Libroj,
samkiel kiel la homoj, havas propran, ofte tre malfacilan, foje
tragikan, sorton. Oni bruligis ilin sur placoj de fasxista
Germanio, oni neniigis ilin en Sovetunio dum la stalina regado,
kaj kasxis ilin en 'spechxranoj' (specialaj
librodeponejoj kun ege limigita aliro por legantoj) de
bibliotekoj. Sendube same okazis al la libro de V.Varankin
„Metropoliteno“. Kaj kvankam la libro
estas unu el malmultaj vere elstaraj verkoj -- W.Auld
nomis gxin "forgesita cxefverko" kaj
ecx metis gxin en la liston de la esperantaj klasikajxoj - gxi
cxiam malprosperis. Verkita en Esperanto, tiu libro la unuan
fojon aperis en 1933 cxe la eldonejo EKRELO en
Amsterdam, kien la eldonejo translokigxis el Leipzig post kapto
de potenco fare de fasxistoj en Germanio en marto de 1933.
La hitlera regximo,
veninta al potenco en Germanio, abomenis la internacian lingvon,
kiun goebbelsaj "fakuloj pri propagando" nomis
la ''lingvo de judoj kaj komunistoj", kaj la
esperantistoj en Germanio kaj ties salelitoj estis persekutataj
kiel dangxeraj malamikoj de la Tria Regno. Pro cxio cxi, presita
en esperanto, sur acxa griza papero, per speciala
"ekonomia" literaro, relative malgrandkvante, „Metropoliteno“
siatempe ne ricevis respektivan reehxon, des pli ke proksimigxis
la 2-a mondmilito, la fasisxmo strebis al disvastigo de sia "vivospaco",
internacia laborista kaj esperantisia movadoj suferis skismon...
Malsimpligxis ankaux situacio en
Sovetio. Disvolvita fine de 30-aj jaroj de Stalin kaj liaj
kunuloj sanga bucxado pereigis multajn elstarajn homojn de la
lando. Ankaux la esperantistoj devis eitrinki la amaran pokalon.
Esperanto en Sovetio estis proklamita "lingvo de
cionistoj, kosmopolitoj kaj fasxistoj" kaj praktike
la tuta estraro de la Sovetrespublikara Esperantista
Unio (SEU) kaj multaj ties membroj estis
arestitaj, parto el ili estis mortpafita, aliaj gxismorte
turmentitaj en malliberejoj kaj koncentrejoj. Ankaux V.Varankin
ne evitis la sorton.
Persekutataj estis ne nur la "popolmalamikoj"
mem kaj iliaj parencoj, sed ankaux iliaj verkoj. Ekde tiam la
libroj de esperantistoj estis malpermesitaj, oni forigis ilin el
cxiuj bibliotekoj. Parte ili estis neniigitaj, parte kasxitaj
funde de ''spechxranoj". Pro tio, kiam en 1977 en Kopenhago
oni aperigis la duan eldonon de „Metropoliteno“,
kun luksa rugxa
kovrilo, kompostita per bela literaro, sur bona papero, ankaux
gxi tuj trafis en "spechxranon" kaj estis
fakte neatingebla por Iegantoj de Sovetio.
Pri kio do rakontas la libro? La
centra temo de la romano estas konstruado de subteraj fervojoj en
Moskvo kaj en Berlino dum la jaroj 1928-1929. Juna sovetia
ingxeniero venas en Berlinon - la cxefurbon de tiama Vejmara
respubliko - por tie studi la metodojn de konstruado de la urba
subtera fervojo: metropoliteno. Kaj li ne nur studas la
metodojn de la konstruado,
sed ankaux observas vivon de la giganta urbego, de tiama germana
socio, ties kontrastojn, kaj krome ecx partoprenas en la
klasbalalo de la germana proletaro.
Samtempe li verkas auxtobiografian
romanon en formo de taglibro, kiun li volas germanlingve eldoni
en Germanio, por montri al siaj germanaj amikoj kaj kamaradoj la
specifecon de problemoj kaj malfacilajxoj en kresko de la juna
soveta respubliko. Antaux lia mensa rigardo defilas lia
duonmalsata infanagxo, juneco, detruita de milito kaj kaoso rusa
vilagxo, lia malsukcesa edzigxo kaj eta, kredema kaj kara estajxo
- lia filineto, simila al fabela
feino. Li vivece memoras sian furiozan batalon kontraux
burokratoj, diversspecaj konservativuloj kaj ecx klasaj
malamikoj, kiuj sxtele englitis en la partion kaj sxtaton. Ili
strebas noci al la juna soveta respubliko, detruante gxian
regaparaton kaj ankoraux malmaturan ekonomion ne restarigitan
post la interna milito. Precipe la batalo disvolvigxas pri
konkreta demando - cxu necesas konstrui metropolitenon en Moskvo?
Burokratoj, konservativuloj
kaj maskitaj malamikoj ege kontrauxstaras: ja gxi forigus iliajn
privilegiojn, profitigajn postenojn, kaj ankaux permesus radikale
solvi la akran trafikan problemon - tiun de cxiutaga transportado
de 2 milionoj da logxantoj, cxar eluzita trama reto jam delonge
ne permesas solvi la taskon.
Mi ne rakontu cxi tie la tutan enhavon
de la romano, nur atentigu, ke la nekutima verkmaniero donas al
la romano unikan karakteron: en gxi estas multaj kortusxaj
pagxoj, dedicxitaj al personaj rilatoj inter la rolantoj: amo kaj
tenero, scenoj de malfido kaj pacigxo, laborentuziasmo, barikadaj
bataloj kaj kruela mortigo de laboristoj sur berlinaj stratoj. De
tempo al tempo la rakonto igxas vere detektiveca. Viglaj dialogoj
kaj majstra pentrado de homaj sentoj kontribuas al la alta
kvalito de la romano. La libro aspektas tute nuntempa (iom simila
al la periodo de la perestrojko), kaj krome gxi enhavas
interesajn informojn pri la tiutempa vivo de la lando.
La romano estas en mutlaj rilaloj
biografia. La filino de V.Varankin, Feina
Vladimirovna Varankina (Jxiguljova), skribis: "Jes,
la romano "Metropoliteno" estas , biografia. 0lga estas
mia patrino, Feino estas mi, la patro estas la protagonisto".
Certe ankaux ekzistis gravaj diferencoj inter la realaj
prototipoj kaj la cxefrolantoj de la romano. Ekzemple, la romana
protagonisto Vitalij ne estis tiel arda esperantisto, kiel
la auxtoro, kaj Olga ne estis tiom jxaluza, kiom estis en la
reala vivo la unua edzino de la auxtoro. Tamen kia estis la
auxtoro de la "forgesita cxefverko"?
Vladimir Valentinovicx Varankin, ruso, naskigxis
la 12-an de novembro 1902 en Nijxnij Novgorod en familio de
malaltranga oficisto. Lia patro - Valentin Egorovicx
Varankin - gxis rekrutigo al la Rugxa Armeo estris
sxparkason: Li forpasis en 1921. La patrino de Varankin - Nina
Aleksejevna - estis dommastrino kaj poste
bibliotekistino (sxi forpasis en 1953 en Moskvo). La kvinmembra
familio - krom Vladimir, en la familio estis ankoraux du
filoj: Jurij (1906-1988) kaj Vjacxeslav
(1916- ) - logxis en duetagxa dometo kun antauxdoma gxardeneto.
Du el la kvin etaj cxambroj okupis la Gubernia unuigxo de junaj
esperantistoj, fondita de Varankin.
Dum la lasta studjaro de la urba gimnazio No.1, kiun li
finis en 1920, li kun kelkaj siaj geamikoj eklernis esperanton
(lia instruistino estis fratino de tiutempe konata samurba
esperantisto Serebrovskij - vd. la nomon de
unu el la cxefrolantoj de la romano!). Kune kun siaj same junaj
geamikoj baldaux li fondis urban rondeton de junaj esperantistoj,
kiu poste transformigxis al la gubernia. Kaj en la urbo, kaj en
la gubernio tiu unuigxo efektivigis impetan
agadon: dum malpli ol unu jaro la unuigxo sukcesis organizi ses
kursojn de esperanto en la urbo mem, 40 cxelojn kaj rondetojn en
la tuta gubernio, kaj krome en kelkaj lokoj (kun helpo de lokaj
esperantistoj-instruistoj) ecx instrui la internacian lingvon en
lernejoj.
La cxefa malfacilajxo en la esperantista
agado estis absoluta manko de mono (ja la kursoj estis senpagaj),
Iernolibroj, vortaroj kaj literaturo. Cxiuj provoj kontaktigxi
kun la Moskva E-Societlo kaj ricevi de tie literaturon kaj helpon
estis senrezultaj. Gxuste pri tio li skribis al
Moskvo, al tiama popolkomisaro (= ministro) pri klerigo A.V.
Lunacxarskij. Kaj la balalema, konvinka letero de la
juna, deksepjara knabo al la popolkomisaro konservigxis en unu el
la arkivoj de la ministerio.
Dum unu-du jaroj li kune kun siaj geamikoj vaste disvolvis
esperantistan agadon. Ekde tiam komencigxis aktiva, energia,
impeta agado de la juna esperantisto. Krom rondetoj, kursoj,
cxeloj, li organizis propagandajn spektaklojn kaj surscenigis,
skecxojn, kies tekstojn li verkis mem, aux tradukis'(interalie
tiam li tradukis la popularan vodevilon "Ivanov
Pauxlo"), aux prenis ilin el antauxrevoluciaj
esperantaj revuoj (ekzemple, el "La Ondo de
Esperanto"). Li mem bone kantis, dancis, ludis pianon,
delamis, pentris, kaj igxis animo de la tuta junularo en la urbo
kaj en la regiono. Dum tiu periodo evidcntigxis ankoraux kelkaj
el liaj talentoj: li komencis eldoni la gazeton "Rugxa
Esperantisto". Juna Varankin igxis kaj la motoro
kaj la animo de la entrepreno: li estis cefredaktoro, cxefa
auxtoro kaj kompilanto de la gazeto: En la gazeto (sub la
pseuxdonomo Vol-Volanto) li publikigis siajn
versajxojn kaj versajxojn de siaj amikoj, artikolojn, tradukojn,
anoncojn, rezultojn de enketadoj, kaj ankaux alvokojn al la landa
kaj eksterlanda esperantistaro por helpi al la malsatantoj de la
juna soveta respubliko. Kaj
en cxiuj siaj verkoj la 20-jara junulo aperas kiel socie matura
homo. Ja en la revolucia epoko junularo tre rapide akiris
politikan kaj socian maturecon.
En 1920 kun siaj geamikoj li
ecx provis organizi en Nijxnij Novgorod la 3-an Tutrusian
kongreson de esperantistoj, tamen gxi fiaskis, cxar kaoso kaj
malfacila ekonomia stato de la lando ne permesis ankoraux
organizi la arangxojn. Tamen lia aktivado ne restis nerimarkita
kaj kiam en majo-junio de 1921 en Petrograd (nun Sankt-Peterburg)
okazis la 3-a Tutrusia kongreso de esperantistoj, dum kiu oni
fondis Sovetlandan (poste - Sovetrespublikaran) Esperantistan
Union, juna Vladimir Varankin elektigxis kiel membro de ties
Centra komitato. La prezidanto de tiu 15-kapa organo igxis
28-jara Ernest Drezen (1892-1937), kun kiu
Varankin havis intiman amikecon gxis la fino de sia vivo.
Intertempe ekis malfacila periodo: la
unua mondmilito, revolucio, interna milito, periodo de t.n. "milita
komunismo" k.s. La ekomonio estis tute detruita, mankis
nutrajxoj, vestajxoj, hejtajxoj ktp. En 1921 lia patro mortis pro
vundoj ricevitaj en la milito. La patrino restis sola kun tri
infanoj. Necesis sercxi pandonan okupon. Kaj post la lernejo juna
Vladimir dum kelka tempo laboris en elektroenergia organizajxo.
Sed baldaux al la urbo portempe venis el la urbo Tverj kavaleria
lernejo. Varankin tuj aligxis al gxi kaj servis tie kiel politika
kunlaboranto. Samtemipe li estis bibliotekisto kaj klubestro. Tio
estis laboro gxuste por li: li organizis
polilikajn mitingojn, lecionojn, surscenigis propagandajn
spektaklojn, gvidis preparojn por la revoluciaj festoj k.s.
Kiel hierauxa lernanto, li sxatis esti kun la junularo (cxefe
laborista kaj kamparana, do, apenaux legoscia), instrui gxin,
alkutimigi gxin al la socia vivo. Li neniam
forgesis ankaux pri esperanto: ja en 1920-aj jaroj, atendante
tutmondan revolucion,
en la Rugxa armeo oni ordonis al komisaroj instrui al siaj
soldatoj la bazon de la internacia lingvo esperanto, kaj tio
koincidis kun planoj de Varankin.
Auxtune de 1922 li kune kun la
kavaleria lernejo translokigxis al Tverj kaj tuj aktive komencis
labori por esperanto. Li uzis cxiujn eblecojn por propagandi
esperanton: organizis en la urbo sxtatajn kursojn, instruis en la
kavaleria lernejo, en junkomunistaj organizajxoj, en.kluboj, en
posxtejoj ktp. V.Varankin gvidis la gubernian komitaton de SEU,
lian agadon subtenis oficialaj reprezentantoj de partiaj,
sindikataj, komsomolaj (junkomunistaj) kaj virinaj organizajxoj.
La cxcfa direkto en la agado estis apliko de esperanto por
korespondado kun eksterlandaj esperantistoj.
Li rapide progresis ankaux enkadre de
SEU. En la I-a Kongreso de SEU (1923.07.19, Moskvo) V.Varankin
estis elektita kiel estrarano de la kongreso kaj reelektita kiel
membro de CK SEU. Dum 1924 li pripensas kaj aktive uzas
metodikajn principojn de propagando, verkas kelkajn artikolojn
por "Bulteno de CK SEU" pri metodoj de
varbado de amasoj por Ierni esperanton. Fine de 1925 en la gazeto
"Mejxdunarodnyj Jazyk" [Internacia
Lingvo] oni komencis aperigi serion de liaj Iecionoj pri metodiko
de propagando por esperanto, kiujn oni dauxrigis dum la tuta
1926. Interalie la cxefan akcenton li faris ne al nura
propagando, sed al praklika uzado. Ne vane oni komisiis al li en
CK SEU gvidi la propagandan laboron.
Fine de 1927 li translogxigxis en
Moskvon, intertempe vizitinte kun E.Drezen la 19an Universalan
kongreson de esperanto en Danzig, ekgvidis en Moskvo
sxtatajn kursojn de esperanto. Kiel kutime li multe laboras
(i.a., al lia plumo apartenis ankau ruslingva romano "?
????? ??????" (Kaptita de pasio), kie li
priskribis sian amon al polino Hanna. En 1929 li verkis
lernolibron "Teorio de Esperanto. Helpilo por superaj
Esperanto-kursoj" (Moskvo, 1929, 70 p., 2000 ekz.)
por duasxtupaj Iernantoj. La Lingva Komisiono cxe SEU konstatis,
ke la verko estas tro malsimpla por uzi gxin kiel lernolibron por
Iernantoj de la elementa kurso. CK SEU komisiis at li krei
simplan kaj facilan Iernilon por komencantoj, ofte apenaux
legosciaj, kaj Varankin kune kun du aliaj instruistoj de Moskva
sxtata esperanto-kurso (V.Svistunov kaj S.Sxabarin) verkis
lernolibron "Esperanto por laboristoj: lernilo por
rondeloj kaj memlernado" (Moskvo; Leningrado, 1930,
80 p.) - kun simplaj tekstoj, revoluciaj versoj tradukitaj de li
mem en esperanton. En lia kapo kgxermis ideo pri granda romano.
Intertempe li finis fakultaton de sociaj sciencoj cxe la I-a
Moskva Sxtata universitato kaj Instituton pri eksteraj rilatoj
kaj igxis direktoro de Teknikumo pri fremdaj lingvoj, kie li
ankaux instruis historion. Poste la 'teknikumo' estis nomita kiel
la 2a Moskva sxtata pedagogia instituto de fremdaj lingvoj, kies
direktoro li estis gxis sia aresto. lom poste ekde 1935 li
samlempe gvidis katedron pri gxenerala historio kaj estis docento
de la katedro en Moskva histori-arkiva instituto, kie li instruis
novan historion de la okcidenteuropaj landoj kaj de Japanio.
Ankaux lia esperantista agado trovis
respegulan rekonon: dum mallonga tempo Varankin estis elektita
dekomence kiel membro de sekretariaro, poste kiel estro de
organiza fako, vicprezidanto kaj, fine, gxenerala sekretario de
laTutrusia komitato de SEU. Li igxas plenrajta membro de la
Lingva komisiono cxe SEU kaj membro de la Lingva komitato cxe la
Akademio de Esperanto.
Kiam en 1932 N.Nekrasov komencis eldoni la kultur-belelran rcvuon
"Nova etapo", V.Varankin publikigis sur
gxiaj pagxoj apartajn cxapitrojn de „Metropoliteno“
sub la titolo "Barikadoj" kaj lia nomo
figuris inter nomoj de la redakcianoj. Kaj kiam oni decidis en
1936 komenci prepari al eldono en esperanto 16-voluman koIekton
de elektitaj verkoj de V.I.Lenin, en la unuan grupon de
traduktsioj eniris ankaux V. Varankin.
Sed samtempe en la lando okazas grandegaj sociaj sxangxoj. Estis
finita perforta kolektivigo en la kamparo, superita kaj ruinigita
la kulakaro, frakasita la bloko de Trockij-Zinovjev, senmaskigita
la t.n. "Industria partio" kaj aliaj "subfosaj
kaj spion-sabotistaj" unuigxoj. Definitive formuligxis
la ideo de Stalin pri ebleco de venko de la socialismo en unu
aparta lando, pri akrigxo de klasbatalo en proksimigxo al la
socialismo. La gazetaro plenis je senmaskigoj - cxiutage estis
trovataj malamikoj, malutilantoj, sabotantoj. Cxiam pli ideologia
igxis la agado de Komintern, Profintern, Sportintern, Internacia
Rugxa Helpo, de SEU mem. La lando cxiam pli similis mililtendaron
erinacigitan per bajonetoj. Oni prenis decidajn
pasxojn al preparigxo por estonta milito. Okazis plena apartigxo
disde multaj eblaj partneroj: ekzemple disde social-demokratoj
(oni nomis ilin ''social-fasxistoj"), kio poste
malfermos por Hitler la vojon al la potenco.
Finfine tiu ondo atingis ankaux la esperantistojn. Komence de
1936 estis arestita D.Snejxko, membro de CK SEU
kaj aktivulo de la belorusia esperanto-movado, H.Muravkin
- unu el kunredaktoroj de "Internaciisto",
G.Demidjuk, N.Incertov kaj
aliaj. Oni arestis, jugxis kaj oklobre de 1937 mortpafis Ernest
Drezen - la gxeneralan sekretarion de SEU, kiu ankoraux
en marto de la sama jaro aktive korespondis kun eksterlandaj
esperantistoj pri preparo kaj eldono de esperanta vortaro pri
faka terminologio.
Kaj jen venis nigra dato: nokte de la 7-a al la 8-a de februaro
1938 V.Varankin estis arestita. Plejversxajne, al li estis
prezentita stereotipa akuzo, kiun auxdis multaj esperantistoj
arestitaj dum tiuj jaroj: "Vi estas aktiva membro de la
internacia spiona organizajx kiu sin kasxs sur la
teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara esperantista
unio". Oni kondamnis lin kid aktivan membron de neniam
ekzistinta Unia centro, oni akuzis lin pri spionado kaj
sabotado, kontrauxsovetia propagando, komploto kun la celo murdi
Stalin k.m.s. [Cetere, en la esence politika romano lia, la nomo
de I.V.Stalin estas menciata nur unufoje, en negativa citajxo el
L.D.Trockij, kiun re diras social-demokrato Berg. - NikSt].
Aprile de 1989 la Prokurorejo de
USSR oficiale informis, ke Vladimir Valentinovicx Varankin,
naskita en 1902, en Nijxnij Novgorod, membro de VKP(b), ekde
1925, eksigita el gxi pro kriminala akuzo, antaux la aresto -
direktoro de la 2-a Moskva pedagogia instituto de fremdaj lingvoj
- pro partopreno en la fasxista spiona organizajxo Sojuznyj
Centr (Unia centro), ekzistinta en USSR
sub sxildo de la esperantista organizajxo, celanta renversi la
sovetan potencon pere de spionado, sabotado kaj teroraj agoj
kontraux la gvidantaro de VKP(b) kaj Soveta registaro estas
kondamnita fare de Militista kolegio de la Supera kortumo de USSR
al morlpafo kun konfiskado de havajxo la 3-an de oktobro 1938. La
verdikto estis plenumita dum la sama tagnoklo en Moskvo sen rajto
je apelacio aux amnestio. Cxiujn konfiskitajn posedajxojn,
inkluzive de manuskriptoj, Ieteroj, dokumentoj, arkivo, libroj
oni neniigis kiel "ideologie malutilajn" kaj "sen
iu ajn aktuala kaj historia valoro". Kaj kiel oni diras en
oficiala respondo, "la loko de entombigo ne estas indikita
en la dosiero". TieI tragike mortis ankoraux tute juna (nur
35-jara!) talenta kaj produktiva verkisto, bonega homo kaj
elstara organizanto de la esperanta movado en la lando.
Pasis 20 jaroj kaj la Militista kolegio de la Supera kortumo
kontrolis lian kazon. La kontrolo evidentigis, ke V.Varankin
estis kondamnita tute senbaze, lige kun kio la Militista kolegio
de la Supera kortumo de USSR la 11-an de majo 1957 nuligis la
verdikton kaj cxesigis la akuzon pro absoluta manko de
krimkonsisto. V. V.Varankin estis plene rehonorigita kaj
restarigita en la parlio postmorte. La justeco triumfis, tamen
restas amara sento, ke nia lando, nia popolo perdis (krome en la
plej fruklodona ago) unu el siaj fidelaj filoj.
Reveninte al la romano, oni povus mencii ties bonajn kvalitojn,
kaj ankaux kelkajn mankojn. Nuntempa Ieganto sendube rimarkos kaj
eksmodecon de la parolturnoj (kaj tio pruvas, ke esperanto
efektive evoluas, ja ekde la apero de la romano pasis preskaux 60
jaroj), influon de la rusa lingvo. Kaj tio postulis certagradan
reviziadon de la lingvajxo. lom cifita kaj naiva
aspektas la fino de la romano. Tamen cxio cxi estas plene
kompensita per la pozitivaj trajtoj.
Cxu li estis bona verkisto? Mi opinias, ke jes, tamen jen la
opinio de W.Auld:
"Kiel verkisto, Varankin havas tre fortajn ecojn.
Lia lingvajxo estas esprimiva, ccu temas pri konversacioj aux
priskriboj. Lia priskriba talento estas bonega. Per elektado de
la plej signifaj detaloj, kaj penikado de ili per frapanta
vortelekto, li perfekte enscenigas kaj enetosigas nin. Kaj same
tiel lerte kaj naturece li kreas la interparolojn, kun kio estas
ankaux ligila alia kapablo de la autoro: personecigi la
rolantojn...
...Preskaux nekredeble, cxu ne, - kiam oni pripenisas la
oficialan linion de la kompartio, kaj la ekslerlandan propagandon
- ke Varankin kuragxis skribi tiel malkasxe kaj kritikeme gxustc
en tiu epoko; jes, kaj eldonigi tion, kiam jam la situacio en
Sovetunio farigxis kriza pro la stalinaj proskripcioj (la libro
efektive eldonigxis en Nederlando)? Sendube tio kontribuis al la
malapero de Varankin kaj pereo en punlaborejo dum 1937. Sed lia
romano estas grava testamenlajxo, kiun ni dece sxatu".
(Auld W. "Enkonduko en la originalan
titeraturon de esperanto". Saarbrucken, 1979. - P.
66-67, 68).
Cxu la romano necesas por nia tempo?
Jes, nun ne estas komenco de 1930aj jaroj, sed jam proksimas la
fino de la 20a jarcento. Por nuntempa leganto, supersaturita per
gazetaraj publikajxoj, kiu tralegis multe da revenintaj el
malestado libroj, la romano de Varankin jam ne estas granda
malkovro. Oni jam multe scias pri la periodo de la personkulto
kaj de la amasreprezalioj, tamen certe ne cxion. Sed la romano
estas necesa por niaj samtempuloj gxuste
pro tio, ke gxi dum preskaux 60 jaroj kusxis ensxlosite, estis
arestita. Gxi estas necesa por ruslandanoj kaj por alilandaj
legantoj - ja scio de la pasinto helpas pli bone kompreni la
nunon kaj futuron en evoluo de ajna popolo. La libro estas ne nur
dokumento pri sia epoko. Gxi estas necesa ankaux kiel atesto de
la glasnosto, kiel argumento de la nova pensado. Kaj ankoraux
unu reeldono de la romano ne nur pliricxigos la esperantan
literaturon, sed helpos ankaux realigi la praan ''internan
ideon" de la esperantismo - ideon pri
alproksimigxo, amikeco kaj interkomprenigxo de popoloj de cxiuj
landoj kaj kontinentoj.
En 1992 ni festas la 90an
datrevenon de la naskigxo de Vladimir Varankin,
elstara homo, talenta verkisto, historiisto kaj arda
esperantisto, batalanto por hela estonto de la homaro. Servu kiel
memoro pri li tiu "nemankrea monumento". Kun
ni restu ankaux liaj libroj, liaj pensoj, sentoj kaj idealoj...
Nikolaj STEPANOV
januaro 1992