankaŭ komunisto (ĉu partiano aŭ ne, mi ne scias), kaj verkis sian romanon laŭ klasbatala vidpunkto. Estas vere, ke en la fino la malhonestuloj kaj
stultuloj estas venkitaj ĉefe per intervene de la kompartio kaj la progresema popolo, kaj la problemoj moralaj kaj ekonomiaj estas solvitaj per la entuziasma laborforto de la socialismon konstruanta laboristaro; tamen oni nepre ne supozu, ke Varankin estis blinda adoranto de la postrevolucia sovetia socio, aŭ ke lia romano estas melodrama bildo en nigro kaj blanko, sen la grizoj. Kontraŭe, Varankin kreis homojn en realeca situacio“.


       Kiel mi jam diris, preskaŭ nenion mi sciis pri la aŭtoro de tiu ĉi
romano. Nur kelkaj linioj sur la kovrilo rakontis pri tio, ke li “naskiĝis en 1902 en Niĵnij Novgorod (nuna urbo Gorkij). Profesie li estis docento pri okcidenteŭropa historio kaj direktoro de Moskva Pedagogia Instituto por Fremdaj Lingvoj. Li lernis Esperanton en 1919, en 1921 fariĝis membro de la Centra Komitato de SEU, kaj en 1929 ano de la Lingva Komitato. Varankin verkis krome interalie la studon “Teorio de Esperanto“ (Moskvo, 1929). En 1937, dum la persekutoj kontraŭ la sovetaj esperantistoj sub Stalin, li estis arestita. Li pereis en punlaborejo.“ (NB: Nun mi ne komentas pri la ĝusteco de la citataj informoj; pli poste mi liveros la ĝustajn, t.e. strikte dokumentitajn informojn - N.S.)

      Mi komencis serĉi informojn pri li en bibliotekoj, arkivejoj, mi sukcesis trovi liajn geparencojn. Feliĉe, ankoraŭ vivas ambaŭ liaj fratoj: Jurij (naskita en 1906) nun loĝas en Minsko (ĉefurbo de Bjelorusio), Vjaĉeslav (1916) - en Moskvo, lia filino Feina (rimarku la Esperantan nomon!) (1924) loĝas en la urbo Gorkij kune kun sia patrino (la unua edzino de Varankin). Ankaŭ vivas kelkaj de liaj junaĝaj geamikoj, ekzemple, Ivan Baĵenov (1901) - ĝis nun aktiva esperantisto, estro de la Gorkija regiona esperantista asocio, Tatjana Lovcova (nun Golubjeva) - ekssekretariino de Niĵnij Novgoroda Klubo de SEU en la 20-aj jaroj. Notinde estas tamen, ke ili ĉiuj komence estis treege silentemaj kaj ne emis rakonti pri sia fama parenco kaj amiko, kvankam tiu estis jam delonge (en 1957) rehonorigita... Kvazaŭ ili ĝis nun timus... Tamen iom post iom (po eroj malgrandaj) - mi sukcesis kolekti sufiĉe plenan bildon pri la vivo kaj agado de la talenta kaj energiplena homo, vera esperantisto:

       Vladimir Valentinoviĉ Varankin, ruso, naskiĝis la 12-an de novembro 1902 en urbo Niĵnij Novgorod (nuna urbo Gorkij) en familio de malaltranga oficisto. Lia patro - Valentin Jegoroviĉ Varankin - ĝis alvoko al Ruĝa Armeo - estris ŝparkason, kiu ĝis nun situas en Gorkij en la sama strato, nun nomata Sverdlov. Li forpasis en 1921. La patrino de Varankin - Nina Aleksejevna (1882) - estis dommastrino kaj poste bibliotekistino (ŝi forpasis en 1953 en Moskvo). La kvinmembra familio loĝis en malgranda duetaĝa dometo kun
antaŭdoma ĝardeneto en la strato Dvorjanskaja (poste - Oktiabrjskaja), n-ro 27. Du el la kvin malgrandaj ĉambroj okupis Niĵegoroda Gubernia Unuiĝo de Junaj Esperantistoj, fondita de Varankin. (NB: Niĵegoroda estas adjektivo de Niĵnij Novgorod.)  Dum lasta kurso de la urba gimnazio, n-ro 1, kiun li finis en 1920, kune kun kelkaj siaj geamikoj li eklernis Esperanton (lia instruistino estis fratino de tiutempe konata Niĵegoroda esperantisto Serebrovskij; ili estis gefiloj de loka pastro...).

       Kune kun siaj same junaj geamikoj baldaŭ poste li fondis Niĵegorodan
rondeton de junaj esperantistoj
. En marto de 1920 ĝi funkciis je la adreso strato Studjonaja n-ro 53, ĉar la domon de la Varankin-familio en la strato Dvorjanskaja oni eksproprietigis. Poste la rondeto transformiĝis je Niĵegoroda Tutgubernia Unuiĝo de Junaj Esperantistoj.

      Dum malpli ol unu jaro la Unuiĝo sukcesis organizi jam ses kursojn de
Esperanto en la urbo mem, 40 ĉelojn en la tuta gubernio, kaj krome en
kelkaj lokoj (kun helpo de lokaj esperantistoj-instruistoj) eĉ instrui la
Internacian Lingvon en lernejoj.

     La novbakita esperantisto vigle startis en la movado. Kune kun siaj amikoj
(L. Beljajev, H. Konovalov, V. Kalaŝnikov, T. Lovcova k.a.) li dum apenaŭ du jaroj vaste evoluigis la E-movadon en Niĵnij Novgorod kaj en la Niĵegoroda regiono. Li organizis rondetojn, kursojn, tre aktive kaj tre diversmaniere propagandis la Internacian Lingvon. Precipe li ŝatis organizi spektaklojn kaj surscenigi malgrandajn “agitprop“-teatraĵojn, kies tekstojn li mem verkis aŭ tradukis (interalie tiam li tradukis la plej popularan vodevilon “Ivanov Paŭlo“), aŭ prenis ilin el E-libroj aŭ el antaŭrevoluciaj E-revuoj (ekzemple, el “La Ondo de Esperanto“). Li mem bone kantis, dancis, ludis pianon, deklamis poemojn, pentris (ĉe lia filino en urbo Gorkij ĝis nun ekzistas la bildoj, kiujn li pentris!). Li aktivis tamen ne nur en la esperantista movado: kiam en la urbo oni organizis la
unuan ĉelon de Komsomolo (junkomunista organizaĵo), li estis unu el ties kunfondintoj.

       La ĉefa malfacilaĵo en la esperantista agado estis -- absoluta manko de mono (ja la kursoj estis senpagaj), E-lernolibroj kaj E-literaturo. Ĉiuj provoj ekrilati  kun la Moskva E-Societo kaj ricevi de tie literaturon kaj helpon estis tute senrezultaj. Ĝuste pri tio skribas al Moskvo, al la tiama narkomo (popolkomisaro =  ministro)  pri klerigo A. V. Lunaĉarskij la juna, deksepjara knabo. Kaj la batalema, konvinka letero de V. Varankin al la popolkomisaro konserviĝis en unu el la arkivoj de la ministerio (ruse: Narkompros), kaj ĝi bonege karakterizas la aŭtoron.

      Dum tiu periodo evidentiĝis ankoraŭ kelkaj el liaj talentoj: li komencis eldoni la gazeton “Ruĝa Esperantisto“ (Presorgano de N.-Novgoroda Klubo de Sovietlanda Esperantista Unuiĝo). La juna Varankin iĝis kaj la motoro, kaj la animo de la entrepreno: li estis ĉefredaktoro, ĉefa aŭtoro kaj kompilanto de la gazeto. En la gazeto (sub la pseŭdonomo “Vol-Volanto“ - hejme oni nomis lin karese 'Volja') li publikigas siajn versaĵojn kaj versaĵojn de siaj amikoj, artikolojn, tradukojn, anoncojn, rezultojn de demandadoj, kaj ankaŭ alvokojn al la landa kaj eksterlanda esperantistaro por helpi al la malsatantoj de la juna Soveta respubliko. (En la anoncoj li donis sian adreson: 9, Mironosickaja, N.-Novgorod, Rusio; kaj indikis, ke li interesiĝas “pri politiko, arto, literaturo, laborista problemo k.t.p. P.m. Pk. il.“) Kaj en ĉiuj siaj verkoj la 20-jara junulo aperas kiel socie matura kaj politike klera homo. Dum la revoluciaj tempoj junularo tre rapide
maturiĝis kaj tre rapide akiris politikan kaj socian maturecon.

       Staru ĉi tie kiel ekzemplo la plena teksto de unu el liaj artikoloj - alvoko al la landa esperantistaro.

                                KION NI DEVAS FARI?

        Ĉiu scias, en kian situacion trafis nun nia lando. Ekonomia senordo, kiun naskis la sepjara milito, detruis la tutan mastrumadon de Rusio, sekvigis malsaton kaj faris malebla ĉe tiuj ĉi kondiĉoj senprokraste efektivigi komunismon, kion intencis komence fari Rusa Komunista Partio kaj Sovjeta Registaro. Dum kelkaj jaroj Sovjeta Registaro insiste penis efektivigi sian programon, fordetruante ĝis fundamento ĉiun plej malgrandan detalaĵon de burĝa regnokonstruo kaj konstruante mondon de Komunumo. Ĉiu ruso scias, ke ĝi faris por ĉi celo ĉion kion ĝi povis. Tuta burĝa mondo komencis batali kontraŭ Sovjeta Rusio. Grandegaj armeoj atakis dum kvar jaroj malsatan kaj malriĉiĝintan Rusion. Kontraŭrevoluciaj konspiraĵoj faris al Sov. Registaro multege da klopodoj. Ĉion ĉi venkis la rusa popolo, suferanta kaj malriĉa, sed glorinda pro sia revolucia potenco. Sed la grandega kaj laciga milito prenis de l’rusa popolo tiom da fortoj, ke ĝi ne povis venki unu sian kruelan malamikon - ekonomian senordon. Kaj Sov. Registaro decidis: anstataŭ tute foriri de revolucia scenejo, anstataŭ cedi al burĝara atako kaj perdi ĉion, kion ĵus akiris por si la rusa proletariaro, estas pli bone provizore rifuzi de kelkaj revoluciaj almilitaĵoj, ne tiom gravaj, por ke poste iom post iom tamen veni al komunismo. Tiamaniere estis komencita la nova ekonomia politiko, reaperiginta privatan komercon, industrion, mastrumadon k.t.p. Ĉiuj burĝaj gazetoj kantas nun al tutmonda proletariaro pri falseco de Sov. Registaro kaj multaj laboristoj kredas al ili. Do ĉu ne nia tasko, ĉu ne tasko de rusaj esperantistoj, havantaj nun tiom multe da korespondantoj inter eksterlanda laboristaro, estas klarigi al niaj postlimaj kamaradoj, kion signifas la nova ekonomia politiko de Sov. Registaro. Nur  por sola, unika celo provizore rifuzis rusaj komunistoj en kelkaj punktoj de sia programo. - Por savi la  landon de difinitiva ekonomia detruiĝo. Por restigi la ŝtatan regadon en laboristaj manoj. Por ne permesi al burĝoj tute reekposedi la landon.  Por havi povon post ŝtata ekonomia renaskiĝo reekkonstrui laboristan komunumon. Do ne kredu, kamaradoj, al gazetaj artikoloj pri perfido de rusaj komunistoj al komunismo kaj al rusa popolo. Tute ne tio (sic!) akcelas la Sovjetoj, ŝanĝante  sian politikon.

      En la lando estas malsato. Terura malsato, falĉanta milcentojn da homaj vivoj. La Sovjetoj faras ĉion, kion ili povas por helpi al la malsatantoj. Super la lando pendas la krio: “HELPU AL LA MALSATANTOJ“. Ĉiutage ĉiu urbo, urbeto, vilaĝo, fabriko kolektas monon, grenon kaj aliajn oferaĵojn por la malsatantoj. Ĉiutage en la lando estas farata grandioza laboro por la malsatantoj. Sed por venki la mizeron necesas centobligi la laboron. Do ĉu ne tasko de rusaj esperantistoj estas ankaŭ laŭeble helpi. Ne parolante jam pri senpera helpo de apartaj   esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj, ni devas en ĉiu eksterlanda letero, en ĉiu nia presorgano peti niajn eksterlandajn samideanojn pri la helpo. Se por ili ne estas malgravaj interesoj de tutmonda revolucio kies avangardo tamen estas kaj restos la rusa proletariaro, do ili devas subteni la rusan popolon, por ke ĝi estu kapabla daŭri (sic!) la bataladon.

      Ne plendi je indiferenteco de Sov. Registaro al esperantismo  ni devas, ĉar tro okupita nun estas Sov. Registaro de plej gravaj problemoj, kaj tro malmulte da fakta helpo ni ĝis nun al ĝi faris, sed ĉiamaniere uzi nian movadon por celoj de rusa proletariaro, laciĝinta en la batalo, malsatanta kaj bezonata (sic!) helpon de eksterlandaj kamaradoj. Tiamaniere  ni ankaŭ pruvos, ke nia movado ne estas amuzo de intelegentuloj, ne havantaj aferon, ke ĝi meritas seriozan atenton, ke ĝi ne devas esti forgesata de Sov. Registaro.“


                                                                                                                                                   V.V.

      Eĉ la gramatikaj eraroj, rusismoj kaj stilaj stumbloj ne povas nebuli la naturan elanon kaj aŭtentikan sincerecon de la artikolo.

      Nuntempe oni miregas ke - en kondiĉoj de plena ĥaoso (detruo), manko de nutraĵoj, vestaĵoj, papero ktp. -  li trovas kaj paperon, kaj monon, kaj presejon por la aperigo de 500(!) ekzempleroj de Esperanta eldonaĵo por dissendo tra la lando kaj eksterlanden (aperis entute almenaŭ tri numeroj de la gazeto). Kaj la gazeto havis ĉiujn kutimajn rubrikojn: redakcian artikolon, literaturan rubrikon, informojn  (“Pri esperanta movado en Rusio“, “Rezultatoj de Tutrusia enketo, entreprenita de N.-Novgoroda Esperanta Informejo“), novaĵojn, anoncojn, korespondan rubrikon ktp. Krome, la redakcio provis peri abonadon de eksterlandaj revuoj, organizi la presadon kaj dissendadon de lernolibroj, vortaroj, propagandiloj ktp. 

      Sed Varankin kaj liaj geamikoj trotaksis siajn fortojn. Ili tiom kuraĝiĝis, ke eĉ provis organizi aŭtune de 1920 la III-an Tutrusian Kongreson de Esperantistoj, tamen pri tio  ili fiaskis. V. N. Deyjatnin ironie komentis tion en la revuo “Esperantista Movado“, 1921, n-ro 1-2 (11-12):

MALKONGRESO

      Sur la maldekstra flanko de l'duobla enirpordo estas fiksita tute senkoloriĝinta elpendaĵo kun surskribo: “Malsupra Societo Esperantista“. Koplo sonoras, - silento. Korto sonoras, - silento. Devo sonoras, Korto frapas la pordon per la pugno. Sur la ŝtuparo aŭdiĝas paŝoj; la pordo malfermiĝas kaj aperas figuro de la virino.

- Ĉu tie ĉi estas la Societo Esperantista?
- Esperantistoj? Ne, ne... ili loĝas pli supre, en la dua etaĝo. Jen tiu ĉi pordo maldekstre. 

Koplo sonoras.

- Ne sonoru, ĉar la sonorilo estas difektita, - diras la virino, - frapu la pordon, sed pli forte, ĉar tre ofte la frapado ne estas aŭdata bone supre.

      Al Koplo aliĝas Korto kaj ili duope komencas tamburadi la pordon. En dua etaĝo malfermiĝas fenestro, tra kiu elŝoviĝas ies kapo kaj krias: “tuj, tuj, atendu iomete“.

      Sur la ŝtuparoj aŭdiĝas rapidaj paŝoj kaj la pordo fine gasteme malfermiĝas. Aperas knabo, kiu ĝentile salutas la alvenintojn kaj esperante invitas ilin eniri.

      La migrantoj supreniras krakantan lignan ŝtuparon, eniras en malluman antaŭĉambreton kaj laŭ montro de l'gentila knabo penetras en apudan negrandan ĉambron, en kies mezo staras longa tablo, ĉirkaŭ kiu grupiĝas kelkaj junuloj. Unu el ili iras renkonten al la alvenintaj kaj salutas ilin ankaŭ esperante kaj rekomendas sin:

- Mi estas Baranko, la prezidanto de ĉi tiea grupo Esperantista.

      Devo, Koplo kaj Korto unu post la alia konatiĝas kun kamarado Baranko kaj kun aliaj ĉeestintaj, el kiuj nur du iomete parolas esperante.

- Bone, ke vi fine venis, - diris Baranko, - almenaŭ ni povas hodiaŭ malfermi la Kongreson.  

- Kiel? Ĉu la kongreso ne estas ankoraŭ malfermita?
-  Tute ne. Ni efektive devis malfermi ĝin ankoraŭ hieraŭ, sed, ĉar alveturis tre malmultaj kongresanoj, ni decidis prokrasti la malfermon ĝis hodiaŭa vespero, des pli ke ni estas atendantaj la alveturon de Moskvaj kaj Peterburgaj samideanoj.
-  Sed ĉu multaj jam estas alveturintaj?
-  Ho, jes: estas jam dekdu personoj.
-   Dekdu?!
- Jes, jam dekdu, eble ankoraŭ kelkaj alveturos. Krom tio venos, verŝajne, ankoraŭ ses aŭ sep niaj esperantistoj. Devo, Korto kaj Koplo rigardis unu la alian per larĝe malfermitaj okuloj kaj tute ŝtoniĝis. - Kiom do da personoj ĝenerale kolektiĝis al la kongreso? - demandis Devo, falante sur unu el la seĝoj apud la tablo. 
- Proksimume dudek. Por la komenco estas sufiĉe, - gaje ridetante respondis
Baranko.

     Devo ekrigardis lin, kvazaŭ neviditan ĝis nun miraklon.

- Dudek esperantistoj, - li ekkriis, - por la Tutruslanda Esperantista Kongreso?! Kara kamarado! Kion vi diras?! 

      Korto
kaj Koplo restis ŝtonigitaj, sensence rigardante ĉirkau si, kvazaŭ ili subite trafis en la rondon de frenezuloj. Sed Baranko konservis ridetantan vizaĝon kaj nur siavice esprimis miron je la Devo, kiu dume leviĝis kaj kun teruro kunprenis la manojn.

-  Kamaradoj, - li diris, - ĉu vi komprenas, kion vi faris? Tio ja estas ne Tutruslanda Kongreso, sed Tutruslanda skandalo!...  Ĉu ni traveturis mil verstojn por partopreni la kunvenon de dudek esperantistoj?!... Kian rajton vi havas tiel mokridi Esperanton? ... Kiel vi kuraĝas nomi tion, kion vi aranĝis “Tutruslanda Kongreso“?!...

- Trankviliĝu kamarado, - diris Korto, - kompreneble ni ne povas konsenti, ke tio, kion ni nun ĉeestas, nomiĝu “Tutruslanda Kongreso“...


- Jes, - konsentis Koplo, -  ni devas elpensi nomon por tiu ĉi... kunveturo... aŭ kunveno... Mi ne scias, kio ĝi estas!.. sed ni devas savi la situacion.

Komenciĝis la konsiliĝo, kiun partoprenis ĉiuj ĉeestintoj, kaj, malgraŭ kontraŭdiroj de Baranko, baldaŭ estis decidite nomi la nunan kolektiĝon „Konferenco de rusaj esperantistoj“, kvankam eĉ “Konferenco“  ĝi ne povis esti nomita“.

      Tio okazis aŭtune de 1920. Kaj jen en junio de 1921 en Petrogrado dum la 3-a Tutruslanda Kongreso de Esperantistoj (reala kongreso!) estis proklamita la fondo de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), kies prezidanto oni elektis Ernest Drezen. Kaj inter 15  membroj de unua Centra Komitato de SEU estis la juna Vladimir Varankin. Ekde tiu ĉi momento ili estis proksimaj amikoj, kaj la vivo de 18-jara junulo, hieraŭa gimnaziano, ekde tiam por ĉiam estis kunligita kun SEU, kun la organizita E-movado en Sovetio.

      Mi trafoliumas la gazeton ,,Ruĝa Esperantisto“ (mi havas du numerojn:
n-ron 2 (Decembro 1921, 4 p.) kaj n-ron 3 (Februaro 1922, 8 p.), kaj sur la
flaviĝintaj paĝoj kvazaŭ ekvivas la homoj jam delonge forpasintaj. Jen la
„Novaĵoj de urbo Niĵnij Novgorod“ (ekde 15 Oktobro ĝis 15 Decembro 1921).

La teksto staras ĉi tie en la originala formo:

16/X - Organiza kunveno de junularsekcio de klubo.
1/XI - Komencis E-kurso ankoraŭ en 2 fakoj de Milita skolo de fizika klerigo; la instruisto - k-do Varankin.
3/XI – Komenciĝis vintra kurso de E-lernejo; 20 personoj; instruas k-do
Konovalov.
6/XI - Komencis E-kurso en elektroteknikumo; 60 personoj; instruas k-do Beljajev.
10/XI -  La 4-a kluba koncerto sur la kluba scenejo: l) Instruita Mimikisto (de V. N. Devjatnin); 2) Krimintenculo (de A. P. Ĉehov, ruse); 3) Koncerto; surscenigis reĝisoro L. D. Beljajev.
14/XI - Malfermita spektaklo-koncerto en teatro „Rekord“; 1) Leciono (k-do
Varankin); 2) Instruita Mimikisto; 3) „Pro museto“ (ruse); 4) Krimintenculo;

5) Koncerto; reĝisoroj L. D. Beljajev kai M. S. Vronskij.

28/XI - Malfermita spektaklo-koncerto en Kremljovskij klubo: 1) Leciono
(k-do Ĥoĥlov); 2) Opero „Ivanov Paŭlo“, traduko de Vol-Volanto (V.
Varankin
); 3) „Propono“ (de A. P. Ĉeĥov, ruse); 4) Koncerto; surscenigo de
V. Varankin kaj 

.

1/XII - Laŭ ordono de Milita regiona kongreso lingvo Esperanto estas forigita de 1'programo de milita skolo de fizika klerigo.
12/XII - Komencis E-kurso en la Laborista Fakultato; 137 personoj; mstruas k-do V. Varankin.
- Apero de 1'Artikolaro al utilo de malsatantoj  „For Malsaton!“, malgraŭ la materialoj estas pretaj, oni haltis ĝis nedefinita dato, pro subita treega altigo de kostoj.
- Librostorejo ekde 15/X ĝis 15/XII distribuis tra la gubernio pli ol 200 lernolibrojn, 30 vortarojn, 150 ĵurnalojn kaj 50 aliajn librojn. Nuntempe en la storejo restis nek vortaroj, nek lernolibroj.
- Oni ricevis pli ol 70 leterojn de eksterlando: de Aŭstralio, Aŭstrio, Anglio, Brazilio, Bulgario, Hungario, Germanio, Italio, Litovio, Meksikio, Pollando, Usono, Finlando, Francio, Svedio, Ĉeĥoslovakio, Estonio;
ĵurnalojn: „Esp.-Laboristo“ kaj „Esp.-Triumfonta“.
- En la ĵurnalo „Niĵ. Kommuna“ aperis pli ol 10 notetoj pri Esperanto; el ili tradukita de „Esp.-Laboristo” artikolo „Nuna Hispanio“, noteto pri anarkistoj, revuo de leteroj el Usono ktp.
- La klubo translokiĝis al la centro de urbo: str. Mironosickaja, 9. La ejo estas tre bona. Sep ĉambroj, halo.


Anoncoj

1)     Kamarado! Se vi deziras korespondi, interŝangi ktp. kun la eksterlanda esperantistaro, vi turnu vin al: Sovjetlanda Esperantista Servo (SES). Moskvo, Postkesto 666. Ĉefdelegito k-do A. P. Radinkov-Neradof.
2) SES-a Adresaro de Sovjetlandaj Esperantistoj aperos komence de majo 1922; tial, kiu volas esti enregistrita postulu specialan prospekton de Ĉefdelegito de SES;
3) Oni petas ĉujn ricevintajn de tiu ĉi numeron alsendu la supreindikitan ĝian prezon (2000 rub.; por eksterlando - 3 respkup.).
4) Oni petas ĉiujn organizaĵojn kaj privatulojn sendu al la Klubon E-literaturon, kiun ili havas (precipe - lernolibrojn kaj vortarojn) en la kvanto de 50 ĝis 100 ekzempleroj pagoŝarge au ŝanĝe de niĵegorodaj
eldonaĵoj.
5) Ĵus aperis de presejo E-teksto de 1'opero „Ivanov Paŭlo“. Traduko de Vol-Volanto (V. Varankin). Prezo 5000 rub. La mendojn adresu al la aŭtoro de 1' traduko: N.-Novgorod, str. Mironosickaja, 9.
6) Baldaŭ aperos el presejo la jena E-eldonaĵo: Vol-Volanto „Versoj“. Prezo: 5000 rub. La mendojn adresu: N.-Novgorod, str. Mironosickaja, 9. V. V. Varankin.

En N.-Novgorod (Ekde 15 decembro ĝis 1 februaro 1922):


- Laŭ la cirkuliero de Glavpolitprosvet pri ĉeso de ŝtata provizado de E-Organizaĵoj, kondiĉoj de laboro por e-istoj en N.-Novgorod treege malpliboniĝas. Tamen oni proponis, ke neniuokaze oni ne ĉesu la agadon.
11/XII - Malfermiĝis la E-lernejo ĉe Artileriadeponejoj de Markomitato en u. Kanavin. Instruas k-do Ŝlosberg (la ĉefa mara komisaro de urbo). Ĉe la malfermo kun salutvorto elpaŝis prezidanto de 1'Regiona SEU-komitato k-do Varankin.                                         .
25/XII - Spektaklo en konstruaĵo de Komkursoj: 1) Leciono (k-do Varankin).
2) „Fervojo“ (Nekrasov, ruse). 3) Ivanov Paŭlo (opero, tradukis Vol-Volanto). 4) Krimintenculo. La halo estis plena. La vespero estis grandega sukceso. Reĝisoro L. D. Beljajev.
26/XII - Komuna kunveno: 1) Informa raporto de k-do Konovalov pri E-movado en 1921. Oni konstatis grandan kreskon de la movado eksterlande kaj malkreskadon de ĝi, precipe fine de la jaro, en Rusio. 2) Pro nelaboremo de 1'antaŭa Provizora Regiona SEU-komitato, oni reelektis ĝin; la konsisto de la nova komitato estas jena: Prezidanto - V. V. Varankin; Sekretario - T. V. Lovcova; membroj: V. Z. Ovsjannikov, S. V. Vinogradov, F. Sokolov. 3) Oni eklegis cirkulieron de Glavpolitprosvet pri la ĉesigo de ŝtata provizado de E-organizaĵoj. Oni decidis: a) laŭ la proponoj de Gubpolitprosvet, E-klubo ĉe la Gubpolitprosvet devas eniri en la laboristan klubon de Sverdlov, kiel la sekcio; b) oni konstatas la ekziston de la SEU-grupo en N. Novgorod, kiel memstara, ne stata organizaĵo; c) elekti la estraron de la grupo en la jena konsisto: prezidanto - V. V. Varankin, vic-prezidanto - L. D. Beljajev, kasisto - H. A. Konovalov, sekretario - A. Ja. Kitajeva. 4) Oni aprobis la laborplanon dum periodo januaro-marto 1922.
30/XII - Oni ricevis la proponon de Kultura Komitato de Narkomato de ligiloj doni al ĝi la instruiston pri lingvo kaj literaturo. 
31/XII - Novjarfesto. La 5-a klubvespero.
I/I - La sesa klubvespero (novjara).
9/1 - Spektaklo en konstruaĵo de Komkursoj. 1) Frenezulo (trad. Vol-Volanto); 2) La Silento (vodevilo); 3) Fatala debuto (vodevilo); 4) Koncerto. Surscenigo de reĝ. M. S. Vronskij. La Spektaklo donis 1 000 000
rub. de enspezo.
10/1 - Unua post la duonjara interspaco kunveno de Literatursekcio sub gvido de k-do Konovalov. Analizo de lit. materialoj por la 3-a numero de „Ruĝa Esperantisto“.
11/1 - La sepa klubvespero.
- Gubprofsovet kai Gubpolitprosvet aprobis decidon pri organizo ĉe laborista klubo de Sverdlov E-sekcion.
16/1 - Komencis nova kurso de E-lernejo.
17/1 - La spektaklo en konstruaĵo de Komkursoj. 1) Leciono (k-do Varankin) 2) Ivanov Paŭlo. 3) Vavilona kunamasigo (komedio, ruse). 4) Koncerto.
Surscenigo de reĝ. L. D. Beljajev.
22/1 - La oka klubvespero.
26/1 - Gubprofobr decidis pri ŝtatprovizado de E-lernejo.
29/1 - Spektaklo en la Kremljovskij klubo. 1) Boris Godunov (sceno en kelo) - traduko de V. N. Devjatnin. 2) Pro museto (vodevilo). 3) Sen protektado (vodevilo). Surscenigis reĝ. M. S. Vronskij.
- Oni ricevis 200 leterojn el ĉiuj ŝtatoj de Europe, el Ameriko, Azio kaj Aŭstralio. Revuojn: „Sennacieca Revuo“, „Katolika Mondo“, „Arguso“ , „Esp. Triumfonta“.
- Konekse al la transiro al memfinancado, ekde la 1-a januaro tuta agado de la klubo, simile al tiu de aliaj organizaĵoj, oni strikte kunordigas flanke de ekonomiaj postuloj. Rezulte de la politiko klubo enspezis dum la januaro 2 000 000 rublojn, kio donas konvinkon je la ebleco de memstara laboro.

Anoncoj. Koresponda fako

-        N.-Novgoroda Klubo de SEU intencas daŭrigi la laboron de s-ro Davidov je eldono de Titolaro de esperantaj verkoj. Tial  ni petas kiel rusajn, tiel ankaŭ eksterlandajn samideanojn alsendi al ni informojn pri ĉiuj novaj (1914-1921) esperantaj verkoj. Originalaj, aŭ tradukitaj (Eldonitaj kaj ne eldonitaj).
- „Ivanov Paŭlo“. Opero. Traduko de Vol-Volanto. Estas aĉetebla ĉe N.-Novgoroda Esperanta Librejo. Prezo 5 k. (orvalute) (Rim.: Unu antaŭmilita rublo en februaro de 1922 egalis 150 000 Sov. rublojn.)

      Tia viglega estis la agado de la N.-Novgoroda Klubo de SEU en la jaroj 1921-1922. Kaj la ĉefa motoro de la klubo estis la juna Vol-Volanto: Vladimir Varankin.

      La ĉefa malfacilaĵo estis la absoluta manko de mono (ja la kursoj estis senpagaj), de lernolibroj kaj de literaturo. Ĉiuj provoj ricevi ilin de la Moskva E-societo estis vanaj. Precipe pri tio ĉi li skribas en letero en Moskvon al la tiama Popolkomisaro pri Eduko A. Lunaĉarskij. Kaj la batalema, energia letero, kiun skribas la juna 17-jara knabo al la ministro (ĝi troviĝas ĝis nun en unu el la Moskvaj arkivejoj), plene karakterizas ĝian aŭtoron. Kaj supozeble, la letero al Lunaĉarskij eventuale efikis, kaj la Unio de Junaj Esperantistoj en Niĵnij Novgorod ricevas sufiĉe grandan financan subtenon.

      Ekzemple, en februaro 1921, kiel oni povas legi en la unua numero (oktobro) de „Ruĝa Esperantisto“ (Presorgano de N.-Novgoroda Klubo de SEU) sur p. 8, la Gubernia Politkleriga Administracio „donis al ĝi nelimigitan krediton kaj ĉiuspecan helpon; ankaŭ al ĉiuj (10) aktivaj laborantoj de la Klubo, salajron kaj militan nutronormon.  Same,  la gvidantoj de Esperanto-kursoj estis salajrataj. (U. Lins „Sennac. Rev.“, 1987, No. 115). Tutcerte, la kondiĉoj ne estis tipaj tiutempe. Kaj tiuj ĉi penadoj ne restis ne
rimarkitaj. Kiam en 1921 en Leningrado okazis la III-a Tutrusia Kongreso de Esperantistoj, dum kiu estis fondita SEU (tiam Sovetlanda Esperantista Unio), kaj prezidanto estis elektita la 28-jara Ernest Drezen, en la membraron de la unua Centra Komitato de SEU eniris ankaŭ la juna Vladimir Varankin.

      Tamen la tempoj estis ege malfacilaj. La Unua Mondmilito, la revolucio, la civila milito, la periodo de t.n. „milita komunismo“ k.s. La ekonomio de la lando estis tute detruita, mankis nutraĵoj, vestaĵoj, hejtaĵoj ktp. En 1921 pro vundoj ricevitaj en la milito mortas lia patro. La patrino restis sola kun tri infanoj. Necesas serĉi pandonan okupon. Baldaŭ post la finiĝo de la lernejo (i.a. eksgimnazio) la juna Vladimir dum kelka tempo laboras en iu elektroenergia organizaĵo. Sed baldaŭ al la urbo portempe venis el la urbo
Tverj (nun nomata Kalinin) la tiea kavaleria lernejo. Varankin tuj aliĝas al ĝi por servi tie. Li servis en la lernejo kiel politika kunlaboranto. Tio estis laboro ĝuste por li: li organizis politikajn mitingojn, lecionojn,
surscenigis propagandajn spektaklojn, gvidis preparojn por la revoluciaj festoj k.s. Estante mem apenaŭ hieraŭa lernanto, li ŝatis kunesti kun la junularo (ĉefe laborista kaj kamparana, ofte apenaŭ legoscia), instrui ĝin, alkutimigi ĝin al la socia vivo, ktp.

      Interalie, unu el la kursanoj tiutempaj (cetere, ne la plej bona), kiun li altiris roli en spektaklo, estis la posta fama soveta operkantisto Sergej Lemjeŝev. Jen kion la kantisto mem skribas pri tio en sia autobiografio (S. Lemjeŝev „Putj k iskusstvu“ (Survoje al arto). - Moskvo, 1968):  

„La unu jaro kaj duono (ekde printempo de 1920 ĝis aŭtuno de 1921), kiujn mi pasigis en la lernejo, estis tre streĉitaj: ja 3-jara kurso de nia lernado egalis al normala altlernejo.“

    (Efektive, la lernejo, kiun gvidis Zagoskin kaj komisaro Grinblat - latvo), estis la forĝejo de elito de militaj kadroj kaj „tre fiere“ nomiĝis: ,,La  „L. TROCKIJ“ 4-a Kavaleria Internacia Lernejo de la Komandantaro“.)


„Al la vica abiturientiĝo la estro de klubo (t.e. V. Varankin, kiun nia kantisto, kompreneble, ne kuraĝas nomi) proponis trude al la kursanoj surscenigi tiutempe popularan vodevilon „Ivanov Paŭlo“ (sic!) - kaj la
rolon de ĉefrolanto oni proponis al mi. Ĉiuj havis la opinion, ke la rolo de Ivanov estas kvazaŭ por mi skribita!“ Kaj li rakontas plu, kiel la klubestro (V. Varankin) savis lin de karcero, kien li trafis pro
malpermesita foriro el la regimento - al knabinoj, certe, - farante lin la „neanstataŭebla“ ĉefrolanto!

      Dume la kavalerian lernejon oni denove translokigis al la urbo Tverj. Kaj ankaŭ  tie V. Varankin plu faras grandan laboron. Dank' al lia agado oni instruas Esperanton kaj en la kavaleria lernejo, kaj en la lokaj kluboj, lernejoj, poŝtejoj ktp. Oni kunvokas mitingojn, konferencojn, surscenigas propagandajn teatraĵojn kaj spektaklojn antau ĉia publiko. Oni malfermas oficialajn ŝtatajn urbajn kursojn, kies estro fariĝas li mem. Kaj li lekcias por la gekursanoj, verkas longajn artikolojn por la revuo „Meĵdunarodnyj
Jazyk“
(Moskvo), en kiuj li detale priskribas la plej efikajn metodojn de agitado kaj propagando por la disvastiĝo de Esperanto. (Se oni kolektus tiujn ĉi 5-6 artikolojn, ili tute sufiĉus por malgranda libro, kaj krome la signifo de la konsiloj, kiujn li donis en ili, ĝis nun validas. Estante la membro de CK de SEU, li samtempe gvidas Gubkomon (Gubernian Komitaton) de SEU, kaj en la agado lin firme subtenadas lokaj partiaj, komsomolaj (junkomunistaj) kaj sindikataj komitatoj. En la gubernio oni ege disvolvis Proletan Esperanto-Korespondadon inter la soveta kaj eksterlanda gazetaro pere de Esperanto, kaj ne unufoje oni gajnis pro tio premiojn de SEU. Oni insiste varbis novajn membrojn, oni fondis ĉe lokaj entreprenoj novajn
ĉelojn de SEU, oni abonis kaj abonigis revuojn... Kaj konstante li ĉeestas inter la junularo, konstante li instruas, edukas, helpas, kontrolas, instigas... Kiam li poste forveturis de Tverj, li postlasis grandegan
aktivularon kaj glate funkciantan E-entreprenon. Sed  ni vidu iom pli detale lian agadon en Tverj.


Kiel esperantisto kaj SEU-ano...

Tverj-a periodo

      Mi jam rakontis, ke V.Varankin eklernis Esperanton, estante gimnaziano en 1919 en Niĵnij Novgorod;
- ke li en 1920 (autŭne) eĉ kuraĝis organizi la III-an Tutrusian E-Kongreson en sia urbo;
- ke li aperigis (en 1921-1922) la bultenon “Ruĝa Esperantisto“ kaj
- ke dum la III-a Tutrusia E-Kongreso (Petrogrado, junio 1921) li estis elektita membro de CK SEU.

      Aŭtune de 1922 li translokiĝas en la urbon Tverj (nun Kalinin) kaj tuj aktive komencas labori por Esperanto. Li uzis ĉiujn eblecojn por propagandi Esperanton, kaj ne nur per lecionoj antaŭ laboristoj kaj senlaboruloj, junularo kaj virinoj ktp. (ekzemple, 25 junio 1923 li prelegis en teksa fabriko pri temo „Esperanto kiel ilo de internacia revolucia propagando“), sed ankaŭ per verkado. Dum la periodo 1923-1924 li tre aktive kontribuis al la loka gazetaro: ĉiusemajne, ofte eĉ 2-3 fojojn semajne aperis liaj artikoloj. Nur imagu: dum la periodo de 8,5 monatoj la loka ĵurnalo „Tverskaja Pravda“ oni aperigis 80 verkojn liajn pri Esperanto, kaj tradukojn el la E-gazetaro pri la vivo de la eksterlanda laboristaro. Intertempe (la 12-an de majo 1923) li edziĝas kun la unua edzino Augusta Nikolajevna Muravina.

      Dum la I-a Kongreso de SEU (19.07.23. Moskvo) V. Varankin estis elektita estrarano de la Kongreso kaj reelektita membro de CK de SEU. Dum 1924 li pripensas kaj aktive uzas metodikajn principojn de agitado kaj propagando, verkas kelkajn artikolojn por “Bulteno de CK SEU“ pri metodoj de varbado de amasoj por lerni Esperanton. Ege interesaj estas liaj unuaj paŝoj laŭ la vojo. Li multe lekcias, prezentas raportojn, organizas mitingojn kaj aliajn propagandajn eventojn. Ekzemple, dum oficiala manifestacio okaze de la 7-a datreveno de la Oktobra Revolucio la Tverjaj esperantistoj marŝis sub verdstela standardo, kaj la 11-an de novembro oni organizis specialan solenan festkunsidon kun porokaza murgazeto kaj libroekspozicio. Ĉeestis ankaŭ oficialaj reprezentantoj de partiaj, sindikataj, komsomolaj (junkomunistaj) kaj virinaj organizaĵoj. Allogi la lokajn gvidantojn estis lia favorata metodo por gajni helpantojn en diversaj sociaj tavoloj.

       Dum 1925 li daŭrigas propagandon por Esperanto, precipe inter la laboristaro. La ĉefa direkto estas apliko de Esperanto por korespondado kun eksterlandaj laboristoj. En 1925 li aliĝas al VKP(b) (nun KPSU) kaj denove — dum la II-a kongreso de SEU (Moskvo, 26.07.1925) — li estis reeelektita membro de la CK de SEU (je la dato 29.08.1925 en USSR estis 1852 membroj de SEU en 254 lokoj). Tamen lia ĉefa atingo estis malfermo de Ŝtataj E-kursoj ĉe loka klerigsindikata instanco (oni faris tion ĝuste kiel militan operacion: dum somero oni organizis potencan propagandkampanjon kaj la 28-an de oktobro 1925 jam okazis solena malfermo de la kursoj). La estro tutcerte estis V. Varankin mem. Kvar instruistoj, 50 unuaj gekursanoj. La kursoj estis ĉefe forĝejo de instruistoj. Krome li organizis E-rondetojn kaj ĉelojn en kavaleria lernejo, en fabrikoj kaj uzinoj, ĉe la poŝto kaj junularorganizaĵoj.                                

       Li ne forgesas ankaŭ pri sia ŝatata agado: li organizas vesperojn, mitingojn, surscenigas agitteatraĵojn kaj propagandspektaklojn ktp. Fine de 1925 oni komencis publikadon en la gazeto „Meĵdunarodnyj Jazyk“ de serio de liaj lecionoj pri „Metodiko de agitado kaj propagando por Esperanto“, kiun oni daŭrigis dum la tuta jaro 1926.  

       Aktive laboris V. Varankin dum la III-a kongreso de SEU (Leningrado, 06.09.1926), kie li faris programan raporton pri la taskoj, pri la stato, pri la celoj de la instru-metodika laboro enkadre de SEU. Li estis elektita membro de mandata komisiono kaj denove reelektita membro de la CK de SEU. Li multe propagandis la spertojn de la Tverja E-organizaĵo sur la kampo de organizo de varbado kaj tiu de internacia korespondado, daŭre gvidis la laboron de Ŝtataj E-kursoj. Li mem instruis en superaj kursoj pri lingva teorio kaj politika legoscio. Dume oni speciale zorgis pri la enigo de Esperanto en la mezlernejojn de la urbo. La 18-an de aprilo 1927 okazis la I-a abiturientiĝo de Tverja Ŝtataj E-kursoj kaj somere (julie-aŭguste) de 1927 Varankin kune kun sia eminenta amiko E. Drezen vizitis la 19-an UK en urbo Danzig. (Bedaŭrinde, mi fakte nenion sukcesis malkovri pri la vojaĝo). Aŭtune de 1927 li transloĝiĝis en Moskvon, kaj de tiam konstante li loĝas en la ĉefurbo —jam ĝis la “fino“.

La Moskva periodo

      Jam la 11-an de decembro V. Varankin parolas dum la II-a Tverja Tutgubernia Konferenco kiel reprezentanto de CK de SEU el Moskvo. Kaj jam post du semajnoj — la 25-26-an de decembro 1927 li aktive partoprenas en laboro de la I-a Tutrusia (respublika) Kongreso de SEU. Ekzemple, li faris du raportojn — pri instru-metodika laboro inter la laboristaro kaj pri la organizaj problemoj de la E-movado en Rusio (RSFSR) — kaj li estis elektita membro de la Tutrusia Komitato de SEU (TK SEU). Sekvonttage (27.12.1927.) dum la unua kunsido de TK SEU li estis elektita ĝenerala sekretario de TK SEU (antaŭ unu jaro — 21.11.1926 — pro korparalizo forpasis Sergej Petroviĉ Trojanskij aktiva esperantisto ekde 1911, la antaŭa ĝenerala sekretario de TK SEU).

  Samtempe Varankin estis vic-prezidanto de SEU (Tutunia, kies prezidanto estis E. Drezen) kaj unu el la sekretarioj de CK SEU, respondeca pri la agitprop-laboro enkadre de SEU. Ekde la komenco de 1928 oni komisiis al li ankaŭ gvidi la organizan fakon de SEU, kaj li aperigas la jenan adreson por korespondado pri organiza laboro: Moskvo, 20, str. Krasnokazarmennaja, 1-1-6. (Tio estas lia unua Moskva adreso. Ankoraŭ li estas armeano... Li restis tio dum la periodo 1920-1930).

La 29-an de januaro 1928 en Moskvo okazis solena malfermo de Ŝtataj kursoj de E-instruistoj. Krom V. Varankin kaj G. Demidjuk ankaŭ ĉeestis eksterlandanoj Ujaki Akita kaj Croach. Dum la kunsidoj de 17.02 kaj 03.03.1928 CK SEU komisiis al Varankin gvidi ankaŭ la Moskvajn Ŝtatajn E-kursojn kaj la Centrajn Korespondkursojn. Kiel helpantoj en la gvidado de la korespondkursoj estis aprobitaj k-doj B. Pereljŝtejn kaj Ŝabarin. Eble dum tiu periodo li okupis rekordan kvanton de gravaj postenoj enkadre de SEU. Videble la prezidanto de SEU E. Drezen konfidas kaj subtenas lin. Kaj nova ĝenerala sekretario ege aktivas. Li aperigas en “Bulteno de CK SEU” (oficiala E-organo de SEU) multe da artikoloj, priskribante siajn antaŭe akiritajn — unuavice organizajn — spertojn:

— pri preparado por jubileoj kaj datrevenoj;

— pri kolektiva kaj individua korespondado;

    pri korespondaj E-kursoj;

    pri tipaj statutoj (regularoj) de regionaj guberniaj komitatoj de SEU.

      La plej fundamenta estis la Statuto (Regularo) de Ŝtataj E-kursoj ĉe Tverja Urba Klerigdepartamento. Li metis en ĝin ĉiun sian sperton, kaj videble konsideris ĝin tipa specimeno por ĉiuj aliaj lokoj. (En februaro de 1928 en Tverja Gubernio ekzistis entute 18 rondetoj kaj SEU-ĉeloj kun 250 partoprenantoj, dum samtempe (marto de 1928) en Moskvo — 24 E-rondetoj kun ĉ. 460 membroj.)

Vespere de la 28-a de julio 1928 estis malfermita la IV-a Kongreso de SEU. V. Varankin aktive partoprenis en la laboro de la kongreso, gvidante la organizan sekcion. Li denove estis elektita membro de la CK de SEU kaj ankaŭ (kun A. Saĥarov) membro de la Lingva Komisiono ĉe SEU (Membro de la Lingva Komitato li iĝos en 1929). (Fine de julio 1928 en SEU estis 3326 membroj.)

En 1929 Varankin dediĉis multe da tempo kaj fortoj al organiza laboro. Li multe publikigas en SEU-gazetaro pri organizaj problemoj: „Niaj organizaj truoj („Meĵdunarodnyj Jazyk“, No. 1); „Amatora memstareco aŭ disciplino de organizaĵo?“, No. 3); „Don Ĵuan aŭ Ĉubarulo?“ (pri moralaj demandoj de E-laboro, No. 4-5); „Rezultoj de unu lernojaro“ (pri laboro de Moskvaj Ŝtataj E-kursoj, No. 6)  k.a. Ankaŭ en 1929 ĉe la eldonejo de CK de SEU aperis serioza verko de V. Varankin „Teorio de Esperanto. Helpilo por Superaj Esperanto-Kursoj“. — (Moskvo, 1929, 70 p., 1,25 rub., 2000 ekz.). La membroj de la Lingva Komisiono ĉe SEU konstatis, ke la verko estas tro malsimpla por uzi ĝin kiel lernolibron por lernantoj de elementaj E-kursoj. La CK de SEU starigis la taskon: krei simplan kaj facilan lernilon por komencantoj, ofte apenaŭ legosciaj. Kaj jen Varankin kune kun du aliaj instruistoj de Moskvaj Ŝtataj E-kursoj (V. Svistunov kaj S. Ŝabarin) verkas lernolibron (en la rusa lingvo):  „Esperanto por laboristoj: lernilo por rondetoj kaj memlernado“. — (Moskvo-Leningrado, Gosizdat, 1930, 80 p.).

Tamen en provinco oni povis labori pli facile, ol en la ĉefurbo. Jen, malgraŭ la helpo de Drezen kaj la granda lerteco (sperteco) de Varankin mem, la laboro de la Moskva organzaĵo de SEU havis siajn malfacilaĵojn; ĉi tie jam ne helpis al li la antaŭe provitaj metodoj. Pro tio dum unu el la kunsidoj de la CK de SEU Varankin plendis: „La Moskva organizaĵo de SEU jam dum tri jaroj senrezulte luktis, por ke MK (Moskva Komitato) VKP(b) (la komunista partio) auskultu raporton de MK SEU kaj donu rekomendojn, ankaŭ MGSPS (Moskva sindikata estraro) simple ne volis auskulti „iujn esperantistojn“...

Dum la periodo 1930-1931 la nomo de V. Varankin jam tre malofte aperas sur la paĝoj de la E-gazetaro. Supozeble, li estas treege okupita: per propra lernado, per administraj zorgoj, plus per la romano „Metropoliteno“. Krome, dum la periodo ankaŭ pliakriĝis liaj familiaj problemoj, pri kio atestas interalie anoncoj pri ŝango de adreso por korespondado pri organizaj demandoj, kiuj aperis sur la paĝoj de „Bulteno de CK SEU“:

  „Nova adreso de Tutrusia SEU-komitato: Moskvo — 34, poĉt. jaŝĉ. No. 30 TK SEU. Krome Tutrusia Komitato de CK SEU informas, ke la II-a Tutru­sia SEU-kongreso nunjare (1929) ne okazos“ (julio 1929).

  „Moskvaj Centraj Ŝtataj E-kursoj: Nova adreso por korespondado: „Moskva, 9, poĉt. jaŝĉ. 153“ (junio-julio 1930).  

      Videble, li ŝangis loĝlokon kaj de nun loĝas en str. Gospitalnaja 1 - 6. Kaj jen la oficiala disiĝo: la 28-an de junio 1931 li eksedziĝis de Augusta Nikolajevna Varankina (Muravina).  

      Ĉiam pli multe li okupiĝas pri administraj problemoj, ĉar li nun estas direktoro de Moskva Teknikumo de Fremdaj Lingvoj. Parolante dum la plivastigita plenkunsido de la CK de SEU (Moskvo, 25-26 julio de 1931; 104 personoj) li rakontis pri la laboro de la Teknikumo, kie certe... „komence en la Teknikumo oni timis Esperanton, sed baldaŭ oni konvinkiĝis, ke Es­peranto nur helpas la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto estas enigita en regularon de la Teknikumo, en la planon de laboro, en ĉiujn anoncojn kaj publikajn leterojn, en la strukturan skemon ktp.“. Ankaŭ dum la V-a Tutunia Kongreso de SEU (Moskvo, 25-28 novembro 1931) ...„k-do Varankin salutas (la kongresanojn) en la nomo de la stabo de 1'„Bataliro por la lingvoj“ ĉe Popolkomisariato por Klerigo kaj de Moskva Teknikumo de Fremdaj Lingvoj. Ambaŭ tiuj ĉi institucioj multe instruas Esperanton kaj uzas ĝin en la internacia eduka laboro“.

       Ĉi-foje okazis la unuan fojon, ke li ne estis elektita membro de la CK de SEU — oni devis enigi en tiun organon kelkajn laboristojn. Kiel antaŭe, li estas treege okupita, kaj eĉ ne instruas en la Ŝtataj E-kursoj. Jene atestas tion estro de la koresponda fako de la kursoj k-do I. Miŝin: „Nuntempe (aprilo-majo 1932) funkcias nur elementa fako, ĉar la supera fako dume ĉesigis sian laboron pro troŝarĝiteco de la laborantoj, kiuj ĝin gvidis“... (t.e. V. Varankin).

         Tamen jam julie-aŭguste de 1932 V. Varankin estis kooptita al la CK de SEU kiel nova sekretario kun samtempa elektiĝo kiel membro de SEU-reprezentejo en IUK (Internacia Unuiĝa Komitato) anstataŭ k-do Usmanov.

       En 1932 sur la paĝoj de IV-a volumo de la soci-literatura revuo „Nova Etapo“ (la „infano“ de Nikolao Nekrasov) aperis fragmentoj el la romano de V. Varankin ,,Metropoliteno“ sub titolo ,,Barikadoj“ kaj jam en la sekvontaj numeroj de la revuo lia nomo aperas inter la nomoj de la redakcianoj. Kaj kiam oni decidis en 1936 komenci preparadon al eldono en Esperanto de 16-voluma kolekto de elektitaj verkoj de V. I. Lenin, en la unuan grupon („brigadon“) de tradukistoj rajte eniris ankaŭ V. Varankin.

Pedagogo kaj gvidanto de kolektivo

   Interesaj informoj pri nia heroo — kaj ni diru: tute hazarde — konserviĝis en unu el la arkivejoj Moskvaj: en la arkivo de Moskva Histori-Arkiva Instituto. Tamen dekomence mi volus diri du-tri vortojn pri lia ĉefa laborloko. Ni scias, ke li ĝis la „fino“ estis direktoro de la 2-a Moskva Ŝtata Pedagogia Instituto de Fremdaj Lingvoj, kiu antaŭe estis nomita Teknikumo.

      Kiam poste la Teknikumon oni transformis je Instituto, oni ĝin nomis (ĉar tiutempe en Moskvo jam ekzistis unu Instituto de Fremdaj Lingvoj) 2-a Moskva Ŝtata Pedagogia Instituto de Fremdaj Lingvoj. Supozeble, ĉiuj gravaj arkivoj de la Instituto estis „arestitaj“ kune kun ĝia direktoro — V. Varankin — en februaro de 1938, kaj poste jam forbruligitaj en la fornoj de la fifama NKVD (Narodnyj Komissariat Vnutrennjih Djel Popola Komisariato (Ministerio) de Internaj Aferoj), ĉar, kiel okazis (pri tio al mi speciale rakontis la laborantoj de nunaj KGB-arkivejoj), ekzistis tiam speciala instrukcio pri tio, ke... „Personajn dokumentojn kaj literaturon, forprenitajn de personoj, kiuj estis sub enketado aŭ jam prijuĝitaj, oni devis nepre neniigi kiel ideologie malutilajn kaj havantajn nek operativan, nek historian valoron“. Kaj la restaĵoj de la arkivoj estis poste denove forbruligitaj dum la panika evakuado de ĉiuj institucioj for de Moskvo la 16-17-an de oktobro 1941. Pri tio oni povas trovi mencion en la arkivoj de la nuna Moskva Ŝtata Pedagogia Instituto de Fremdaj Lingvoj „Maurice Thorez“, kiu estis kreita post ilia kunfandiĝo jam en februaro de 1942: „la arkivoj de l'2-a MŜPIFL estis forbruligitaj dum evakuado la 16-17-an de Oktobro 1941“

      Feliĉe, la tiamaj arkivoj de Moskva Histori-Arkiva Instituto bone konserviĝis kaj povas rakonti pri nia heroo ne malmulte da interesaj faktoj. Nu, unue tion, ke tiutempe la instituto funkciis enkadre de NKVD-sistemo, kaj estis „prizorgata“ de tiu ĉi fifama instanco. Ĝi preparis kadrojn-specialistojn pri arkivaj aferoj kaj afergvidado precipe por arkivejoj kaj oficejoj, ankaŭ funkciantaj en la sistemo de NKVD mem. Ĝi estis tiam (en septembro de 1934) sufiĉe malgranda instituto kaj havis nur 120 gestudentojn (respektive 90 en la taga kaj 30 en la vespera kurso), 12 postkursajn studentojn kaj entute ĉ. 25 geinstruistojn, la plimulto de kiuj (ankaŭ V. Varankin) laboris tie kiel duontempaj dungitoj. La lernodaŭro estis 4 jaroj. 

      V. Varankin gvidis tie la katedron pri ĝenerala historio kaj samtempe estis docento de la katedro. Supozeble, lin tien rekomendis anstataŭ si lia kolego el la CK SEU Nikolao Incertov, kies nomo malaperis el la protokoloj de la katedraj kunsidoj ekde la komenco de septembro de 1935, kiam tiu de Varankin aperis.

      Ĝi estis miniatura katedro: dum la  plej „feliĉaj“ periodoj tie laboris kutime 3-5 instruistoj (inkluzive la estron mem) kaj fine de 1937 en la katedro laboris nur 2,5 instruistoj (la 0,5 — V. Varankin — poste simple malaperis). V. Varankin instruis modernan historion. Li mem verkis la tekstojn de la lecionoj, kiujn oni poste multobligis en la kvanto de 100-150 ekzempleroj. En la arkivo de la instituto konserviĝis la titoloj de liaj lecionoj (entute mi kalkulis pli ol dek „fragmentojn“: ,,Eŭropo en la epoko, antaŭanta burĝajn revoluciojn en Francio“; „Konsularo kaj Imperio“; „Eŭropo en la epoko de francaj kaj Napoleonaj militoj“; „La reakcio kaj la restaŭracio (ĝis la utopia socialismo)“ — ĉio ĉi por studentoj de 2-a kurso;  kaj por studentoj de la 3-a kurso oni instruis jenajn partojn de la programo: Anglio, Francio, Germanio kaj Aŭstrio-Hungario, Italio, Usono kaj Japanio en la lasta triono de 19a jarcento (entute 6 temoj). Interese, ke por ties preparado li vaste uzis E-gazetaron (pli frue — „Sennaciecan Revuon“, poste — „Internaciiston“ kaj „Sur la Posteno“ k.a.). Teksto de unu el la lecionoj („Eŭropo en la epoko de kapitalismo. VIII. I-a Internacio kaj Pariza Komuno“ — Moskvo, 76 p.) konserviĝis en la Ŝtata Biblioteko „V. I. Lenin“

      Lia oficŝarĝo en la dua kurso (en 1936-1937) estis 130 lecionaj horoj, de kiuj en la unua semestro (ĝis decembro de 1936) estis plenumitaj 50, kaj la ceteraj 80 horoj — en la dua semestro. La plano ne estis tute plenumita, ĉar la lecionojn oni komencis kun malfruo de unu monato (supozeble pro manlaboro de la studentoj) kaj kelkajn lecionojn oni preterlasis pro malsano de la instruisto (dum du semajnoj). Krome, li devis doni 30-40 horojn de konsultiĝoj. La respektivaj ciferoj por la 3-a kurso: 80 horoj da lecionoj kaj 12 horoj da konsultiĝoj. Preskaŭ saman oficŝarĝon havis alia konstanta instruisto — docento Miljŝtejn, kiu instruis la historion de la antikva mondo kaj de la mezepoko.

      Estante eksarmeano kaj politika laboranto, havante tre vastan intelektan horizonton, Varankin gvidis la katedron kun alta efikeco. Li klare kaj precize difinis taskojn, rapide prenis decidojn kaj pritaksis situaciojn, kontrolis plenumadon, starigis problemojn antaŭ la estraro de la Instituto. La problemoj antaŭ li kaj la katedro estis sufiĉe akraj: mankis kaj papero, kaj lernolibroj, kaj konstante premis la ĉiutagaj zorgoj. La studentoj konstante deflankiĝis al agrikulturaj kaj aliaj (inkl. militpreparadaj) laboroj. La ĝenerala plago estis la „nesufiĉe alta ĝenerala kulturnivelo de kelkaj gestudentoj“. Krome, li, kiel estro de unu el la ĉefaj katedroj, estis devigita plenumi grandan kvanton da t.n. „socilaboro“: li faris raportojn antaŭ la ĉefaj ŝtatfestoj, formulis kritikon al la malamika agado sur la kampo de sociaj sciencoj (post ĉiu raporto de Stalin, Molotov, Ĵdanov kaj aliaj), li raportis pri sukcesoj de studentoj-komunistoj kaj junkomunistoj dum partiaj kunsidoj, pri observado de lern- kaj labordisciplino ktp. Kaj por ĉio ĉi li trovis tempon. Almenaŭ la protokoloj de la kunsidoj, kiujn gvidis li mem, ĉiam estis modelaj.

                                                           Privata vivo                 

Li ne estis feliĉa kun sia edzino. Tiu, kiu legis la romanon „Metropoliteno“, jam scias pri la malĝoja familia vivo de la ĉefa heroo — Vitalij. Li tute ne komprenas sian edzinon — Olga, kaj ankaŭ ŝi komprenas nek lin, nek liajn revojn, strebojn, ardan deziron konstrui la metropolitenon, la plej modernan transportilon por Moskvo, la ĉefurbo de la monda socialismo. Fakte ŝi ne amas lin, kaj ne nur ne helpas lin en lia laboro, sed eĉ konstante malhelpas al li, filistrece postulante de li monon, novajn vestojn ktp. Eĉ pli: Vitalij ege amas sian filineton (li komparas ŝin kun orhara kaj bluokula feino), tamen li treege suferas pro tio, ke Olga terure dorlotadas ŝin...

  Kaj Vladimir Varankin kvazaŭ kopiis sian vivon, priskribante ĝin en sia romano:

      „Jes, la romano „Metropoliteno“ estas biografia“, — konfirmas lia filino Feina (ruse). — „Olga estas mia patrino, Fejno estas mi, la patro estas la ĉefheroo“. (El letero de Feina Vladimirovna Varankina-Ĵiguljova, de 20/VII-88.)

       Tamen ankaŭ ekzistis diferencoj inter la realaj prototipoj kaj la ĉefrolantoj de la romano. Ekzemple, en la romano la ĉefheroo Vitalij ne estis tiom arda esperantisto, kiel la aŭtoro mem, kaj Olga ne estis tiom ĵaluza, kiel estis en reala vivo lia unua edzino — Augusta Nikolajevna Varankina (nask. Muravina). Ŝi ĝis nun estas viva, kvankam pro la maljuna aĝo havas ne tiom bonan memoron. Jen kion atestas ŝia filino:

  ... „rilate rememorojn pri la patro. Bedaŭrinde, nenion okazos pri tio. Panjo iĝis tre maljuna, ĉi-somere (1989) ŝi estos jam 87-jara. Ĉiuj streĉoj por ŝi estas malfacilaj, inkluzive mensaj, precipe skribado. Ŝi pri multaj eventoj jam ne memoras...

      Mi penis ekscii de ŝi ion buŝe, tamen estis malfacile, ĉar ŝi jam nenion aŭdas. Ĉiuokaze ŝi jam ne memoras kaj ne scias, kiu estis la patro de Volja (Vladimir), t.e. mia avo, kiam kaj kie ili loĝis ktp. La informoj pri ilia konatiĝo estas tre fragmentaj, t.e. estas grandaj tempaj interspacoj en la even­toj“...

  Tamen pri intensaj negativaj emocioj ŝi memoras bonege. La filino daŭrigas:

      „Mi komprenis, ke liaj esperantistaj okupoj vekas ĉe ŝi nur negativajn rememorojn. Li gvidis rondetojn, kie ĉeestis multe da junaj virinoj, kaj ŝi sidis hejme kun infano, t.e. kun mi. Ankaŭ lernantinoj vizitadis nin hejme kaj poste konstante petis lin iri ankoraŭ ien post la lecionoj kun ili malfrue vespere. Kiel ĉio ĉi finiĝis — oni jam scias, ĉar Musja (Maria Stanislavovna Varankina nask. Galinovskaja la dua edzino de Varankin ekde 1931) ankaŭ estis lia lernantino-esperantistino. 

      Ŝi nur diris, ke en la aĝo de 16 jaroj li gvidis literaturan rondeton kaj surscenigis teatraĵojn, en kiuj ili ĉiuj ludis. Inkluzive „Ivanov“, en kiu Lala (la fratino de Augusta Nikolajevna, nask. en 1903) havis rolon... Interalie, tie ili interkonatiĝis. Poste li reaperis post 2-3 jaroj. Ekde 1922 ili loĝis en Tverj (nun urbo Kalinin), kie li laboris kiel bibliotekisto, samtempe militservante. Kiam li eniris en la Instituton pri Intemaciaj Rilatoj, ŝi guste ne memoras, tio estis jam en Moskvo, tamen ŝi memoras, ke li finis ĝin kiel eksterulo dum 2 jaroj anstataŭ kvar kaj duono. Ŝi memoras, ke li posedis kelkajn fremdajn lingvojn, bone pentris per oleafarboj bildojn (kaj ŝi aldonas en alia letero: „ili konserviĝis ĉe ni“), ludis fortepianon, bone kantis (li, havis belan baritonon).“ „Krom „Metropoliteno“, li verkis ankoraŭ unu romanon, pli frue, „V plenu ĉuvstv“ („En kaptiteco de l'sentoj“), en kiu li priskribis sian amaferon kun Hanna, polino el Gdynia (tio estis ankoraŭ antaŭ la edziĝo, kiam li vizitis Pollandon. Pli poste ŝi vizitis Rusion kun ŝia patrino, tamen la patrino ne permesis al ŝi edziniĝi kun li, kaj ŝi revenis Pollandon). La romanon li laŭtlegis en manuskripto hejme en la ĉeesto de siaj esperantistoj, ruslingve. Ĉu ĝi estis eldonita aŭ ne, ŝi ne scias. Ilia geedziĝo estis registrita 12/V-1923. Ĉesigita — 28/VI-1931. Post fino de la instituto li instruis historion en la 2-a Moskva Instituto de Fremdaj Lingvoj, kaj poste iĝis ĝia direktoro; li estis arestita en 1938, kiam li okupis la postenon. Li estis rehonorigita en 1957 postmorte, la atesto pri la morto de 16/XII-1939 (tiu ĉi dato ne povas esti vera: Varankin certe mortis la 3an aŭ 4an de oktobro 1938!) estis donita de la Registrejo de Civilaj Aktoj de urbo Moskvo al Vjaĉeslav Varankin (lia plej juna frato) (la verdikto de Militista Kolegio de la Supera Tribunalo de USSR de 3/X-1938 estis nuligita per revizio de 11/V-1957, kaj la proceso pro manko de krimfaro estis ĉesigita)...

...Nia lasta komuna loĝejo en Moskvo estis en la strato Krasnokazarmennaja, i.a. en unu komunloĝejo kun la poeto Stepan Ŝĉipaĉov kun lia edzino Z. kaj filo Livij, kiu (tiam) estis 5-jara knabo, kaj mi havis 7 jarojn (li estis estonta Timur en la filmo ,,Timur kaj lia taĉmento“). Kun la familio de S. Ŝĉipaĉov ni estis amikoj.

Nenion plu mi povas rakonti, ĉar mi persone memoras nenion.“ (El pli frua letero: „Mi malmulte memoras pri mia infaneco, mi estis 7-jara, kiam patro eksedziĝis de la patrino, kaj baldaŭ ni forveturis al Gorkij — en 1931. Plu mi lin ne vizitis, tre malbone mi memoras lian duan edzinon, ŝi mortis jam delonge.... En 1937 patro vizitis Gorkijon, mi estis 13-jara. (Vidu la foton.) 

Li oficvojaĝis — inspektis lokan (en la urbo Gorkij)  instituton de fremdaj lingvoj, panjo tiam aliĝis por tie lerni en la franca fakultato.“ (El le­tero de 11/IV-89).

Lia dua edzino estis altkvalifikita tajpistino (dum la enketado la 8an de februaro 1938, tuj post sia arestiĝo, li diris ke ŝia profesio estas „afergvidantino“ (djeloproizvoditelj) en la apuda 1-a milita hospitalo. Kompreneble, ŝi multe helpis al li en liaj laboroj. Ili loĝis en tre modesta malgranda (16 m2 ) ĉambro sur teretaĝo. Post lia aresto ŝi supozeble devis foriri el la logejo, ĉar ĝi estis ofica (donita de la hospitalo) kaj ŝi estis tuj maldungita. Eble, ĝuste tio poste savis ŝin (krome, ŝi baldaŭ edziniĝis al Anatolo Korytin, instruisto pri geometrio en teknika altlernejo), ĉar ŝiaj „spuroj“ estis „perditaj“, kaj ŝia profesio bone servis ŝin... Ŝi mortis en 1963. Ŝia edzo ĝis nun vivas, tamen li estas jam 82-jara maljunulo kaj memoras pri nenio...

La amara sorto

Kaj samtempe en la lando okazas grandegaj sociaj ŝanĝoj. Estis finita la totala kolektivigo de la agrikultura mastrumado, definitive estis venkita kaj likvidita (kiel „fremda klaso“) la „kulakaro“, estas konstruitaj grandegaj uzinoj kaj fabrikoj, estis tute disbatita la Trockiana-Zinovjevana („maldekstra“) opozicio, kaj jam estis preparata la detruo de la „dekstra deflankiĝo“ (tiu de Buĥarin, Rykov, Tomskij k.a.), estis demaskita kaj disbatita „Prompartio“ kaj aliaj similaj „sabotistaj“ kaj „spionaj“ unuiĝoj...

Finformulita kaj enkapigita estis la koncepto pri la „ebleco de la venko de socialismo en unu sola lando“, fakte forĵetita estis la ideo pri la „Tutmonda Oktobro“ (Tutmonda socialisma revolucio) — kaj ĝi ja estis la ĉefa „kerno“ kaj la fundamento de la tuta agado de la soveta esperantistaro, la ĉefa „pravigo“ de ilia multjara sanlaca laboro... Ĉiam pli kaj pli forta iĝas la „ideologioza“ kaj „klaskonscioza“ agado de Kominterno, Profinterno, Sportinterno, Internacia Ruĝa Helpo k.a. kaj ankaŭ de SEU mem. La lando ĉiam pli multe similis milittendaron „erinacigitan“ per bajonetoj... Oni prenis decidajn paŝojn al prepariĝo por estonta milito... Okazas plena apartiĝo disde multaj eblaj kunludantoj: ekzemple disde social-demokratoj (oni nomis ilin „social-faŝistoj“), kio poste malfermos la vojon por Hitler al la potenco. Enlande oni perforte enkapigas la ideon pri la „pliakriĝo de la klasbatalo paralele kun la proksimiĝo al la socialismo“.

La gazetaro estis plena de senmaskigoj — ĉiutage oni malkaŝas diversspecajn „malamikojn de popolo“. Unu post la alia oni senmaskigas „deflankiĝojn“, „unuiĝojn“, „centrojn“ spionajn kaj sabotistajn. Se pli frue SEU-anoj mem senkompate kaj senkompromise (kiel al malamikoj) rilatis al ĉiuj „neŭtralistoj“, sennaciistoj, kolektantoj kaj ĝenerale al ĉiuj „socie fremdaj“ personoj („socie proksimaj“ oni rigardis nur laboristojn, kamparanojn kaj ruĝarmeanojn), do jen la „toporo“ falis sur ilin mem — en 1935 estis arestita D. Sneĵko, membro de la CK de SEU kaj aktivulo de Belorusia Esperanto-movado, poste (en novembro de 1936) H. Muravkin (kunredaktoro de la inter/b> kaj aliaj. Jen jam estis arestita (17.04.1937) kaj poste en oktobro samjare mortpafita lia amiko E. Drezen, ĝenerala sekretario de SEU, kiu ankoraŭ en marto de 1937 aktive korespondadis kun eksterlandaj esperantistoj pri preparo, redaktado, kaj eldono de Esperantaj fakaj terminaroj...

Kaj jen finfine alvenis la tago de la 8a de februaro 1938 (pli precize — la nokto de la 7a ĝis mateno de la 8a de februaro), kiam oni arestis V. Varankin. La tuta sovetia gazetaro de la unuaj ok tagoj de februaro estis plenigita per novaĵoj pri politika krizo en Germanio, kaj pri preparado al balotoj por la Supera Konsilantaro (parlamento) de USSR, pri preparoj por savi la membrojn de la Papanina teamo en Arktiko. La tuta gazetaro laŭlitere ĉiu-hore rakontis pri la preparoj: jen oni finis riparon de la glacirompilo „Jermak“, jen la glacirompilo „Murman“ jam trapasis 350 km al la glacimonto, jen lastaj radiogramoj de la glacimonto, jen flugo de aviadiloj ĝis la stacio, jen katastrofo de zepelino ,,SSSR B-6“ — el la 19 membroj de la personaro pereis 13 ; ankaŭ ĝi estis preparita por savo de la herooj de la glacimonto, kaj ĝi provflugis unue al Murmansk ktp. Kaj samtempe la tuta gazetaro estis plenplena de senmaskigoj de popolamikoj kaj latentaj trockianoj — kaj enlande kaj eksterlande (interalie, la 13-an de marto 1938, dimanĉe, estis kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj Buĥarin kaj Rykov). Ĉion ĉi V. Varankin jam ekscios neniam, neniam li vidos eĉ la ĵurnalon „Izvestija“ de la 8-a de februaro 1938 (mardo), No.32 (6499)...

Ni ne scias ĝuste, ĉu oni diris al li la jenan stereotipan akuzon, kiun aŭdis multaj el la tiutempe arestitaj sovetaj esperantistoj: „Vi estas aktiva membro de internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio.“ Ni ankoraŭ ne scias pri ĉiuj detaloj. Tamen ni scias, ke li estis akuzita kiel aktiva membro de t.n. „Sojuznyj Centr“ („Unia Centro“), iu nekonata organizaĵo, kaj ke oni liveris al li tutan „bukedon“ da krimoj: spionado kaj sabotado, kontraŭsovetia propagando, komploto kun celo mortpafi k-don Stalin kaj multajn aliajn. La verdikton „10 jaroj en foraj koncentrejoj sen rajto de korespondado“ (nun aperas ĉiam multe da informoj, kiuj atestas, ke la eŭfemismo fakte signifis mortverdikton) oni liveris al li la 5-an de decembro 1938(!) — tiun ĉi informon komunikis al mi lia frato Jurij, laŭ tiuj, kiujn siatempe donis al li la aŭtoritatoj. (Tiu ĉi informo estis plene malvera — la autoritatoj mensogis aŭ eraris.)

Li neniam trafis en koncentrejojn, li ne foriris el la Moskva malliberejo, li pereis tie. Kial do? Kie kaj kiel li mortis? Jen kion rakontis liaj amikoj kaj geparencoj:

- „ Li de la infaneco havis malsanajn pulmojn“, — diris lia tiama amiko Ivan Baĵenov.

 

- „Ne, li eraras“ — kontraŭdiras lia frato Jurij. — „Estas mi, kiu longtempe (de 1924 ĝis 1936) suferis pro tuberkulozo kaj estis sanigita per pneŭmotorakso“.  

- „Hepato! Oni forbatis la hepaton al li!“ — diras V. M. Varankina, la eksedzino de Jurij. — „Li havis malsanan stomakon kaj mi speciale preparadis por li vaporprilaboritajn kotletojn... Tamen li mortis pro mortbatoj; oni forbatis al li la hepaton... Pri tio ĉi al mi rakontis lia jam forpasinta edzino Musja (Marija Stanislavovna). Unu el liaj samsortanoj estis tute hazarde liberigita (verŝajne, temas pri iu el la „feliĉuloj“, liberigitaj dum la kurta amnestio, proklamita de Berija en 1939 — N. S.); li trovis kaj vizitis ŝin kaj rakontis al ŝi pri liaj lastaj horoj en mallibereja ĉelo“... (Evidente tiu persono konfuzis Varankin kun iu alia.  — N.S.)

 - Ne“, — aldonas lia filino Feina Varankina (nun Ĵiguljova), — „li estis treege mola, delikata, inteligenta homo, kaj li nepovis ĉion ĉi elteni“.

(Ĉion ĉi mi surpaperigis ankoraŭ antaŭ majo de 1989, kiam mi ne sciis pri la detaloj de lia sorto post la aresto.)

Tamen poste el la juĝenketa dosiero mi eksciis, ke li estis arestita pro akuzo en spionagado utile al IU EKSTERLANDA ŜTATO (poste oni pliprecizigis tion — utile al Germanio kaj Pollando). Oni ankaŭ diras tie, ke li konfesis pri sia kulpo kaj dum la enketado, kaj antaŭ la tribunalo. La verdikto de la Militista Kolegio de la Supera Tribunalo de USSR (la prezidanto de la tribunalo estis NIKITCENKO; membroj: DETISTOV kaj ĴAGROV) estis senindulga:

(li)... „estis kondamnita al mortpafo kaj konfisko de posedaĵoj fare de la Militista Kolegio de la Supera Tribunalo de USSR pro partopreno en la faŝisma spiona organizaĵo „Unia Centro“, ekzistinta en USSR sub la ŝildo de la organizaĵo de esperantistoj, kaj celinta la renverson de la soveta potenco per spionado, sabotado kaj per teroristaj agoj kontraŭ la gvidantoj de VKP(b) kaj de la Soveta Registaro.“ 

Jen la artikoloj de la Kriminala Kodo de RSFSR (Ruslando), enkondukita en 1926, kiuj estis aplikitaj en la verdikto kontraŭ Varankin: 58-6 (spionado); 58-8 (teroro kontraŭ la reprezentantoj de la potenco); 58-11 (organizita agado). Jam pli frue li esfas eksigita el VKP(b) (Komunista Partio) „pro ekirigo de krimmala proceduro kontraŭ li“.

La verdikto naskiĝis la 3an de oktobro 1938. Estas tute certe, ke Varankin estis ekzekutita samtage aŭ sanmokte, ĉar oni havis specialan ukazon de CIK (Centra Plenumkomitato), de l/XII-34, laŭ kiu mortverdiktojn oni devis plenumi tuj — ene de 24 horoj — post la proklamo, sen la rajto de apelacio aŭ amnestio. (Roj Medvedev priskribas sur la p.199 n-ro 2 1989 de la revuo „Znamja“, kiel improvize Stalin instrukciis al la sekretario de CIK — A. Jenukidze formuli tiun ukazon.)

Pli frue jam temis pri tio, ke la dokumentoj, libroj ktp. forprenitaj de la akuzitoj, estis neniigitaj kiel „ideologie malutilaj“. Do, Varankin nenion povis postlasi al ni... NKVD klopodis neniigi ĉiujn spurojn de la arestitoj, kvazaŭ tiuj neniam estus vivintaj sur la Tero. Tamen, ĉe Varankin pri tio ili ne sukcesis...

Laŭ buŝaj informoj, kiujn mi sukcesis akiri, komence de la enketado li rifuzis la akuzojn, sed jam post nur du tagoj li „konfesis“ ĉion. Nun ni jam bo­ne scias, ke la gvidantaro de NKVD postulis de siaj „operaciaj kunlaborantoj“ (t.e. torturantoj) elŝiri konfesojn el la „popolmalamikoj” per ajnaj metodoj. Oni minacis ilin, provokis ilin, uzis ĉantaĝojn, fizike elĉerpis ilin — abundis noktaj longedaŭraj pridemandadoj (t.n. „ĉenstabla sistemo“, multhoraj „starigoj“ ktp.).

  La tuta sistemo de enketado celis la psikan kaj fizikan rompon de la akuzatoj. Ofte oni psike turmentis kaj fizike torturis la viktimojn, ĝis ili pretis konfesi ion ajn. Oni ofte faris la protokolojn eĉ sen la ĉeesto de la enketatoj mem — nur poste donis ilin por subskribo...

Pasis preskaŭ 20 jaroj, kaj la 11an de majo 1957 la Militista Kolegio de la Supera Tribunalo denove kunsidis por pritrakti „la aferon Varankin. Naskiĝis nova verdikto, kiu likvidis tiun de antaŭ 19 jaroj, kaj Vladimir Valentinoviĉ Varankin estis plene rehonorigita. En la sama jaro estis nuligita ankaŭ lia eksigo el la Komunista Partio — sed tio ja ne povis redoni al li la vivon... Jen, kion skribis al mi pri tio lia filino, kiu multe faris por atingi tion (el ŝia letero de 11.04.1989):

      „Laŭ mia skriba peto en junio 1957 al la partia komisiono de Moskva Regiona Komitato de KPSU, per decido de la Buroo de MGK (Moskva Urba Komitato) de KPSU de 28/XII-57 V.V.Varankin, membro de KPSU ekde 1925, partia bileto n-ro 0041419, estis rehonorigita partie (postmorte), pri kio mi ricevis sciigon de la partia komisiono ce MGK KPSU de 23/I-58 n-ro 49/s, prot. BG n-ro 137 art. 157“...

       Ni venis al la fino de la rakonto pri la vivo kaj morto de Vladimir Varankin. Espereble tiu ĉi prezento povas ampleksigi la konojn de la internacia esperantista komunumo pri tiu ĉi unika homo, en kies vivo Esperanto havis ĉiam centran lokon. Mi klopodis kolekti informojn pri lia vivo, kiu estis enhavriĉa, honesta kaj laborplena — kvankam ĝi povis daŭri nur 36 jarojn. Kaj mi strebis ekscii ankaŭ ĉion eblan pri lia morto. La mortatesto, kiun oni transdonis al lia frato, aperigas la daton 16-12-1939, sed estas absolute maleble, ke li vivis ankoraŭ unu jaron post la mortkondanmo, malgraŭ la severa preskribo de la ukazo de l/XII-34 de CIK, kiu naskiĝis surbaze de la persona instrukcio de Stalin. Do, lia mortodato estas certe la 3a (aŭ eble a 4a) de oktobro 1938. Tiutempe okazis amase ekzekutoj, kaj la mortatestajn dokumentojn ne nepre oni faris tuj post la ekzekuto. Facile povas okazi, ke tiu dokumento estis farita nur du monatojn poste, en decembro, kaj la jarciferon la skribisto simple misskribis...

       Antaŭ du jaroj do ni havis la doloran 50an datrevenon de la morto de Varankin, kaj post du jaroj sekvos la 90a datreveno de lia naskiĝo. Estus tre inde, se ĝis tiam lia ĉefa verko — la romano „Metropoliteno“ — eldoniĝus ankaŭ en lia patrujo, laŭeble ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la rusa lingvo.



Historio.ru — čńňîđč˙ îňĺ÷ĺńňâĺííîăî äâčćĺíč˙ ýńďĺđŕíňčńňîâ (Đîńńčéńęŕ˙ čěďĺđč˙, ŃŃŃĐ, ĐÔ).