POLJAKOV Valentin Ivanovicx

Jen informoj el lia nkvd-dosiero:

POLJAKOV Valentin Ivanovicx, naskigxis en 1896, en urbo Kamysxin, Stalingrada provinco [oblast'], rusa, senpartiano, klerigo - meza, instruisto de germana lingvo en lernejo No. 526 de Kirova regiono de Moskvo, logxadreso: Moskvo, Jauzskij bulvardo, d. 9, ap. 8.
Estis arestita la 10.03.1938.
Oni akuzis lin, ke li estis "aktiva membro de fasxista spiona organizajxo, aganta sub kovro de SAT". POLJAKOV V.I. mortis la 21.06.1938 en malsanulejo de Taganska malliberejo (kauxzo de l'morto - akuta kolito). Oni ne faris decidon pri la proceso kontraux li. Li estis rehonorigita pro decido de Milita prokurorejo de la Moskva Milita Regiono la 31.05.1957.

Jen - teksto en la rusa:

POLJAKOV Valentin Ivanovich, 1896 g.r., urozhenec g.Kamyshina Stalingradskoj oblasti, russkij, bespartijnyj, obrazovanie srednee, uchitel' nemeckogo jazyka srednej shkoly N526 Kirovskogo r-na g.Moskvy, prozhival: g.Moskva, JAuzskij b-r, d.9,kv.8. Arestovan 10 marta 1938g.
       Obvinjalsja v tom, chto byl "aktivnym uchastnikom fashistskoj shpionskoj organizacii, dejstvovavshej pod prikrytiem SAT"Poljakov V.I. umer 21 ijunja 1938 goda v bol'nice Taganskoj tjur'my (prichina smerti - ostryj kolit). Reshenie po delu ne bylo vyneseno. Reabilitirovan postanovleniem Voennoj prokuratury MVO ot 31 maja 1957 goda.

=======
Mia komento pri lia morto:

Oni povis tiom multe kaj forte bati lin, ke li mortis pro tiuj cxi batoj. Sed la "oficiala" diagnozo estis - "akuta kolito". Tamen ankaux tute eblas, ke la diagnozo estis vera, cxar tiatempe en malliberejoj oni ege malbone nutris katenulojn kaj ankaux tie furiozis infektaj malsanoj.

NikSt