Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov
naskiĝis la 31-an de januaro 1891 en Moskvo, do, la saman jaron, en kiu
naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik
Adamson kaj Georgij Deŝkin. La tuta plejado! Li naskiĝis,
kiel li skribis, "je kvaronversto de la muroj de Kremlo", kaj
liaj infanaj jaroj pasis en ludoj inter ĝiaj muroj. En Moskvo li lernis en
gimnazio, poste finis komercan lernejon. Li esperantiĝis en 1905, en la
jaro de la unua rusa revolucio. Unu el liaj la ple] fortaj impresoj de la juneco
estis dispafado de popola demonstracio. Eble tiam naskiĝis la unua variaĵo de
lia versaĵo "1905".
Post la fino de la komerca lernejo li eklaboris en
Moskva Ĉefpoŝtejo. En 1909 li jam aktive propagandis Esperanton, pri kio
menciis "La Ondo de Esperanto"; en 1912 li dissendis milojn de
propagandiloj per la oficiala poŝto al ĉiuj anguloj de Rusio; en 1917 li
gvidis kursojn de Esperanto en speciala poŝtotelegrafa lernejo. Lia unua
versaĵo, ankoraŭ tute nematura, aperis en "La Ondo de Esperanto"
en 1910.
Sed jen okazis la Februara Revolucio (dum kiu li
konatiĝis kun E.Drezen), kaj poste la Granda Oktobra Revolucio.
Tiam Ĥoĥlov renkontis virinon, kiu baldaŭ iĝis lia edzino. Ŝi
estis tre bela kaj ĉarma, sed tute indiferenta rilate Esperanton kaj poezian
laboron de sia edzo. Ŝajnas, ke ŝi ankaŭ estis tute indiferenta al la grandaj
eventoj en tiama Moskvo; ŝi vidis en la revolucio nur malsaton. Pro la malsato
ili ambaŭ en 1918 forlasis Moskvon kaj forveturis Poltavon. Tie oni mobilizis
lin en blankan (kontraŭrevolucian) armeon. Lia edzino Vera,
kiel polino, sukcesis elmigri en 1919 al Varsovio. Intertempe Ĥoĥlov
ekmalsanis je tifo. La kontraŭrevolucia atamano Grigorjev,
konkerinta tiam sudajn partojn de Ukrainio, donis tre simplan ordonon: meti
ĉiujn malsanulojn en ŝarĝvagonojn kaj veturigi ilin for. Estis aŭtuno, kaj
certe preskaŭ ĉiuj malsanuloj mortis.
Ĥoĥlov'on savis miraklo. Kiam li
rekonsciiĝis en la vagono, li ekaŭdis
anglan parolon: "Nu, en tiu ĉi vagono jam ĉiuj mortis", - kaj
li trovis en si fortojn respondi angle: "Sed mi vivas!" Tiel li
estis savita fare de angia Ruĝa Kruco. Certe li havis eblecon resti en la
Patrujo, "kvankam kun granda risko", sed li
preferis elmigri, esperante kiel eble plej baldaŭ renkontiĝi kun la edzino.
En novembro 1920 ŝipo "Ĥerson"
veturigis lin for de la Patrio, ĝis insulo Malto. Tie al la elmigrintoj estis
proponita elekto - veturi al Italio, Grekio aŭ Jugoslavio. Ĥoĥlov
elektis la lastan. En la printempo 1921 li venis havenurbon Bakar, kie komencis
labori kiel ŝarĝportisto en la haveno.
Li skribis Zagrebon, al d-ro Maruzzi, kiu
oficistigis lin en statistikejo de Adriatika Banko. Tuj post la alveno Ĥoĥlov
iĝis aktiva membro de zagreba
esperantista rondo. Li estis kunfondinto de unua postmilita Esperanto-gazeto
"La Provo" en Jugoslavio; la sekvantan jaron jam komencis
aperadi gazeto
"Konkordo", kies ĉefa kunlaboranto estis Ĥoĥlov.
Kaj se la unuan postmilitan eldonejon "Sudslava servo"
fondis d-ro Maruzzi, ĝian normalan funkciadon grave helpis Ĥoĥlov,
kaj liaj unuaj tradukoj aperis en tiu eldonejo. Ĥoĥlov estis
ankaŭ kunorganizanto de la Unua Jugoslavia Esperanto-Kongreso en Zagrebo
(1923), por kiu li verkis originalan komedieton "La morto de la delegito
de UEA", eldonitan en Zagrebo en 1924, kaj amuzan programon "Verda
kabaredo", kies manuskripto perdiĝis. Lia edzino ankaŭ venis Zagrebon
en 1921; en tiu urbo naskiĝis lia unua filo - Juliusz.
Sed nostalgio pri Polujo instigis Vera entrepreni
paŝojn, ke ili veturu al Polujo. Ne sciante cirkonstancojn, Ĥoĥlov
plenumis ŝian deziron, kaj en 1923 ili estis jam en Varsovio. Sed nek
laboron li tie povis trovi, nek la pola registaro permesis al li resti en la
lando pli ol unu jaron, la tempolimon, ĝis kiu validis lia elmigrula pasporto,
tiel nomata "pasporto de Nansen". Vera ne volis forlasi Polujon,
ŝia amo al la Patrolando venkis, kaj iliestis devigataj eksedziĝi. Ĥoĥlov
revenis al Zagreb sola.
Tie li denove partoprenis la esperantistan vivon,
ĉefe okupante sin per literatura laboro. Li multe tradukis, studis poezian
arton, kaj plimulto de liaj versaĵoj, kolektitaj en lia ĉefverko "La
Tajdo" (1928), evidente estis kreitaj aŭ finredaktitaj tie.
Estas interese, kiel Ĥoĥlov
verkis siajn versaĵojn. Laŭ atesto de lia amiko Ivo Rotkviĉ (kiu
donis en 1965 sian intervjuforman "portreton" de la poeto,
kiu enhavas tamen kelkajn faktajn erarojn), Ĥoĥlov fajfis
melodiojn, kaj sub la sonoj aperis rimoj kaj versoj. Li kunlaboris ankaŭ en "Literatura
mondo" (unua periodo), kie publikigis siajn artikolojn, rakontojn kaj
tradukojn, ordinare sub sia kutima pseŭdonomo - "Skito".
Ĥoĥlov tre ŝatis kaj amis la
kroatan noblaniman, pacaman, tre inteligentan kaj laboreman popolon, li parolis
kroate tiel, ke oni ne rekonis en li eksterlandanon, eĉ sciis dialektojn de tiu
lingvo. Ofte li venadis al vilaĝoj, kaj parolis kun lokaj loĝantoj en ilia
propra dialekto. Li tre amis naturon de Kroatujo, kaj tiu amo ĉiam luktis en li
kun nostalgio pri la Patrio. Jen kion li skribis en leteroj al sia multjara
korespondantino, elstara Esperanto-poetino Hilda Dresen:
"Jes, mi ŝatas, mi amas Zagrebon, malgraŭ mia
tuta natura nostalgio pri la Nordo - tiuj du sentoj miksitaj kune
sonorigas strangajn kordojn en la animo. Ĉi tie la suno, la koloroj, la
naturo estas tiel diversnuancaj. Neniam en Rusujo mi vidis sunsubiron, similan
al la ĉi tieaj! Kaj tiuj gajaj montetoj, krispigantaj per la vinberaj plantetoj!
Sed la penso pri Rusujo estas domininanta -- neevitebla".
Male, Ĥoĥlov estis tute
fremda por rusa elmigrintaro. "Ĉi tie, - skribis li
al H.Dresen, - la rusoj preskaŭ ĉiuj estas mezepokaj, aŭ nur
la herooj de "Malvivaj animoj" de Gogol. Ridinde kaj plorinde.
Malnovaj neŝanĝitaj pensoj, malnovaj uniformaj, kaj la ŝablona demando:
el kiu regimento vi estas? ...Mi scias, ke inter la rusa elmigrantaro estas
ankaŭ vivaj fortoj, sed ili perdiĝas en la maro de la obstina malantaŭemo kaj
reakcieco".
Tio estis unu el kaŭzoj, pro kiuj Ĥoĥlov
decidis reveni la Patrion. Kun helpo de sia frato, loĝanta en Moskvo, li fine
ricevis la permeson. En 1928 li por ĉiam forlasis Jugoslavion. Li veturis tra
Varsovio, kie li renkontiĝis kun sia eksedzino. Li provis persvadi ŝin veturi
kun li, sed ĉiaj konvinkoj estis vanaj.
Komence Ĥoĥlov ne povis en Moskvo trovi
laboron - ja tiam estis senlaboreco - kaj mastrumis en ĝardeno de siaj patro
kaj fratoj. Pro laciĝo li ofte ne povis skribi, "kaloj pikis kiel
brogitaj". Sed tiu ĝardeno ne ĉiam donis profiton.
Tuj post sia alveno Ĥoĥlov iĝis aktiva
inter moskvaj esperantistoj. Prezidantaro de SEU elektis lin kiel
gvidanto de literatura sekcio en la lingva komisiono; poste li iĝis ano de la
Lingva komitato kaj ĝia sekretario kaj ankaŭ gvidanto de Esperanto-sekcio de VOKS
(nun - SSOD - Unuiĝo de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj
Ligoj kun Eksteraj Landoj). Li multe tradukis, sed verkis jam nenion. Estas
sciata nur unu versaĵo, verkita de li post la reveno - "Viburno".
Li revis verki ion novan, pli maturan, kaj sian talentan "La Tajdo"
li nomis "infaneca"... Post 1933 ne estas videblaj iuj spuroj
de lia esperantista laboro, nur en kolekto "Arĝenta duopo"
aperis lia artikolo pri "Preter la vivo" de J.Baghy
sub la malnova, kutima pseŭdonomo - Skito.
De ekstere lia vivo iras pli-malpli glate. Li
laboris kiel ekonomiisto en diversaj entreprenoj, en 1930 denove edziĝis, kaj
en 1931 naskiĝis lia dua filo - Leonid.
Komenciĝis la Granda Patridefenda Milito. Ĥoĥlov,
kun aviadiluzino, en
kiu li tiam laboris, veturis al Taŝkento kun la tuta familio. Tie li, kiel
ĉiuj sovetiaj homoj, donis la tutan sian forton por la venko, organizante la
uzinon sur la nova loko kaj instruante homojn labori kun moderna maŝinaro - li
ja estis tiam supera teĥnika gvidanto. En Taŝkento li ekmalsanis, komence je
dizenterio, poste venis pelagro (avitaminozo PP), kvankam en Taŝkento la
familio de Ĥoĥlov nutris sin sufiĉe bone; evidente lia
organismo estis jam grave difektita. Li kun la familio revenis Moskvon en 1944
kun rompita sano, same interesiĝis pri Esperanto-vivo, sed jam nenion faris,
nomate sin "Estingiĝinta vulkano". De tiu tempo restis nur
traduko de "Himno de la demokratia junularo" (1948?), farita
laŭ instigo de N.Ryt'kov. En 1952 pro oficaj malagrablaĵoj (li
laboris tiam en Ostankina biera uzino kiel estro de la planfako) li suferis
apopleksion. Dank' al zorgoj de la familianoj Ĥoĥlov vivis post
tio ankoraŭ kelkajn monatojn. Li mortis la 26-an de februaro 1953 kaj
estas enterigita en Ostankina tombejo.
* * *
Nemultaj verkoj de Ĥoĥlov estis
eldonitaj. Krom liaj tradukoj libroforme
aperis nur komedieto "La morto de la delegito de UEA" (Zagreb,
1924), kaj lia
ĉefverko- versaĵaro "La Tajdo" (Koln, 1928). Nur kvardek
versaĵoj estas en
tiu libreto, sed preskaŭ ĉiu el ili estas vere majstra. La temaro de Ĥoĥlov
estas tre vasta; apud belegaj amaj versaĵoj tie trovas lokon brilaj specimenoj
de politika liriko, kiel "1905", enhavanta frostotremigan
bildon de dispafado de popola demonstracio en Moskvo, plena je vera humaneco "Eŭropo",
"Mia Patrujo", en kiu la poeto, estanta tiam en Polujo,
elverŝas sian profundan amon al sia socialisma Patrolando, liaj ĉarmaj ŝercaj
versaĵoj, filozofiaj meditoj en "La Tajdo", kaj "Prolegomeno"
- ĉio ravas nin per freŝaj kaj emociaj bildoj, kvazaŭ superplenigataj ĉiun
verson, per klara kaj simpla lingvo, per senriproĉa ritmo kaj muzikeco. Ne vane
Ĥoĥlov metis al sia libro moton el P.Verlaine - "De
la musique, avant tout chose..." -- "iom da muziko, antaŭ ĉio"
- kaj ĉiu lia verso havas kvazaŭ sian muzikan subtekston, iun akompanantan
melodion. Kiel li atingis tiun mirindan efekton? Estas sciata el liaj leteroj al
H.Dresen ke li studis literaturon pri muzikeco de versoj. Ĉu ĝi
multe helpis lin? Aŭ li atingis tiun muzikan efekton per tio, ke verkis
fajfetante kaj kantetante iujn melodiojn? Tiom muzikecaj versoj estas nemultaj
eĉ en la monda literaturo. Sed ilia cefa trajto estas la bildeco: Ĥoĥlov
sciis rezoni per bildoj, kaj tiuj estas ĉiam neatenditaj kaj trafaj. Tial liaj
la plej filozofiaj versaĵoj estas plenaj je belo kaj ĉarmo.
Vere tragika sorto de la geniulo! Tre erudicia
kaj laborema, li ne sciis, kion aspiri, kaj tial ofte malŝparis siajn fortojn
por tradukado de triagradaj (se ne dekagradaj) verkoj, li havis nek klaran celon,
nek veran firmecon de sia mondpercepto. La sola, kio kondukis lin tra la tuta
vivo estis la amo al la Patrolando. La amo al la virino kondukis lin for de la
Patrio, sed la amo al la Patrio lin revenigis. Kaj inter la popolo, konstruanta
socialismon, li sciis trovi sian lokon.
B. Tornado
************
N. Ĥoĥlov
Viburno
Ĉe serpentuma rivera turno,
ombrante ŝtonojn de moska put',
en la umbela ornam' viburno
sunumas branĉojn sur verda krut'.
Mi ne forgesis -- mi ĝin rekonas,
la kamaradon de l'fora jun';
en la animo revive sonas
la pasinteco tra l'muta nun.
Ĉu ne hieraŭ la varman manon
glacie brogis la akva skvam',
kaj lipoj trinkis la mirĉampanon
sub la tintado de l'guta gam'?
Ĉu ne hieraŭ la koro saltis
pro la senbrida plensanga puŝ',
ĉu ne hieraŭ apenaŭ haltis
en kantebrio la arda buŝ'?
Kun la freŝeco de la hieraŭ'
tre zorge gardis la fida kor'
ĉi tiun puton ĉe la rivero
kaj la viburnon en la memor',
por ĉe l'revido dolore sveni
en skua ondo de la pasint',
kaj, sveniĝante, rezigne beni
la gutoplendojn de l'plaŭda tint'.
Moskvo, 26.V-1928
(El "Heroldo de Esperanto", 1959-05-01)
"IMPETO-89", Moskvo, "Progreso", 1990,
pp.143-150